En Portugalio, homamasoj festas demokration surstrate je la 50-a datreveno de la Revolucio de la Diantoj

Festado de la 50-a datreveno de la Revolucio de la Diantoj en Porto (Portugalio), la 25-an de aprilo 2024. Foto de Bibiana Canofre, uzata kun permeso

O povo é quem mais ordena” (“Regas popolvol’ komuna” [eo]) estas la vortoj en verso de la kanto Grândola, Vila Morena. Verkita de Zeca Afonso, la kanto funkciis kiel signalo por lanĉi la okazaĵojn de la 25-a de aprilo 1974, kiuj metis finon al 48 jaroj da diktaturo en Portugalio — la plej longa en Okcidenteŭropo dum la 20-a jarcento.

Nun, 50 jarojn poste, ĉe la datreveno de la Revolucio de la Diantoj, miloj da homoj kantis ĝin denove sur placoj kaj stratoj de urboj kiel Lisbono, Porto kaj Koimbro [eo], festante jardekojn da libereco. Ankaŭ maldekstremaj parlamentanoj kantis ĝin en la parlamento ĉe la fino de solena sesio.

50 jaroj de la 25-a de aprilo 1974.
“Ni estas multaj, multaj miloj por daŭrigi aprilon” kaj hodiaŭ tiuj multaj miloj speguliĝis ree tra Terreiro do Paço, Largo do Carmo kaj Avenida da Liberdade (lokoj en Lisbono).

La kanto iĝis nacia himno en Portugalio la 25-an de aprilo de tiu jaro, kiam radiostacio ludis ĝin je 20 minutoj post noktomezo, kiel unu el la du signoj interkonsentitaj de la ribelantoj de MFA (Movado de la Armitaj Fortoj) por okupi la stratojn. Ĝi estis registrita fare de Afonso dum li troviĝis en ekzilo en Francio.

Ĉi-jare, la tradiciaj diantoj aperis apud afiŝoj memorigantaj pri la graveco de demokratio kaj hodiaŭaj postuloj, kiel akireblaj loĝejoj kaj rajtoj por virinoj kaj enmigrintoj. Ĉi tio okazis meze de kreskado de dekstraj kaj ekstremdekstraj partioj post la elektoj de la pasinta marto, kiam Luís Montenegro estis nomumita ĉefministro. Li estas la gvidanto de la centro-dekstra koalicio AD (Demokrata Alianco).

Afiŝo en Porto tekstas: “La riĉuloj pagu por la krizo… kaj la vespermanĝo”. Foto de Bibiana Canofre, uzata kun permeso.

La revolucio de 1974

En la fruaj horoj de la 25-a de aprilo 1974, grupo de militistoj, parto de MFA, ankaŭ konata kiel la “Movado de Kapitanoj”, efektivigis la planon kiun ili estis ellaborintaj dum monatoj por renversi la reĝimon de la Nova Ŝtato. Ili kontraŭis la Kolonian Militon (1961-1974), en kiu afrikaj landoj kiel Angolo, Gvineo-Bisaŭo kaj Mozambiko batalis kontraŭ la portugala koloniismo.

António Salazar, la diktatoro kiu estis reginta la landon dum pli ol 35 jaroj, estis anstataŭigita per Marcelo Caetano en 1968, sed malmulto ŝanĝiĝis. La portugaloj daŭre eltenis subpremon, malriĉecon kaj eksterlandan militon, kiu kostis vivojn kaj resursojn.

Kiel raportas BBC, kapitano Salgueiro Maia, unu el la gvidantoj de MFA, iniciatis la agojn de tiu tago ĉe armeunuo en Santarém, dirante al siaj kolegoj:

Há várias modalidades de organização dos estados: há o estado socialista, o estado comunista, o estado capitalista e o estado a que isto chegou. Eu proponho acabar com o estado a que isto chegou. Vamos para Lisboa acabar com isto. Quem quiser vir comigo vai formar lá fora, quem não quiser fica aqui.

Estas pluraj manieroj de ŝtata organizo: ekzistas la socialisma ŝtato, la komunisma ŝtato, la kapitalisma ŝtato kaj la ŝtato, al kiu tio ĉi alvenis. Mi proponas fini la ŝtaton, al kiu ĉi tio alvenis. Ni iru al Lisbono por fini tion ĉi. Kiu volas akompani min, tiu formaciiĝu ekstere, kiu ne, restu ĉi tie.

La 160-homa kolono sin direktis al la ĉefurbo kaj frue posttagmeze la registaro senperforte kapitulacis. La revolucio ricevis sian nomon pro la diantoj kiujn Celeste Caeiro disdonis al la armitaj militistoj en la stratoj. La floroj estis aĉetitaj por festi la datrevenon de la restoracio kie ŝi laboris en Lisbono, sed la loko devis resti fermita pro la okazaĵoj de tiu tago.

Celeste Caeiro, 90-jara, kiu disdonis ruĝajn diantojn al la militistoj partoprenintaj la portugalan revolucion de la 25-a de aprilo, hodiaŭ en Lisbono.

Fotografaĵo: PATRICIA DE MELO MOREIRA / AFP

Dato kontestata

Studaĵo de la Lisbona Universitata Instituto (Instituto Universitário de Lisboa) montris ke 75 procentoj de portugalaj homoj vidas la 25-an de aprilo 1974 kiel la plej gravan okazaĵon en la historio de Portugalio, super la Respubliko kaj la Restarigo de Sendependeco en la 17-a jarcento.

En parlamenta parolado, la deputito de la Portugala Asembleo de la Respubliko Rui Tavares memoris tempon kiam la portugalaj homoj vivis en timo, estis arestitaj kaj torturitaj, kaj li elstarigis la gravecon de la revolucio:

Cientistas políticos, aliás bastante conservadores, dizem que o 25 de Abril iniciou a terceira vaga de democratização no mundo, que foi pelo sul da Europa, à América Latina, ao Sudeste Asiático, à Europa do Leste, até muito recentemente se iniciar a partir de 2016 a contra-revolução dessa vaga.

E a razão por que o 25 de Abril deu a volta ao mundo é porque o 25 de Abril foi belo, foi a mais bela revolução do século XX. E é nossa.

Politikaj sciencistoj, fakte sufiĉe konservativaj, diras, ke la 25-an de aprilo komenciĝis la tria ondo de demokratiigo en la mondo, kiu trairis sudan Eŭropon, Latin-Amerikon, Sudorientan Azion, Orientan Eŭropon, ĝis kiam tre lastatempe ekde 2016 komenciĝis la kontraŭrevolucio al ĉi tiu ondo.

Kaj la motivo, kial la 25-a de aprilo ĉirkaŭiris la mondon, estas ĉar la 25-a de aprilo estis bela, ĝi estis la plej bela revolucio de la 20-a jarcento. Kaj ĝi estas nia.

Homoj festantaj la revolucion de la 25-a de aprilo en Porto, Portugalio, ĉi tiun 25-an de aprilo 2024. Foto de Bibiana Canofre, uzata kun permeso.

Laŭ la portugala gazetaro, la ĉi-jaraj festoj venigis rekordan nombron da homoj surstraten. En Lisbono, homamaso kolektiĝis la antaŭtagon de la 25-a ĉe Largo do Carmo, la sama loko kie la reĝimo rifuĝis de la ribelantoj en 1974. La tradicia festado fariĝis spontanea okupo post esti nuligita pro “manko de subteno de la Municipo”.

Inter la homamasoj estis veteranoj, infanoj, sindikatistoj, studentoj kaj politikistoj de la maldekstro kaj la dekstro. Tamen, post la demisio de la antaŭa maldekstra ĉefministro António Costa, la pasintan novembron, kaj kun la kresko de la ekstremdekstra partio Chega post la elektoj de marto, la dato estas kontestata.

Kelkaj provis defendi la gravecon de la 25-a de novembro 1975, super la 25-a de aprilo. Tiu dato memorigas tion, kio okazis unu jaron kaj duonon post la revolucio, kun politikaj kaj ideologiaj streĉiĝoj bolantaj inter la militistaro. Post kiam ekstremmaldekstra grupo provis leviĝon, alia “dekstrula” provis subigi ĝin, metante la landon sub sieĝostaton, klarigas la novaĵagentejo SIC.

Nuntempe Portugalio estas duonprezidenta demokrata respubliko, kun la prezidento kiel ŝtatestro. Tradicie, la registarestro evitas paroli en la Parlamento dum la sesioj de la 25-a de aprilo. Sed en mallonga parolado sin adresante al la junuloj ĉe la oficiala ĉefministra loĝejo, Luís Montenegro deklaris ke “pli ol pripensi la 50 jarojn kiuj pasis [ekde la revolucio], ni estas fokusitaj je la venontaj jaroj”.

En sia parolado ĉe la nacia asembleo, prezidento Marcelo Rebelo de Sousa deklaris:

Reconheçamos essa força vital da democracia e tenhamos a humildade e a inteligência de preferir sempre a democracia, mesmo que imperfeita, à ditadura.

Ni agnosku ĉi tiun esencan forton de la demokratio kaj ni havu la humilecon kaj inteligentecon ĉiam preferi demokration, eĉ neperfektan, ol diktatorecon.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.