La 2-an de junio 2024 okazos en Meksikio prezidentaj elektoj, kaj, por la unua fojo en la historio de la lando, ekzistas realaj kondiĉoj por ke ĝi havu sian unuan inan prezidenton. Claudia Sheinbaum Pardo kaj Berta Xóchitl Gálvez Ruiz konkuras por la plej alta loko en la balotenketoj, lasante la trian kandidaton Jorge Álvarez Máynez je komforta distanco. Ekzemple, la opinisondado farita de la grupo Mitofsky por la revuo El Economista [es] lokas Sheinbaum je 56 procentoj, Gálvez je 32,2 procentoj kaj Máynez je 11,8 procentoj.
La elektoj okazas en streĉa scenaro en kiu la plenuma kaj leĝdona povoj troviĝas en konflikto kun la juĝistaro, ĉar la leĝproponoj aprobitaj en la Kongreso estas blokataj en la Supera Justica Kortumo. Aliflanke, perforto kontraŭ kandidatoj al lokaj kaj provincaj institucioj flanke de la organizita krimo ankaŭ pliiĝas.
Claudia Sheinbaum vetas je politika kontinueco
La nuntempe ĉefa kandidato [es], Claudia Sheinbaum estas sciencisto kaj esploristo ĉe la Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko (UNAM). Ŝi estis la sekretario pri Mediprotektado de Meksikurbo (CDMX) en 2000, laborante por la registaro de Andrés Manuel López Obrador (AMLO), kiu tiam estis la urbestro kaj nun estas prezidento de Meksikio. En 2016, ŝi iĝis la urbestro de Tlalpan, distrikto de la ĉefurbo. En 2018, ŝi iĝis la unua ina urbestro de la ĉefurbo, sekvante la saman ideologion kiel AMLO kaj pledante por social-demokratia maldekstremo.
Claudia Sheinbaum iĝis la kandidato por la koalicio de la Movado por Nacia Regenerado (MORENA), la Partio de la Laboro (PT) kaj la Verda Ekologiista Partio de Meksikio (PVEM) en septembro 2023, post polemikaj internaj elektoj kie ŝi venkis super eksa sekretario (ministro) pri Internaciaj Rilatoj Marcelo Ebrard Casaubón kaj eksa sekretario pri Interna Regado Adán Augusto López Hernández.
Kiel urbestro de Meksikurbo, ŝi gvidis unu el la plej ambiciaj rearbarigaj programoj, kiu plantis 30 milionojn da arboj. Ŝi ankaŭ aprobis la konstruadon de du telferaj linioj por ligi la plej altajn partojn de la grandurbo, konataj kiel Cable Bus [es]. Ŝi ankaŭ gvidis la vastigon de metro-busaj linioj. Dum la Kovim-19-pandemio, Unesko rekompencis la urbon [es] pro ĝia rezistema respondo al Kovim-19 kaj la tertremoj de 2017.
La meksikia opozicio atribuas al ŝi skandalojn, kiel la subaĉetaĵon kiun ŝia eksedzo Carlos Imaz ricevis en 2006 de entreprenisto Carlos Ahumada. Ekzistas ankaŭ la kolapso de la bazlernejo Rébsamen dum la tertremo de septembro 2017, kiu rezultigis la mortojn de 26 homoj, plejparte infanoj, dum la regado de Sheinbaum kiel urbestro de Tlalpan. En 2022, unu el la metro-pontoj kolapsis en okazaĵo konata kiel “Linio 12″, kie mortis pluaj 26 homoj.
Xóchitl Gálvez: batalante el la dua loko
La esprimplena Xóchitl Gálvez estas senatano de la dekstra opozicia partio, la Partio de Nacia Agado (PAN). Ŝi havis humilajn komencojn, devenante el indiĝena familio en la subŝtato Hidalgo, ŝi ricevis titolon kiel komputilinĝeniero ĉe la UNAM. Gálvez eniris politikon en 2000, kie ŝi funkciis kiel respondeculo de la Oficejo por la Evoluo de Indiĝenaj Popoloj (CDI) en la prezidenta administracio de Vicente Fox. En 2015, ŝi iĝis la urbestro de la distrikto Miguel Hidalgo en Meksikurbo. En 2018, ŝi iĝis senatano reprezentante la partion PAN. Ŝi ankaŭ estas entreprenisto specialiĝanta pri konstruado de inteligentaj domoj kaj mastrumado de komputilaj sistemoj.
Kiel senatano, ŝi fariĝis kritika voĉo al la registaro de AMLO. Inter ŝiaj memorindaj momentoj estas kateni sin [es] al la podio en la sidejo de la senato, ĉeesti voĉdonon vestita kiel dinosaŭro, kaj peti la “rajton de respondo” ĉe gazetara konferenco de AMLO. Tiu ĉi lasta agado katapultis ŝin esti la kandidato por la opozicia bloko Ampleksa Fronto por Meksikio (Frente Amplio por México), alianco konsistanta el PAN, la Institucia Revolucia Partio (PRI) kaj la Partio de la Demokata Revolucio (PRD). Gálvez estis elektita post stranga procezo kie ĉiuj ŝiaj rivaloj retiriĝis.
Ĝis nun, nur la opinisonda firmao Massive Caller lokis ŝin super Sheinbaum, kvankam la metodaro montras sindetenon de respondado al la enketo je 95 procentoj.
Ankaŭ Gálvez estas rilatigita al koruptagoj. En 2023, la posteulo de Gálvez en la urbestra oficejo de Miguel Hidalgo, Víctor Romo, denuncis la ekziston de kontraktoj inter la firmaoj de Gálvez kaj la registaro. Simile, enketo de la gazeto Sin Embargo [es] malkaŝis ke la domo de Gálvez, taksata je 8 milionoj da pesoj, estis konstruita sub maldiafana konstruskemo. Ĉi tiu kazo estas konata kiel “La Casa Roja” (La Ruĝa Domo).
Máynez: konstruante trian vojon
Federacia deputito Jorge Álvarez Máynez ne estis la favorata elekto de la liberal-progresema (centro-maldekstra) partio, Civitana Movado (MC). Fakte, la guberniestro de subŝtato Nova Leono (Nuevo León), Samuel García, estis tiu, kiun oni pretis elekti kandidato kaj jam estis komencinta sian antaŭkampanjon. Tamen, alfrontante la eblecon esti devigita eksiĝi [es] fare de la ŝtata kongreso, li rezignis la vetkuron. Tiel, la juna zakatekano [eo] Máynez eniris kiel lia anstataŭanto.
Máynez malfermis niĉon ĉe la junulara voĉdonantaro, pledante por mediaj iniciatoj, verda energio, kaj socialaj aferoj kiel la reduktado de la labortago aŭ la plibonigo de loĝalirebleco.
Álvarez Máynez serĉis poziciigi sin uzante sociajn amaskomunikilarojn kaj profitante la unuajn du prezidentajn debatojn por prezenti siajn kampanjoproponojn. Ĝis nun, la plej reprezenta diskuto kun iu ajn kandidato okazis dum la dua debato, kiam li demandis Gálvez pri tio, ĉu ŝi subtenos la iniciaton redukti la laborsemajnon al 40 horoj.
En 2022, li estis kritikata en sociaj retoj pro sia vizito al Kievo, kiu estis etikedita kiel “milita turismo”, kaj en aprilo 2023, subtenanto de lia partio akuzis lin je seksĉikanado.
Malgraŭ ke ĝi reprezentas parton de la opozicio en Meksikio, la linio de la partio estas kontraŭa al la aliĝo al la bloko de la Ampleksa Fronto. Civitana Movado celas pliigi sian nombron de reprezentantoj en la federacia kongreso kaj prezenti sin al la publiko kiel trian alternativon al la politika polusaro.
La 2-an de junio, krom elekto de prezidanto, balotantoj elektos 500 federaciajn deputitojn kaj 128 senatanojn. Aldone, la subŝtatoj Ĉiapaso, Gvanaĥŭato, Ĥalisko, Morelo, Pŭeblo, Tabasko, Verakruco kaj Jukatano elektos siajn guberniestrojn kaj ŝtatajn kongresojn.