Herman Dekeŭnink tradukis la novelon “Perception de Delvaux” (Percepto de Delvaux) al Esperanto

Screenshot of the Paul Delvaux Museum website.

Ekrankopio de la retpaĝo de la Muzeo Paul Delvaux. Fonto: Muzeo Paul Delvaux. Kopirajto: Fondaĵo Muzeo Paul Delvaux.

La traduk-administranto de Global Voices por Esperanto, Herman Dekeŭnink, tradukis la novelon “Perception de Delvaux” al Esperanto (“Percepto de Delvaux”) de aŭtoro Jean Jauniaux, kiu estas la prezidanto de PEN-Club Belgique, la belga franclingva centro de Internacia Klubo PEN. La novelo estis eldonita originale dulingve, en la franca kaj en la nederlanda.

La fikciaĵo unue estis publikigita en 2018 kaj rakontas neatenditan eventon kiu okazis en la Muzeo Delvaux dum vizito al Sint Idesbald (Belgio) fare de grupo de japanaj turistoj. La Esperanta traduko fare de Dekeŭnink estis eldonita de Japana Esperanta Librokooperativo.

Legu pli pri la anonco de la traduko tie ĉi (en la franca).

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.