La sagao de senŝirma ĉevalo iĝas simbolo de espero dum klimata katastrofo en Brazilo

Filmeto farita el helikoptero kaj vive elsendita en la televido montris senŝirman ĉevalon provantan eskapi el la inundoj en Brazilo. Bildo de Globonews, redaktita de Global Voices.

Video farita per helikoptera kamerao, kiu estis vivelsendita en la brazila televido kaj montris inunditan kvartalon de la urbo Canoas, trafis senŝirman ĉevalon starantan sur tegmento — la nura videbla parto de subakvigita konstruaĵo. Taksi la altecon de la konstruaĵo, la altecon de la arbo dekstre aŭ la profundon sub la supraĵo estis defie nur rigardante. Dum la mallonga tempo en kiu ĝi estis filmita, la ĉevalo staris senmova — fragila, elĉerpita, tamen rezistema.

Canoas troviĝas en la urba regiono de Porto Alegre, la ĉefurbo de la brazila ŝtato Suda Riogrando. Estas unu el la plej severe trafitaj urboj en ŝtato kiu registris 469 el la 497 urboj trafitaj ĝis la 24-a de majo. Tie, la inundoj kiuj kolapsigis urbojn laŭ domena efiko ekde la lastaj tagoj de aprilo frapis pli forte la 4-an de majo. La klimata katastrofo rezultigis almenaŭ 163 mortintojn, 63 malaperintojn, 581.638 delokitojn kaj 2.3 milionojn da loĝantoj trafitaj.

La 8-an de majo, je 10.35 matene, kiam la kamerao filmis la ĉevalon, ĝi verŝajne estis staranta jam de kvar tagoj sur la konstruaĵo, sen manĝaĵo aŭ akvo; ĝi apenaŭ moviĝis, provante teni sian ekvilibron. La ŝtato estis ĵus registrinta 100 mortintojn en la inundo. Kelkaj urboj estis forviŝitaj de la mapo, dum aliaj troviĝis ankoraŭ sub akvo, kio malfaciligis la kalkuladon de la damaĝoj.

Savi la ĉevalon iĝis rapide esenca misio, estigante nacian alvokon por helpo en sociaj medioj kaj unuigante milojn por tiu celo. Influulo provis kundividi ideojn por la savado de pezaj bestoj en inundoj, dum aliaj serĉis financan subtenon por lupreni helikopteron.

Mi estas vere tuŝita, ĉi tiu ĉevalo estas vera simbolo de rezisto, luktante por sia vivo, paralizita dum kvin tagoj, timigita, malsata kaj soifanta. Estas kruele kaj nehome, ĜI DEVAS ESTI SAVITA! #SavulaĉevalondeCanoas

Sed por la homoj de Suda Riogrando ekzistis plia aspekto. La plej suda ŝtato de Brazilo havas limon kun Argentino kaj Urugvajo, same kiel kutimon trinki mateon/ĉimaronon, tradiciojn enradikiĝintajn en la ligo kun la tero, la kamparana laboro kaj la ĉevaloj.

La regiono havas eĉ sian propran rason, Crioulo aŭ Criollo, la ĉevalo de pampoj, devena de ĉevaloj andaluziaj kaj berberaj, kiuj estis enkondukitaj de hispanoj en Sudamerikona. Estas malfacile portretigi aŭ trovi folkloran bildon de gaŭĉoj sen ĉevalo apude.

Antaŭ la nuna klimata katastrofo, kiu etendiĝis al aliaj urboj post la komenco de majo, la regiono spertis 10 epizodojn de ekstremaj pluvoj, laŭ Rodrigo Manzione, fakulo de Unesp (la universitato de la ŝtato San-Paŭlo). En 2023, 80 mortis en la ŝtato pro inundoj. Kelkaj el la urboj severe trafitaj ĉi-foje estis resaniĝantaj post la detruo okazinta lastseptembre.

Malgraŭ la nombro de mortintoj, la katastrofo de majo 2024 en Suda Riogrando jam superas per la nombro de mortoj la uraganon Katrina de New Orleans, Usono, de 2005. Dum Katrina atingis areon de 2,400 kilometroj (1,491 mejloj), en Suda Riogrando, inundoj faris damaĝojn sur 3,800 kilometroj (2,362 mejloj). Ankaŭ, dum New Orleans registris ĉirkaŭ 400,000 delokigitajn homojn, la suda brazila ŝtato havas pli ol 500,000.

INUNDO | Katastrofa inundo viŝis urbon de la ŝtato Suda Riogrando de la mapo. Dum 30 jaroj de raportado pri la meteorologio de la ŝtato, ni neniam vidis tian detruon. Parto de la urbo estis neniigita, kvazaŭ ĝi estus trafita de tornado aŭ de uragano de kategorio 5.

Dum la novaĵoj raportis pri kolapsoj, inundoj en aliaj urboj, vartadaj eraroj kaj leĝaro kiuj povus akrigi la krizon, la fokusiĝo pri la ĉevalo kiu estis ankoraŭ rezistanta kaj pri la homoj provantaj ricevi helpon funkciis kiel iuspeca esperlumo en malluma horo.

La ĉevalo estis ankaŭ unu el la 11,000 bestoj savitaj ĝis nun de la inunditaj domoj far volontuloj kaj oficistoj pri publika sekureco. Hundoj, katoj kaj aliaj bestoj rezistis dum tagoj, kelkfoje en la akvo, ĝis ili ricevis helpon. Ĉe la konstruaĵoj ĉirkaŭ la senŝirma ĉevalo filmita televide, hundoj estis viditaj sur tegmentoj.

Pro la koloro de sia felo, la ĉevalo ricevis la kromnomon “Caramel”, tio estas termino kiun brazilanoj kutime uzas por karese nomi tre komunan tipon de vaganta hundo kiu povas esti trovita ĉie en la lando. Laŭ listo de la koloroj de ĉevalaj feloj, tamen, la korekta termino estus, verŝajne, ”rostita” (tostado).

La 9-an de majo, timante ke ĝi ne povos rezisti multe pli kaj sciante kiun mesaĝon ĝia savo povus doni en tiu momento, naŭ fajrestingistoj kaj ses bestokuracistoj sukcesis savi ĝin uzante barkon kaj portis ĝin al konstruaĵo de la universitato Ulbra.

Eĉ prezidento Luiz Inácio Lula da Silva menciis la kazon de Caramel dum evento:

Eu fui dormir inquieto com a imagem de um cavalo em cima de um telhado. Eu fico imaginando se aquele cavalo pensasse, como a gente imagina que são os pensamentos, o que aquele cavalo estava pensando. Sozinho, em cima de um telhado, não sei como a telha de brasilit não quebrou, e hoje fiquei sabendo que conseguiram salvar o cavalo.

Mi endormiĝis maltrankvila, kun la bildo de ĉevalo sur tegmento. Mi imagas ĉu tiu ĉevalo pensas, kiel ni imagas la pensojn, kion pensas tiu ĉevalo? Sola, sur tegmento, mi ne scias kiel la kaheloj ne riompiĝis, kaj hodiaŭ mi aŭdis ke ĝi estis savita.

Fakuloj de la universito ekzamenis la ĉevalon kaj diris ke verŝajne ĝi estis uzita por tiri ĉarojn. Ili diris ke ĝi ne estis en bona formo eĉ antaŭ la inundoj kaj ke ĝi nun ricevas prizorgon.

Ne nur la sanstato, sed ankaŭ la apetito de Caramel pliboniĝas! Prizorgita ĉe la Besta Hospitalo de Ulbra, la ĉevalo ne plu bezonas aliajn tipojn de traktado. Nun, ĝi nun bezonas dikiĝi (kaj ĝi faras tion tre bone!)

La situacio de Caramel vekis atenton pri multnombraj ĉevaloj kiuj estis ankoraŭ atendantaj savadon kaj strebantaj supervivi meze de inunditaj areoj en la tuta ŝtato. La 14-an de majo, fajrestingistoj sukcesis savi ĉevalinon kiu restis ĉe la tria etaĝo de apartamenta konstruaĵo dum 10 tagoj, en São Leopoldo, urbo kiu estis ankaŭ forte trafita de la inundoj.

Grupo de volontuloj dediĉis tagojn al la traserĉado de inunditaj areoj por trovi forlasitajn bestojn. Dum la temperaturoj malkreskis en la regiono, iliaj ŝancoj de supervivo troviĝis je risko. La bestoj estas portataj al ŝirmejoj, kie posedantoj povas trovi ilin aŭ kie ili povos esti adoptitaj poste.

Ĝi preskaŭ ne plu estis eltenonta…
Ĝi pasigis 12 tagojn tiel, sur muro, bezonante helpon kaj estante lacega.
Ĝi estis savita kaj ĝi estas en sekura stato nun.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.