Global Voices serĉas volontulojn (tradukantojn, provlegantojn kaj lingvajn redaktantojn) por Esperanto Lingua, kie ni tradukas artikolojn de Global Voices al Esperanto!
Ni esperas daŭrigi ankaŭ en 2025 la publikigon de nombro de tradukoj en Global Voices (Tutmondaj Voĉoj).
Post periodo de stagnado (ĉefe en 2014), nia tiama lingva redaktanto ne povis sekvi la eldonritmon. Ni en 2019 sukcesis aktivigi kelkajn, ĉar ni volas eviti novan stagnadon. Ĉar ni denove spertas stagnon pro malaktiviĝo de kelkaj kiuj ĉesas kunlabori pro profesiaj aŭ personaj kialoj, ni denove serĉas kunlaborantojn, laŭeble kun bonega kono de Esperanto por helpi traduki aŭ revizii tradukojn de artikoloj por Global Voices Esperanto (GVE), kie ni tradukas artikolojn el diversaj lingvoj al Esperanto! En tiu ĉi artikolo vi trovos aliĝilon por partopreni en Global Voices Esperanto. Ĉu vi jam deziras ekscii pli pri ni kaj nia maniero labori kune? Do partoprenu kaj volontulu!

Se vi interesiĝas, plenigu ĉi tiun aliĝilon kaj ni revenos al vi! Kundividu vaste aŭ plenigu la suban aliĝilon.
ATENTU: venante je la demando “Via nomo en X (eks-Twitter)”, rulumu pli suben ĝis la lasta demando “Aldonaj sugestoj, demandoj” por poste povi alklaki la VERDBLUAN butonon (“VERZENDEN” = forsendi) je la fino de la aliĝilo.







