Por akiri stetoskopon en Gazao oni devis aĉeti televidilon

Mohammad ĉe la loko de sia detruita laboratorio en majo 2021. Israela aeratako bombis ĝin kaj detruis jarojn de paciencaj laboraĵoj rilate al medicinaj ennovaĵoj. Foto de Mohammad, uzata kun permeso.

Mi renkontis Mohammad-on en 2018, kiam mi staĝis en laboratorio de cifereca fabrikado en Amano, Jordanio. Estis malfrue posttagmeze kaj la laboratorio estis kvazaŭ malplena. Du viroj ludis per la lasertranĉilo provante kompreni kiel ĝi funkcias kaj dume amuzante sin.

Scivola, mi alproksimiĝis por eventuale proponi mian helpon. Ŝajnis, ke ili jam solvis la problemojn pri la uzo de la ilo, do ni ekbabilis.

Mi ne povis eviti fiksrigardi oranĝan objekton el plasto starantan antaŭ ili. Ĝi havis centran komponanton en formo de Y kun travidebla kaj fleksebla tubo, kiu pendis de sia vosto, kaj kunligite al tiu estis cirkla elemento el plasto. Ili donis al mi du aŭskultilojn el kaŭĉuko por ke mi metu ilin sur ĉiun ekstremaĵon de la Y-forma komponanto: ĝi estis stetoskopo, kun partoj produktitaj per tridimensia printilo kaj aliaj aĉetitaj kaj kunmetitaj.

Mohammad kaj liaj amikoj transitis tra Amano atendante kanadan vizon. Ilia teamo estis invitita ĉeesti konferencon por prezenti sian laboron pri fabrikado de malfermkoda medicina materialo en Gazao. Bedaurinde ilia vizpeto al Kanado ne estis aprobita kaj ili revenis hejmen.

La blokado de medicinaj provizoj en Gazao

“Kial vi ne simple aĉetas stetoskopojn”, mi demandis. Mohammad klarigis unue, ke venigi stetoskopojn en Gazaon ofte maleblas ĉar la israela okupacio arbitre limigas la eniron de helpaĵoj, sin apogante sur la duobla uzebleco de tiuj objektoj. Due, aĉeti stetoskopojn grandkvante ne eblas ĉar ili estas multekostaj.

Substrekindas, ke la israela okupacio malpermesas multajn esencajn kaj vivosavajn medicinajn materialojn sub la preteksto de la duobla uzebleco. Tiuj limigoj komenciĝis kun la tera, aera kaj mara blokado de Gazao en 2007.

La eniro de ĉiu atomo en Gazaon estas mastrumata de la Kunordiganto de la Registaraj Agadoj en la Teritorioj (COGAT), kio estas servo de la israela Ministerio pri defendo, kiu “efektivigas la civilulan politikon” ene de la restantaj palestinaj teritorioj.

Ĉar Mohammad kaj lia teamo bezonis trovi manieron ĉirkaŭiri la blokadon, ili turnis sin al la loka fabrikado kaj koncentriĝis pri malfermkoda tridimensia printado.

Kelkaj tridimensiaj printiloj kiujn Mohammad produktis kun sia teamo. Foto de Mohammad, uzata kun permeso.

Neniel pro hazardo tridimensiaj printiloj estas inkluzivitaj en la listo de objektoj, kiuj ne rajtas eniri Gazaon. Ĉar li ne povis simple mendi printilojn, Mohammad ekcerbumis pri kiuj komponantoj estas bezonataj por kunmeti printilon de nulo. Li kunlaboris kun kolego loĝanta ekster Gazao, kiu povis enporti etajn komponantojn de printilo dum sia vojaĝo al Gazao. Poste Mohammad aĉetis televidilojn, malmuntis ilin kaj eltiris integritajn cirkvitojn por reuzi ilin en la printilo.

Mohammad kiu miksas plaston por sia tridimensia printilo. Foto de Mohammad, uzata kun permeso.

Kiam la unua maŝino estis preskaŭ finita, Mohammad bezonis plastan filamenton, kiu estas la inko de tridimensia printado. Li aĉetis plastajn globetojn el loka fabriko, fandis kaj ŝanĝis ilin en glatajn filamentojn de tri milimetroj per uzo de alia hejmfarita maŝino.

Mohammad uzis unu printilon por printi aliajn tridimensiajn printilojn ĝis kiam li havis reton de printiloj laborantaj kune. Per la uzo de tiu-ĉi reto, lia teamo sukcesis printi stetoskopojn kiuj kostis po tri dolarojn kaj kiuj funkcias preskaŭ same kiel ilo kostanta 200 dolarojn. Ili printis milojn kaj disdonis ilin al la malsanulejoj de Gazao.

Kreivaj solvoj por komplikaj medicinaj problemoj

Mohammad rapide komprenis, ke nur printi stetoskopojn ne sufiĉis kompare kun la kvanto de perforto kiun frontis la gazaanoj kaŭze de la israela okupacio.

Li zorge pristudis la strategiojn de la okupacianta armeo koncentriĝante pri la estigitaj vundoj. Li observis, ke la israela okupacio ofte celis kaj pafis al la membroj anstataŭ ol pafi rekte al la kapo. Li deduktis, ke ilia celo estis malrapide elsangigi la viktimojn kaj suferigi ilin antaŭ ol tiuj eligos sian lastan spiron.

Kiam la urĝecaj servoj povis alveni al la pacientoj, ili uzis normalajn bandaĝojn por ĉirkaŭigi la vunditan zonon kaj premi ĝin kiel eble plej multe cele al la haltigo de la sangelverŝo. Tamen tiuj ne estis efikaj.

La plasta premligilo kiun Mohammad kaj lia teamo kreis por haltigi la elsangadon kaŭzitan de israelaj kugloj. Foto de Mohammad, uzata kun permeso.

Mohammad kaj lia teamo elpensis plastan premligilon ligitan al dika zono. La plasta elemento servis por senmovigi la zonon. Ili printis kiel eble plej multajn per la malmulta materialo kiun ili havis kaj disdonis ilin en la ambulancoj de Gazao.

En ateliero en Amano en 2018, Mohammad rakontis ke iam la israela okupacio atakis kvaropan familion. Kiam alvenis la ambulanco, ili havis nur du plastajn premligilojn ĉe si. Malgraŭ la fakto, ke ili traktis la kvar familianojn, nur postvivis la du pacientoj kiuj ricevis la premligilojn tridimensie printitajn. Li ĉesis paroli kaj enpensiĝis: “Mi ne sciis, ĉu senti min ĝoja aŭ malĝoja. Ĝoja ĉar ni savis la vivon de du homoj, sed malĝoja ĉar ni ne povis printi sufiĉe da ili”.

Kreskantaj riskoj kaj serĉo de rifuĝejo

Tra la tagoj, monatoj kaj jaroj, Mohammad kaj mi sidis kaj parolis, vidalvide kiam ni povis, kaj telefone kiam li ne povis eliĝi de Gazao. Li raktontis al mi pri sia vivo en Gazao, siaj pripensoj rilate al la laboro kaj pri kio ĝi celis kontribui.

Unu jaron antaŭ la 7-a de oktobro, Mohammad vokis min por rakonti pri du novaj projektoj kiujn li senpacience volis lanĉi. Unu estis la tridimensia printado de laŭmezuraj ortopediaj aparatoj por pacientoj kun dorsproblemoj. La alia estis la rea produktado de medicina gazo en Gazao.

Dum nia konversacio li rakontis scivoligan aferon: kelkaj lingvistoj kredas, ke la vorto “gazo” povus deveni de la nomo “Gazao”. Tiu informo kortuŝis Mohammad-on, ĉar antaŭe li kontaktis la posteulojn de la fondinto de la unua fabriko de gazo en Gazao. Li sentis, ke liaj projektoj estas maniero konservi la gazaan heredaĵon rilate al medicina inĝenieco, kiu povus kontribui al la rezistado kontraŭ la blokado.

Hodiaŭ ne estas funkcianta medicina infrastrukturo en Gazao. La israela okupacio, en sia genocida kampanjo kontraŭ Gazao, atakis hospitalojn, ambulancojn kaj ŝoseojn, tiel detruante la sansistemon.

Antaŭ kelkaj semajnoj, Mohammad skribis al mi, ke unu el liaj amikoj estis mortigita de israela aeratako sur sia hejmo.

We had last met 4 days ago. We celebrated our 20th anniversary of friendship. We talked about the situation, how we could adapt. We envisioned the future of our conflict with the occupier. My friend, having recently repaired his home and resettled, focused on fixing electrical devices and solar cells, despite knowing that this work was dangerous because such skill made him a target. He imparted the harsh reality that we must reconcile with the circumstances, as we don't have the luxury of choice.

Lastan fojon kiam ni renkontiĝis estis antaŭ 4 tagoj. Ni festis 20 jarojn de amikeco. Ni parolis pri la situacio, pri kiel ni povis adaptiĝi. Ni imagis la estontecon de nia konflikto kun la okupacianto. Mia amiko, kiu antaŭnelonge riparis sian domon kaj ekloĝis tie, koncentriĝis pri la riparado de elektraj aparatoj kaj sunĉeloj malgraŭ tio, ke li sciis ke lia laboro estis danĝera ĉar tiaj kapabloj igis lin atakcelo. Li esprimis la malagrablan realon, laŭ kiu ni devas repaciĝi kun la cirkonstancoj, ĉar ni ne ĝuas la lukson elekti.

Ekde la komenco de la genocido, Mohammad malakceptis la ideon foriri de Gazao. Liaj gepatroj estas rifuĝintoj de la “Nakba” okazinta en 1948, kiam la israela okupacio devigis ilin foriri de sia vilaĝo Ni'ilya, kiu nun estas parto de la urbo Aŝkelon (norde de Gazao). Mohammad rifuzis fariĝi rifuĝinto denove, unu generacion poste, kaŭze de la sama kolonianto. En oktobro li diris al mi: “mi havas nur unu deziron: ke mia patro vivu ĝis la liberiĝo de Palestino”.

Ses monatojn poste, la vivo de Mohammad estas en danĝero pro tio, ke Israelo atakcelas homojn kun kapabloj kiel ĵurnalistoj, kuracistoj kaj plej lastatempe inĝenieroj kaj komputikistoj. Li ne plu povas certigi la sekurecon de sia familio. Finfine, li decidis foriri de Gazao kun sia edzino kaj kvar infanoj en la espero savi ilin kaj reveni poste por servi Gazaon kaj Palestinon.

“Because of Us”

This morning I learned

The English word gauze
(finely woven medical cloth)
Comes from the Arabic word غزة Ghazza
Because Gazans have been skilled weavers for centuries

I wondered then

how many of our wounds
have been dressed
because of them

and how many of theirs
have been left open
because of us.

~ Em Berry

Pro ni

Ĉi-matene mi lernis

La angla vorto gazo
(medicina teksaĵo fajne teksita)
Devenas de la araba vorto غزة Ghazza
Ĉar dum jarcentoj la Gazaanoj estis lertaj teksistoj

Tiam mi demandis min

kiom da niaj vundoj
estis vinditaj
dank'al ili

kaj kiom da iliaj
restis malfermitaj
kauze de ni.

~ Em Berry

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.