La malfacilaĵoj de kurdaj ĵurnalistoj en ilia lukto por libera esprimo

“Kurdio” signifas “lando de kurdoj”. Ĉi tiu mapo etendas la koncepton por kovri la pli grandan regionon per iu signifa kurda loĝantaro kaj ampleksas partojn de la teritorioj de Irano, Irako, Sirio kaj Turkio. Mapo De Ferhates – Propra laboro. Vikimedia permesilo, CC BY-SA 3.0.

Ĉi-jare, sennaciaj kurdaj ĵurnalistoj tra ĉiuj kvar partoj de Kurdio – kie kurdoj ofte estas izolitaj de la pli grandaj socioj de la landoj en kiuj ili vivas: Turkio, Irako, Sirio kaj Irano – alfrontas precipe malfacilan situacion pro kreskanta subpremo kaj cenzuro fare de la aŭtoritatoj.

La kurdoj, sennacia etno de ĉirkaŭ 30 milionoj da homoj, havas komunan kulturon, lingvon kaj identecon. Ili batalis por sendependeco dum jarcentoj kaj estas unu el la plej grandaj grupoj de sennaciuloj en la mondo.

Male al multaj ĵurnalistoj tra la mondo kiuj alfrontas minacojn ligitajn al sia laboro, kurdaj ĵurnalistoj alfrontas malsaman specon de defio. Al ili mankas agnoskita naciŝtato propra kaj tiel ili havas neniun politikan rekonon. Kiel rezulto, ili alfrontas signifan opozicion de la distriktoj en kiuj ili loĝas, kiuj ofte provas forigi ilian identecon kaj subpremi ilian esprimliberecon.

Kurdaj ĵurnalistoj ankaŭ alfrontas defiojn kiam ili traktas kun kurdaj aŭtoritatoj kaj partioj en la lokoj kie ili havas gradon de aŭtonomio, kiel ekzemple Irako. Laŭ artikolo pri ekstera politiko publikigitan la 22-an de marto 2023:

[Political parties in Kurdistan] restrict freedom of expression within their zones of control, forcibly preventing protests from taking place. Iraqi Kurdish journalists are regularly arrested or otherwise blocked from covering local news; a local watchdog catalogued at least 431 violations last year.

[Politikaj partioj en Kurdio] limigas esprimliberecon ene de siaj zonoj de kontrolo, perforte malhelpante la okazigon de protestoj. Irakaj kurdaj ĵurnalistoj estas regule arestitaj aŭ alie blokitaj en la kovrado de lokaj novaĵoj; loka kontrolorganizo katalogis almenaŭ 431 malobservojn lastan jaron.

La persekutado de kurdaj ĵurnalistoj en Turkio

Infographic: Where the Most Journalists Are Imprisoned | Statista

Ĉi tiu grafikaĵo estas prenita de Statistica, sub la permesilo CC BY-ND 2.0. Justa uzo.

Turkio nuntempe havas la malhonoron esti unu el la dek landoj kiuj havas plej altan nombron da enkarcerigitaj ĵurnalistoj en la mondo laŭ raporto de Raportistoj sen limoj [eo] publikigita en decembro 2022. La reĝimo de Erdogan pliigis la subpremadon de kurdaj ĵurnalistoj en la kunteksto de la alproksimiĝo de lokaj balotoj.

La pasintan monaton, almenaŭ 110 personoj estis arestitaj antaŭ la turkaj prezidant-elektoj planitaj por la 14-a de majo, inkluzive de membroj de la por-kurda Demokratia Partio de Popoloj (HDP) kaj de ĝia kun-vicprezidanto, Özlem Gündüz.

HDP publikigis deklaron la 25-an de aprilo, elstarigante la situacion:

Policaj agadoj kontraŭ HDP kaj organizaĵoj de la civila socio. Deklaro de la niaj proparolantoj pri Eksterlandaj Aferoj.

Ĵurnalistoj laborantaj en la oriento kaj sudoriento de Turkio, kiuj estas ĉefe kurdaj, alfrontas pli grandan riskon de torturo kaj malliberigo ol en aliaj partoj de la lando. Ili ŝajnas esti submetitaj al malsamaj reguloj ol siaj kolegoj aliloke.

Krome, la plej oftaj akuzoj prezentitaj kontraŭ ĵurnalistoj en Turkio estas insultado de la prezidento, disvastigo de propagando kaj insultado de turka identeco. Sekve, ĵurnalistoj raportantaj pri la kurda afero en okcidenta Turkio ofte estas akuzataj pri disvastigo de propagando kaj eble alfrontas terorismajn akuzojn.

Defioj alfrontataj de kurdaj ĵurnalistoj en la kurdistana regiono de Irako

Grupo de kurdoj kiuj festas la falon de la reĝimo de Saddam Hussein faligante lian statuon. Tiu ekrankopio rilatas al okazaĵoj kiuj okazis la 10-an de aprilo 2003. AP Arkiva filmeto, la 21-an de julio 2015. Justa uzo.

Ekde la falo de la reĝimo de Saddam Hussein  en  aprilo 2003, la Kurdistana Regiona Registaro (KRG) ĝuis altan gradon da aŭtonomio ene de la limoj de la Respubliko de Irako.

Malgraŭ havi sian propran parlamenton, ministeriojn, kaj eĉ leĝojn, la regiono daŭre restas nesekura por sinesprimlibereco por kurdoj. Kurdaj aŭtoritatoj en la Kurdio-regiono daŭre profitas de malklare skribitaj leĝoj kiuj krimigas kontraŭstarajn opiniojn.  Tiuj leĝoj estas ofte uzataj por timigi ĵurnalistojn, aktivulojn kaj aliajn malkonsentulojn en ejoj kontrolataj de kaj la federacia registaro kaj la KRG, en kelkaj cirkonstancoj, ankaŭ por malhelpi ilin esprimi siajn opiniojn kaj raporti pri gravaj aferoj sen timo de reprezalioj de la aŭtoritatoj.

Kurdaj regionaj aŭtoritatoj ofte utiligas regionajn leĝojn, inkluzive de la “Gazetara Leĝo” kaj la “Leĝo por malhelpi la misuzon de telekomunikada ekipaĵo”, por silentigi ĵurnalistojn kaj aktivulojn kiuj ekzercas bazajn rajtojn, kiel ekzemple la rajton kunveni.

La “Gazetara Leĝo” en la kurda regiono de Irako estis eldonita en 2007 kaj ĉefe fokusiĝas reguligadon de presitaj gazetoj kaj revuoj, kun neniu specifa mencio de la cifereca amaskomunikilaro. Kiel rezulto, retaj amaskomunikiloj falas en laŭleĝan grizan spacon, kaj aŭtoritatoj povas uzi aliajn malklare vortigitajn leĝojn, kiel ekzemple la “Leĝo por malhelpi la misuzon de telekomunikada ekipaĵo”, por puni tiujn kiuj publikigas enhavon kiun ili opinias ke ĝi malobservas la nacian sekurecon aŭ aliajn leĝojn.

Dum la “Gazetara Leĝo” estas fleksebla, ĝi malofte estas uzata en la regiono KRG. Kiel rezulto, ĵurnalistoj en tiu regiono ne povas fidi je la “Gazetara Leĝo” por protekti ilin kiam ili raportas pri sentemaj aferoj. Anstataŭe, ili devas navigi la laŭleĝan grizan spacon ĉirkaŭ interretaj amaskomunikiloj kaj aliaj leĝoj, kiujn aŭtoritatoj povas uzi por subpremi ilian laboron.

Kurdaj ĵurnalistoj ankaŭ alfrontas obstaklojn kiam temas pri organizado de protestoj. Laŭ la Kurda Leĝo por Organizado de Protestoj en la Kurdistana Regiono de Irako, ĉiuj protestoj devas ricevi skriban permeson de la regiona ministro pri internaj aferoj aŭ la loka administra unuo. Se permeso estas neita, manifestaciantoj povas alfronti krimajn akuzojn.

Kurdaj ĵurnalistoj restas esperplenaj pri pli stabila kaj sekura labormedio kie ili povas ekzerci siajn rajtojn al libera esprimo sen timo de reprezalio aŭ persekuto.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.