La kresko de amaziĥaj romanoj en Alĝerio: Inter lukto kaj oficiala agnosko

Brokantlibrovendejo en populara merkato en la ŝtato Tizi-Ouzou. Bildo de aŭtoro. Uzita kun permeso

Okaze de la Monda Semajno de la Romano, kiu komenciĝas la 13-an de oktobro ĉiujare, Global Voices [ndltr. Tutmondaj Voĉoj] parolis kun grupo de alĝeriaj romanverkistoj, kiuj verkas en la tamaziĥta lingvo [eo]. Por tiuj verkistoj, verki en la tamaziĥta reflektas profundan ligon al ilia denaska lingvo kaj deziron konservi kaj akceli ĝin.

Estas defio por plene kompreni la alĝerian literaturon, ĉar ĝi ekzistas en pluraj lingvoj: la franca, araba kaj tamaziĥta [eo], ĉiu kun siaj propraj literaturaj trajtoj.

Responde al la demando pri la instigo malantaŭ ilia prefero verki en la tamaziĥta, la romanverkistoj kiujn ni intervjuis kaj kiuj estas inter la plej elstaraj literaturaj figuroj de la amaziĥa literaturo en Alĝerio hodiaŭ, ĉiu siamaniere esprimis la kialojn por elekti ĉi tiun lingvon anstataŭ la araban aŭ la francan.

[ndltr. amaziĥa” estas neologismo kiu rilatas al la geografio de Nord-Afriko kaj la diasporo kie ekzistas diversaj berberaj kulturoj, sinonime al berbera]

Historio de la amaziĥa literaturo

La ekesto de literaturo verkita en la tamaziĥta lingvo devenas de la kolonia periodo, dum kiu oni komencis dokumenti buŝan popolan literaturon, inkluzive de poezio kaj rakontoj, kiel farite de Saïd Boulifa (ĉ. 1865-1931), la “Blankaj Patroj “, aŭ iuj francaj oficiroj. La unua romano verkita en la tamaziĥta estis publikigita en 1947 sub la titolo “Lwali n Udhrar” aŭ “La sankta homo de la monto” de Belaid Ait Ali.

Murpentraĵo en vilaĝo de Tizi-Ouzou, prezentante lokajn figurojn, el kiuj kelkaj kontribuis al la tamaziĥta lingvo en la arta aŭ literatura kampoj. Bildo de la aŭtoro. Uzata kun permeso

Ekde tiam, amaziĥtaj romanoj kaj literaturaj verkoj daŭre estis publikigitaj, inkluzive de romanoj, poemoj, noveloj kaj teatrajoj. Tiuj verkoj ofte spegulis la ĝeneralan situacion de la lando kaj laŭ temoj kaj laŭ ofteco de publikigo. Antaŭ ol Alĝerio agnoskis la tamaziĥtan kiel oficialan lingvon kaj kulturon kaj parton de sia identeco en 2016, la plej multaj literaturaj verkoj produktitaj en tiu ĉi lingvo estis karakterizitaj per batalema tono, kaj laŭ formo kaj laŭ enhavo.

Lingvo kiel ĉiu alia

Verki en la tamaziĥta estis klopodo pruvi, ke la lingvo, kiel ĉiu alia, povas esti uzata por produkti literaturon. Multaj romanoj de tiu periodo (malfruaj 1970-aj jaroj-malfruaj 1980-aj jaroj) traktis temojn de identeco kaj lukto.

En la venonta fazo, komencinta en 1990, videblis la kreo de tamaziĥtlingvaj sekcioj en la universitato Mouloud Mammeri en Tizi Uzu [eo] kaj Beĵaia [eo], kondukante al kritikaj studoj de la tamaziĥta literaturo, inkluzive de poemoj kaj romanoj.

Ekde la oficiala agnosko de la tamaziĥta kiel nacia lingvo en 2016, la berbera literaturo spertis konsiderindan kreskon. La nombro da publikaĵoj kaj premioj dekobliĝis, inkluzive de oficialaj premioj por la plej bonaj verkoj en la tamaziĥta. La verkistoj daŭre verkis kun pasio kaj forta ligo al sia identeco kaj lingvo.

Memesprimo kaj gepatra lingvo

Demandite kial li elektis verki en ĉi tiu lingvo, la 55-jaraĝa romanverkisto Djamel Laceb [fr], iama mezlerneja instruisto pri fiziko, klarigis, ke verki en la tamaziĥta lingvo estas tute natura afero:

“لم أختر شيئًا… من الطبيعي أن أكتب باللغة الأمازيغية. إنها لغتي الأم التي تسمح لي بالتعبير بشكل أفضل عن مشاعري وحالتي المزاجية.”

Mi elektis nenion… Estas nature verki en la tamaziĥta. Ĝi estas mia gepatra lingvo kaj ĝi permesas al mi esprimi miajn sentojn kaj humorojn pli precize.

Romanverkisto Tahar Ould Amar [fr] konsideras la demandon eĉ nelogika, dirante:

“لماذا اخترت الكتابة باللغة الأمازيغية؟ هذا السؤال طرحه عليّ أحد الصحافيين. أجبته: ‘لن تسأل رجلًا إنجليزيًا لماذا كتب بالإنجليزية، أو عربيًا لماذا كتب بالعربية.’ مما يدل على درجة الاغتراب التي أوصلتنا إليها القوى المتعاقبة، فمن الطبيعي أن أكون أمازيغيًا، وأكتب باللغة الأمازيغية.”

Kial mi elektis verki en la tamaziĥta? Ĵurnalista amiko iam demandis ĉi tion al mi. Mi respondis: “Vi ne demandus al anglo kial li verkas en la angla, aŭ al arabo kial li verkas en la araba.” La demando malkaŝas fortan fremdiĝon, altrudite de sinsekvaj potencoj. Estas nature por mi esti amazigo kaj verki en la tamaziĥta.

Zohra Aoudia [fr], mem mezlerneja tamaziĥtlingva instruistino kaj romanverkistino kiu traktas virinajn aferojn en sia verkado, diras, ke verkado en la tamaziĥta permesas al ŝi esprimi siajn emociojn sincere. Ŝi aldonas:

“اخترت الكتابة باللغة الأمازيغية لأنها لغتي الأم، التي تسمح لي بلمس المشاعر بعمق والتعبير عن أصدق أفكاري. من خلال لغته الأصلية، يستطيع الإنسان أن يبكي ويشعر ويتحدث بكل قلبه. الكتابة بالأمازيغية هي وسيلة للحفاظ على ثقافتنا ونقل القصص بأصالة لا يمكن أن تقدمها إلا هذه اللغة.”

Mi elektis verki en la tamaziĥta ĉar ĝi estas mia gepatra lingvo, ebligante al mi profunde konekti kun emocioj kaj esprimi miajn plej verajn pensojn. Per sia gepatra lingvo homoj povas plori, senti kaj paroli per sia tuta koro. Verki en la tamaziĥta estas samtempe ago de kultura konservado kaj maniero transdoni niajn rakontojn kun aŭtentikeco, kiun nur ĉi tiu lingvo povas proponi.

Konservado de heredaĵo

Aldjia Bouhar, kiu verkis romanon kaj novelaron en la tamaziĥta lingvo, diras:

“أكتب بالأمازيغية، لغتي الأم، لأني أحب الكتابة بها، ولأنها اللغة التي تعلمتها من أمي. أكتب بها لأساهم في ترقيتها والحفاظ عليها، حتى تصبح مثلها مثل غيرها من اللغات.”

Mi verkas en la tamaziĥta, mia gepatra lingvo, ĉar mi ŝatas verki en ĝi. Ĝi estas la lingvo, kiun mi lernis de mia patrino. Mi verkas en ĝi por helpi antaŭenigi kaj konservi ĝin, por ke ĝi iĝu kiel ĉiu alia lingvo.

Libroj de Hocine Louni. Bildo kun permeso. aŭtoropermission.

Ĉi tiu batalema celo promocii kaj akceli la verkadon en la tamaziĥta estas kundividita de Hocine Louni, poeto, romanverkisto kaj tradukisto, ankaŭ mem-dungita en libroeldonado. Li diras:

“في البداية، هو اختيار يمكن اعتباره نوعًا من النضال. الأمازيغية هي لغتنا الأم التي تربينا عليها ونتحدث بها يوميًا. مثل كل الشعوب التي تمتلك لغتها الخاصة، لدينا لغة نرغب في الحفاظ عليها لأنها جزء من هويتنا. كما أن من واجبنا العمل على ترقيتها لتصبح مثلها مثل أي لغة أخرى. لم تحظَ الأمازيغية بحقها الكامل، فمن سبقونا لم يكن لهم الحق في الكتابة بها أو دراستها أو استخدامها في مؤسسات الدولة. لكن اليوم، من الممكن الكتابة بالأمازيغية، مثلما يكتب الياباني باليابانية أو الألماني بالألمانية، اليوم، هناك العديد من الكتاب الذين يكتبون وينشرون بالأمازيغية، وهناك أيضًا الكثير من القراء.”

Komence, ĝi estis elekto kiu povus esti konsiderata formo de aktivismo. La tamaziĥta estas nia gepatra lingvo, tiu kun kiu ni kreskis kaj kiun ni parolas en nia ĉiutaga vivo. Kiel ĉiuj popoloj kun siaj propraj lingvoj, ankaŭ ni havas lingvon, kaj ni volas konservi ĝin, ĉar ĝi estas parto de nia identeco kaj vivo. Ni havas la devon labori por ĝia progresigo, por ke ĝi estu samnivela kun iu ajn alia lingvo. La tamaziĥta lingvo ne ricevis siajn plenajn rajtojn. Tiuj, kiuj venis antaŭ ni, ne havis la rajton verki en ĝi, studi ĝin aŭ uzi ĝin en ŝtataj institucioj. Sed hodiaŭ ni trovis, ke eblas verki en la tamaziĥta same kiel la japanoj verkas en la japana aŭ la germanoj en la germana. Nuntempe, estas multaj verkistoj kiuj verkas en la tamaziĥta kaj estas ankaŭ multaj legantoj.

Restas multe farenda

Komentante la lastatempan kvantan eksplodon en amaziĥta literaturo, ĵurnalisto kaj esploristo Nourredine Bessadi diris al Global Voices ke, kvankam estis kvanta plibonigo, plia laboro restas farenda laŭ kvalito:

“أشكال التعبير المختلفة هي التي تضمن بقاء اللغة. لذلك يساهم التعبير الأدبي بالأمازيغية في بقاء اللغة واستمراريتها. لكن يبدو لي أن الكتابة الأدبية بالأمازيغية أصبحت في السنوات الأخيرة غاية في حد ذاتها، وغالبًا على حساب الجودة. وقد حان الوقت لظهور نقد أدبي موضوعي في مجال الأمازيغية لتمييز الأعمال الأدبية الحقيقية عن تلك التي لا تخدم سوى ملء الصفحات.”

Malsamaj esprimformoj certigas la supervivon de lingvo. Tiel, literatura esprimo en la tamaziĥta lingvo nature kontribuas al la supervivo kaj kontinueco de la lingvo. Tamen ŝajnas al mi, ke la literatura verkado en la tamaziĥta lastatempe fariĝis celo en si mem, ofte koste de la kvalito. Nun estas tempo ke aperu objektiva literaturkritiko en la kampo de la amaziĥta literaturo por distingi aŭtentajn verkojn de tiuj kiuj simple plenigas paĝojn.

Li aldonis, ke ŝtata subteno por la amaziĥta literaturo devas esti akompanata de strategioj por plibonigi la kvaliton de tiuj verkoj.

“بدأت تمويلات الكتابة التي تخصصها مؤسسات مثل المحافظة السامية للأمازيغية، والتي توزع بهدف تحفيز الكتابة بهذه اللغة، تظهر محدوديتها عندما يتعلق الأمر بجودة الأعمال المنتجة. الكتابة بالأمازيغية، نعم. الكتابة من أجل الكتابة، لا.”

La financado provizita de institucioj kiel la alta komisiono por amaziĥeco por instigi la verkadon en ĉi tiu lingvo montris siajn limigojn kiam temas pri la kvalito de la produktitaj verkoj. Verki en la tamaziĥta? Jes. Verki pro verki? Ne.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.