Ĉi tiu artikolo estis verkita de Sussan García por ContraCorriente [Kontraŭ la Fluo]. Ĝi estis reeldonita kaj redaktita ĉe Global Voices [Tutmondaj Voĉoj] laŭ komunikila interkonsento.
Ĉi tiuj pasintaj monatoj eĉ pli pruvis la farson de la “okcidenta” monda ordo, sub kiu ni vivas. La ŝtato Israelo mortigis pli ol 30 000 palestinanojn [en], kun la subteno de nordamerikaj kaj eŭropaj “demokratioj”, dum homoj en la tuta mondo spektas senfinajn masakrojn kaj malhumanigon rekte elsenditajn sur sociaj amaskomunikiloj. Ni vidas internaciajn koaliciojn disvolviĝi, strukturitaj laŭ la akso koloniantoj kaj koloniatoj, ĉar tutmonde subpremitaj komunumoj identiĝas [en] kun la malhumanigo de senhistoriaj rakontoj, faŝismo, genocidneado kaj terurigo kiun palestinanoj spertas el la manoj de Israelo kaj Usono.
Dum jardekoj, Israelo, en partnereco kun Usono kaj kiel ĝia reprezentanto, subtenis, armis kaj trejnis perfortajn faŝismajn diktatorojn en Centra Ameriko [eo]. Ili aktive subpremis demokratajn procezojn kaj alcelis centramerikan reziston, kiuj estas simile markitaj kiel “teroristoj”. Dum Israelo delokigis, etne purigis, diskriminaciis kaj buĉis palestinanojn en ties propraj hejmoj, Israelo daŭre eksportas siajn “batal-testitajn” teknologiojn al Centra Ameriko per armeaj kaj spionaj partnerecoj kaj armileksportoj. La palestina liberiĝa lukto estas do intime ligita kun tiu de Centra Ameriko, serĉante finon al la israela militmaŝino, al la usona imperiismo kiu mastrumas ĝin, kaj al la perforta monda ordo kiu ebligas ĝin.
Same kiel Usono direktas financadon, armilojn kaj soldatojn al Israelo kaj aliaj faŝismaj registaroj, Israelo estis etendaĵo de la usona militmaŝino. Dum la Malvarma Milito, Usono estis unu el la ĉefaj provizantoj de armiloj, financado kaj trejnado al faŝismaj reĝimoj en Salvadoro, Gvatemalo kaj Honduro. Kiam la abomenaĵoj faritaj de tiuj registaroj iĝis tro videblaj, Usono ricevis leĝajn malpermesojn plu subteni ilin ĝis 1974, kaj ĝi taskis [en] Israelon ke tiu ĉi daŭrigu fari tion anstataŭe.
En Salvadoro, Israelo disponigis 83 procentojn de armiloj inter 1975 kaj 1979 kaj helpis [en] trejni la Agentejon de Nacia Sekureco de Salvadoro (ANSESAL [es]), la sekretan policon kiu poste formos la fifamajn mortotaĉmentojn, mortigontajn dekojn da miloj da civiluloj. Ene de la teknologio kaj trejnado disponigitaj de Israelo, ekzistis fokuso sur la kontraŭribelo kaj la gvatado celanta gerilgrupojn. Unu tia teknologio [en] estis komputiligita sistemo, kiu disponigadis al dekstrulaj mortotaĉmentoj liston de nomoj, kaj estis uzita en Gvatemalo kaj Salvadoro. Kolonelo Sigifredo Ochoa Perez, ĉefa aktoro en la intensigado de la kontraŭribela militado, esprimis, ke li volis, ke la salvadora armeo prenu la “israelan solvon” por la nikaragva subteno por salvadoraj geriloj; li vidis Nikaragvon kiel “la centramerikan Libanon”.
Post la Sandinista Revolucio [eo], kiu iĝis koŝmaro por la kontraŭkomunistoj kaj sukcesrakonto por la revoluciuloj de la regiono, Nikaragvo iĝis celo de Usono, Israelo kaj la dekstrulaj centramerikaj gvidantoj. Antaŭe la rilato inter Nikaragvo kaj Israelo estis varma, jam antaŭ la ekzisto de Israelo. Diktatoro Anastasio Somoza García disponigis [en] al agentoj de Haganah [eo], cionisma milicia organizo kiu poste integriĝos en la israelan militistaron, diplomatian kovradon por aĉetado de armiloj en Eŭropo. Dum la 1970-aj jaroj, Israelo respondecis pri 98 procentoj de la armiloj importitaj de Nikaragvo. Post kiam la sandinista revolucio sukcese forpelis Somoza-n, Israelo intervenis por armi kaj trejni la kontraŭrevoluciulojn (Contras) dum la 1980-aj jaroj en la uson-aliancitaj Kostariko [eo] kaj Honduro [eo], kun la celo senpotencigi la sandinisman registaron kaj anstataŭigi ĝin per kontraŭkomunista dekstrula registaro. Tiuj iniciatoj kompletiĝis per planoj de israeltipaj setlejoj serĉantaj izoli Nikaragvon, kio kondukis al la setlado de kontraŭkomunistaj farmistoj laŭlonge de la nikaragva-kostarika limo. Tiu sama aliro estis uzita de Israelo, precipe en la limo kun Libano [eo].
En Gvatemalo, Efraín Ríos Montt [eo], armea generalo kiu organizis puĉon en 1982 por fariĝi prezidento, agnoskis la esencan rolon de la israela trejnado por ĝia sukceso; lia stabestro diris, ke “la israela soldato estas la modelo por niaj soldatoj”. Ríos Montt ankaŭ modeligis sian kontraŭribelan agraran strategion “Fazeoloj kaj Kugloj” bazitan sur la Nahal-programo de Israelo, kiu trejnas soldatojn en agrikulturaj teknikoj por starigi kaj vastigi landlimajn setlejojn. La regadjaroj de Ríos Montt estas rekonataj kiel la plej sangaj el la armita konflikto kaj en 2013 li estis juĝita en gvatemalaj tribunaloj pro genocido [en] kontraŭ indiĝenaj majaaj grupoj.
Nuntempe Israelo trejnas policistojn en Belizo [eo] kaj Panamo [eo]. En tiu ĉi lasta lando la programo ricevis severan kritikon en 2021, post kiam fotoj de la trejnado publikigitaj de la Panama Nacia Polico kaj la Israela Komerca Ĉambro montris viron kun pafilo celanta al bildo de armita persono portanta la palestinan kaptukon (kefijon, arabe: كُوفِيَّة). La Panama Komitato de Solidareco kun Palestino kritikis la okazaĵon kiel stimuladon de rasismo kaj perforto, kaj alvokis la registaron nuligi tiajn “intervenojn” de Israelo. Panamo, historie fervora subtenanto de Israelo kaj fidinda bastiono de usona politiko en la regiono, konservas sian subtenon al Israelo kaj oficiale neas la suferon de palestinanoj. Same kiel Panamo alfrontis oficialajn minacojn por devigi la landon sekvi la regulojn, Belizo renkontis publikajn minacojn [en] de Israelo redukti la israelan turismon kaj malpliigi financadon fare de cionismaj investantoj post kiam la lando anoncis la interrompon de diplomatiaj rilatoj kun Israelo en novembro 2023.
La kresko de la kristana cionismo kreis kulturan kaj religian vehiklon [en] por akiri subtenon en Mezameriko, enradikiĝinta eĉ en la palestindevena prezidento de Salvadoro, Nayib Bukele. Antaŭ sia prezidanteco kaj kiel urbestro de Sansalvadoro, Bukele faris viziton subvenciitan de Israelo en Jerusalemon, dum kiu li renkontis la urbestrojn de Tel-Avivo kaj Jerusalemo, estis deklarita “amiko de Israelo” de ĉi-lasta, kaj preĝis [en] ĉe la Muro de Lamentadoj [eo].
En la bazo de la maltrankviligaj kontraŭkonstituciaj kaj krimigaj movoj de la salvadora prezidento estas israelaj teknologio kaj armiloj. Bukele uzis la spionprogramaron Pegasus [en] por kontraŭleĝe gvati kaj spuri kritikajn ĵurnalistojn. La programo estis evoluigita de eks-militisto kaj spionoficiro Yaniv David Zangilevitch kaj distribuita en Latin-Ameriko fare de Mossad, la israela spionagentejo. Pegasus estas prikontestata ĉar kelkaj registaroj uzis ĝin por atenci la homajn rajtojn per kontraŭleĝa kontrolado de politikistoj, disidentoj kaj ĵurnalistoj.
Rilate la malmultajn komentojn de Bukele esprimantajn fieron pri siaj palestinaj radikoj kaj rigardantajn teknologion kaj komercon kiel la vojon antaŭen por ebla nacio, akademiulo kaj verkisto Yousef Aljamal diris: “Por Bukele, Palestino estas nur malproksima memoro. Li estas parto de politika sistemo, kiu volas esti konforma al la ekstremdekstro, havi bonajn ligojn kun Israelo, plistreĉigi la rilaton kun aliaj dekstrulaj registaroj en Latin-Ameriko kaj havi bonajn konektojn kun Usono”.
En landoj kiel Honduro kaj Salvadoro, palestinanoj “longe konsistigis ekonomian eliton, ofte karakterizitan de politika konservativismo” [en]. Por ili, palestinaj revoluciaj batalantoj estas “danĝere similaj al latinamerikaj gerilaj movadoj”, kio pruvas ke Bukele estas parto de tradicio prefere ol anomalio. En la sekvo de la 7-a de oktobro [eo], Bukele rapidis forte kondamni Hamason [eo], diris ke ili ne reprezentas palestinanojn, kaj pledis por ĝia elimino. Li komparis ilin kun bandanoj de MS-13 [eo], kiuj estas la ĉefcelo de lia kampanjo kontraŭ bandoperforto kaj krimado, kondukanta al pli ol 70 000 homoj en malliberejo sen adekvata proceso. Liaj klopodoj estis kritikataj [en] de komunumaj kaj homrajtaj grupoj kiel alia maniero ataki ĵurnalistojn, aktivulojn kaj aliajn grupojn lin kritikantajn.
En Centra Ameriko, tia “palestinigo” de iuj grupoj ne estas nova. Per ĝi rezistaj grupoj kaj kritikantoj de perfortaj faŝismaj reĝimoj estas karakterizataj kiel minacoj al nacia sekureco kaj kiel teroristoj. Koncerne la militan strategion kontraŭ la gerilanoj en 1971, gvatemala prezidento Carlos Arana diris: “Se necesas igi la landon tombejo por pacigi ĝin, mi ne hezitos tion fari”, kio eĥas la saman retorikon lastatempe esprimitan de israelaj oficialuloj kaj la deklaron de Unuiĝintaj Nacioj, ke Gazao fariĝis “tombejo por infanoj”. Ĉi tiuj genocidaj projektoj kaj en Gvatemalo kaj en Palestino ne estus povintaj okazi sen la subteno de Usono. Centra Ameriko longe estas sub la regado de usonaj interesoj, same kiel Palestino. Kiel plurfoje esprimis [en] la nuna usona prezidanto Joe Biden: “Se ne ekzistus Israelo, ni estus devinta inventi ĝin … por protekti [usonajn] interesojn en la regiono.” Ĉi tio estas la sinsekva linio de la usona ekstera politiko por konservi kontrolon ĉie en la mondo, al kiu Centra Ameriko estas submetita ekde la Monroe-doktrino [eo], deklarita antaŭ 200 jaroj.
La alianco inter Usono kaj Israelo ne estis memevidenta; ĝi naskiĝis en la sekvo de la milito de 1967, kiam Usono unue identigis Israelon kiel potencan aliancanon en la Proksima Oriento. Ĉi tio poste kreskis al plena imperiisma kunlaboro inter ambaŭ en la tuta mondo. Do, tiel longe kiel Palestino estos submetita al israela teroro subtenata de Usono, Centra Ameriko estos submetita al la sama teroro, simple eksportita kaj “batalprovita”. Ĝi signifas, ke la internacia monda ordo regata de imperiismaj supernaciaj instancoj kaj aliancoj efektive ebligas kaj kuraĝigas tiajn projektojn.
Centramerikanoj batalantaj por liberigo devas persisti en la subteno al la palestina lukto kaj rezistado. Ni devas kondamni cionismon [eo], rasapartismon, kaj ĉiujn koloniajn ideologiojn de setlado; kaj ni devas puŝi niajn komunumojn, instituciojn kaj registarojn fari same. Kiel asertis Martin Luther King Jr.: “Maljusteco ie ajn estas minaco al justeco ĉie”. Ni ankaŭ devas lerni de Palestino [eo], dum ĝi liberigas nin de iluzioj, timo kaj respektindeca politiko, kiuj daŭre limigas nian praktikon, kaj uzi tion por daŭre batali por liberigo por ĉiuj, ĉie: de Centra Ameriko ĝis Palestino kaj pretere.