Pri Global Voices

A group of people smile at the camera.

Lingua partoprenantoj ĉe la civitanmedia pintkunveno de Global Voices en Kolombo, Sri-Lanko. 2017. Foto de Jer Clarke.

Ni serĉas konstrui pontojn trans la barojn kiuj disigas homojn, por kompreni unu la alian pli plene. […] Ni kredas, ke konversacio trans landlimoj estas esenca por la estonteco kiu estas libera, justa, prospera kaj daŭripova por ĉiuj civitanoj de ĉi tiu planedo.
– El la manifesto de Global Voices
[eo].

Global Voices [Tutmondaj Voĉoj en Esperanto, ndltr.] estas internacia, volontul-movita komunumo, kiu ekspluatis la potencon de la interreto ekde 2005 por raporti rakontojn pri homoj, kies voĉoj kaj spertoj malofte videblas en la amaspublikaj komunikiloj.

Dum preskaŭ same multaj jaroj, la tradukprojekto Lingua funkciis por ke rakontoj de Global Voices estu alireblaj en dekoj da lingvoj. En 2006, grupo de franclingvaj kontribuantoj proponis la ideon lanĉi retejon de Global Voices en la franca, parte inspirita de tajvana kontribuanto kiu komencis traduki rakontojn de Global Voices en la ĉinan por sia propra blogo. Aliaj lingvaj komunumoj esprimis intereson pri tradukado de rakontoj de Global Voices, kaj tiel naskiĝis Lingua.

A group of people smile at the camera.

Participants at the Global Voices summit in Delhi, India. 2006. Photo by Kiran Jonnalagadda. CC BY-NC-SA 2.0  Partoprenantoj ĉe la pintkunveno de Global Voices en Delhio, Hindio. 2006. Foto de Kiran Jonnalagadda. CC BY-NC-SA 2.0

Ekde tiam, volontuloj de Lingua tradukis rakontojn de Global Voices en dekojn da lingvoj, de la plej parolataj lingvoj de la mondo kiel la araba, la bangla, la franca, la rusa kaj la hispana ĝis aliaj lingvoj grandaj kaj malgrandaj kiel ajmara, albana, malagasa, odia, svahila, joruba kaj Esperanto. La retejoj diversalingvaj [de Global Voices] estas gvidataj de tradukistoj, kiuj estas ankaŭ plejparte volontuloj.

Kial fariĝi volontula tradukisto? “Ĉar ĝi estas vere multkultura sperto. Inspiraj homoj verkas novaĵojn el la tuta mondo. Mi volas helpi, por ke ilia voĉo sonu laŭte!”
Kasia Odrozek, kiu tradukis por Global Voices en la pola.

En la 2010-aj jaroj, Global Voices disvastiĝis por oferti profesiajn tradukservojn al partneroj kaj samcelaj organizaĵoj. La plej multaj de la tradukistoj, dungitaj sub kontrakto por tiuj ĉi projektoj, venas el la komunumo de Lingua.

La membroj de nia komunumo loĝas tra la tuta mondo kaj venas de diversaj fonoj. Ili inkluzivas profesiajn tradukistojn, studentojn, ĵurnalistojn, fakulojn, aktivulojn, lingvajn entuziasmulojn, teknologojn kaj pli.

Sendepende de ilia antaŭa sperto, volontulaj tradukistoj trovas ke partopreni en la projekto Lingua helpas ilin evoluigi kapablojn en tradukado, kritika pensado kaj pli. Ĝi ankaŭ permesas al ili vastigi sian scion pri la mondo, fari gravajn profesiajn ligojn kaj amikiĝi kun homoj, kiujn ili alie neniam renkontus. Lernu pli pri la kialoj por partopreni [en=>eo]

Kial fariĝi volontula tradukisto? “Ĉar vi povas helpi peri la mesaĝon al la homoj.” — Aygun Janmammadova, kiu tradukis por Global Voices en la rusa.

A group of people jump for joy with balloons.

Partoprenantoj en la pintkunveno de Global Voices en Santiago, Ĉilio, en 2010. Foto de David Sasaki. CC BY-NC-SA 2.0

Ĉu tradukante individuan rakonton aŭ administrante tutan lingvan retejon, volontuloj servas kaj vivtenas per tiuj agoj la projekton Lingua. Ĉar tradukistoj elektas kion ili volas traduki laŭ siaj propraj interesoj kaj libertempo, ĉiu lingva retejo ĉe Global Voices sekvos malsaman eldonritmon kaj montros unikan elekton de rakontoj de Global Voices. La sekvaj lingvoj aktive publikigas artikolojn:

Volontuloj ĉe Global Voices povas veni kaj foriri, sed ilia efiko restas longe post kiam ili pluiris. Dum kelkaj Lingua-retejoj, kiuj iam estis aktivaj, silentiĝis, ili tamen ofertas daŭran momenton de rakontoj el la tuta mondo tra la lenso de specifa lingvo kaj periodo en freŝdata historio. Ni dankas al pasintaj volontuloj, kiuj dum kelka tempo vivigis la jenajn lingvajn retejojn:

Se vi ŝatus volontuli kiel tradukisto por aktiva lingva retejo aŭ vi interesiĝas helpi revivigi neaktivan lingvan retejon, bonvolu sendi al ni vian kandidatiĝon [angle]

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.