- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Togolanda muzika scenejo ĉirkaŭbrakas tutmondiĝon sen forlasi siajn radikojn

Kategorioj: Subsahara Afriko, Togolando, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, Junuloj, Komunikiloj kaj ĵurnalismo, Muziko, Religio, A journey into African music, Music Club

Togolando [2] [eo] estas hejmo de miriado da muzikaj ritmoj kaj tradiciaj, tamen unikaj, muzikaj instrumentoj. Ĝi ankaŭ havas riĉan lingvan diversecon kun pli ol kvindek lokaj lingvoj [3], kio donas al la landa muzikscenejo diversan pejzaĝon, kiu meritas pli bonan agnoskon.

Longe influita ne sole de la muziko de aliaj okcident-afrikaj landoj, kiel la Ebur-Bordo kaj Niĝerio, sed ankaŭ de tiu de la Demokratia Respubliko Kongo, Francio kaj Usono, Togolando vere komencis formi sian propran muzikan identecon en la malfruaj 1980-aj jaroj kaj fruaj 1990-aj jaroj. Tamen, artistoj kiel Bella Bellow [4], kiu naskiĝis la 1-an de januaro 1945, en Tsévié, suda Togolando, kaj mortis estinte nur 27-jara, jam metis la fundamentojn por la togolanda muziko. Ŝi estas unu el la malmultaj afrikaj artistoj de sia tempo kantintaj sur la legenda scenejo Olympia [5] en Parizo. Aprile 1966, ŝi partoprenis la unuan Mondan Festivalon de Nigraj Artoj en Dakaro, Senegalo. Ŝi ankaŭ kompletigis turneon en Eŭropo kaj Karibio, cetere ŝi partoprenis la Popularan Kantfestivalon en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. Ŝi surbendigis sian unuan albumon, “Rockia [6]“, en 1969.

La heredaĵo de Bellow poste vivis tra artistoj kiel Julie Akofa Akoussah [7]Afia Mala [8]Jimi Hope  [9]Fifi Rafiatou [10], kaj  King Mensah  [11]Peter Solo [12], kiuj kreis Vaudou Game [13], muzikstilon en la malfruaj 1990-aj jaroj. Ĉi tiuj mondfamaj artistoj nun estas integrita parto de la togolanda [14] muzikhistorio. Iliaj kantoj radias amon por siaj diversaj kulturaj identecoj kaj klare montras senton de aparteno al la tero de siaj prapatroj. Ili tiam urbanizis la Togo-markon eksportante muzikon kiu originas de la kulturo kaj tradicioj de la lando. Ili ankaŭ reklamas la lingvan heredaĵon de la lando per lingvoj kiel la evea [15] [eo] kaj la kabijea [16] [eo]. La evea estas la lingvo de suda Ganao, Togolando kaj Benino, kaj la kabijea lingvo estas de norda Togolando kaj la artisto Wilfried A [17].

Muziko de Afia Mala estas ekzemplo de muzika diverseco kiu transpasas limojn:

Novaj muzikaj generacioj: urba kaj tutmonda miksaĵo

Estontaj generacioj estas grandparte inspiritaj de larĝa miksaĵo de muziko de aliaj landoj. La efiko de tiu importita muziko vidis pliiĝon je artistoj kaj grupoj kiuj plejparte preferas urban muzikon, kiel ekzemple repo [18] [eo] kaj R&B [19] [eo]. Ekde 2005, tio efektive kaŭzis la aperon de artistoj kaj grupoj kiel Ali-Jezz, Wedy, Small Poppy, Black Joe, Eric MC, Omar B, Wezepe, The Seeds, 100Papiers, Maniac Team, Phenix, kaj Toofan, fiere svingante la muzikflagon por sia landoAnkaŭ portas ĉi tiun standardon la eklektika komponartisto, Fofo Skarfo [20] de la grupo La Source, Mic Flammez [21]Prince Mo [22], same kiel Oneil Biatti [23] kaj King's [24], okupiĝantaj pri duobla kariero en la usona mararmeo.

Princo Mo estas parto de generacio de artistoj kiuj miksas tradiciajn ritmojn kun urba muziko:

Tiuj artistoj nun kaŭzis ankoraŭ pli novan generacion, el kiu artistoj kiel Almok [25]Pikaluz [26]Santrinos Raphael [27], J Dado, Lauraa, kaj Ghettovi altiras milojn da adorantoj kaj adeptoj. La kanto de Lauraa kaj Ghettovi, Ghetto Love, estis tre granda sukceso en 2022.

Aliaj muziktendencoj ankaŭ estas tre elstaraj en Togolando. Kvankam rumbo estas de kongolanda origino [28]Togolando havis kelkajn grandajn nomojn en ĉi tiu muzikkategorio. Tiuj inkludas Alain Vierge kaj Gilberton, kiuj trovis inspiron de kongolandaj artistoj kaj grupoj en la malfruaj 1990-aj jaroj. Ili ankaŭ estis ŝlosilaj en la sukceso de “rumba” muziko en Togolando, antaŭ ol fari lokon por junaj grupoj kiel Zedeka [29]Ĉi tiu grupo celas alporti modernan togolandan tordon al la kongolanda rumbo.

Multe kiel niĝeriaj kaj ganaaj artistoj, Togolando ankaŭ enriskiĝas en la gospel-muzikan ĝenron. Pluraj nomoj kiuj alportas senton de fiereco al la lando inkludas Mawuto Tetey [30]Noelie Elykem [31]Gospel Renya [32], Abitor Makafui [33], kaj John kaj Gifty Aziano [34].

Influaj figuroj kiel la ĉefministrino de Togolando, Victoire Dogbe [35], ankaŭ ĝuas aŭskulti la nuntempan togolandan muzikon. Ŝi ofte listigas kaj skribas mesaĝojn pri sia ludlisto de togolandaj artistoj, kiun la amaskomunikilaro [36] pritraktas.

Estas plezuro kunhavigi ĉi tiujn 20 kantojn kun vi el mia TOGOLANDA ludlisto, kiujn mi tre ŝatis aŭskulti ĉi-jare. Dankon al ĉi tiu nova generacio de artistoj pro la kvalito de laboro, kiun ili celas atingi. Ni estas fieraj pri vi. Daŭrigu la bonegan laboron!

Ĉi tiu miksaĵo de nuntempa kaj tradicia muziko fariĝis integrita parto de la togolanda muzika identeco. Ĝi estas ankaŭ pli kaj pli agnoskata kaj sur la nacia kaj sur la internacia niveloj.

Ĉi-malsupre vi trovas kompilitan ludliston de togolanda muziko kaj kontrolu la konton de Global Voices Spotify [39] por pli da muziko el la afrika kontinento [40] kaj preter ĝi.