Unue la flago kaj nun la himno: Kiel la gvidantaro de Kirgizio ŝanĝas ĝiajn naciajn simbolojn

Nurlanbek Ŝakijev, la Prezidanto de la Parlamento de Kirgizio, anoncante planojn ŝanĝi la nacian himnon. Ekrankopio el la video “Спикер ЖК: Гимн Кыргызстана будет изменен” de la Jutuba kanalo Kaktus Media. Justa uzo.

La 25-an de oktobro, la prezidanto de la kirgiza parlamento, Nurlanbek Ŝakijev, malkaŝis registarajn planojn ŝanĝi la nacian himnon. Li klarigis, ke la himno estis adoptita antaŭ 33 jaroj, kiam la lando ĵus akiris sendependecon de Sovetunio. Pro tio, laŭ li, ĝi devas esti ŝanĝita, ĉar Kirgizio nun estas alia lando, kiu firme staras sur siaj propraj piedoj. Ŝakijev aldonis, ke la himno sonas kiel marŝo kaj estas malfacile kantebla. Li promesis, ke ĉiuj, eĉ 6-jaraj kaj 90-jaruloj, povos kanti la novan himnon.

Jen Jutuba video kun la anonco de Ŝakijev pri la planoj ŝanĝi la himnon.

Krom ĉi tiuj klarigoj, Ŝakijev rakontis anekdoton, kiun li aŭdis de la kirgiza prezidento de Kirgizio Sadir Ĵaparov pri la efiko de la nuna himno sur birdoj. Laŭ la rerakontado de Ŝakijev, dum unu el siaj eksterlandaj vojaĝoj, Ĵaparov rimarkis, ke birdoj ektimiĝis kaj forflugis kiam ili aŭdis la kirgizan himnon, sed revenis kaj trankvile sidis sur arbobranĉoj kiam oni ludis la himnon de alia lando.

Baldaŭ post la anonco de Ŝakijev, Ĵaparov subtenis la ideon kaj ripetis similajn argumentojn. Li rimarkigis, ke la aŭtoroj de la nuna himno “verkis ĝojajn kaj ekscitajn versojn pri Kirgizio survoje al sendependeco,” sed ke Kirgizio de tiam fariĝis “plena ŝtato,” kiun “la tuta mondo konas”. “Kial ni ne skribu nun himnon por estontaj generacioj pri la fakto, ke nia popolo havas kvinmiljaran historion?” konkludis Ĵaparov.

Ĉi tiu ne estas la unua fojo, ke la duopo Ĵaparov–Ŝakijev kunlaboras por ŝanĝi nacian simbolon. Pasintan aŭtunon, Ŝakijev faris neatenditan deklaron pri la bezono ŝanĝi la nacian flagon, kio vekis fortan publikan reziston. Kvankam li prezentis tion kiel sian propran iniciaton, Ĵaparov poste mem rivelis, ke Ŝakijev simple agis laŭ liaj ordonoj. Ene de kelkaj monatoj, la flago de Kirgizio estis ŝanĝita, malgraŭ publika konsento, ke la flago estas tute bona kaj devus resti la sama.

Jen Jutuba video pri la ceremonio de levado de la nova flago sur la ĉefa placo en la ĉefurbo Biŝkeko.

Kio pligravigis la aferon estis ke la aŭtoritatoj ne disponigis konvinkajn argumentojn por la ŝanĝo kaj ne petis kontribuon de la publiko, kiel ekzemple anoncado de publika alvoko por la dezajno de la nova flago. En sia provo pravigi la ŝanĝon, Ŝakijev klarigis, ke la ondecaj sunradioj en la malnova flago igis la tundukon (la centra elemento de la flago kaj tegmentoparto de la tradicia kirgiza jurto) aspekti kiel sunfloro. Siaflanke, Ĵaparov kampanjis por la nova flago kun la promeso, ke ĝi helpos al Kirgizio “esti evoluinta kaj sendependa lando.”

Kvankam la aŭtoritatoj promesis, ke muzikistoj, poetoj, kaj aliaj koncernatoj partoprenos en la kreado de nova himno, ordinaraj homoj ne multe fidas, ke iliaj voĉoj estos aŭdataj. Juĝante laŭ la disponeblaj enketoj, plej multaj homoj kredas, ke ne necesas ŝanĝi la himnon, kaj ke estus plej bone, se la aŭtoritatoj dediĉus sian tempon kaj rimedojn al solvado de aliaj pli urĝaj problemoj.

Jen Jutuba video kun la opinio de civitanoj pri la ŝanĝo de la himno.

Tiuj, kiuj subtenas la ŝanĝon, emfazas, ke tio estus ĝusta paŝo koncerne malkoloniigon, ĉar la kantoteksto kaj muziko de la himno similas al la malnova himno de la Kirgiza Soveta Socialisma Respubliko, politika unuo kiu estis parto de Sovetunio. Krome, kritikantoj de la himno rimarkigas, ke ĝi estas skribita en la tria persono, kio igas ĝin soni kiel deziro, kaj ili subtenas novan himnon kun vortoj kiel “mi” kaj “ni,” kiuj spegulus ‘agemecon kaj proprecon’ [ndlr. fundamentajn homajn trajtojn kiuj ebligas prosperi].

La himno de Kirgizio estis adoptita en 1992. Origine ĝi konsistis el tri strofoj kaj refreno. En 2012, la dua refreno estis forigita, ĉar ĝi enhavis kontestatajn liniojn. Se la maniero laŭ kiu oni ŝanĝis la flagon estas indiko de la aliro de la aŭtoritatoj rilate al ŝanĝado de naciaj simboloj, ordinaraj civitanoj restos ekster la procezo de adoptado de nova himno. Tamen, la espero estas, ke la gvidantaro de la lando lernis el siaj pasintaj eraroj kaj certigos signifan partoprenon kaj opiniadon de la publiko.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.