Romalingva eldono de la Dikan-bildstrioj publikigita en Serbio

Foto de insertaĵoj de Politikin Zabavnik kun dulingvaj bildstrioj en serba kaj romaa lingvoj. Foto de Meta.mk, uzata kun permeso.

Tiu ĉi artikolo estis unue publikigita de Meta.mk. Redaktita versio estas reeldonita ĉi tie laŭ interkonsento por kundivido de enhavo inter Global Voices kaj la Fondaĵo Metamorphosis. 

La populara serba semajna gazeto Politikin Zabavnik, kiu ĉi-jare festas sian 85-an datrevenon, publikigis bildstrion en la romaa lingvo.

La bildstrio de Lazo Sredanović kaj Nikola Lekić prezentas la aventurojn de Dikan “la plej juna Antikva Slavo”, kiuj estis ekstreme popularaj tra la tuta Jugoslavio. En ĝiaj lastaj du eldonoj, Politikin Zabavnik inkludas insertaĵon kun du epizodoj de tiu bildstrio, por la unua fojo paralele en la serba kaj la romaa lingvoj.

La 8-a de aprilo estas agnoskita kiel Internacia Tago de la Ciganoj, uzata por festi la romaan kulturon kaj konsciigadi pri la problemoj, kiujn renkontas la romaa popolo. La tago estis oficialigita en 1990 en Serock, Pollando, la loko de la kvara Mondkongreso de la Internacia Romaa Unio.

“Kunlabore kun la Ministerio pri Informado kaj Telekomunikado, ĉi tiu kaj la sekva numero de Politikin Zabavnik publikigos insertaĵon kun la bildstrioj pri Dikan, la Antikva Slavo, en la serba kaj la romaa lingvoj,” anoncis la revuo sur la ĉefpaĝo de la insertaĵo aldonita al ĝia 3764-a numero.

Dikan ofte estas komparata kun la heroo de la franca komikso Asteriks, kiu funkciis kiel inspiro al la verkinto Lekić kiam li kreis la karakteron. La bildstrio prezentas la aventurojn de du antikvaj slavoj, Dikan kaj lian fidindan kunulon Onklo Vukoje. La rakontoj okazas dum la tempo de Granda Migrado de la Popoloj, kutime en Balkanoj. La ĉefroluloj renkontas humurajn versiojn de historiaj triboj, popoloj, lokoj kaj gravuloj, inkluzive de imperiestro Justiniano la 1-a.

La unua eldono de la Dikan-bildstrioj estis publikigita en aprilo 1969.

Tiu ĉi estas la dua romalingva komikso de Politikin Zabavnik. En 2004 ili publikigis version en la romaa de epizodo de la aventuroj de Tinĉjo, de belga verkinto Hergé, titolita “La Nigra Insulo”.

En februaro 2024 Politikin Zabavnik publikigis represaĵon de sia unua numero el 1939 kiel insertaĵo en la jubilea eldono, okaze de sia 85-a datreveno. Foto: Meta.mk.

Kune kun la franca revuo Spirou, Zabavnik estas unu el la plej malnovaj eŭropaj revuoj kiu enhavas bildstriojn kiel dominantan aŭ karakterizan parton de sia enhavo. Ekde ĝia unua numero, publikigita en Beogrado en februaro 1939 fare de grupo de progresemaj maldekstremaj intelektuloj, ĝi prezentis bildstriojn de lokaj verkintoj, kaj aparte Walt Disney, kaj aliaj usonaj kaj eŭropaj eldonistoj. Tra la jaroj ĝi prezentis multajn klasikaĵojn de tiu medio el la tuta mondo, de Flash Gordon kaj La Fantomo, ĝis Modesty Blaise kaj Tinĉjo, same kiel gazetajn bildstriojn kiel Hagar la Terura kaj Garfield.

Zabavnik paŭzis eldonadon en 1941 dum la nazia okupo, kaj daŭrigis en 1951 post superado de kelkaj cenzurtendencoj ene de la Komunista Partio de Jugoslavio, ĉar kelkaj oficialuloj konsideris bildstriojn nedezirata okcidenta influo. Tamen, laŭ legendo, jugoslava prezidanto Josip Broz Tito mem donis aprobon por renovigi importojn de komisksoj, deklarante ke li, kiel multaj aliaj, ankaŭ estas adoranto de Donald Duck (Donaldo Anaso).

Je la fino de la 1990-aj jaroj, dum la Jugoslaviaj Militoj, Disney interrompis la kunlaboron kun la eldonejo Politika, kiu uzis siajn aliajn publikaĵojn krom Politikin Zabavnik por subteni la registaron de Slobodan Milošević. En la jubilea eldono la redakcio de Politikin Zabavnik deklaris ke ili renovigos la rilaton kun Disney iam en la estonteco.

La eldonaĵo daŭre estas distribuata en ĉiuj respublikoj de iama Jugoslavio kiuj havas gazetbudojn.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.