La decido de Barbado honori siajn elstarajn centjarulojn per poŝtmarkoj estas nur unu el la manieroj per kiuj la lando omaĝas al siaj maljunuloj

Bildo kreita uzante elementojn de Canva Pro.

En kreskante cifereca epoko, poŝtmarkoj povas ŝajni arkaikaj; eĉ nenecesaj — sed ĉi tiu teknologio testita kaj vera estis foje esenca por homa komunikado. La karibia insulo Barbado probable argumentus ke ĝi ankoraŭ estas tia. Por multaj loĝantoj de la insulo, uzado de poŝtmarkoj estas parto de ĉiutaga vivo, sed pli ol tio, la humila poŝtmarko iĝis konkreta maniero honori civitanojn kiuj faris valorajn naciajn kontribuojn — io normala, tamen escepte de la fakto ke ĉiuj havas eksterordinaran komunaĵon — ĉiuj estas centjaruloj.

6. When you reach 100 years old in Barbados, you get a stamp in your honour. Lovely. pic.twitter.com/VkuJqbZeB7

— Wolf of X (@tradingMaxiSL) August 8, 2024

6. Kiam oni centjariĝas en Barbado, oni ricevas honoran poŝtmarkon. Ĉarme.

Eldono de centjarulaj poŝtmarkoj

Ĉio komenciĝis post nacia censo de 2016, kiu rivelis ke ekzistis 114 centjaruloj sur la insulo tiutempe, dum multaj aliaj estis proksime al la 100-jariĝo. Ĉi tiuj impresaj numeroj igis Barbadon la lando kun la dua plej alta elcento de centjaruloj pokape en la mondo, distingiĝo sufiĉe speciala por garantii la eldonon de la memorfestaj poŝtmarkoj en tiu jaro, kiu ankaŭ markis la kvindekjariĝon de la sendependiĝo disde Britio.

Taŭge nomata “Centjaruloj de Barbado”, ĝi prezentis kolekton de 20 poŝtmarkoj, same kiel memoraĵfolion kaj unuatagan koverton, kaj ĝi estis la unua (kaj la plej granda!) de tiu tipo eldonita de la Barbada Poŝta Servo. Laŭ la Registara Servo pri Informado (GIS) de la lando, la eldono komencis vendiĝi ĉe poŝtoficejoj tra la lando la 9-an de marto 2017 (kvankam diversaj aliaj fontoj citas eldondaton je la 8-a de decembro 2016) kaj la poŝtmarkoj estis haveblaj dum jaro. Ĉiu poŝtmarko de la serio havas valoron de 65 cendoj de barbadaj dolaroj (33 cendoj de usonaj dolaroj).

La 27 personoj elektitaj por la eldono prezentas diversan profilon de la vidpunkto de fonoj kaj profesioj. Dudek el ili estis 100-jaruloj, dum la aliaj estis menciitaj kiel supercentjaruloj (aŭ duon-supercentjaruloj), kun aĝo inter 105 kaj 110 aŭ pli.

Kolektantoj de poŝtmarkoj kiuj aĉetis la kolekton afiŝis ĝin por revendo en retejoj kiel Bay.

Naskiĝtagaj vizitoj

Laŭ raporto de la blogo Repeating Islands en 2010, tamen, citante artikolon de New York Times, Barbado havas de longa tempo tradiciojn kiuj celebras la maljunulojn kaj igas ilin senti sin specialaj kaj integritaj:

In New York, the ceremonial duties of the consul general of Barbados is a custom rooted in the colonial history of that island nation. When a Barbadian turns 100, the consul attends the birthday party, and each subsequent one, bearing flowers and a proclamation celebrating the person’s life and longevity.

En Novjorko, la ceremoniaj devoj de la ĝenerala konsulo de Barbado estas tradicio enradikiĝinta en la kolonia historio de tiu insula nacio. Kiam civitano de Barbado centjariĝas, la konsulo ĉeestas la naskiĝtagfeston, kaj ĉiujn postajn, portante florojn kaj farante proklamon por festi la vivon kaj la longvivecon de la persono.

Tiuj konsulaj vizitoj, kiuj komenciĝis en 2004, “spegulas longan tradicion en Barbado, kie la guberniestro, kiu oficas kiel kapo de la ŝtato, alvokas la civitanojn kiam ili centjariĝas, kaj poste je okazo de ĉiu naskiĝtagfesto ekde la 105-jariĝo”. Se la centjarulo dezirus, la guberniestro povus tiam ankaŭ peti gratulan karton de la tiam reganta Reĝino Elizabeto la Dua.

Britio regis Barbadon ĝis ĝia sendependiĝo en 1966. En decembro 2021, kiam estis malpli ol jaro ĝis la morto de Elizabeto la Dua, Barbado iĝis respubliko, anstataŭigante la reĝinon de Britio kaj Komunumo de Nacioj kun sia unua loka ŝtatestro.

Reta arkivo

Tri jarojn post la lanĉo de la centjarula eldono, estiĝis retpaĝo honore al ili. Priparolita kiel “la konstruantoj de la fondiĝo”, la retejo — kreita de la pasinta Nacia Komisiono pri Aĝiĝo, la Barbada Muzeo kaj la Historia Societo kaj GIS — faras homaĝon al la vivoj kaj heredaĵoj de ĉi tiuj maljunuloj pere de alirebla cifereca arkivo kiu inkluzivas fotojn, videojn kaj rakontojn.

La tiama ministro pri la Popola Enpovigo kaj Maljunulaj Aferoj Cynthia Forde klarigis: “Ilia laboro havigis la bazon por la eksterordinara transformiĝo kiun ni vidis en ĉi tiu insulo kaj kiun multaj el ni ĝuis, sen eĉ pensi kiel ni alvenis ĉi tie”.

En regiono kiu povas esti aĝdiskriminacia, kaj kie vundeblaj loĝantaroj estas ofte malrespektatajmistraktataj, la streboj de Barbado por honori siajn maljunulojn povas esti paŝo al diskursŝanĝo. Laŭ Forde, “Ne plu ekzistas la stigmato kiu asocias niajn maljunularajn hospitalojn al aziloj. Ili havas altkvalitan zorgservojn, bonegajn membrojn de la teamo kaj grupojn kiuj vizitas ilin por certigi ke la aĝiĝo estas komforta”.

Defia pasinteco

Tamen, la mistraktado de maljunuloj estas zorgo. En 2021, Forde petis ke civitanoj denuncu se ili vidas mistraktadon de maljunuloj, kaj en 2023 ŝi pledis por ke tiuj kiuj suferis pro mistraktado ricevu justicon.

La Asocio de Emeritoj de Barbado (BARP) petadis leĝaron por protekti maljunajn civitanojn. Tio, ĝi diris, efektivigus “normojn de flegado […] por preventi kaj kontraŭbatali la mistraktadon de maljunuloj”. Laŭ la malneto de la Leĝo pri Maljunuloj de 2022, iu ajn kondamnita pro mistraktado de maljunuloj povus ricevi monpunon de 25,000 barbadaj dolaroj (12,500 usonaj dolaroj), prizonpunon de ĝis 10 jaroj, aŭ ambaŭ. Tamen la leĝo ne estis ankoraŭ aprobita, sed BARP diras ke ĝi “firme intencas ke tiu leĝo estu aprobita en 2024″.

Laŭ la asocio, la mistraktado de maljunuloj kreskis ekde 2020, kiam la insulo havis siajn unuajn kazojn de KOVIM-19. La asocio rekomendis ankaŭ edukadon kaj trejnadon por prizorgantoj, por ke ili povu labori kaj obei la leĝajn normojn”.

La defio estas sendube tutmonda, instigante Unuiĝintajn Naciojn en 2011 igi la 15-an de junio la Tago de Konsciiĝo pri Mistraktado de Maljunuloj, sed en Barbado, kiu “havas pli kaj pli kreskantan maljunularon kaj eksterordinaran nombron da centjaruloj” laŭ artikolo en The Barbados Advocate, “certigi ke niaj maljunuloj estas flegitaj en siaj krepuskaj jaroj, honoritaj, celebritaj kaj plej grave protektitaj, devus troviĝi je la pinto de nia agendo”.

Atingi 100 jarojn estas sendube signifa mejloŝtono, kaj malgraŭ la defioj, Barbado provis agnoski tion. Novaj centjaruloj estas kutime prezentataj en la gazetaro, kaj la personecaj profiloj de la reta arkivo sukcese montras ilian spiriton kaj saĝecon, dum ili ankaŭ agnoskas la gravan rolon kiun ludas prizorgantoj. Por ke la maljunuloj fakte spertu la amon kaj la respekton de tiuj signoj en sia ĉiutaga vivo, tamen, leĝo — kaj edukado — devus esti la venontaj aferoj kiuj ricevas la stampon de aprobo de la lando.

La 10-an de aŭgusto, Barbados Today raportis ke la Ministro pri Maljunulaj Aferoj Kirk Humphrey prezentis la Nacian Politikon pri Aĝiĝo por 2023-2028 al la Parlamento, pri kiu li promesis ke ĝi ne estos “dokumento kiu kuŝas sur breto kaj kumulas polvon”. La leĝo kovras ĉion, de komunuma prizorgo kaj sanservoj, al financa sekureco kaj mistrakto de maljunuloj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.