
Maia Sandu kaj ŝia oponanto Alexandr Stoianoglo. Ekrankopio de la videaĵo “La porokcidenta Maia Sandu asertas, ke ŝi venkis la baloton| AC1G” el la Jutubkanalo Talk Show Central. Justa uzo.
Maia Sandu gajnis la prezidentajn balotojn en Moldavio la 4-an de novembro 2024, iĝante la unua gvidanto de la lando, kiu akiris duan oficperiodon post rektaj balotoj. La fina antaŭeco de Sandu estis ĉirkaŭ 11% aŭ plimalpli 182 000 voĉoj — respektinda rezulto. Tamen tiu venko ne estis plena. Malkiel en 2020, ŝi venkis grandaparte danke al la voĉdonoj de la moldava diasporo. Enlande, Sandu malvenkis kontraŭ sia oponanto, Alexandr Stoianoglo, kun marĝeno de 2,4% aŭ 182 000 voĉoj. Ĉi-tiu kontraŭdira rezulto substrekas longdaŭran breĉon en la moldavia socio laŭ pluraj faktoroj. Evgenii Cheban verkis pri la rezultoj de la balotado por la moldavia komunikilo NewsMaker kaj Globval Voices [Tutmondaj Voĉoj, ndlr.] tradukis la artikolon, redaktis ĝin cele al pli granda klareco kaj republikis ĝin kun la permeso de NewsMaker.
Kiel Sandu akiris sian venkon?
La rezultoj de la unua raŭndo de la prezidenta balotado kaj de referendumo pri estonta aliĝo al Eŭropa Unio estis malplaĉa surprizo por la moldavia registaro kaj por Sandu persone. La venko en la unua raŭndo de la posten-tenanta prezidento ne estis sufiĉe granda venko por certigi facilan venkon en la dua raŭndo. La referendumo favora al aparteno de Moldavio al la Eŭropa Unio, kiu estis vidata kiel provvoĉdonado por la dua raŭndo, estis preskaŭ perdita.
Glutinte tiun amaran pilolon donitan de la moldaviaj voĉdonantoj, la teamo de Sandu provis plibonigi sian pozicion.
La prezidento multe laboris por ĉarmi la voĉdonantojn, kiuj subtenis aliajn kandidatojn, eligante akordiĝemajn kaj unuigajn mesaĝojn, celante precipe la subtenantojn de Renato Usatii, kiu finiĝis en tria pozicio en la unua raŭndo. Ŝi eĉ etendis la manon al la reto de aktivuloj de Ilan Shor. La antaŭa supereca kaj pretendema sintenoj pri oponantoj kaj ĝiaj subtenantoj ŝajnis esti malaperinta.
Rimarkinda simbolo de ĉi-tiu ŝanĝo estis foto farita kun Ion Ceban, la urbestro de Kiŝinevo, kiun Sandu kaj sia teamo longe nomis “la viro de Moskvo”. Tiam ambaŭ staris kune — tamen kun mienoj ne tiel feliĉaj — propagandante “eŭropan estontecon” en la Fejsbuk-paĝo de Sandu nur du tagojn antaŭ la decida voĉdono.
Dividita Moldavio: Kial la diasporo devis savi la venkon de Sandu kaj kio venos poste?
Responde al la protesta voĉdonado en la unua raŭndo, Sandu agnoskis la registarajn erarojn kaj eĉ promesis reformojn kaj, por komenci, registaran rearanĝon.
Por minimumigi la efikon de la aktivuloj de Shor, laŭreporte financataj de Rusio, la polico plifortigis sian agadon, kun interalie ĉiutagaj raportoj pri priserĉadoj, malliberigoj kaj monpunoj por aĉetado de voĉdonoj.
La komunikilaro likigis la datumbazon de la subtenantoj de Ilan Shor en Moldavio, vaste disvastigante ĝin en sociaj retejoj. La subtenantoj de la registaro rezignis pri la principo “senkulpeco ĝis pruvo” kaj publike denuncis tiujn en la listo.
Legu pli (angle): Moldova's presidential elections face the second round
La kampanjo de Alexandr Stoianoglo: kontrasta aliro
Inter la du raŭndoj, Stoianoglo kaj lia teamo estis multe malpli aktivaj. Li ne bone debatis kun Sandu, donis malmultajn favorajn intervjuojn, faris dissendon en sociaj retejoj, sed publikigis malmulte pri siaj kampanjaj mitingoj.
La aktiva engaĝiĝo de la teamo de Sandu en diversaj kampoj kontrastis kun la pasiva kampanjo de Stoianoglo, kaj tio liveris rezultojn. Montriĝis fruktodona la kombinita strategio konsistanta en kontraŭbatali la reton de Stoianoglo, mobilizi subtenantojn kaj alvoki la voĉdonintojn de eliminitaj kandidatoj.
Sandu plibonigis sian rezulton kompare kun la unua raŭndo je 275 000 voĉdonoj, el kiuj nur 115 000 venas de pli granda partopreno en la balotado. Stoianoglo akiris 347 000 pliajn voĉdonojn — 141 000 malpli ol la totala nombro de voĉdonoj por eliminitaj kandidatoj en la unua raŭndo. Tiu diferenco en la protestaj voĉdonoj parte ŝuldiĝis al la rifuzo de Renato Usatii subteni la opozician kandidaton en la dua raŭndo. Sed la ĉefa kialo, pro kiu Stoianoglo perdis probable estas alia: la plimulto de la moldaviaj voĉdonantoj ne pretas vidi, ke kandidato kies partio estas favora al la Kremlo iĝu prezidento. La kampanjo de Sandu multe koncentriĝis pri tiu timo en la fina parto.
Unua sekcio: geopolitiko
Kiam la moldavianoj parolas pri socia dividoj, ili ofte celas geopolitikan dividon: tiuj kiuj favoras eŭropan integriĝon, kaj tiuj kiuj klinas sin antaŭ Rusio. La agreso de Rusio kontraŭ Ukrainio multe malpliigis la subtenon al tiu-ĉi lasta sinteno.
La ĉefa politika forto favora al la Kremlo, kiu malferme subtenas kaj pravigas la invadon de Rusio, estas la duonsekreta organizaĵo de Ilan Shor. En la dua raŭndo, Shor insistis ĉe siaj subtenantoj, ke ili voĉdonu por Stoianoglo, kaj li aranĝis en Minsko, Bakuo kaj Istanbulo la veturigadon al la balotejoj eksterlande. Igor Dodon, la socialista gvidanto kiu subtenas Stoianoglon, ankaŭ provis pravigi la agadon de Putin, kvankam kun malpli da entuziasmo kaj pli da singardo.
La kontaktoj inter Stoianoglo kaj la fortoj favoraj al la Kremlo estis grava argumento por ataki lin kaj ĉefa malforto lia. Kvankam Stoianoglo kondamnis la invadon de Ukrainio fare de Rusio kiel agreson, subtenis la teritorian integrecon de Ukrainio kaj malproksimigis sin de Dodon, liaj provoj ne estis sufiĉe konvinkaj.
La timo pri “troja ĉevalo de la Kremlo”, kiel Sandu nomis Stoianoglo, iĝis la ĉefa mobiliza voko de ŝiaj subtenantoj en la dua raŭndo.
La finaj rezultoj de la balotado klare montris, ke la plimulto de la moldaviaj voĉdonintoj estas singardaj rilate al ĉia forto ligata al la Kremlo. Tiu-ĉi rakonto probable ludos gravan rolon en la strategioj de Sandu kaj de la Partio de Agado kaj Solidareco (PAS) dum la venontaj parlamentaj balotoj. [PAS estas liberala politika partio en Moldavio, ndlr.]
Dua sekcio: malegaleco
Se la socialista partio kaj Shor estas toksaj pro ĝiaj korupto kaj ligoj kun la Kremlo, kial ĝi venkis enlande? Moldavio ne estas sole pelata de geopolitiko aŭ de timo pri milito. Specife en la regionoj ekster Kiŝinevo [eo – ro: Chișinău, ndlr.], ekzistas alia socia divido, kiu ne rilatiĝas al alta politiko nek al tutmondaj aferoj.
La moldavia socio estas dividita en du Moldavioj, kiuj malmulte rilatiĝas al la geopolitiko aŭ al Vladimir Putin.
La unua Moldavio konsistas el civitanoj kun enspezoj super la averaĝo, loĝante plejparte en Kiŝinevo aŭ eksterlande. Ili voĉdonas ĉefe por politikistoj favoraj al Eŭropo kaj al EU-integriĝo. Tiuj-ĉi civitanoj ofte vojaĝas al Eŭropo, pro kio estas nemalhaveblaj senviza aliro, malaltkostaj flugkompanioj kaj parkejaj prezoj en la flughaveno de Kiŝinevo. La plimulto el ili havas rumanajn pasportojn kaj influas la publikan opinion en sociaj amaskomunikiloj kaj televido.
La dua Moldavio ĉefe loĝas en la malpleniĝantaj vilaĝoj kaj urbetoj de Moldavio, en kiuj ofte mankas bazaj publikutilaĵoj kiel centralizitaj sistemoj de akvo kaj kloakaĵo. Multaj en tiu-ĉi dua Moldavio estas maljunaj, vivtenas sin per minimumaj pensioj dum la pli junaj loĝantoj kun malaltaj salajroj konsideras elmigri, petantaj malgrandajn monpruntojn por pagi la necesaĵojn. Ili suferas la plej gravan parton de ĉia ekonomia ŝoko, ĉu inflacio, ĉu altiĝantaj prezoj de publikutilaĵoj.
Ĉi-tiuj civitanoj ne necese estas kontraŭ la eŭropa partio de Moldavio; ili simple ne vidas aŭ sentas ĝiajn avantaĝojn. Tamen ili senĉese aŭdas de ŝtatoficistoj pri integriĝo en la Eŭropa Unio kaj vidas ĉie EU-flagojn elmontritaj.
La granda diferenco inter tiuj du Moldavioj evidentiĝas komparante la fotojn de la manifestacioj de la partio de Shor kun la lastjaraj mitingoj favore al Eŭropo en Kiŝinevo. Eĉ pli bone, spektu videaĵon de la maratono okazinta en Kiŝinevo en 2022. Vidiĝas tie viroj kaj virinoj kiuj surhavas varo-markitajn sportvestojn kun multekostaj akcesoraĵoj, preterkurantaj maljunulinojn malriĉe vestitajn, kiujn oni venigis al la manifestacio de Shor, kaj kiuj kun scivolo rigardas ilin.
La dua Moldavio estas malbone reprezentita en la publikaj lokoj kaj en la moldavia politiko. Ili ofte kredas popolismajn frapfrazojn kaj senvalorajn promesojn, kaj sentas sin malproksimigitaj pro la aroganteco de la unua Moldavio, inkluzive de la reganta partio kaj de la prezidento.
Por tiu-ĉi dua lando, sociekonomiaj kondiĉoj gravas pli ol la politiko pri eksteraj aferoj. La komunista partio iam pritraktis ilian bezonon de justo, same kiel faris Sandu kaj la PAS kun sia pozicio en 2020-2021 kontraŭ la oligarkio. Lastatempe, Stoianoglo alvokis al tiu sento per sia frapfrazo “Juston por ĉiuj”, kio klarigas lian venkon enlande.
Du Moldavioj, du prezidentoj
La unua Moldavio, ĉefe la diasporo kaj Kiŝinevo, elektis Sandu, dum la dua Moldavio voĉdonis por Stoianoglo: du malsamaj landoj, kun malsamaj prioritatoj, kiuj volas malsamajn prezidentojn.
En sia postbalotada parolado, Sandu denove promesis esti “la prezidento de ĉiuj civitanoj”, celante superi la dividon intensigitan de tiu kampanjo. Sed ĉu ŝi povas? Ĉu ŝi faros?