Kiam ne ekzistas patrio: senŝtatanoj de la eksa Sovetunio

Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la angla, krom tiuj markitaj per [eo], kiuj estas en Esperanto.

Tiu ĉi artikolo de Alina Mikhalkina estis publikigita de NewsMaker la 28-an de septembro 2024. Redaktita kaj tradukita versio de la materialo aperis en Global Voices kiel parto de enhavpartnera interkonsento.

Pro la krizoj en la landoj de la eksa Sovetunio [eo], pli kaj pli da homoj perdas sian civitanecon [eo]. Kvankam ŝajnas, ke ĉiuj havas naciecon, ĉar ili loĝas ene de la limoj de iu ŝtato, la realo malsamas. Antaŭ la fino de 2023, ekzistis 4,4 milionoj da senŝtatanoj tutmonde – homoj sen civitaneco aŭ kun nedeterminita nacieco [eo]. Ĉi tiuj havas malfacilaĵojn por geedziĝi, malfermi bankkonton aŭ registri nemoveblaĵojn. Ili malaperas sub la radaroj de la aŭtoritatoj kaj estas senigitaj de multaj rajtoj.

Sen pasporto en Moldavio

Laŭ la Unuiĝintaj Nacioj, en 2014, pli ol dudek jaroj post la disfalo de Sovetunio, pli ol 600 mil homoj en la postsovetia spaco ankoraŭ estis senŝtatanoj. Unu el ili estas Elena Dergunov, loĝanto de Kiŝinaŭ [eo – ndltr. ĉefurbo de Moldavio].

“En la regiono Ĉednestrio [eo] mi ricevis pasporton de la Respubliko Moldavio [eo]. Kun ĝi, mi povis iri al Israelo kaj laboris tie dum pluraj jaroj, kaj kiam mi revenis al Moldavio, mia dokumento estis konfiskita ĉe la landlimo kaj oni diris, ke mia pasporto estas nevalida”, memoras la virino.

En 1954, UN-landoj evoluigis la Konvencion pri la statuso de senŝtatanoj [pdf, 417 KB; ndltr. vidu ankaŭ ĉi tie en eo.vikipedio]. Laŭ la dokumento, senŝtatano estas iu, kiu “ne estas konsiderata kiel civitano de iu ŝtato pro ties leĝaro.” Antaŭ 2024, la konvencio estis subskribita de 98 ŝtatoj, inkluzive de Moldavio.

Dergunov diris:

Mi vivis sen dokumentoj dum 12 jaroj. En miaj manoj mi havis nur kopion de tiu nevalida moldava pasporto. Dum ĉi tiu tempo, mi havis du infanojn: mi registris mian mezan filon en la hospitalo kun ĉi tiu kopio. Kaj mi povis eldoni naskiĝateston por mia plej juna filo nur kiam li havis kvin jarojn kaj duonon.

Kiam ne estas protekto

Esti senŝtatano ofte signifas, ke vi ne povas malfermi bankkonton, registri posedaĵon, geedziĝi, registri infanon en lernejo, trovi laboron aŭ eĉ viziti familian kuraciston. Elena koncedas ke ŝia eksedzo estas daŭre minacata, dirante ke “ke li faros deklaron kaj ke la infanoj estos forprenataj de mi.” Dum tiom da jaroj, ŝi ne povis oficiale akiri laboron aŭ ricevi ajnajn bonfarajn avantaĝojn [eo].

Laŭ UN-fakuloj persono povas fariĝi senŝtatano pro diversaj cirkonstancoj, ekzemple, diskriminacio bazita sur aparteno al certa etna, religia aŭ alia minoritata grupo. Alia grava kaŭzo de senŝtateco estas seksismo [eo].

Krome, la minaco de senŝtateco ekzistas dum “ŝtata sinsekvo”, kiam nova lando ekestas aŭ malnova disiĝas.

“Ekde 2005, mi kandidatiĝis ĉe diversaj institucioj, kaj estis rifuzita ĉie. Mi estis nek civitano de Ukrainio nek civitano de Moldavio. Tiam mi ricevis statuson de senŝtatano kaj nun mi havas identeckarton kaj eksterlandan pasporton. Ĉi tio estis la unua fojo, kiam mi povis oficiale akiri laboron,” diras Elena.

Laŭ Oleg Paliy, la estro de la Legal Center of Advocates [ndltr. Jura Centro por Advokatoj], la diferenco inter agnoskitaj senŝtatanoj kaj homoj kun nekonata jura statuso estas, ke ĉi tiuj lastaj praktike ne reflektiĝas en registaraj strukturoj: “Homo sen dokumentoj ne havas sociajn rajtojn, ĉar tiuj ĉi praktike ne ekzistas, ili estas nevideblaj por registaraj agentejoj.”

Belorusoj sen rajtoj

La 5-an de januaro 2023, Aleksandro Lukaŝenko [eo – ndltr. prezidento de Belorusio] subskribis leĝon celante la senigon de la civitaneco de belorusoj kiuj forlasis la landon pro politikaj kialoj. La bazo por ĉi tiu rimedo estas “perdo de jura ligo kun la ŝtato.” Pli frue en 2022, la reĝimo de Lukaŝenko aprobis subpreman mekanismon, kiu permesas ke kontraŭstaruloj estas kondamnataj pro kontumaco [eo]. La “speciala produktado” malfermita en ĉi tiu kazo ne nur donas al la aŭtoritatoj formalajn kialojn por senigi belorusojn de civitaneco, sed ankaŭ permesas al ili libere forigi la posedaĵon de estontaj senŝtatanoj restantaj en la lando.

La komuna transira kabineto (bel: Аб’яднаны пераходны кабінет) de Belorusio, kreita de Svetlana Tikhanovskaya, promesas efektivigi senprecedencan projekton -pasporton de la nova Belorusio. Sed ĝis nun kreskas la nombro de senrajtigitaj senŝtatanoj, kiuj laŭ la volo de la sorto troviĝas sur la teritorio de aliaj ŝtatoj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.