Pri Rising Voices (Leviĝantaj Voĉoj)

Rising Voices (RV) la disvastiga iniciato de Global Voices, celas helpi aldoni novajn voĉojn de novaj komunumoj, parolantaj endanĝerigitajn aŭ indiĝenajn lingvojn al la tutmonda konversacio. Tiucele RV disponigas trejnadon, rimedojn, financadon de mikrosubvencioj kaj mentoradon al lokaj subreprezentitaj komunumoj kiuj volas diskonigi siajn proprajn ciferecajn rakontojn uzante partoprenigan amaskomunikilan ilaron.

Global Voices estis fondita en 2004 fare de grupo de pioniraj internaciaj blogantoj, kiuj komencis kunigi, prizorgi kaj pligrandigi la tutmondan konversacion interrete – por prilumi lokojn kaj homojn, kiujn aliaj amaskomunikiloj ofte ignoras. Tamen, tra la jaroj iĝis ĉiam pli klare, ke iuj regionoj, lingvoj kaj popoloj estis pli bone reprezentitaj en la tutmonda reta konversacio ol aliaj. Rising Voices komenciĝis en 2007 dank'al la subteno de la Knight News Challenge Award, por helpi transponti tiun fendon en partoprenado.

Kvankam veras ke pli kaj pli da homoj sur la tero estas konektitaj al la Interreto ol iam ajn antaŭe, ankoraŭ restas bezono de celita subteno al tiuj komunumoj, por ke ili povu plene profiti de la iloj kaj de la disponeblaj retoj. Rising Voices helpas provizi subtenon pere de:

  • mikrosubvencia financado kaj mentorado
  • reto-konstruado speciale fokusante ciferecan aktivismon pri indiĝenaj lingvoj
  • kundivido de civitanaj amaskomunikilaj rimedoj
  • specifaj trejnadaj projektoj en subreprezentitaj kaj marĝenigitaj komunumoj

Kun rekta ligo al nia diversa Global Voices-komunumo, ni ankaŭ serĉas plifortigi ĉi tiujn novajn voĉojn per nia pli larĝa reto, kie ili povas atingi lokajn kaj tutmondajn spektantarojn.

Skipo

    • Direkotoro: Eddie Avila: eddie AT globalvoices DOT org
    • Kontribuanta eldonisto: Ameya Nagarajan: ameya DOT nagarajan AT globalvoices DOT org
    • Kampanja koordinatoro: Yanne C: yanne.c AT globalvoices DOT org

Projektoj

    • Studplana ellaboranto: Belén Febres-Cordero
    • Antaŭa estraro
    • Rising Voices ekis en 2007 kun David Sasaki, fondinta direktoro

Aliĝu al la komunumo

Bonvolu kontakti nin se vi deziras pli da informoj pri niaj projektoj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.