La vojiro de la Esperanto-movado en Nepalo dum la lastaj ok jardekoj

Participants of Himalaja Renkontiĝo 2019. Photo by Nepal Esperanto Association. Used with permission.

Partoprenantoj al Himalaja Renkontiĝo 2019. Foto de la Nepala Esperanto-Asocio. Uzata kun permeso.

Esperanto [eo], universala lingvo kreita de L. L. Zamenhof [eo], havas nestabilan historion en Nepalo ekde ĝia enkonduko en 1957. Kun la signfo “tiu kiu esperas”, Esperanto estas la plej sukcesa planlingvo, rekonata per ĝia simpleco kaj facila lerneblo, kun ĉirkaŭ 100 000 parolantoj ĉirkaŭ la mondo.

Sanjib Chaudhary, de Global Voices, parolis kun Bharat Kumar Ghimire [eo], prezidanto de la Nepala Esperanto-Asocio, por lerni pri la Esperanto-movado en Nepalo. La intervjuo estis redaktita por malgrandigo kaj klareco:

Global Voices (GV): Kiel komenciĝis la Esperanto-movado en Nepalo? Kiu komencis instrui Esperanton en Nepalo, kaj kiam tio okazis?

Bharat Kumar Ghimire (BKG): Esperanto was introduced in Nepal in 1957 by Tibor Sekelj, a Hungarian born polyglot, explorer and author. During his visit, he taught a group of young people at Tri Chandra College [in Kathmandu], a historic academic institution that remains prominent today.

During his six-month stay, he not only taught Esperanto but also founded the Kathmandu Esperanto Society in Nepal in the same year. Nepal, up until then, had not yet opened its doors to foreign visitors. King Mahendra of Nepal invited him to thank him for founding the country’s first public university and for teaching Esperanto.

Sekelj also met Nepal's renowned poet and then-Minister of Education, Laxmi Prasad Devkota, who began learning the basics of Esperanto in his office.

In 1959, Sekelj wrote the book “Nepalo malfermas la pordon” (Nepal Opens the Door), originally in Esperanto, during his stay in Madras, South India, where he divided his time between writing and studying yoga philosophy. The book was later translated into several languages, including English, Spanish, Serbian, and Hebrew.

Later, in 1961, Simo Milojević [eo], a Bosnian journalist and professional Esperantist, arrived in Nepal and taught Esperanto to more than 200 students over an eight-month period. He wrote several articles about Nepal.

Despite these early efforts, the Esperanto movement in Nepal stagnated for various reasons. However, in 1990, the Nepal Esperanto Association was established by three co-founders: Baikuntha Man Maskey, Shree Prasad Shrestha, and Dr. Keshav Ram Joshi. They remained active in the movement following the association's founding. Sadly, both Mr. Maskey and Dr. Joshi have since passed away.

Bharat Kumar Ghimire (BKG): Esperanto estis enkondukita en Nepalo en 1957 de Tibor Sekelj [eo], hungara poligloto, esploristo kaj verkisto. Dum lia vizito, li instruis al junulara grupo en la Tri Chandra College [altlernejo, nun dependa de la Universitato Tribhuvan – eo, ndltr.], historia kaj elstara institucio. Dum lia sesmonata gastado, li ne nur instruis Esperanton sed ankaŭ fondis la Katmanduan Esperanto-Asocion en Nepalo en la sama jaro. Nepalo, tiam, ankoraŭ ne estis malfermita al eksterlandanoj. La tiama Reĝo de Nepalo Mahendra Bir Bikram Ŝah Dev [eo] persone dankis lin por fondi la unuan landan publikan universitaton [fakte ‘publika universitato’ estis laŭ vikipedio popoluniversitato kaj laŭ la aŭtoro, Sanjib, ankaŭ publika forumo por instruado de Esperanto] kaj por instrui Esperanton.

Sekelj ankaŭ konis la nepalan elstaran poeton kaj tiaman Ministron pri Edukado Laxmi Prasad Devkota, kiu eklernis Esperanton.

En 1959, Sekelj verkis la libron “Nepalo malfermas la pordon”, originale en Esperanto, dum lia restado en Madras, Barato, kie li verkis kaj studis pri jogo-filozofio. La verko estis tradukita al pluraj lingvoj, inter ili la angla, hispana, serba kaj hebrea.

Poste en 1961, Simo Milojević [eo], bosnia ĵurnalisto kaj esperantista instruisto, alvenis en Nepalo kaj instruis Esperanton al pli ol 200 lernantoj dum ok monatoj. Li verkis plurajn artikolojn pri Nepalo.

Malgraŭ tiuj unuaj klopodoj, la Esperanto-movado en Nepalo stagnis pro diversaj kialoj. Tamen, en 1990, la Nepala Esperanto-Asocio [eo] estis starigita de tri kunfondintoj: Baikuntha Man Maskey, Shree Prasad Shrestha, kaj Dr. Keshav Ram Joshi. Ili aktive laboris post la fondado. Bedaŭrinde, Mr. Maskey kaj Dr. Joshi jam mortis.

Participants of Himalaja Renkontiĝo 2024. Photo by Nepal Esperanto Association. Used with permission.

Partoprenantoj al la Himalaja Renkontiĝo 2024. Foto de Nepala Esperanto-Asocio. Uzata kun permeso.

GV: Kiom da homoj parolas Esperanton en Nepalo? Kiuj estas la defioj de la Esperanto-movado tie?

BKG: It is quite challenging to determine the exact number of Esperanto speakers in Nepal, as many people learn the language independently. Since the Nepal Esperanto Association was established, we’ve taught Esperanto to roughly 5,000 people, though the actual number might be even higher. Around 200 to 300 people are estimated to speak the language fluently, while over 1,000 have a basic understanding.

One significant challenge for the Esperanto movement in Nepal is the issue of migration. Following the COVID-19 pandemic, many Esperanto speakers have migrated to more developed countries, which has posed a considerable obstacle to the growth and sustainability of the Esperanto community in Nepal.

BKG: Estas granda defio scii la ekzaktan kvanton de Esperanto-parolantoj en Nepalo, ĉar multaj homoj lernas per memlernado. Ekde la fondiĝo de la Nepala Esperanto-Asocio, ni instruis al ĉirkaŭ 5 000 homoj, tamen la kvanto eble estas pli granda. Ĉirkaŭ 200 aŭ 300 homoj probable flue parolas la lingvon, kaj pli ol 1000 havas bazan scipovon.

Grava defio por la Esperanto-movado en Nepalo estas migrado. Post la pandemio de KOVIM-19, multaj esperantistoj migris al pli disvolviĝintaj landoj, kaj tio kreis baron al la kresko kaj daŭripovo de la Esperanto-komunumo en Nepalo.

A group of Esperanto learners at Koteshwor Multiple Campus in Kathmandu. Photo by Nepal Esperanto Association. Used with permission.

Grupo de Esperanto-lernantoj en la universitato Koteshwor en Katmanduo. Foto de la Nepala Esperanto-Asocio. Uzata kun permeso.

GV: Kiel prezidanto de la Nepala Esperanto-Asocio, ĉu vi povas rakonti kion vi faris por antaŭenigi la Esperanto-movadon en Nepalo?

BKG: I am one of the founding members of the Nepal Esperanto Association and have played a key role in sustaining it through its various ups and downs over the years. After establishing the association in 1990, we have been following a new course conducted by Joachim Verdin from Poland.

As the president of the association, my primary goals include increasing the number of Esperanto speakers in Nepal and sharing updates about Nepal's Esperanto-related activities with the global community. Additionally, I aspire to translate key Nepali texts into Esperanto to further enrich the language's cultural exchange.

BKG: Mi estas unu el la fondintoj de la Nepala Esperanto-Asocio kaj ludis ŝlosilan rolon subtenante ĝin tra la jaroj. Post ĝia fondiĝo en 1990 ni sekvis novan vojon gviditan de Joachim Verdin el Pollando.

Kiel prezidanto de la asocio, miaj ĉefaj celoj estas pligrandigi la kvanton de esperantistoj en Nepalo, kaj diskonigi novaĵojn pri agado rilate al Esperanto en Nepalo al tutmonda komunumo. Plue, mi volas traduki elstarajn nepalajn verkojn al Esperanto por pliriĉigi la kulturan interŝanĝon en la lingvo.

GV: Ĉu vi povas paroli pri la Himalaja Renkontiĝo, kiun vi organizas ĉiujare?

Materialoj por lernado de Esperanto. Bildo de Sanjib Chaudhary. Uzata kun permeso.

BKG: The Himalaja Renkontiĝo (Himalayan Meeting) began in 1995 with the primary goal of addressing the financial challenges faced by Nepali Esperantists, which often made it difficult for them to travel abroad. To overcome this, we decided to invite Esperanto speakers from around the world to visit Nepal instead.

Additionally, we aimed to foster socio-cultural exchange between local and international participants. Since 2014, we have also introduced a special excursion (Speciala Ekskurso) to Nepal, designed for those who may not be interested or not able to go in trekking in the mountains but wish to explore the rich cultural and natural beauty of Nepal.

We organize the International Himalayan Meeting (Internacia Himalaja Renkontiĝo) every two years, alongside the Special Excursion (Speciala Ekskurso) during alternate years.

BKG: La Himalaja Renkontiĝo komeciĝis en 1995 kun la celo zorgi pri la financaj defioj de nepalaj esperantistoj, kiuj kutime ne povas vojaĝi eksterlanden. Por superi tion, ni decidis inviti esperantistojn el la tuta mondo viziti Nepalon.

Plie, ni volis antaŭenigi soci-kulturan interŝanĝon inter lokaj kaj internaciaj partoprenantoj. Ekde 2014, ni ankaŭ faras Specialan Ekskurson al Nepalo, por tiuj kiuj ne interesiĝas aŭ ne povas piedvojaĝi tra la montoj, tamen deziras koni la riĉan kulturan kaj naturan belaĵojn de Nepalo.

Ni organizas la Internacian Himalajan Renkontiĝon ĉiujn du jarojn, kaj la Specialan Ekskurson en alternaj jaroj.

GV: Kiel oni povas lerni Esperanton en Nepalo? Kio estas la haveblaj resursoj en Nepalo?

BKG: Nowadays, if someone wants to learn a language, they can do so through the internet, for example through Duolingo. Our organization also conducts language courses from time to time. For example, we are currently teaching two classes: one is being organized at Koteshower Multiple Campus, and the other is being held at the association's office.

As for the resources, we carry out these activities voluntarily. There is no consistent funding or support from either domestic or international sources. Unfortunately, the situation in Nepal is quite challenging, and while one or two individuals or organizations occasionally support us, it is not enough.

BKG: Nuntempe, se oni volas lerni la lingvon, ili povas uzi interreton, ekzemple per Duolingo. Nia organizo ankaŭ organizas kursojn de tempo al tempo. Ekzemple, nuntempe ni instruas en du klasoj, unu en la universitato Koteshwor, kaj la alia en la sidejo de nia asocio.

Pri la resursoj, ni laboras volontule. Ne estas financado aŭ subtenado de enlandaj aŭ internaciaj fontoj. Bedaŭrinde, la situacio en Nepalo estas defia, kaj kvankam unu aŭ du homoj aŭ organizoj foje subtenas nin, tio ne sufiĉas.

1 komento

Partopreni en la konversacio

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.