Ni devas trovi novan lingvon, novajn rakontojn, novan mondkoncepton kaj la ilojn por krei la vortojn por venki la “grandan humanitaran rakonton”. Ĉu teknologio povas helpi?
Multaj inter ni ĉi-pasintmonate aŭdis pri la funkcioj similaj al la “Matrix” de la nova AI-funkciigita ChatGPT [eo], kiu lasas civitanojn maltrankvilaj, ŝokitaj kaj en pluraj aliaj emociaj statoj, de timo ĝis entuziasmo.
La uzo de AI restas niĉo por la plej multaj civilsociaj organizaĵoj kaj aktivuloj. Tamen, pluraj iniciatoj kiuj uzas emerĝantajn teknologiojn kaj artefaritan intelekton por “malkoloniigi” lingvon aperas – precipe en la evoluiga sektoro.
Ĉu evoluiga lingvo estas kolonia?
La demando ĉu evoluiga lingvo estas kolonia estas kompleksa kaj pridisputata. La altrudo de eŭropaj lingvoj kaj kulturoj al koloniigitaj popoloj estis ŝlosila komponanto de la procezo de koloniismo. Koloniaj potencoj trudis siajn lingvojn, ofte kaŭzante la erozion de indiĝenaj lingvoj. Evoluiga lingvo povas esti rigardata kiel daŭrigo de ĉi tiu heredaĵo, ĉar ĝi ofte ekskludas indiĝenajn kaj minoritatajn lingvojn, plifortigante ŝablonojn de lingva kaj kultura dominado.
“Lingvo estas tre grava parto de la identeco kaj heredaĵo de komunumo. Kiam ni perdas lingvojn, ni perdas parton de nia kolektiva historio kaj kulturo. Teknologio povas helpi nin konservi kaj promocii ĉi tiujn lingvojn, sed ni devas fari tion en maniero respektema kaj inkluziva”, diras Anju Mary Paul, esplorgvidanto ĉe la platformo FirstVoices, kiu inkluzivas AI-funkciigitan lingvan arkivon, kiu permesas al uzantoj serĉi kaj aliri son- kaj videoregistraĵojn de indiĝenaj lingvoj.
“La fakto ke ni uzas la francan aŭ la anglan kiel evoluigajn lingvojn dum en iuj komunumoj kiel en Afriko ni havas plurajn tribajn lingvojn estas problemo. Kio okazas kiam homoj ne komprenas la lingvon, kiun ni uzas?”, demandas d-ro Moses Isooba, plenuma direktoro de Uganda National NGO Forum (UNNGOF).
Leksikono kaj lingvoprototipo
Isooba estas parto de teamo disvolvanta lingvon kaj leksikan prototipon uzante AI por ebligi pli inkluzivan komunikadon kiu estas malpli (aŭ ne) implicite novkolonia, seksisma aŭ rasisma. La ideo estas esplori la aplikon de AI por kompensi kaj anstataŭigi la leksikon de pejorativa ĵargono, idiomoj kaj terminologio “trudita” al civilsociaj organizaĵoj enplektitaj en la kompleksa internacia helplaboro kaj la evoluiga sektoro.
La teamo planas leksikonon por ŝanĝi potencon laŭ du manieroj: unue per abolicio de problema lingvo, dum ĝi instigas al pli inkluziva komunikado uzante novan stilfunkcion por serĉi kaj anstataŭigi, kaj due ebligante al homoj uzi sian propran lokan lingvon, testante tiun laboron kun la luganda [eo], la lingvo kutime uzata en Ugando.
Esprimoj kiel “desk officer” aŭ “in the field” rememorigas la kolonian epokon. Internaciaj homhelpaj organizaĵoj ofte nomas siajn oficejojn en la Tutmonda Sudo “landaj oficejoj”, simile al koloniaj antaŭpostenoj “agante kiel la restanta ŝnuro liganta nin al la kolonia ŝipo”, D-ro Isooba diras. Li plue klarigas:
Decolonising language is critically important because language sets the terms of engagement between the north and south. In as much as possible language should be depoliticized and decolonized. Development and humanitarian assistance are political, but our language should remain nonpartisan. Political parties will come and go, but inequalities will remain if our language begins to mirror that of the people in power, especially if the intentions behind the rhetoric are disingenuous.
Malkoloniigi lingvon decide gravas ĉar lingvo fiksas la kondiĉojn de engaĝiĝo inter la nordo kaj la sudo. Laŭeble la lingvo estu malpolitikigita kaj malkoloniigita. Evoluigo kaj homhelpa asistado estas politikaj, sed nia lingvo restu senpartia. Politikaj partioj venos kaj foriros, sed neegalecoj restos, se nia lingvo komencos speguli tiun de la potenculoj, precipe se la intencoj malantaŭ la retoriko estas malsinceraj.
Ni ne povas paroli nur per akronimoj
“Evoluiga lingvo jam enhavas tiom da ĵargono, ke eĉ niaj propraj familioj ne plu komprenas pri kio ni okupiĝas”, klarigas Harsh Jaitli, membro de Voluntary Action Network India (VANI).
Lingvo estas inter niaj plej praaj iloj, por la plej bono aŭ por la plej malbono. En interreta universo plagita de misinformado kaj atakoj, diversaj aktivuloj kaj organizaĵoj de la civila socio nun koncentriĝas pri “novaj rakontoj” por plivastigi anstataŭ malgrandigi civitan spacon.
En la lastaj jaroj, multaj iniciatoj kaj organizaĵoj laboris pri la interligo de AI kaj lingvo. Masakhane ekzemple estas baza, komunum-subtenita iniciato laboranta por konstrui ilojn de Natural Language Processing (NLP) kaj modelojn por afrikaj lingvoj, kun la celo konservi kaj antaŭenigi ilin en la cifereca epoko. Interpretado [eo] kaj tradukado ankaŭ estas parto de la ludo, kaj organizaĵoj nun laboras pri larĝigo de la spektro, ekzemple kun ĉi tiu senpaga ĉiĉeva-angla traduka glosaro de evoluiga terminologio. AI por la Homoj fokusiĝas pri pledado por pli inkluziva kaj justa disvolviĝo kaj uzo de AI-teknologioj. Ĝi ankaŭ ofertas rimedojn kaj trejnadon al komunumoj por okupiĝi pri AI.
Tamen, laŭ NeuralSpace [platformo kiu helpas transponti la masivan lingvan breĉon en teknologio], 90 procentoj de NLP-solvoj estas ekskluzive haveblaj en eŭropaj lingvoj. AI havas la eblon rompi lingvajn barojn por la ceteraj ses miliardoj da homoj kontraŭbatalante ĉi tiun formon de “cifereca apartismo”. Kiel? Transpontante lingvajn barojn kun kompleksaj traduksistemoj aŭ lingvolernaj aplikaĵoj ekzemple. Aliaj manieroj inkluzivas la kreadon de ciferecaj arkivoj enplektantaj optikan signorekonadon [eo] aŭ parolrekonadon [eo] kaj zorgi ke enhavo haveblu en gepatraj lingvoj prefere ol en la ĉieaj “koloniaj” lingvoj.
Sed ĉio ĉi sonas tro bone por esti (nur) vera. Antaŭ ol AI povas malkoloniigi lingvon, AI mem devas esti malkoloniigita.
La AI-paradokso
AI havas la eblon transformi la manieron en kiu ni komunikas, sed ĝi ankaŭ estas la perfekta dissendilo por pliseverigi ekzistantajn biasojn. “Ni devas trakti biasojn en lingvaj modeloj kaj certigi ke ili estu inkluzivaj kaj reprezentaj por ĉiuj uzantoj” diras Soujanya Poria, asista profesoro ĉe Teknologia Universitato Nanyang [eo].
La lingvo pri kiu AI estas trejnita eble jam estas “distordita” kaj nekapabla anstataŭigi biasitan homan pensadon kaj konduton.
“La malkoloniigo de lingvo decide gravas por povigi komunumojn kaj defii dominajn rakontojn. Teknologio havas la eblon esti potenca ilo en ĉi tiu procezo, sed ni devas zorgi ne reprodukti la samajn ŝablonojn de ekskludo kaj marĝenigo, kiujn ni provas venki”, diras D-ro Isooba.
Ni demandis al ChatGPT ĉu AI povus reprodukti kolonian, rasisman aŭ seksisman lingvon aŭ ne. Jen kion ĝi respondis:
As an artificial intelligence language model, I am not capable of holding or expressing personal beliefs, values, or biases. However, I acknowledge that the data used to train me may contain biases and I strive to provide information that is accurate, unbiased, and inclusive. It is important to note that it is people who program and use AI, and they can unintentionally embed their own biases in the development and use of AI systems. Therefore, it is crucial to be aware of these potential biases and strive to create and use AI systems in an ethical, inclusive, and responsible manner.
Kiel artefarita inteligenta lingvomodelo, mi ne kapablas teni aŭ esprimi personajn kredojn, valorojn aŭ biasojn. Tamen mi agnoskas, ke la datumoj uzataj por trejni min povas enhavi biasojn kaj mi strebas provizi informojn precizajn, senpartiajn kaj inkluzivajn. Gravas noti, ke estas homoj, kiuj programas kaj uzas AI, kaj ili povas neintence enigi siajn proprajn biasojn en la disvolviĝo kaj uzo de AI-sistemoj. Tial, estas grave konscii pri ĉi tiuj eblaj biasoj kaj klopodi krei kaj uzi AI-sistemojn en maniero etika, inkluziva kaj respondeca.
En la vortoj de Timnit Gebru de Black in AI, ni devas ne plu tiom pensi pri “puraj” kaj “malpuraj” datumoj kaj pensi pri datumoj kiuj reflektas la diversecon de la reala mondo.
“Unu el la plej bonaj manieroj fari tion estas konstrui diversajn skipojn de datumsciencistoj, kiuj kapablas rekoni kaj trakti siajn proprajn biasojn”, li diras.
Sabelo Mhlambi kaj aliaj akademiuloj lastatempe redaktis la Malkoloniigan AI Manifeston, por “moviĝi preter okcident-centritaj biasoj” kaj konstrui “dignajn soci-teknikajn estontecojn”. La civila socio ankaŭ estas ĉiam pli enplektita en AI-evoluo, aktive partoprenante publikajn diskutojn kaj debatojn ĉirkaŭ la etikaj, sociaj kaj politikaj efikoj de AI-teknologioj. Tamen, pluraj gvidantoj kaj aktivuloj de la civila socio, kiel ekzemple Mwarimū Mūtemi wa Kīama el Kenjo, arestita pro siaj pepoj (tweets), argumentas ke la celkonscia ekskludo de marĝenigitaj voĉoj de teknikaj decidprocezoj estas formo de struktura perforto.
“Ni devas rekoni, ke aliro al teknologio estas homa rajto, kaj labori por certigi ke ĉiuj havu sidlokon ĉe la tablo”, diras Kīama.
Dianne Olivian, aktivulino pri ciferecaj kaj genraj rajtoj, rakontas al ni kiel la marĝenigitaj homoj estas “ekskludataj” de decidaj medioj ĉar ĉi tiuj spacoj moviĝas ene de novkolonia kadro:
Those who usually participate in these conversations also have the privilege to participate; they have the economic and cultural capital to contribute and thrive. There are of course attempts to be representative and inclusive, but we should ask: Where are these conversations happening? What do I need to have to participate? In what language are they sharing meaning? Whose voices are the loudest in the room? What happens after these conversations, what is the accountability framework?
Tiuj kiuj kutime partoprenas en ĉi tiuj konversacioj ankaŭ havas la privilegion partopreni; ili havas la ekonomian kaj kulturan kapitalon por kontribui kaj prosperi. Estas kompreneble provoj esti reprezentaj kaj inkluzivaj, sed ni devus demandi: Kie okazas ĉi tiuj konversacioj? Kion mi bezonas por partopreni? En kiu lingvo ili kunhavigas signifon? Kies voĉoj estas la plej laŭtaj en la ĉambro? Kio okazas post ĉi tiuj konversacioj, kio estas la respondeca kadro?
Post ĉi tiuj “konsultaj” kunsidoj en politiko pri ciferecaj rajtoj kaj interreta regado [regado rilate al procezoj kaj decidoj kiuj celas difini agojn, doni potencon kaj kontroli agadon], ni ĉiuj reiros al la samaj ciferecaj potencostrukturoj, kiuj permesas kaj malpermesas la informojn, kiujn ni aliras kaj konservas, kaj kiaj identecoj rajtas ekzisti en ĉi tiuj platformoj, diras Olivan:
Truly inclusive digital communities and infrastructure require transformative lens from their inception – they reject a capitalist internet. They are driven by creativity, sharing, care, consent, and well-being; they challenge and circumvent infrastructures of surveillance. And we will build that by first, shifting our focus from working towards being accepted by the loudest, most articulate voices in a stingy meeting room, to holding space and looking for those who are not even able to go through the door.
Vere inkluzivaj ciferecaj komunumoj kaj infrastrukturo postulas transforman lenson de sia komenco – ili malakceptas kapitalisman interreton. Ili estas pelitaj de kreemo, kunhavigo, zorgo, konsento kaj bonfarto; ili defias kaj evitas infrastrukturojn de gvatado. Kaj ni konstruos tion unue ŝanĝante nian fokuson de strebado esti akceptita de la plej laŭtaj, plej klaraj voĉoj en avara kunvenejo, al konservado de spaco kaj serĉado de tiuj, kiuj eĉ ne povas eniri tra la pordo.