Ganaanoj diskutas rete pri la rajtoj de 16-jarulino edzinigita al 63-jara tradicia pastro

Ekrankopio de jutuba video, “63-jara pastro geedziĝas kun 12-jara infano en Ganao, Homoj estas furiozaj!” de ONE GHANA TV. Justa uzo.

Sabate, la 30-an de marto, filmetoj pri la geedziĝa ceremonio inter 16-jaraĝa Naa Okromo kaj 63-jaraĝa tradicia pastro Nuumo Borketey Laweh Tsuru XXXIII ekcirkulis en sociaj retoj, estigante debatojn kaj indignon inter ganaanoj.

Multaj ganaanoj, kiuj esprimis siajn zorgojn en sociaj retoj, esprimis aflikton pri ĉi tiu geedziĝo, dirante, ke ĝi malobservis la rajtojn de la juna knabino. Unu uzanto en Jutubo komentis:

They say that marriage under 18yrs is prohibited. Then arrest those who are forcing this child into this marriage. Laws of the land  are higher than tradition. Although it is good to have tradition. You cannot break laws and say it's tradition. The government needs to stand firm and end this. The world is watching.

Ili diras, ke geedziĝo sub 18 jaroj estas malpermesata. Do arestu tiujn, kiuj devigas ĉi tiun infanon al tiu geedziĝo. La leĝoj de la tero troviĝas pli alte ol tradicio. Eĉ se bonas havi tradicion. Oni ne povas malobei leĝojn kaj diri, ke ĝi estas tradicio. La registaro devas stari firme kaj fini ĉi tion. La mondo estas rigardanta.

Alia uzanto aldonis:

Am disgusted they are referring to the Bible as a reference for their barbaric act. How many other twelve year olds has he married during his tenure? This needs to be investigated and the culprits face the law.

Min naŭzas, ke ili aludas al la Biblio kiel referenco por sia barbara ago. Kiom da aliaj dekdujaruloj li edzinigis dum sia deĵorado? Tio devas esti esplorata kaj la kulpuloj devas alfronti la leĝon.

La komunumaj gvidantoj, aliflanke, kondamnis la respondon, deklarante ke la kritikantoj miskomprenis iliajn tradiciojn, kiel raportis BBC. Dum unu loka komunuma gvidanto, Nii Bortey Kofi Frankwa II, priskribis la rolon de la knabino kiel pastredzino kiel “nure tradicion kaj kutimon”, la tradicia pastro klarigis ke la unio estis celita kiel gefianĉiĝo. Li emfazis, ke oni ne postulos ke la juna knabino plenumu ajnajn edzecajn devojn.

Kiel respondo al la indignado, la Ganaaj Policaj Servoj publikigis deklaron sur sia Fejsbuka paĝo la 2-an de aprilo, anoncante, ke kaj la patrino kaj la infano estis metitaj sub protekton. La deklaro ankaŭ menciis, ke la polico kunlaboros kun la Ministerio pri Genro, Infanaro kaj Socia Protekto kaj la Departemento pri Socia Bonfarto por certigi, ke la infano ricevu necesan subtenon dum daŭrantaj esploroj.

12-JARA KNABINO SUPOZEBLE EDZINIGITA AL “GBORBU WULOMO” KAJ ŜIA PATRINO SUB POLICA PROTEKTO
La Ganaa Polica Servo identigis kaj lokalizis la 12-jaraĝan knabinon, kiu supozeble estis edziniĝinta al la 63-jaraĝa “Gborbu Wulomo” en Nungua, Akrao. La knabino kaj ŝia patrino estas nuntempe sub polica protekto.
La Ganaa Polica Servo laboras kun la Ministerio pri Genro, Infanaro kaj Socia Protekto kaj la Sekcio pri Socia Bonfarto por provizi al ŝi la necesan subtenon dum la afero estas esplorata.

La saman tagon, la 2-an de aprilo, la ministro pri ĉefeco kaj religiaj aferoj, Stephen Asamoah Boateng, klarigis en la programo Top Story de Joy FM, ke la nova edzino de la gaa pastro, Naa Okromo, nun alparolata kiel Naa Yomo Ayemuede de la “Gborbu Wulomo” (ĉefpastro), estis ne 12 jarojn aĝa kiel antaŭe raportite. Male, ŝi fariĝos 16-jara en julio 2024.

Nuumo Borketey Laweh Tsuru XXXIII estas alnomata kiel “Gborbu Wulomo”, aŭ tradicia ĉefpastro, en la Nungua indiĝena komunumo en la ĉefurbo, Akrao. Kiel spirita gvidanto de sia komunumo, la Gborbu Wulomo kontrolas kulturajn praktikojn, gvidas tradiciajn ritojn kiel ekzemple la proklamadon de tradiciaj ĉefoj, prezentas oferojn nome de la komunumo, kaj gvidas preĝojn por la protekto de la komunumo.

Laŭ la NRO Girls Not Brides (Knabinoj, Ne Fianĉinoj), 12 milionoj da knabinoj estas ĉiujare edzinigitaj antaŭ la aĝo de 18 jaroj tutmonde. Detalado de tiuj datumoj montras, ke ĉiun minuton edziniĝas po 23 knabinoj, do po unu knabino ĉiujn du sekundojn. En Ganao, preskaŭ 1 el 5 knabinoj estas edzinigitaj antaŭ la aĝo de 18 jaroj.

Malgraŭ sia kontraŭleĝeco, infangeedziĝo daŭras en Ganao. Laŭ UNICEF, okazis malkresko de la indico de infangeedzeco en Ganao dum la lastaj tri jardekoj, sed progreso ne estis konstanta en la diversaj regionoj. Norda Ganao daŭre havas la plej altan oftecon je 28 procentoj, sekvata de Supra Orienta Regiono je 28 procentoj, Voltao je 24 procentoj, Okcidenta Ganao je 23 procentoj, Supra Okcidenta Ganao je 23 procentoj, Brong-Ahafo kaj Aŝantio je 17 procentoj.

Kiel raportite de la Ganaa Novaĵagentejo, kelkaj el la faktoroj antaŭenigantaj infangeedziĝon en Ganao inkluzivas seksajn malegalecojn, adoleskajn gravedigojn, ekonomian malsekurecon, nesciadon, senpunecon, misan leĝaplikadon kaj tradiciajn normojn, kiel en la kazo de la geedziĝo de Naa Okromo. La manko de edukado ofte estas signifa faktoro en la edzinigo de knabinoj en tiel juna aĝo. Laŭ la UNFPA, 47 procentoj de knabinoj sen edukado estas edzinigitaj antaŭ la aĝo de 18 jaroj, kompare kun nur 15 procentoj de knabinoj kiuj frekventis mezlernejon.

Por kontraŭbatali ĉi tiun problemon, en 2014, la Ministerio pri Genro, Infanaro kaj Socia Protekto de Ganao establis fakon pri infangeedzo, kiu okupiĝas en la antaŭenigado kaj kunordigado de iniciatoj celantaj ĉesigi infangeedziĝon. Diversaj neregistaraj organizoj, inkluzive de la fonduso Zakat and Sadaqa Trust Fund kaj la Asocio por Familia Planado de Ganao, ankaŭ helpas en la batalo kontraŭ infangeedziĝo.

Dum iuj ganaaj uzantoj de sociaj retoj laŭdis la policon pro ĝia rapida respondo, aliaj atendas la rezulton de la esploroj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.