AfrikElles, togolanda amaskomunikilo kiu metas afrikajn virinojn en la koron de sia redakcia linio

Parto el la personaro de la amaskomunikilo AfrikElles, Eugénie Gadedjisso Tossou en la mezo. Foto de AfrikElles, uzata kun permeso

Afrikaj virinoj ofte estas forgesitaj en amaskomunikilaj produktadoj sur la kontinento, malgraŭ sia grava kontribuo al la evoluo de socioj. En Togolando, la rolo de la virinoj kaj iliaj ĉiutagaj vivoj estas rakontataj ekde 2021 de la franclingva amaskomunikilo AfrikElles, kiu faras ĝin la ĉefa temo de sia redakcia linio. La reta revuo kovras plurajn temojn: la rajtojn de la virinoj, seksajn kaj generajn rajtojn, la sperton de la virinoj en la socio, kaj virinojn kiuj kreas siajn proprajn entreprenojn.

Global Voices parolis per Ŭasapo (Whatsapp) kun Eugénie Gadedjisso Tossou, la fondinto de la retejo por kompreni ŝiajn motivojn, same kiel la defiojn kaj sukcesojn de AfrikElles.

Jean Sovon (JS): De kie venis la ideo krei AfrikElles?

Eugénie Gadedjisso Tossou (EGT)AfrikElles est un webmagazine né de la volonté de jeunes Togolais à mieux produire les médias. Nous avons constaté que dans nos médias, nous accordons très peu de place aux questions de femmes. Les presses en ligne et papier généralistes, souvent, ne font de productions qu’au cours des journées internationales dédiées aux femmes, alors qu’il y a tellement de maux dont souffrent les femmes, tellement d’initiatives prises par celles-ci, tellement de compétences et de talents de celles-ci à faire montrer et à valoriser. Il n’est pas question de laisser une grande partie de la population mondiale en sourdine. Nous avons aussi constaté qu’en tant que journalistes, nous donnons plus la parole aux hommes experts en négligeant les femmes expertes alors qu’elles sont tout autant compétentes et perspicaces.

C’est ainsi, que nous avons décidé le 18 mai 2021 de lancer AfrikElles pour combler le vide qui existe sur Internet en ce qui concerne les questions de femmes surtout au Togo et en Afrique en général.

Eugénie Gadedjisso Tossou (EGT): AfrikElles estas retrevuo naskita de la deziro de junaj togolandanoj pli bone produkti amaskomunikilaron. Ni rimarkis, ke en niaj amaskomunikiloj ni donas tre malmulte da spaco al virinaj aferoj. Ĝeneraltemaj retaj kaj paperaj gazetoj ofte produktas nur dum internaciaj virinaj tagoj, dum estas tiom da malbonoj, de kiuj suferas virinoj, tiom da iniciatoj de ili faritaj, tiom da kapabloj kaj talentoj montrindaj kaj valorindaj. Ne eblas lasi grandan parton de la monda loĝantaro silentigita. Ni ankaŭ rimarkis, ke kiel ĵurnalistoj, ni donas pli da voĉo al viraj fakuloj neglektante inajn spertulojn kvankam ili estas same kompetentaj kaj komprenemaj.

Tial ni decidis la 18-an de majo 2021 lanĉi AfrikElles por plenigi la vakuon kiu ekzistas en Interreto koncerne virinajn aferojn ĉefe en Togolando kaj en Afriko ĝenerale.

JS: Kiuj estas la prioritatigitaj temoj?

EGT : Nous abordons tous les sujets qui ont trait à la femme et à la jeune fille sur notre média, que ce soient les droits en général, les droits sexuels et reproductifs, l’entrepreneuriat, la découverte d'un profil à travers les rubriques “Elle de la semaine”, “Vécus de femmes“, “les opportunités pour les femmes”.  Nous offrons également une visibilité aux activités des institutions, organisations internationales ou nationales, des organisations de la société civile.

Ni traktas ĉiujn temojn rilatajn al virinoj kaj junaj knabinoj en nia amaskomunikilo, ĉu rajtoj ĝenerale, seksaj kaj reproduktaj rajtoj, entreprenado, malkovro de unu persona portreto per la sekcioj “Semajna Ŝi”, “Virinaj spertoj“, “ŝancoj por virinoj”. Ni ankaŭ ofertas videblecon al la agadoj de institucioj, internaciaj aŭ naciaj organizaĵoj kaj organizoj de la civila socio.

JS: Kian lokon vi okupas en la togolanda amaskomunikila medio? Ĉu via teamo konsistas nur el virinoj?

EGT : Nous sommes un très jeune média, mais nous avons pu durant bientôt ces trois années d’existence prouver qu’on peut faire autrement le journalisme web en allant au-delà du texte, en ajoutant du son et des vidéos. Nous faisons donc des podcasts et vous pouvez voir de petites vidéos dans nos productions. Nous faisons des dossiers sur des sujets pertinents. Nous sommes reconnus par la Haute autorité de l’audiovisuel et de la communication (HAAC) et sommes également membres fondatrices de l’Association des femmes professionnelles de média (AFPM) mis sur pied le 5 avril 2023.

Notre équipe est composée à 80% de femmes. Étant femme, nous comprenons mieux les difficultés des femmes dans notre domaine et offrons un cadre de travail souple afin de permettre aux collaboratrices de mieux gérer leur vie.

EGT: Ni estas tre juna amaskomunikilo, sed dum ĉi tiuj tri jaroj da ekzistado ni povis pruvi, ke retĵurnalismo povas esti farata alimaniere, preter la teksto, aldonante sonon kaj filmetojn. Do ni faras podkastojn kaj vi povas vidi malgrandajn filmetojn en niaj produktadoj. Ni produktas dosierojn pri koncernaj temoj. Ni estas agnoskitaj de la Alta Aŭtoritato pri Aŭdvida kaj Komunikado (HAAC) kaj ni estas ankaŭ fondaj membroj de la Asocio de Virinaj Mediaj Profesiuloj (AFPM) establita la 5-an de aprilo 2023.

Nia teamo konsistas el 80% da virinoj. Estante virinoj, ni pli bone komprenas la malfacilaĵojn de virinoj en nia kampo kaj proponas flekseblan labormedion por permesi al niaj dungitoj pli bone administri siajn vivojn.

JS: Kiujn defiojn vi alfrontas?

EGT : Notre plus grand défi, c'est de pouvoir amener les femmes à s'exprimer librement par rapport à leurs difficultés, à leurs projets et initiatives. Ce que nous constatons sur le terrain, c'est que nous souhaitons faire la promotion de la femme, mais elles ne sont pas prêtes à s'assumer, à se faire voir. Elles ont peur que les lumières, les projecteurs soient sur elles et ce qui ne rend pas facile la tâche.

Nous avons eu des situations où nous avons pris du temps à faire un article, à regrouper et à recouper toutes les informations possibles, mais qu'au final, les dames nous disent non, je pense qu'il ne faut pas publier, il faut attendre parce que mon mari a souhaité qu'on attende, ou voilà, moi-même je pense que ce n'est pas le bon moment. Donc le défi, essentiellement, c'est arriver à permettre aux femmes d'assumer leur visibilité, et le fait de pouvoir dire elles-mêmes leurs problèmes.

EGT: Nia plej granda defio estas povi igi virinojn libere esprimi sin pri siaj malfacilaĵoj, siaj projektoj kaj iniciatoj. Kion ni vidas sur la tero estas, ke ni volas promocii virinojn, sed ili ne estas pretaj preni respondecon por si mem, por esti vidataj. Ili timas, ke la lumoj, la spotlumoj, estos sur ili kaj tio ne faciligas la taskon.

Ni havis situaciojn, kie ni prenis tempon por skribi artikolon, por kolekti kaj referenci ĉiujn eblajn informojn, sed finfine, la sinjorinoj diris al ni, ke ne, mi pensas, ke ni ne publikigu, ni atendu ĉar mia edzo volis, ke ni atendu, aŭ jen, mi mem pensas, ke ne estas la ĝusta tempo. Do la defio, esence, estas ebligi al virinoj akcepti sian videblecon, kaj povi mem paroli pri siaj problemoj.

JS: Ĉu la situacio de esprimlibereco kaj gazetarlibereco permesas al vi pli bone trakti la temojn, kiuj estas gravaj por vi?

EGT : Je me rappelle à une période tumultueuse de la vie de la presse, un confrère nous faisait savoir que nous autres n’avions rien à craindre parce que nous ne parlons que de femmes dans notre média. J’ai souri. Il a peut-être raison, mais en réalité, il y a des sujets que nous touchons qui fâchent bien du monde. La liberté d’expression n’est pas seulement mise en mal par les politiques. Il y a des personnes qui pour une raison ou une autre ne souhaitent pas qu’on aborde certains sujets. D’autres vont jusqu’à nous dire parfois que nous sommes en train de révolter les femmes, d’inciter les femmes à être au-dessus de leur époux… Des situations qui parfois nous font réfléchir plusieurs fois avant d’aborder certaines thématiques.

EGT: Mi memoras ke, dum tumulta periodo en la vivo de la gazetaro, kolego sciigis nin ke ni havis nenion por timi ĉar ni parolas nur pri virinoj en niaj amaskomunikiloj. Mi ridetis. Li eble pravas, sed fakte, estas temoj kiujn ni tuŝas kiuj kolerigas multajn homojn. Esprimlibereco ne estas nur subfosita de politikistoj. Estas homoj, kiuj pro unu aŭ alia kialo ne volas, ke certaj temoj estu diskutataj. Aliaj foje eĉ diras al ni, ke ni ribeligas virinojn, instigas virinojn esti super siaj edzoj… Situacioj, kiuj kelkfoje pensigas nin plurfoje antaŭ ol pritrakti iujn temojn.

JS: Kiaj estas viaj sukcesoj ekde la naskiĝo de la gazeto? Via projektado en la estontecon?

EGT : En trois ans de parcours, nous avons eu deux distinctions. En 2021, nous avons reçu le prix spécial encouragement au journalisme féminin ; prix décerné par l’État togolais, l'Union européenne, les ambassades de France, d’Allemagne et des USA au Togo. Le dernier, en 2023, c’est le 1er prix du concours sur les Violences Basées sur le Genre de Care International Bénin/Togo. Des succès qui nous réconfortent dans notre travail et nous poussent à faire mieux.

Nous avons l’année dernière lancé un projet dénommé “Femmes En Ecojogging“. L’initiative nous a permis d’aller vers les femmes commerçantes qui n’ont forcément pas accès à internet pour nous lire. ‘Femmes En Ecojogging’ permet donc aux femmes de pratiquer une activité sportive tout en ramassant les déchets de sachets plastiques. Nous avons sillonné quatre communes : Golfe 1, située à Lomé (capitale du Togo); Kozah 1, située dans la ville de Kara (423 km au nord de Lomé), Tone 1, située dans la ville de Dapaong ( 650 km au nord de Lomé) et Bas-mono 1 sise dans la ville d’Afagnan (80 km à l'est de Lomé). Le projet continue encore cette année. Nous continuerons avec nos différentes productions et couvrirons plus de pays de la sous-région.

EGT : En trijara sperto, ni atingis du distingojn. En 2021, ni ricevis la specialan premion por kuraĝigo de virina ĵurnalismo; premio donita de la Togolanda Ŝtato, la Eŭropa Unio, la ambasadejoj de Francio, Germanio kaj Usono en Togolando. La lasta, en 2023, estas la unua premio en la Konkurso pri Seksa Perforto de Care International Benino/Togolando. Sukcesoj kiuj komfortas nin en nia laboro kaj puŝas nin pliboniĝi.

Pasintjare ni lanĉis projekton nomitan “Virinoj en Ekojogado“. La iniciato permesis al ni kontakti inajn komercistojn, kiuj ne nepre havas aliron al interreto por legi nin. “Femmes En Ecojogging” tiel ebligas al virinoj praktiki sportan agadon dum kolektado de plastaj sakaj rubaĵoj. Ni vojaĝis tra kvar municipoj: Golfe 1, situanta en Lomeo (ĉefurbo de Togolando); Kozah 1, situanta en la urbo Kara (423 km norde de Lomeo), Tone 1, situanta en la urbo Dapaong (650 km norde de Lomeo) kaj Bas-mono 1 situanta en la urbo Afagnan (80 km oriente de Lomeo). La projekto daŭras denove ĉi-jare. Ni daŭrigos per niaj diversaj produktadoj kaj kovros pli da landoj en la subregiono.

Kun preskaŭ kvar jaroj da ekzisto, la revuo pruvas sian sukceson kaj sian engaĝiĝon prezenti alian vizaĝon de afrikaj virinoj en malfavora amaskomunikila kunteksto. Efektive, laŭ la rangolisto de Raportistoj Sen Limoj (RSF) en 2023, Togolando okupas la 70-an lokon el 180 landoj laŭ gazetara libereco. Krome, multaj ĵurnalistoj daŭre alfrontas arestojn pro siaj artikoloj kiuj malplaĉas al la homoj proksimaj al potenco.

Legu:   [fr]

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.