
Plenblovebla globo ĉe la civitana amaskomunikila pintkunveno de Global Voices en Kolombo, Sri-Lanko, en 2017. Foto de Jer Clarke.
Contents
- 1 Mi ne estas profesia tradukisto. Ĉu mi tamen povas kandidatiĝi kiel volontulo?
- 2 Ĉu eblos aperigi originale verkitajn tekstojn en Global Voices Esperanto (GVE)?
- 3 Mi ne vidas mian lingvon en la listo de Lingua-retejoj. Ĉu mi ankoraŭ povas partopreni?
- 4 Ĉu mi povas elekti la artikolojn kiujn mi volas traduki?
- 5 Kie mi povas trovi helpon se mi havas demandon pri tradukado aŭ teknikaj problemoj?
- 6 Kio okazas se mi faras eraron en la traduko?
- 7 Kial mem traduki se ni povas simple uzi maŝintradukilojn?
- 8 Ĉu oni pagas por tradukoj de artikoloj en Global Voices?
- 9 Ĉu vi akceptas traduktaskojn kontraŭ pago?
- 10 Kiel mi povas fariĝi tradukadministranto?
- 11 Mi estas studento pri tradukscienco. Ĉu mi povas fari staĝon?
- 12 Do, Lingua-volontuloj neniam renkontiĝas vidalvide, ĉu? Kiel vi laboras distance?
- 13 Ĉu ekzistas aliaj manieroj partopreni?
- 14 Ĉu mi povas esti parto de mojosa tutmonda traduka skipo? Alskribu nin nun!
Mi ne estas profesia tradukisto. Ĉu mi tamen povas kandidatiĝi kiel volontulo?
Jes ja! Nek formala kvalifiko nek minimuma sperto estas postulataj por registriĝi.
Ĉu eblos aperigi originale verkitajn tekstojn en Global Voices Esperanto (GVE)?
Bedaŭrinde ne eblas eldoni originalajn artikolojn en Esperanto, nur tradukojn, ĉar ne ekzistas redaktoro en la redaktejo de GV kiu scipovas Esperanton. Originalaj artikoloj devas esti publikigitaj ne nur en la angla sed ankaŭ en la araba, franca, portugala, rusa, kaj hispana. Oni proponas originalajn arikolojn per la tn. ‘story-pitching-form‘ [en], kie ankaŭ eblas proponi aliajn lingvojn. Proponoj estos taksataj sub la gvido de Filip Noubel, administra direktoro de GV Tutmonde. Vi povas aliĝi al Global Voices (GV) kiel volontula verkisto [en] kaj samtempe mencii en la aliĝilo al Global Voices Esperanto ke vi deziras verki artikolon por GV.
Mi ne vidas mian lingvon en la listo de Lingua-retejoj. Ĉu mi ankoraŭ povas partopreni?
Ni povas publikigi tradukojn de volontuloj nur kiam la koncerna lingvo havas retejon en Global Voices, kiun kontrolas lingva redaktisto/administranto. Vi povas vidi la liston de Lingua-retejoj kiuj aktive publikigas tradukojn en la paĝo pri Global Voices.
Tamen, Lingua estas volontula projekto, do se vi estas motivata helpi lanĉi novan lingvan retejon kaj vi opinias, ke ekzistas sufiĉe da komunuma intereso por varbi aliajn volontulajn tradukistojn, ni ŝatus aŭdi de vi. Bonvolu kandidatiĝi uzante la aliĝilon.
Ĉu mi povas elekti la artikolojn kiujn mi volas traduki?
Jes! La tradukistoj povas elekti artikolojn de Global Voices, Advox, Rising Voices aŭ de iu ajn el la retejoj de Community Blog se ankoraŭ ne ekzistas traduko. Ili eĉ povas specialiĝi pri ŝatata temo aŭ lando. GVE-administrantoj de tempo al tempo proponas tradukindajn artikolojn en Telegram-kanalo Tutmondaj Voĉoj (Global Voices/eo) aŭ diskonigas alvokojn por kuntraduki pli longajn artikolojn.
Kie mi povas trovi helpon se mi havas demandon pri tradukado aŭ teknikaj problemoj?
Depende de la specifaĵoj de via demando, vi povas:
- Demandu al lingva administranto (angle: translation manager) por via lingvo. Ĉiu retejo en Lingua*-komunumo havas unu aŭ plurajn lingvajn redaktorojn [en], kiuj administras la retejon, subtenas kaj trejnas tradukistojn kaj revizias tradukojn antaŭ ol publikigi ilin. *(Lingua estas projekto kiu celas internaciigi la artikolojn de Global Voices (GV) pere de tradukado en dekoj da lingvoj, kun la helpo de centoj da volontulaj tradukistoj, ndltr.).
- Demandu al la direktoro de Lingua [en].
- Retpoŝtu al la origina aŭtoro de la rakonto aŭ al la koncerna regiona redaktisto por klarigo.
- Konsultu unu el la gvidiloj de Lingua [en].
- Sendu vian demandon al unu el la komunumaj dissendolistoj por diskuto.
Vi ĉiam povas peti helpon al via lingva redaktisto kaj administranto, kaj al alia tradukisto el la teamo. Eventuale ni transdonos vian peton al la direktoro de Lingua. Se vi havas teknikajn demandojn pri kiel uzi nian administran sistemon, bazitan sur la platformon WordPress, legu nian Tradukgvidilon de Lingua en Esperanto aŭ la pli aktualan tradukgvidilon en la angla (nova versio okt 2024).
Vidu ankaŭ superrigardon pri aliaj gvidiloj en la artikolo “Bonvenon al niaj tradukistoj”.
Kio okazas se mi faras eraron en la traduko?
Ne maltrankviliĝu! La tradukoj estas reviziitaj de provleganto(j) antaŭ publikigo.
Kial mem traduki se ni povas simple uzi maŝintradukilojn?
Aŭtomata tradukado donas ĝeneralan ideon pri la enhavo de teksto. Tamen, ne estas konsilinda uzi tiun ilon kiam oni volas havi pli ĝisfundan komprenon de la mondo, scii pli pri la beleco de aliaj kulturoj kaj kompreni la diversajn aspektojn de iu lingvo. Cetere, tiaj tradukiloj ne disponeblas por ĉiuj lingvoj. Ni preferas donaci al niaj legantoj tradukon faritan kun amo!
Maŝintradukiloj kiel Google Translate aŭ DeepL povas esti utilaj en foresto de homaj tradukistoj por rapide akiri ĝeneralan sencon pri kio temas teksto. Eĉ en la manoj de homaj tradukistoj, ĉi tiuj iloj povas esti utilaj dum la tradukprocezo. Tamen, se temas pri tradukado de rakontoj, kiuj prezentas la belecon kaj poezion de kulturo, klarigas la nuancojn de kompleksa loka afero, aŭ simple proponas plaĉan kaj pensigan legosperton, maŝintradukado memstare ne rezultas en traduko kiu proksimas al tiuj de homaj tradukistoj, kun nia tuta vivosperto kaj imagopovo. Tradukado ja estas arta formo. Sen mencii ke maŝintradukado ne funkcias kohere aŭ ne disponeblas en ĉiu lingvo!
La rezulta traduko – la fina produkto – estas nur la duono de ĝi. La praktiko de tradukado subtenas la evoluon de kritika kaj kreema pensado, kapabloj kiuj estas vaste aplikeblaj al aliaj personaj kaj profesiaj okupoj. Ĝi kultivas pli profundan konscion pri onies kulturaj konvinkoj kaj ĝi plilarĝigas onies perspektivon por inkluzivi kroman kulturon, kiuj ambaŭ povas konduki al pliigita empatio kaj novigado. Ĉi tiuj estas muskoloj, kaj ekzerci ilin estos ĉiam utilaj por ni. Nur pensu pri aŭtoj – ni havas la teknologion, kiu povas transporti nin rapide de unu loko al alia, sed tio ne anstataŭas la bezonon streĉi niajn proprajn krurojn farante malstreĉan promenadon tra la naturo aŭ akceptante defian kuron pro sporto.
Kaj tradukado estas unu el la multaj agadoj, kiu kunvenigas nin trans landlimoj kun komuna celo, kaj kiun la komunumo de Global Voices defendas. Maŝintradukado simple ne estas anstataŭaĵo.

“Vero: fidi, respekti, kompreni, traduki, homaron.” Agado ĉe la civitana amaskomunikila pintkunveno de Global Voices en Kolombo, Sri-Lanko, en 2017. Foto de Jer Clarke.
Ĉu oni pagas por tradukoj de artikoloj en Global Voices?
Bedaŭrinde, ne. Tutmondaj Voĉoj estas volontula projekto. La Lingua-retejoj ekzistas danke al la sindonemo de centoj da volontuloj, kiuj donas iliajn libertempon por fari tradukojn kaj tiamaniere konstruas pontojn inter lingvoj kaj kulturoj. Tion dirite, niaj tradukistoj sentas ke ili faras pozitivan kontribuon al la mondo. La tradukistoj ankaŭ multe lernas pere de tiu laboro. Legu pli pri la kialoj por partorpeni en la taduklaboro.
Ĉu vi akceptas traduktaskojn kontraŭ pago?
Kiel aparta iniciato, Global Voices ofertas profesiajn tradukservojn al samideaj organizaĵoj kontraŭ pago ene de diversaj specialaĵoj, kiel ekzemple esprimlibereco kaj lobiado por malferma interreto. La gajno de ĉi tiuj tradukaj taskoj subtenas kaj la projekton Lingua kaj Global Voices entute. Lernu pli [en].
Kiel mi povas fariĝi tradukadministranto?
Ĉiu lingvo en la Lingua-komunumo havas unu aŭ plurajn tradukadministrantojn (angle translation managers), kiuj administras la retejon, subtenas kaj trejnas tradukistojn kaj revizias tradukojn antaŭ ol ili estas publikigitaj. Tradukadministrantoj devas esti denaskaj parolantoj de sia lingvo [kompreneble tio ne validas por Esperanto, ndlr.] aŭ havi kompareblan lingvonivelon, krom scipovi la anglan, kiu estas kaj lingvofankao ĉe Global Voices kaj la plej ofta fontlingvo por tradukoj [ĉar artikoloj plej ofte unue aperas en tiu lingvo, ndltr.]. Volontuloj povas alveni al la rolo de tradukadministranto diversmaniere. Se vi interesiĝas fariĝi tradukadministranto, bonvolu kontakti tradukadministranton por via lingvo. Alternative, se via lingva retejo nuntempe ne havas tradukadministranton, bonvolu sendi al ni aliĝilon [en] por kandidatiĝi kiel volontulo, indikante ke vi interesiĝas pri tiu rolo.
Mi estas studento pri tradukscienco. Ĉu mi povas fari staĝon?
Jes! Vi povas havi lokon en nia teamo kiel tradukisto, provleganto aŭ en aliaj roloj por iu antaŭfiksita periodo aŭ tempo! Tamen, pensu ke ni ne havas fizikan oficejon, sed funkcias pere de telelaboro. Tio signifas ke ne ekzistas ebleco interkonatiĝi kun redaktistoj persone. Se via laboro kiel staĝanto povas okazi distance, bonvolu kontakti kaj informi nin pri viaj bezonoj kaj ni faros ĉion eblan por respondi al viaj bezonoj. Ĉiukaze, vi povas aliĝi al Global Voices kiel volontulo!
Do, Lingua-volontuloj neniam renkontiĝas vidalvide, ĉu? Kiel vi laboras distance?
Lingua-volontuloj, kiel ĉiuj aliaj kunlaborantoj ĉe Global Voices entute, situas en la tuta mondo kaj tio estas unu el la plej belaj aspektoj de la projekto. Ni regule komunikas pere de retlistoj, retmesaĝoj, Slack [skipa interkunlabora komunikilo, ndltr.], tujmesaĝilaj apoj kiel WhatsApp, blogaj afiŝoj kaj vidaj alvokoj (video calls).
Tamen, ni ankaŭ renkontiĝas vidalvide kiam aperas la oportuno. Povas esti lokaj renkontiĝoj por kontribuantoj de Global Voices kiuj loĝas en la sama urbo aŭ specialaj renkontiĝoj kiam du aŭ pli da membroj hazarde troviĝas en la sama loko. Krom spontaneaj renkontiĝoj, ĉiuj kelkaj jaroj Global Voices organizas pintkunvenon [en] ie en la mondo, profitante de la okazo por provi kunigi kiel eble plej multajn volontulojn.
Ĉu ekzistas aliaj manieroj partopreni?
Yes! La projekto Lingua estas parto de Global Voices kaj vi povas diversmaniere partopreni en Global Voices:
- Kandidatiĝu por esti volontula verkisto [en]: Multaj tradukistoj de Lingua plue verkas rakontojn pri sia loka kunteksto kaj kulturo por Global Voices.
- Restu en kontakto kun nia laboro: Vi povas registriĝi por ricevi novaĵleteron de Global Voices en la angla aŭ unu el la multaj novaĵleteroj ofertitaj de specifaj lingvaj retejoj. Simile, vi povas sekvi nin en iuj sociaj retejoj kiel MiaVivo kaj Telegram en la kazo de Global Voices Esperanto (GVE).
- Kiam vi ŝatas artikolon, kundividu ĝin aŭ rekomendu ĝin al viaj sekvantoj.
- Partneriĝu kun ni: Se vi laboras por samidea organizaĵo kaj pensas, ke ni devus kunhavigi enhavon aŭ kunlabori en projekto, kontaktu nin [en].
- Donaci [en]: La projekto Lingua estas parto de Global Voices, kiu estas neprofitcela organizaĵo, kiu dependas de subteno de niaj multaj sponsoroj kaj monsubtenantoj.