Same kiel la antikvaj regantoj kolektis informojn por strategiaj gajnoj, modernaj kampanjoj uzas vastajn datumarojn por celi balotantojn kaj certigi venkojn, tiel emfazante la decidan rolon de la datumoj.
La erao de datumoj povus aspekti moderna koncepto, sed la nocio uzi informojn por atingi politikan avantaĝon havas longan historion. En antikva Hindio, inter la 2-a jarcento a.k.e. kaj la 3-a jarcento k.e. estis verkita la traktaĵo “Artaŝastra”, kiu estas ofte rigardata kiel fundamenta verko pri la politika metio. Ĉi tiu teksto enprofundiĝas en la regadarton, politikan sciencon kaj militan strategion. Ĝi mencias la gravecon kolekti kiel eble plej multe da informoj, ĉefe per tiama spionado. Tamen, la emfazo pri kolektado kaj analizado de datumoj sendube elstarigas ties daŭran potencon kaj antaŭmontras la centran rolon kiun informoj ludas en nuntempaj politikaj kampanjoj.
La tradicio kaj esencaj principoj de Artaŝastra kundividas radikojn kun la multe pli posta koncepto de realecpolitiko (realpolitik), esprimo de la 19-jarcenta Eŭropo, ĉar ambaŭ filozofioj prioritatigas pragmatismon kaj komprenadon de la realecoj de la politika pejzaĝo super idealismaj nocioj. En la hodiaŭa cifereca epoko, la esenco de Artaŝastra kaj realecpolitiko daŭre resonas, ĉar datumoj fariĝis la vivtenado de multaj modernaj politikaj kampanjoj.
Preter mikro-celado por makro-efiko
Datum-bazita kampanjado daŭre estas ĝenerala. Ĝi estas ofte rilatigita al la fifama skandalo de Cambridge Analytica de 2018, kiu implikis datuman manipuladon por influi la prezidentecon de Trump kaj eksterlandajn balotojn en pli ol 200 landoj ĉirkaŭ la mondo, montrante kiom efike datummanipulado povas influi homojn el diversaj landoj, aĝogrupoj kaj fonoj. En la lastaj jaroj, politikaj strategiistoj tutmonde pli kaj pli utiligis datumojn kaj emerĝantajn teknologiojn por siaj kampanjoj.
La kreskanta rekono de ĉi tiuj novaj kampanjostrategioj povas helpi nin pli bone kompreni la grandegan valoron de datumoj, precipe en la kunteksto de novaj komunikadkanaloj. En publikaj rilatoj (PR), la graveco de diversaj sociaj amaskomunikilaj platformoj estas precipe signifa, ĉar ili havas la potencon gvidi la socian ŝanĝon. Samtempe, ĉi tiuj novaj kanaloj ankaŭ alportas defiojn, kiel la pliiĝon de “manipuladtaktikoj” (spin) aŭ misinformado. Krome, la Monda Ekonomia Forumo identigis misinformadon kiel la plej alta risko de la mondo en la venontaj du jaroj.
La sukceso de la kampanjoj plejparte dependas de la nivelo de fido kiun civitanoj havas en la mesaĝoj kiujn ili ricevas, ĉar konvinkaj mesaĝoj havas la povon modifi la publikan opinion kaj la balotrezultojn. Tiusence, por gajni engaĝiĝon kaj finfine fidon, precipe en la interreta sfero, efika registara komunikado rilate al PR estas decida. Tiuj strategiaj komunikadoj ofte mobilizas civitanojn por subteni specifajn individuojn aŭ iniciatojn. Longtempe, eĉ la plej bona PR-strategio ne sufiĉis sen establita fido, kio igas esence konsideri la kondutan psikologion de homoj, kune kun la diversaj faktoroj, kiuj kontribuas al la komplekseco de konstruado de konfido. Simpla politika “reklamado” ne plu sufiĉas. Estas ĉi tie kie datumoj fariĝas valorega ilo, ofte rigardata kiel la plej valora rimedo el la mondo, kaj, male al naturaj rimedoj, datumoj estas ĉie.
En intervjuo de la Eŭropa Esplorkonsilio, Rachel Gibson, gvida fakulo pri partia politiko, asertas:
It’s a fascinating concept because a data-driven approach essentially involves maintaining an extensive database that offers profound insights into your voters. It goes beyond merely considering their demographic traits; it delves into their preferences, personalities, and even psychological profiles. This methodology creates a highly detailed and nuanced portrayal of your target audience. This data isn’t collected just for informational purposes; it serves as the foundation for making strategic decisions regarding your political campaign. It informs everything from the content of your messages and the intended recipients to the choice of communication channels.
Ĝi estas fascina koncepto ĉar datumbazita aliro esence enplektas konservi ampleksan informtenejon, kiu havigas profundajn sciojn pri viaj balotantoj. Ĝi iras preter konsideri iliajn demografiajn trajtojn; ĝi enprofundiĝas en iliajn preferojn, personecojn, kaj eĉ psikologiajn profilojn. Ĉi tiu metodo kreas tre detalan kaj nuancan portretadon de via celgrupo. Ĉi tiuj datumoj ne estas kolektataj nur por informaj celoj; ĝi servas kiel la fundamento por fari strategiajn decidojn pri via politika kampanjo. Ĝi inkluzivas ĉion, el la enhavo de viaj mesaĝoj kaj la celitaj ricevantoj ĝis la elekto de komunikaj kanaloj.
Dum etikaj zorgoj pri privateco kaj ebla balotmanipulado ofte akompanas datumbazitajn kampanjojn, ili pli kaj pli superregas tra la mondo. Politikaj partioj tutmonde elmontras bitan kompetenton uzante strategiojn kiel mikro-celan reklamadon, prognozan modeligadon, aŭ integrante artefaritan intelekton (AI) en siajn kampanjojn. Utiligante platformojn de sociaj amaskomunikiloj kiel X (antaŭe Twitter) kaj TikTok, ĉi tiuj partioj montras fortan emon adopti kaj ekspluati novajn teknologiojn por strategiaj avantaĝoj.
Tiusence, la prezidenta kampanjo de Barack Obama en 2012 en Usono estas ofte elstarigita kiel pinta ekzemplo de datumbazita politiko, montrante signifan ŝanĝon en la direkto al datumcentraj kampanjostrategioj. La kampanjo uzis rafinitan bitan strategion por mikro-celi balotantojn, antaŭdiri ilian konduton kaj optimumigi kvestadon [eo], tiel ke finfine ĝi iĝis la plej sukcesa kampanjo el ĉiuj tempoj, kun pli ol unu miliardo da dolaroj en donacoj. Laŭ Statsig, sociaj amaskomunikiloj kaj reta mesaĝado ludis centran rolon en la sukceso de la kampanjo de Obama en 2012.
La aliro fariĝis alloga en plej diversaj landoj en la sekvaj jaroj, kiel ekzemple en Barato kaj Brazilo. La kampanjoj de Narendra Modi en 2014 kaj 2019 en Barato uzis datumajn analizojn kaj strategiojn pri sociaj amaskomunikiloj, kiel rimarkis The Economic Times: “En la elektoj de 2014, li paŝis al la povo super Granda Datumaro (Big Data) kaj nun provas transformi la landon per ĝi”. En Brazilo, la prezidenta kampanjo de Jair Bolsonaro en 2018 uzis Ŭacapon (WhatsApp) por disvastigi alcelitajn mesaĝojn. AccessNow raportis ke, dum tre ŝarĝita politika debato, ekestis akuzoj pri misuzo de personaj datumoj por misinformaj kampanjoj en la platformo.
En la nuna tutmonda balotjaro, la germana ekstremdekstra partio, Alternativo por Germanio (Alternative für Deutschland, mallonge AfD), montras polemikan ekzemplon pri datumbazita kampanjado. Malgraŭ siaj ofte kritikataj ekstremaj vidpunktoj, ĝi sukcesis iĝi la dua plej populara partio en Germanio. Tio ĉi substrekas la evoluantan naturon de datumbazitaj kampanjaj taktikoj en la politika pejzaĝo, dum ili malproksimiĝas de striktaj mikro-celaj praktikoj kaj adoptas strategion en kiu ili disvastigas “universalan mesaĝon”.
Kiel publikigite en lastatempa artikolo de PartyParty: “Kiel novalvenintoj al la politika areno, ili adoptas strategion, kiu ŝajnas eviti celi specifan niĉon de balotantoj. Anstataŭe, ili propagandas universalan mesaĝon, kvankam tajloritan por trakti la segmentitajn zorgojn de la balotantaro”. Tiu aliro akordiĝas kun la kernaj ideoj de realecpolitiko, kiu emfazas praktikajn konsiderojn kaj la atingon de politika potenco per efikaj strategioj. La artikolo plue disvolvas la ideon, ke datumoj provizas komprenon pri la interesoj kaj kondutoj de la balotantaro.
Sekve, politikaj partioj tajlas sian reklamenhavon por proponi konvinkan alternativon al la establitaj politikaj rakontoj. Prefere ol celi ĉiujn, estas pli efike trakti larĝan gamon de balotaj segmentoj. Ĉi tiu strategio povas aŭ plifortigi la lojalecon de nunaj subtenantoj aŭ altiri novajn balotantojn. Alternativo por Germanio (AfD) uzis laŭcelajn reklamojn por alparoli diversajn grupojn, inkluzive de kaj gejaj kaj kontraŭ-GLATKI+-balotantoj [eo], same kiel kelkajn enmigrintojn kaj tiujn malfavorajn al enmigrado; ĉi tiu taktiko eĉ komencis ricevi subtenon de enmigrintoj, GLATKI+-komunumoj kaj pli junaj balotantoj, kiuj estis tipe konsideritaj kiel pli progresemaj.
Raportaĵo en The Guardian analizis kiel ĉi tiu kontraŭ-enmigrada partio sukcesis altiri enmigrintajn balotantojn. La artikolo klarigas kiel certaj enmigrintoj, serĉantaj integriĝon en la germanan socion, malligis sin el siaj etnaj enklavoj, dum la partio disvastigis rakontaron distingantan inter “bonaj” kaj “malbonaj” enmigrintoj.
Data allows election campaigns to deliver micro-targeted messaging with the power to manipulate public opinion.
The #DPDIBill will make it easier for political parties to use our data and lowers accountability just as an election looms.
Read more ⬇️ https://t.co/rJ3puvNV6C
— Open Rights Group 🧡 (@OpenRightsGroup) April 22, 2024
Datumoj ebligas al balotkampanjoj liveri mikro-celajn mesaĝojn kun la povo manipuli publikan opinion.
La #ProponoDPDI faciligos al politikaj partioj uzi niajn datumojn kaj malaltigos respondecon ĝuste kiam balotado alproksimiĝas.
Legu pli ⬇️ https://t.co/rJ3puvNV6C
Kvankam ĉi tiuj kazoj ilustras ĉefe la danĝerojn de datumbazita kampanjado, Kate Dommett, profesoro pri bita politiko kaj kunaŭtoro de nova libro titolita “Data-Driven Campaigning and Political Parties“, argumentas, ke datumbazita kampanjado en politikaj balotoj ne aŭtomate fariĝas problema:
Data-Driven Campaigning is often viewed as a sinister threat to democracy, but data can be used in a range of different ways, which can be more or less problematic. Whilst there have been fears about fine-grained micro-targeting, in practice we’ve mainly seen UK parties target messages at broad groups. What is clear is that data is now a normal part of campaigning, and we should expect parties to use data, analytics, and technology to optimize their campaigns in 2024.
Datumgvidita kampanjado ofte estas rigardata kiel malbonaŭgura minaco al demokratio, sed datumoj povas esti uzataj laŭ diversaj manieroj, kiuj povas esti pli aŭ malpli problemaj. Dum estis timoj pri fajna mikro-celado, en la praktiko ni ĉefe vidis britajn partiojn celi mesaĝojn al larĝaj grupoj. Kio klaras estas, ke datumoj nun estas normala parto de kampanjado, kaj ni devus atendi ke partioj uzu datumojn, analizojn kaj teknologion por optimumigi siajn kampanjojn en 2024.
Momento agadi
Dum la influo de informoj, el antikvaj regadprincipoj ĝis modernaj bitaj strategioj, estas nekontestebla, ĝi ankaŭ alportas etikajn respondecojn, kiel pruvas pasintaj konfliktoj kaj daŭrantaj diskutoj ĉirkaŭ datummanipulado. Sociaj amaskomunikilaj platformoj devas esti respondecaj, kaj nova leĝaro necesas por devigi ĉefajn teknologiajn kompaniojn certigi travideblon en algoritmoj kaj politika reklam-celado. Krome, same esence estas kreskigi konscion pri ĉi tiuj aferoj, trakti eĥoĉambrojn [nldltr. eĥoĉambroj: sistemoj kiuj refortigas proprajn opiniojn], evoluigi kritikan pensadon kaj antaŭenigi edukadon pri amaskomunikiloj kaj bita alfabeteco.