La 16-an de marto, la moldava parlamento aprobis je dua legado leĝprojekton proponitan de la partio Ago kaj Solidareco (PAS) por ŝanĝi la nomon de la ŝtata lingvo en la konstitucio kaj en ĉiuj aliaj leĝoj, de “moldava” al “rumana”, anoncas NewsMaker. La iniciato celas laŭigi la leĝaron al la decido de la Konstitucia Kortumo farita en 2013, kiu diras ke la Deklaracio de Sendependiĝo de Moldavio — kiu mencias la rumanan lingvon — superas la konstitucian tekston, inkluzive rilate la nomon de la ŝtata lingvo.
Kiel diskutite en artikolo de Dr. Charles King publikigita en la scienca gazeto Slavic Review (1991), la moldava lingvo estis konstruita dum la frua sovetia kulturpolitiko, kun fokuso pri la Moldava Aŭtonoma Socialisma Sovetrespubliko (MASSR), kiu ekzistis de 1924 ĝis 1940 ĉe la ukraina-rumana landlimo kaj estas nun la moderna Moldava Respubliko.
Pliaj ŝanĝoj en la leĝpropono inkluzivas anstataŭigi la nomon de la ferio “Limba noastră” [nia lingvo] per “Limba română” [rumana lingvo] kaj agnoski la malaktualiĝon de la frazo de la konstitucia Artikolo 13, nome “funkciante surbaze de la latina alfabeto”. Ĉiuj ŝanĝoj devos esti faritaj al la reglamentoj ene de 30 tagoj post la ekvalido de la leĝo.
La leĝpropono estis aprobita de 58 deputitoj. Membroj de la partio PAS festis la rezulton kriante “Brave”. “Gratulojn. Tiu ĉi voĉdonado estas iom malfrua”, diris Igor Grosu, proparolanto de la parlamento.
Tamen, la komunistaj kaj socialistaj partioj kontraŭis la leĝproponon. Deputitoj ĉeestis la sesion kun afiŝoj kiaj “La Konstitucio de Moldavio: Moldavio, moldavoj, moldava” kaj “La popolo estas suverena. PAS estas tirano”. La partioj eĉ proponis forigi la leĝproponon de la agendo, sed ilia propono ne ricevis la necesan nombron de voĉoj.