La Tutmonda Koalicio por Lingvaj Rajtoj: spaco por lingva justeco

Ekrankopio de la retejo de la Tutmonda Koalicio por Lingvaj Rajtoj (Global Coalition for Language Rights)

Dum pli ol 7 000 lingvoj estas parolataj tutmonde, proksimume duono estas sub minaco de formorto aŭ grave endanĝerigitaj, ĉar potenco-rilatoj inter lingvoj tute ne estas egalaj. Multaj lingvoj postulas, ke iliaj uzantoj aktive laboru por transdoni ĝin al la venonta generacio, la sola garantio, ke ili povos pluvivi en la estonteco. Por elstarigi kelkajn el tiuj iniciatoj pri konservado kaj revivigo, Global Voices parolis kun Gerald Roche, Lektoro de Politiko ĉe La Trobe University en Aŭstralio, kiu estas ne nur fakulo pri Tibeto, sed ankaŭ aktivulo por lingva justeco per la Tutmonda Koalicio por Lingvaj Rajtoj, kie li ludas ŝlosilan rolon. Li estis intervjuita per retpoŝto kaj liaj respondoj estis redaktitaj por koncizeco kaj stilo.

Gerald Roche, foto uzata kun permeso

Tutmondaj Voĉoj (GV): Kiel ekestis la Tutmonda Koalicio por Lingvaj Rajtoj? Kiuj estas ĝiaj ĉefaj celoj?

Gerald Roche (GR): The Global Coalition for Language Rights was founded in 2020 by a group of language professionals: translators, localization specialists, and language access workers. The coalition was founded to help raise awareness of language rights and safeguard everybody’s language rights. We also aim to provide opportunities for members of the coalition to collaborate and support each other in whatever we are doing to promote language rights.

I got involved with the coalition in 2021, and took on the role of co-chair in 2022. The coalition is completely run by volunteers. We have no funding, and operate on a horizontal network model. The co-chair role is mostly an administrative position, facilitating meetings, and helping members connect across time zones. I stepped down from that role earlier this year as part of the regular rotation of roles in the coalition.

Since I joined the coalition, we have expanded our membership around the world. Members now include community activists, educators, researchers, translators, NGO professionals, and a range of people from other backgrounds. The coalition’s activities have also expanded during this time.

Each year, we hold Global Language Advocacy Days: several days of coordinated activities across the globe to raise awareness of language rights. We have also drafted a plain language statement on language rights, which is now available on our website in around 80 languages. Another initiative we launched earlier this year is a rights-based tool for linguists, to help them integrate human rights into their fieldwork. And this year we are also launching the Language Rights Defenders Award.

Gerald Roche (GR): La Tutmonda Koalicio por Lingvaj Rajtoj estis fondita en 2020 fare de grupo de lingvoprofesiuloj: tradukistoj, lokalizistoj kaj lingvaj alirlaboristoj. La koalicio estis fondita por helpi pliigi konscion pri lingvaj rajtoj kaj protekti ĉies lingvajn rajtojn. Ni ankaŭ celas doni ŝancojn al membroj de la koalicio kunlabori kaj subteni unu la alian en ĉio, kion ni faras por antaŭenigi lingvajn rajtojn.

Mi komencis okupiĝi pri la koalicio en 2021 kaj iĝis kunprezidanto en 2022. La koalicio estas tute gvidata de volontuloj. Ni ne havas financadon kaj funkcias laŭ horizontala reto-modelo. La rolo de kunprezidanto estas plejparte administra pozicio, faciligante renkontiĝojn kaj helpante ligi membrojn trans horzonoj. Mi retiriĝis de tiu rolo pli frue en tiu ĉi jaro kiel parto de la regula rotacio de roloj en la koalicio.

Ekde kiam mi aliĝis al la koalicio, ni vastigis nian membraron tra la mondo. Membroj nun inkluzivas komunumajn aktivistojn, edukistojn, esploristojn, tradukistojn, NRO-profesiulojn, kaj aron da homoj el aliaj fonoj. La agadoj de la koalicio ankaŭ kreskis dum tiu tempo.

Ĉiujare, ni okazigas Global Language Advocacy Days (Tutmondaj Lingvaj Lobiadaj Tagoj): plurajn tagojn da kunordigitaj agadoj tra la tuta mondo por kreskigi konscion pri lingvaj rajtoj [eo]. Ni ankaŭ redaktis klarlingvan deklaron pri lingvaj rajtoj, kiu nun haveblas en nia retejo en ĉirkaŭ 80 lingvoj. Alia iniciato, kiun ni lanĉis pli frue ĉi-jare, estas ilo bazita sur [lingvaj] rajtoj por lingvistoj, por helpi ilin integrigi homajn rajtojn en sian kampan laboron. Kaj ĉi-jare ni ankaŭ lanĉas Language Rights Defenders Award (Premion por Defendantoj de Lingvaj Rajtoj).

GV: Ĉu vi povas priskribi la kandidatojn, kaj kiel kaj kial vi elektis ilin por la premio?

GR: The Language Rights Defenders Award aims to honor individuals who demonstrate outstanding commitment to language rights. We are looking for people who can demonstrate passion for language rights and impact in their work to protect and promote those rights. We opened nominations to members of the coalition, and to the general public as well. Anybody could nominate themselves or someone else.

We have been really encouraged by the number and diversity of nominations we have received for the first year of the award! Applications closed in April, and we are planning to announce the winner on May 22nd. We received nominations from 14 countries in Africa, Asia, Europe, and the Americas. Nominees are from a range of backgrounds, including community activists, translators, public servants, medical professionals, and academics. The nominations really attest to the wide relevance of language rights to all areas of life.

Some of these people work at a very local scale: within a local community, for example, helping to revitalize an Indigenous language, or providing vital services in a minoritized language. Others work at the international level, helping to build advocacy networks or develop new agreements between states that acknowledge language rights. It’s been really inspiring to see the dedication displayed in these profiles.

GR: La Premio por Defendantoj de Lingvaj Rajtoj celas honori individuojn kiuj pruvas elstaran engaĝiĝon pri lingvaj rajtoj. Ni serĉas homojn, kiuj povas montri pasion por lingvaj rajtoj kaj efikon en sia laboro por protekti kaj antaŭenigi tiujn rajtojn. Ni malfermis nomumojn al membroj de la koalicio, kaj ankaŭ al la ĝenerala publiko. Iu ajn povus nomumi sin aŭ iun alian.

Ni estis vere kuraĝigitaj de la nombro kaj diverseco de nomumoj, kiujn ni ricevis dum la unua jaro de la premio! Aliĝoj fermiĝis en aprilo, kaj ni planas anonci la gajninton la 22-an de majo. Ni ricevis nomumojn el 14 landoj en Afriko, Azio, Eŭropo kaj Ameriko. Kandidatoj estas de diversaj fonoj, inkluzive de komunumaj aktivuloj, tradukistoj, oficistoj, medicinaj profesiuloj kaj akademiuloj. La nomumoj atestas pri la granda graveco de lingvaj rajtoj por ĉiuj aspektoj de la vivo.

Kelkaj el tiuj homoj laboras je tre loka nivelo: ene de loka komunumo, ekzemple, helpante revigligi indiĝenan lingvon aŭ disponigante esencajn servojn al lingvo apartenanta al minoritato. Aliaj laboras je internacia nivelo, helpante konstrui pledajn retojn aŭ disvolvi novajn interkonsentojn inter ŝtatoj, kiuj agnoskas lingvajn rajtojn. Estis vere entuziasmige vidi la dediĉon montritan en ĉi tiuj profiloj.

GV: Kion vi esperas atingi per la unua eldono de ĉi tiu premio?

GR: I think there are really two main aims: to inspire and to honor. First and foremost, it’s important to honor the work that language rights defenders do, because it’s hard work – sometimes even dangerous. Some people dedicate years of their life to this work, and when they do, they are working against a range of opposing forces. Usually they are working against widespread social discrimination against a group of people and their language. They are also usually working against policies that explicitly undermine the language, and keep its speakers from enjoying full equality: sometimes they are even faced with violent state violence. All language rights defenders are faced with indifference and inertia. All of this makes defending language rights really challenging, but still people choose to do it. We should acknowledge and honor that.

The second aim of the award is to inspire. In my role as co-chair of the coalition, I spoke to lots of people who were very enthusiastic about defending language rights. Often, however, they weren’t sure where to start. Finding an exemplary language rights defenders gives people an example to follow. It might help some people take the first step. For others who are already defending language rights, it might help them persist at what they’re doing when things get difficult. All of us who work to defend language rights can benefit from some inspiration.

This is why we’ve dedicated the first annual award to the memory of Tove Skutnabb-Kangas, an activist and academic who sadly passed away in 2023. Her life and work, her values and actions, all exemplify what we think a language rights defender should be.

GR:  Mi pensas, ke vere estas du ĉefaj celoj: inspiri kaj honori. Unue kaj ĉefe gravas honori la laboron, kiun faras defendantoj de lingvaj rajtoj, ĉar ĝi estas malfacila laboro – foje eĉ danĝera. Iuj homoj dediĉas jarojn de sia vivo al ĉi tiu laboro, kaj kiam ili faras tion, ili laboras kontraŭ aro da kontraŭstaraj fortoj. Kutime ili laboras kontraŭ vasta socia diskriminacio kontraŭ grupo de homoj kaj ilia lingvo. Ili ankaŭ kutime laboras kontraŭ politikoj kiuj eksplicite subfosas la lingvon, kaj malhelpas ĝiajn parolantojn ĝui plenan egalecon: foje ili eĉ alfrontas ŝtatan perforton. Ĉiuj defendantoj de lingvaj rajtoj alfrontas indiferentecon kaj inercion. Ĉio ĉi faras ke defendi lingvajn rajtojn vere malfacilas, sed tamen homoj elektas fari tion. Ni devus agnoski kaj honori tion.

La dua celo de la premio estas inspiri. En mia rolo kiel kunprezidanto de la koalicio, mi parolis kun multaj homoj, kiuj estis tre entuziasmaj pri defendi lingvajn rajtojn. Ofte, tamen, ili ne estis certaj kie komenci. Trovi ekzemplajn defendantojn de lingvaj rajtoj donas al homoj ekzemplon por sekvi. Ĝi povus helpi iujn homojn fari la unuan paŝon. Por aliaj, kiuj jam defendas lingvajn rajtojn, ĝi povus helpi ilin persisti pri tio, kion ili faras, kiam aferoj malfacilas. Ni ĉiuj, kiuj laboras por defendi lingvajn rajtojn, povas profiti de iom da inspiro.

Jen kial ni dediĉis la unuan ĉiujaran premion al la memoro de Tove Skutnabb-Kangas [eo], aktivistino kaj akademianino kiu bedaŭrinde forpasis en 2023. Ŝiaj vivo kaj verkaro, ŝiaj valoroj kaj agoj, ĉiuj ekzempligas tion, kio niaopinie devus esti defendanto de lingvaj rajtoj.

GV: Ĉu vi povas paroli specife pri la situacio en Aŭstralio ĉirkaŭ indiĝenaj lingvoj kaj rilata aktivismo?

GR: So, first I should point out that I’m not Indigenous, and also that most of my research has been with colleagues and communities in other parts of the world, in places like China, Japan, India, Philippines, and Sweden. Keeping that in mind, I would make two general observations about Aboriginal and Torres Strait Islander languages in Australia.

First is that there has been a tremendous amount of revitalization work done in the past few years. There is a real sense of momentum building. However, this movement is being met with backlash from conservative forces in Australia. Over the past few years I have been tracking online commentary about Indigenous language revitalization in Australia. The backlash I’ve observed includes efforts to promote English monolingualism as the solution to every problem, overt racism against Indigenous people, paternalizing assertions about what Indigenous people really need, unhinged speculations about Indigenous place names being part of a UN plot to take over the country, and a range of other arguments. All of this is allowed to circulate freely online, without any effort to counter or control these hateful discourses.

Which brings me to a second point. Policies for Indigenous languages in Australia have been patchy and insufficient. Most striking to me is the lack of a rights-based approach to language. You can see this, for example, in how Australian governments have reacted to the United Nations Declaration on the Rights of Indigenous Peoples (UNDRIP). UNDRIP contains some good, strong protections for a range of Indigenous language rights: to revitalize, use, develop and transmit languages, and to establish, control, and access education and media in those languages. Australia voted against the UNDRIP in the UN General Assembly, and recently, when an Indigenous senator tried to pass a bill implementing UNDRIP here, it was voted down. I think we can’t say we really care about Indigenous languages in Australia until we start taking language rights seriously.

GR: Do, unue mi atentigu ke mi ne estas indiĝeno, kaj ankaŭ ke la plej granda parto de mia esplorado estis kun kolegoj kaj komunumoj en aliaj partoj de la mondo, en lokoj kiel Ĉinio, Japanio, Barato, Filipinoj kaj Svedio. Tenante tion en menso, mi farus du ĝeneralajn observojn pri lingvoj de indiĝenoj kaj de la insulanoj de Toresa Markolo [eo] en Aŭstralio.

Unue, estis grandega kvanto da revigliga laboro farita dum la lastaj jaroj. Estas vera sento de impetkonstruado. Tamen, ĉi tiu movo renkontis kontraŭreagon de konservativaj fortoj en Aŭstralio. Dum la lastaj jaroj mi spuris retajn komentojn pri revigligo de indiĝena lingvo en Aŭstralio. La kontraŭreago, kiun mi observis, inkluzivas klopodojn por antaŭenigi la anglan unulingvismon kiel solvon de ĉiu problemo, malkaŝan rasismon kontraŭ indiĝenaj homoj, paternalismajn asertojn [eo] pri tio, kion indiĝenoj vere bezonas, senĝenajn konjektojn pri indiĝenaj loknomoj estante parto de UN-intrigo por transpreni la landon kaj aron da aliaj argumentoj. Ĉio ĉi rajtas libere cirkuli interrete, sen ajna peno kontraŭbatali aŭ kontroli ĉi tiujn malamajn diskursojn.

Kio alportas min al la dua punkto. Politikoj por indiĝenaj lingvoj en Aŭstralio estis fragmentaj kaj nesufiĉaj. Plej okulfrapa al mi estas la manko de rajto-bazita aliro al lingvo. Vi povas vidi tion, ekzemple, en kiel aŭstraliaj registaroj reagis al UNDRIP (United Nations Declaration on the Rights of Indigenous PeoplesDeklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj [eo]). UNDRIP enhavas kelkajn bonajn, fortajn protektojn por aro da indiĝenaj lingvaj rajtoj: revigligi, uzi, evoluigi kaj transdoni lingvojn, kaj establi, kontroli kaj aliri edukadon kaj amaskomunikilaron en tiuj lingvoj. Aŭstralio voĉdonis kontraŭ UNDRIP en la Ĝenerala Asembleo de UN, kaj lastatempe, kiam indiĝena senatano provis pasigi leĝproponon efektivigantan UNDRIP ĉi tie, Aŭstralio voĉdonis kontraŭ. Mi pensas, ke ni ne povas diri, ke ni vere zorgas pri indiĝenaj lingvoj en Aŭstralio ĝis ni komencos serioze konsideri lingvajn rajtojn.

Legu pli pri kiel lingvaj aktivistoj tra Aŭstralio ekspluatas la povon de teknologio por antaŭenigi siajn revigligajn klopodojn ĉe la retejo de Rising Voices – projekto de Global Voices.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.