
Foto: D-ro Ya-mei Chen. Uzita kun permeso
Jam pasis preskaŭ dudek jaroj depost la naskiĝo de Lingua, la tradukiniciato de Global Voices (GV). Komence, la projekto, kiu komenciĝis pro pura entuziasmo, estis gvidita de tajvana volontulo Tailor Zheng, kiu prenis sur sin la taskon traduki GV-materialojn al la ĉina por sia blogo. Kiel rezulto, la projekto rapide kreskis al komunuma movado en dekoj da lingvoj.
Dum ĉi tiu tempo, Lingua vidis multajn diversnivelajn volontulojn – de spertaj tradukistoj ĝis novuloj serĉantaj akiri sperton en tiu ĉi kampo. Speciala kazo inter ĉiuj estis Ya-mei Chen, profesoro ĉe la Nacia Tajpea Universitato de Teknologio en Tajvano, kiu integrigis GV Lingua en la tradukaj studoj [eo].
Volante lerni pli pri kiel tio aspektas en la klasĉambro, Global Voices aranĝis renkontiĝon kun D-ro Chen en ŝia oficejo. Dum ĉi tiu konversacio kaj pluraj postaj retmesaĝoj, D-ro Chen longe parolis pri instruado, ŝia pasio kaj ŝiaj personaj spertoj en la kampo [de tradukscienco, ndltr.]. La intervjuo estis prilaborita pro koncizeco kaj klareco.
Global Voices (GV): Ĉu vi povus rakonti al ni iomete pri vi mem kaj kiel vi decidis okupiĝi pri kariero en la kampo de tradukado?
Ya-mei Chen (YMC) : La kaŭzo estis mia ŝato por lingvoj. Mi ĉiam estis fascinita de la maniero kiel diversaj kulturoj esprimas sin, kio igis min studi eksterlandan literaturon por mia bakalaŭro kaj poste lingvistikon por mia magistro en Tajvano. Ĉi tiu pasio fine kondukis min al la Universitato de Edinburgo por doktoriĝo pri tradukaj studoj [eo].
Nuntempe mi instruas ĉe la Nacia Tajpea Universitato de Teknologio, kie mi povas kunhavigi mian entuziasmon por tradukado kun studentoj. La kampo konstante evoluas, kun novaj tendencoj aperantaj kiel tradukado de novaĵoj, interreta kunlaboro kaj AI-interveno. Miaj jaroj da laborado en tradukagentejo kaj tradukado de libroj donas al mi verajn ideojn, kiujn mi alportas al mia instruado.
Kion mi plej ŝatas pri tradukado estas la maniero kiel ĝi kombinas literaturon, lingvon kaj senfinan lernadon. Ĉiu projekto estas kiel malfermi novan libron—hodiaŭ ĝi estas teknika manlibro, morgaŭ ĝi estas poemo. Ĝi ĉiam estas interese. Tradukado ankaŭ ofertas unikan manieron vidi la mondon, rivelante malsamajn interpretojn depende de la spektantaro kaj kunteksto. Ĉi tiu konstanta esplorado kaj memorigo de malsamaj perspektivoj nutras mian pasion por tradukado.
GV: Kion vi opinias pri la rolo de la tradukisto kaj lia laboro, precipe en la nuna kunteksto?
YMC : Esti tradukisto hodiaŭ signifas ĵongli en mondo, kiu daŭre ĵetas al vi novajn pilkojn. Ni ne nur interŝanĝas vortojn; ni konstruas kulturajn pontojn certigante ke niaj tradukoj estas kaj lingve kaj kulture precizaj.
Interreto ŝanĝis ĉion. Estas bonege, ke ekzistas tiom da retaj platformoj, kie iu ajn povas provi tradukadon, sed ĝi ankaŭ malfaciligas kvalitan kontrolon. Ni konstante provas ekvilibrigi la uzon de novaj iloj konservante la altajn normojn, kiuj venas kun profesia sperto.
Kaj poste estas ankoraŭ ĉiuj tiuj novaj teknologioj, precipe AI [Artefarita Intelekto – eo]. Ili estas imponaj kaj sendube faciligas nian laboron iel. Sed la problemo estas ke ili ne povas anstataŭigi la homan kontakton. Maŝino ne povas kapti subtilajn kulturajn referencojn aŭ kompreni kuntekston kiel ni povas. Do nun nia tasko estas eltrovi kiel labori kun AI, prefere ol esti kontraŭ ĝi.
Ni ne povas permesi sidi trankvile en tiu ĉi kampo. Lingvoj daŭre ŝanĝiĝas, novaj teknologioj daŭre aperas, kaj ni devas sekvi la evoluon. Estas kiel stari sur kurtapiŝo [eo] kiu ĉiam pli rapidiĝas.
GV: Kiel edukisto, kion vi opinias pri la tradukkampo en Tajvano en ĝia nuna stato? Kiuj estas la ĉefaj defioj kaj ŝancoj?
YMC : La tradukindustrio en Tajvano estas dinamika kaj daŭre evoluantas. Niaj akademiaj programoj produktas tradukistojn kiuj elstaras en kaj lingvokapabloj kaj kultura kompreno. La rolo de Tajvano kiel centro por azia komerco rezultiĝas en alta postulo je kvalitaj tradukservoj, precipe por firmaoj enirantaj la ĉinan merkaton.
Tamen ekzistas ankaŭ problemoj: furioza konkurenco, manko de spertaj tradukistoj kaj malrapida adopto de novaj teknologioj. Malgraŭ tiuj ĉi obstakloj, la industrio restas rezistema. Tradukagentejoj investas en teknologio kaj partneras kun universitatoj por pli bone prepari estontajn tradukistojn. Registaraj kaj privataj grupoj ankaŭ antaŭenigas kulturon de tradukado kaj esplorado, altigante la internacian profilon de Tajvano.
Grava doloro estas maletikaj praktikoj, kiam iuj operatoroj subpagas tradukistojn kaj tranĉas en la kostoj. Tio damaĝas kaj la rajtojn de tradukistoj kaj la kvaliton de ilia laboro. Por solvi ĉi tiun problemon, ni bezonas pli bonajn protektojn, justajn pagnormojn kaj atestajn sistemojn. Krome, antaŭenigi profesian edukadon en la kampo de tradukado estas esenca por akiri publikan agnoskon de nia laboro.
Rigardante antaŭen, la novaj eblecoj estas ekscitaj. Novaj teknologioj faras tradukadon pli efika, kaj la postulo je specialistoj en kampoj kiel juro kaj medicino kreskas. Nia loko en Tajvano garantias al ni fortan pozicion en la tutmonda tradukmerkato, precipe en la kampo de tradukoj de la angla al la ĉina.
GV: Kiel la enkonduko de Global Voices en vian klasĉambron profitigos viajn studentojn laŭ vi?
YMC : Enkonduki Global Voices en mian klasĉambron havas multajn avantaĝojn por studentoj. Ekzemple, ĝi disponigas tradukpraktikon en realaj cirkonstancoj, fortigas la konscion pri tradukaliroj, eksponas ilin al malsamaj perspektivoj kaj instigas al skipa laboro.
Unue, danke al Global Voices Lingua, miaj studentoj efektivigas verajn traduktaskojn. Ili komprenas la realajn bezonojn kaj enprofundiĝas en la kuntekston de la tradukenda enhavo. Ĉi tio helpas evoluigi praktikajn kapablojn, kiujn studentoj uzos en siaj karieroj.
Due, traduki novaĵartikolojn el Global Voices Lingua instigas studentojn akiri pli profundan komprenon pri sia laboro. Ili lernas konsideri la celgrupon, kulturajn nuancojn kaj la celon de ĉiu traduko. Ĉi tiu aliro helpas ilin fari informitajn decidojn kaj krei kuntekste taŭgajn tradukojn.
Trie, artikoloj de Global Voices instigas studentojn ekscii pri diversaj temoj kaj perspektivoj, antaŭenigante malfermitecon kaj kulturan konscion. Studentoj legas novaĵojn, kiuj ne ĉiam estas raportitaj en la tradiciaj komunikiloj [angle mainstream media, ndltr]. Ĝi vastigas komprenon de la mondo kaj disponigas sciojn pri subreprezentitaj komunumoj. Scii ke iliaj tradukoj helpas konigi gravajn rakontojn, povas esti tre instiga por studentoj.
Fine, la modelo de partoprena financado [eo] de Global Voices Lingua instigas al kunlaboro. Studentoj ricevas komentojn (‘feedback’) de spertaj volontuloj kaj tradukistoj, plibonigante siajn kapablojn per interagado kun la tutmonda komunumo. Ĉi tiu komuna lernado riĉigas ilin kaj helpas ilin fariĝi pli bonaj tradukistoj.
GV: Kiel vi pensas ke AI estas ŝanĝanta la tradukan fakon? Kiajn konsilojn vi donus al viaj studentoj por daŭrigi?
YMC : AI skuas la kampon de tradukado, precipe per iloj kiel ChatGPT [eo], Claude [lingvomodelo, ndltr.] kaj Gemini [AI-lingvomodelo de Google, ndltr.]. Ĉi tiuj teknologioj faras niajn tradukojn pli glataj kaj pli kuntekst-rilataj, plibonigante produktivecon kaj kvaliton, precipe por lingvoj kun malpli da rimedoj. Ili ankaŭ malfermas novajn eblecojn por kreema tradukado. Tamen, ĉi tiuj avantaĝoj venas kun defioj, kiel temoj de precizeco, etiko kaj respekto por kulturaj nuancoj.
Mi instigas miajn studentojn akomodiĝi kun iloj de la AI kaj lerni kritike taksi la rezultojn. Gravas kompreni kiel uzi la ilojn efike kaj esti konscia pri la etikaj implicoj. Aldone, estas grave majstri postredaktadon, ĉar ĝi estas kapablo, kiu povas porti AI-generitajn tradukojn al la pli alta nivelo. Mi ankaŭ instigas studentojn koncentriĝi sur kampoj kie profunda kultura kompreno kaj kreopovo estas gravaj – aspektoj pri kiuj AI ne tre lertas, igante homajn tradukistojn senprezaj.
Fine, resti informita pri la plej novaj evoluoj en AI kaj lingvoteknologioj estas esenca. Retigi kun teknikistoj, aliaj tradukistoj kaj lingvistoj povas provizi novajn ideojn kaj helpi studentojn antaŭadi en ĉi tiu rapide evoluanta kampo. Ĉi tiuj kontaktoj povas elmeti ilin al la plej novaj tendencoj kaj plej bonaj praktikoj, preparante ilin por plenumi la postulojn de nia altteknologia industrio.