Dum la vespero de amika matĉo inter Hispanio kaj Brazilo, ludita en Madrido la 26-an de marto, la brazila futbalisto Vinicius Junior (Vinícius José Paixão de Oliveira Júnior) sidiĝis sole ĉe tablo por respondi al ĉambro plenplena de ĵurnalistoj. Pro la konstantaj rasismaj atakoj kiujn li suferis dum pli ol du jaroj kiam li ludis en la hispana klubo Real Madrid, ĉiuj demandoj al li temis pri la sama temo.
Post iom pli ol sep minutoj de gazetara konferenco, Vini ŝajnis sufokiĝi iom dum li respondis pri la atakoj. “Mi estas ĉiutage pli kaj pli trista, mi sentas malpli kaj malpli da emo ludi, sed mi daŭre luktos”, li diris.
Kelkajn minutojn poste, dum la temo daŭre estis la starpunkto de la 23-jaraĝa junulo kontraŭ rasismo, li komencis plori kaj la vivelsendo estis mallonge interrompita. Kiam li revenis, la ĵurnalistoj en la salono aplaŭdis lin.
Tamen, en la gazetara konferenco, Vinicius Jr. diris ke ĉiufoje kiam li parolis pri kazo, la rasismaj diskursoj kontraŭ li aŭgmentis.
A cada denúncia, cada vez mais me insultam, porque pensam que eu estou contra a Espanha. Não estou contra a Espanha, estou contra todos os racistas que tem no mundo, seja brasileiro, seja de toda parte. Estou contra todos eles e quero igualdade para todos nós.
Okaze de ĉiu denunco, oni insultas min pli kaj pli, ĉar ili pensas ke mi staras kontraŭ Hispanio. Mi ne staras kontraŭ Hispanio, mi staras kontraŭ ĉiuj rasistoj de la mondo, ĉu de Brazilo, ĉu de aliloke. Mi staras kontraŭ ili ĉiuj kaj mi volas egalecon por ni ĉiuj.
Liaj larmoj estis rigardataj kun miksitaj reagoj. En la sociaj retoj, kelkaj nomis ilin “larmoj de krokodilo”. Aliaj primokis la aferon dirante ke temas pri sceno por la dokumentfilmo de Netflix kiun li filmas – en februaro, Valencia malpermesis ke la produkta teamo filmu dum la matĉo kontraŭ Real Madrid.
En la kanalo Sportv, la ĵurnalisto Luiz Teixeira, kiu ankaŭ estas nigrulo, esprimis sian indignon kaj denuncis CBF (la Brazilan Futbalan Konfederacion) pro la fakto ke ĝi lasis Vinicius sola en la gazetara konferenco. Laŭ Teixeira, la futbalisto estis uzita kiel fumkorteno:
Para mim ficou claro que o Vinicius ali, aquele fundo preto e um monte de gente aplaudindo o choro de um jogador, a dor de um jogador, é a comercialização da dor, do racismo, de todo o sofrimento que ele passou, e não duvido amanhã ele ser chamado de macaco por um dos torcedores no Santiago Bernabéu.
Por mi iĝis klare ke Vinicius, kun tiu nigra fono kaj multe da homoj aplaŭdantaj la ploron de futbalisto, la doloron de futbalisto, temas pri komercado de doloro, de rasismo, de ajna sufero kiun li trapasis, kaj mi ne dubas ke morgaŭ li estos nomata simio far subtenantoj de Santiago Bernabéu.
Tempolinio de la kazoj
Tempolinio publikigita de Globo Esporte (GE) pasintjare rimarkigas ke Vini suferis pro rasismo kiam li ludis en Brazilo, sed ke tio iĝis pli konstanta ekde kiam li translokiĝis al Hispanio.
En oktobro 2021, La Liga, la hispana futbala ligo, denuncis la fanojn de FC Barcelona pro iliaj rasismaj insultoj kontraŭ la futbalisto dum la matĉo kontraŭ Real. La kulpuloj neniam estis trovitaj kaj la kazo estis arkivigita.
Ekde tiam, estis registritaj kazoj kun fanoj de Mallorca, Valladolid, Betis kaj Osasuna. En januaro 2023, pupo surhavanta la to-ĉemizon de Vini estis pendigita ĉe ponto far fanoj de Atlético de Madrid. En majo 2023, Vini atentigis pri la fanoj de Valencia kiuj nomis lin “simio” dum matĉo; tio kondukis al kverelo poste kaj al lia forigo de la futbalkampo.
Ĉi tiu epizodo igis Real Madrid kaj personojn kiajn la prezidento de Brazilo, Luiz Inácio Lula da Silva, esprimi sian subtenon al la futbalisto, kaj la klubo estis punita.
A luta continua ✊🏿 pic.twitter.com/tK5kxZIlj2
— Vini Jr. (@vinijr) March 2, 2024
La lukto daŭras.
En iu momento, dum la gazetara konferenco, reportero de Reuters demandis Vini Jr. kio estis por li plej frustre koncerne la situacion, memorigante ke en la antaŭa semajno fano estis filmita apud la stadiono de Atlético de Madrid nomante lin “ĉimpanzo”. Vini respondis:
Se a gente começar a punir, não que eles vão mudar o pensamento deles, mas eles vão ficar com medo de falar, seja por que nos estádios tem câmeras. E que eles possam também educar seus filhos, porque muitas vezes aqui tem crianças me xingando, e eu não culpo a criança, porque elas não entendem ainda. Na idade delas, eu também não entendia o racismo.
Se oni komencos puni ilin, tio ne signifas ke ili ŝanĝos sian pensmanieron, sed ili timos paroli, ĉar en la stadionoj estas kameraoj. Kaj ke ili ankaŭ povos eduki siajn gefilojn, ĉar ofte ĉi-tie estas infanoj kiuj insultas min kaj mi ne kulpigas la infanojn, ĉar ili nenion komprenas. En ilia aĝo, ankaŭ mi ne komprenis rasismon.
Reagoj
Vini diris ankaŭ ke li esploris pli pri la temo kaj la lukto kontraŭrasisma, kaj li menciis la faman nordamerikan boksiston kaj aktiviston Muhammad Ali en iu momento. Li diris ke alfronti rasismon estas senesperige, sed ke li daŭre faros tion por ke lia kvinjaraĝa frato ne devu fari ĝin, kaj ankaŭ la personoj kiuj venos post li ne devu fari ĝin.
Komence de februaro, Vini renkontis la eksfutbaliston de NFL Colin Kaepernick, kiu ankaŭ alfrontis rasismon en sia sporto kaj iĝis konata pro la “surgenuiĝa” gesto. Pasintjare, Rio-de-Ĵanejro aprobis leĝon kun la nomo de Vini por lukti kontraŭ rasismo en sportaj eventoj, rasismo jam estas krimo en la brazila leĝo.
“We need equality, a world where everyone, regardless of colour, can achieve their highest potential.”
Thank you @Vinijr & @Kaepernick7 for paving the way for a more just and inclusive world. Let's #FightRacism together!
— UN Human Rights (@UNHumanRights) March 21, 2024
“Ni bezonas egalecon, mundon en kiu ĉiuj, sendepende de sia haŭtkoloro, povos atingi sian maksimuman potencialon”
Dankon, @Vinijr kaj @Kaepernick7, pro la malfermo de vojo al pli justa kaj inkluziva mondo. Ni kune luktu!
Kiel multaj aliaj en la hispana gazetaro kaj en sociaj retoj, la emerita paragvaja golulo José Luis Chilavert ridindigis la reagon de Vini:
🇵🇾🇧🇷 El mensaje de José Luis Chilavert ante el llanto de Vinicius Jr en conferencia de prensa, por el racismo. pic.twitter.com/XCIdJwabQC
— JS (@juegosimple__) March 26, 2024
Pano kaj cirko. Li estas la unua insultante kaj atakante siajn rivalojn. Ne estu viripo*; futbalo estas por viroj.
Rio Ferdinand, eksa ludanto de Manchester United kaj de la angla teamo, komentis en Tvitero:
Is Spain a racist country???
I don’t know as I don’t live there to know or see that experience. But I know there is RACISM in the stadiums there & it seems to be accepted by the authorities for some reason??? To see a young man break down in a press conference like @vinijr is… pic.twitter.com/s0bhiPH449— Rio Ferdinand (@rioferdy5) March 26, 2024
Ĉu Hispanio estas rasisma lando???
Mi ne scias, ĉar mi ne loĝas tie por scii aŭ vidi tiun sperton. Sed mi scias ke ekzistas RASISMO en la stadionoj tie kaj ŝajne tio estas akceptata de la aŭtoritatoj pro iu kialo…? Vidi junulon kiel @vinijr ekplori en gazetara konferenco estas korŝire.
La hispana verkisto Manuel Jabois analizis en radia programo:
🗣️ @manueljabois: “El negro de 22 años al que llaman mono en todos los campos no es una estrella multimillonaria de la selección brasileña y del Real Madrid, es un chico negro de 22 años odiado por ser negro, así juegue al fútbol o así reparta paquetes en Amazon”. pic.twitter.com/fEqk1mlTt9
— Hora 25 (@Hora25) March 25, 2024
🗣️ @manueljabois: La 22-jaraĝa nigra junulo kiun ili nomas simio en ĉiuj futbalkampoj ne estas multmilionula stelulo de la brazila teamo aŭ de Real Madrid. Li estas 22-jaraĝa knabo malamata pro sia nigreco, ĉu kiel futbalisto, ĉu kiel liveranto de pakaĵoj de Amazon.
La amikeca matĉo inter Hispanio kaj Brazilo finiĝis per egalo, 3 – 3. La evento estis diskonigita kiel ago kontraŭ rasismo, kun la frazo “Nura haŭto, nura identeco” ornamanta la stadionon Santiago Bernabéu.