La leviĝo kaj falo de lingva diverseco en Eŭrovido

Moldova’s Zdob şi Zdub; the Advahov Brothers at the Eurovision Song Contest 2022 Semi Final One Jury Show

La reprezentanto de Moldavio, Zdob şi Zdub & Fraţii Advahov, ĉe la unua ĵuria duonfinalo de Eŭrovid-Kantkonkurso en 2022. Libera uzo.

Ĉi tiu gastartikolo, origine publikigita en la retejo Langoly kaj verkita de Kelsey Wetherbee, estas republikigita en Global Voices kiel parto de interkonsento pri kundivido de enhavo.

Sabaton, la 13-an de majo, homoj tutmonde spektos la finalon de Eŭrovido-Kantkonkurso. Komenciĝinte kiel malgranda kantkonkurso inter kelkaj landoj, Eŭrovido iĝis ĉefa internacia spektaklo, kiu lanĉas ŝlagrojn kaj igas la partoprenantojn internaciaj steluloj.

Temas pri bone oleita maŝino – kiel ĝi devas esti por kunordigi tian amasan eventon. La reguloj estas precizaj, de kiom da homoj povas prezenti sur la scenejo ĝis la maksimuma kantolongeco, kaj konkurantoj devas strikte sekvi ilin. Sed la reguloj pri kiuj lingvoj uzeblas ŝajne neniam estis tre konstantaj. Tra la jaroj, ili ŝanĝiĝis, ree ŝanĝiĝis kaj denove ŝanĝiĝis.

Estas daŭra debato pri tio, en kiu lingvo konkurantoj kantu. La angla lingvo, iam uzata en la konkurso nur de Britio kaj Irlando, superregas la scenejon. Artistoj rezignas pri kantado en oficiala lingvo de sia lando kontraŭ pli vaste komprenata lingvo por akiri popularecon ĉe juĝistoj kaj admirantoj, sed ĉu tio estas sukcesa strategio?

Eŭrovido: mallonga historio

Laŭ la Eŭrovido-retejo, “Eŭrovido-Kantkonkurso komenciĝis kiel teknika eksperimento en televida dissendado: la viva, samtempa, transnacia elsendo”. La unua Eŭrovido-Kantkonkurso okazis en 1956, kun sep konkurantaj landoj: Nederlando, Svisio, Belgio, Germanio, Francio, Luksemburgio kaj Italio.

Ĉiu lando sendis du kantojn kaj Svisio estis elektita kiel gajnanto de la unua konkurso. Nur en la konkurso de 1958 oni decidis ke la gajnanta lando gastigos la eventon venontjare — tradicio kiu daŭras ĝis hodiaŭ laŭeble.

En la venontaj jardekoj, la konkurso kreskis rapide kaj hodiaŭ ĝin partoprenas ĝenerale ĉirkaŭ 40 landoj. En la konkurso de 2023 partoprenos 37 landoj.

eurovision_2023 logo

Logoo de Eŭrovido 2023 via Wikicommons via Public Domain.

En la komenco, ekzistis neniu regulo pri la lingvo en kiu la landoj povas kanti kaj ĝis 1965 ĉiu lando uzis sian nacian lingvon. Svedio estis la unua lando kiu rompis la normon en tiu jaro partoprenante per kanto en la angla. En la venonta jaro, la organizantoj enkondukis la unuan lingvan regulon, laŭ kiu lando partoprenanta en la konkurso devas uzi unu el siaj oficiale agnoskitaj lingvoj.

La regulo estis abolita en 1973, sed poste restarigita en 1977. Tamen, Belgio kaj Germanio rajtis kanti en la angla en tiu jaro, ĉar ili jam estis elektintaj siajn kantojn antaŭ la anonco pri la ŝanĝo de la regulo.

Ĉi-foje, la regulo validis dum 22 jaroj — ĝis 1999. En la konkurso de tiu jaro, 14 el la 23 kantoj havis versojn en la angla kaj depost tiam la angla estis konstante la lingvo plimulte uzata en la konkurso.

Lingvoj en Eŭrovido

Restas la demando, ĉu kanti en la angla povas doni pli bonan ŝancon gajni la konkurson. La klara respondo ĝis nun estis jes, se oni konsideras la fakton ke 34 gajnintaj kantoj (aŭ 46,6 elcentoj) estis en la angla. Eĉ se oni forigas la sep gajnojn de Irlando kaj la kvin gajnojn de Britio (la du partoprenantaj landoj kiuj havas la anglan kiel oficialan lingvon), restas ankoraŭ 22 fojoj kiam lando gajnis sen kanti en sia oficiala lingvo.

Sube vi vidos bildon per kiu oni komparas la elcenton de kantoj senditaj de ĉiu lando en lingvo alia ol sia oficiala lingvo kun la nombro de fojoj kiam la lando gajnis.

Chart of use of English language at Eurovision

Grafikaĵo via Langoly. Uzata kun permeso.

La mapo prezentas kelkajn interesajn modelojn. Ekzistas tendenco de okcidento al oriento. Ĝenerale, okcidentaj landoj partoprenas per kantoj en siaj naciaj lingvoj pli ofte, dum landoj de centra kaj orienta Eŭropo havas preferon por neoficialaj lingvoj. Tamen, kiam oni komparas tion kun la nombro de gajnoj, ŝajnas ke okcidenteŭropaj landoj havas ĝenerale pli da gajnoj el orienteŭropaj landoj, kio sugestas favoran korelacion por kantado en denaska lingvo.

Kaj eĉ se la forigo de la lingva regulo en 1999 kondukis al drasta kresko de la nombro de kantoj en la angla, la kresto de la tendenco povas esti tre baldaŭa. Ekde 2018, pligrandiĝis la nombro de kantoj en lingvoj aliaj ol la angla. En 2021, ĉiuj tri unuaj lokoj kantis en oficiala lingvo de sia lando, kio lastfoje okazis en 1995. La gajninto de 2022, Ukrainio, daŭrigis la tendencon kantante en sia oficiala lingvo, la ukraina.

Kvankam freŝdataj gajnintoj kantis en oficiala lingvo de sia lando, tio ne estas tiom ordinara afero. La grafikaĵo montras la dek plej freŝdatajn gajnintojn kiuj kantis en oficiala lingvo de sia lando. La plej freŝdata estis Ukrainio en 2022 kaj la malplej freŝdata el tiuj dek estis Irlando en 1992, do jen diferenco de 30 jaroj.

Kvankam oni permesis de multaj jaroj kanti en lingvo kiu ne estas oficiala en sia lando kaj kvankam tio iĝis normo, ankoraŭ ekzistas homoj kiuj ne kontentas pri tiu decido. En 2008, la franca konkurinto, Sébastien Tellier, kantis la kanton “Divine” en la angla. Tio naskis disputojn inter tiuj kiuj havas la taskon protekti la francan lingvon.

Alain Joyandet, ŝtata sekretario pri kunlaborado kaj frankofonio, diris: “Kiam iu ricevas la honoron esti elektita por reprezenti Francion, tiu kantas en la franca”. Franca politikisto François-Michel Gonnot ankaŭ lanĉis plendon al la kanalo France-3 (kiu elsendas Eŭrovidon), dirante ke “la defendo de la franca lingvo estas parto de la respondeco de tiu kanalo” kaj petante ke Tellier kantu sian Eŭrovidan kanton en la franca.

Pli freŝdate, hispana konkurinto Ruth Lorenzo estis kritikita de la Reĝa Akademio Hispana (Real Academia Española, la registara ento kiu reguligas la hispanan lingvon), pro sia elekto kanti “Dancing in the Rain” plejparte en la angla. Ruth respondis: “La angla estas realaĵo en Hispanio kaj mi volis speguli tion en mia kanto”. Ŝi daŭrigis klarigante ke nur la korusa parto estos kantata en la angla.

Alia interesa tendenco estas la inkluzivo de aliaj tipoj de lingvoj en kantojn, ekzemple fikciaj lingvoj kaj signolingvoj. Belgio estis la unua lando kiu konkuris per kanto en fikcia lingvo en 2003. Urban Trad, la belga konkurinto, gajnis la duan lokon per sia kanto, “Sanomi”. Belgio konkursis denove per kanto en fikcia lingvo en 2008, sed kun multe mapli da sukceso. Nederlando ankaŭ kantis en miksaĵo de angla kaj fikcia lingvo en 2006, ankaŭ kun malmulte da sukceso.

Ekzistis ankaŭ multaj uzoj de signolingvo. Kvin landoj inkluzivis signolingvon en siajn kantojn. Tamen, la reguloj postulas ke ĉiu kanto devas havi voĉan muzikon kaj ne povas esti nur instrumenta, do kanto nur en signolingvo ne estas teknike permesata. Malgraŭ tio, tiuj tendencoj montras la inkludon kaj la kreskantan popularecon de diversaj lingvoj.

Kion atendi en la ĉi-jara konkurso

La ĉi-jara konkurso rapide alproksimiĝas. Ĉar landoj devas antaŭe elekti sian kanton, ni jam scias, kiuj estos la ĉi-jaraj lingvoj. El la 37 landoj, 28 konkuros kun kanto tute en la angla aŭ inkluzivos anglajn versojn iagrade. Kvankam tio estas rompo de la tendenco de la pasintaj kelkaj jaroj inkluzivi pli da oficialaj lingvoj kaj malpli da angla lingvo, tio povus esti pro la fakto ke la angla estas la lingvo de la ĉi-jara gastiganta lando, Britio.

Dum ĉi-jare ni vidos preskaŭ ĉioman dominadon de la angla lingvo en Eŭrovido-Kantkonkurso, kerne la spektaklo temas pri kunigi homojn por komuna sperto. Malgraŭ sia pasintjara gajno, Ukrainio ne gastigos la eventon pro sekurecaj zorgoj rilataj al la daŭranta invado de Rusio. Anstataŭe, ili partneris kun Britio, kiu gajnis la duan lokon, kaj la spektaklo okazos en Liverpool. La ĉi-jara slogano estas “United By Music”, por montri la partnerecon inter Britio kaj Ukrainio kaj ankaŭ la potencon de muziko por kunigi homojn. La duonfinaloj estos elsendataj mardon, la 9-an de majo, kaj ĵaŭdon, la 11-an de majo. La finalistoj konkuros sabaton, la 13-an de majo.

Trovu ludliston kun la ĉi-jaraj Eŭrovido-kantoj ĉi tie kaj rigardu en Global Voices Spotify por pliaj ludlistoj lingve diversaj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.