La plej bona filmo de Kazaĥio en 2024 esploras suferojn pri la unika kaj jarcenta tradicio pri adopto

La ĉefa figuro de la filmo Yersultan (dekstre) biciklas kun amiko. Bildo de la filmo “Бауырына салу | Трейлер | В кино с 18 июля” el Sulpak Cinema (jutubo). Justa uzo.

La 15-an de novembro, la kazaĥia [eo] filmo “Bauryna Salu” [“donacita al parenco“] estis akceptita kiel kandidato por la Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo. La filmo rakontas pri la vivo de 12-jara knabo nomita Yersultan, kiu estis donacita de liaj gepatroj al lia avino infanaĝe.

Tiu okazis per kazaĥia tradicio nomata “bauryna salu” (donacita al parenco). Estis kutimo, ke junaj gepatroj donacu sian plej aĝan aŭ plej junan infanon al geavoj aŭ pliaĝaj parencoj. Kiam ili atingas ian aĝon, la infanoj povas decidi ĉu resti kun la adoptita familio aŭ reveni al la gepatroj.

Jen la antaŭfilmo.

Post la morto de sia avino, kun kiu li vivis dum dek jaroj, Yersultan revenas por vivi kun siaj gepatroj. La ĉeftemo de la rakonto estas liaj klopodoj ligiĝi kun liaj gepatroj post longa aparteco, kiu faris de ili preskaŭ fremduloj. Tiel, la filmo esploras la malbonan flankon de jarcenta tradicio kiu ankoraŭ okazas en Kazaĥio [eo], kaj kiu atingas multajn familiojn, precipe infanojn.

Fakte, la filmreĝisoro Askhat Kuchinchirekov travivis tion – li estis edukita de lia avino post decido de liaj gepatroj donaci lin. Kiel homo traŭmatizita per tiu travivaĵo, Kuchinchirekov diris ke estis grava afero por li fari rakonton el la vidpunkto de Yersultan kaj montri liajn sentojn kaj travivaĵojn. Krom reĝisori, Kuchinchirekov ankaŭ verkis la scenaron [eo]. La filmo aperis en oktobro 2023, tamen aperigita en landaj kinejoj sole en julio 2024.

Jen intervjuo kun la reĝisoro Askhat Kuchinchirekov pri la filmo kaj lia travivaĵo esti edukita de lia avino.

La filmo vekis ekscititajn publikajn diskutojn pri la tradicio de “bauryna salu“, inkluzive de ĝia originoj, graveco en moderna mondo, kaj pli grava, efikoj sur plenkreskuloj kaj infanoj. Originale, la tradicio stariĝis kiel rimedo por plifortigi familiajn ligojn en striktaj kaj malgrandaj nomadaj komunumoj. Estis ankaŭ rimedo por kundividi edukadon de infanoj, kiam ne ekzistis infanĝardenoj [eo]. Aliaj diras, ke estis rimedo por konsoli solecajn pliaĝulojn kaj familiojn sen infanoj, tiel ke ili povus travivi gepatrecon kaj havi kompanion.

Subtenantoj, en sociaj retejoj, diras ke la tradicio ankoraŭ gravas en moderna mondo, ĉar ĝi permesas al infanoj kreskiĝi kun parencoj kiuj havas pli da sperto kaj scio pri edukado de infanoj. Tiu argumento baziĝas sur premiso, ke unuafojaj gepatroj ne havas sperton pri zorgado de infanoj. Ili ankaŭ diras, ke la kutimo protektas infanojn de eblaj gepatraj perfortoj, kaj donas al ili ŝancon kreski en medio plena je senkondiĉa amo de geavoj.

Sube estas videaĵo en Jutubo kun reagoj de kazaĥoj kiuj spektis la filmo.

Kritikantoj aliflanke diras, ke la kutimo kaŭzas emocian traŭmaton en infanoj, rilate al sento de forlaso kaj aliaj aferoj. Ili argumentas, ke estas pli bone por infanoj kreski kun gepatroj ĉar, post apartigo, ili trovos malfacilaĵojn por religiĝi kun gepatroj, kaj eble sentos solecon kiam geavoj mortos.

Krom veki diskutojn, la filmo partoprenis kaj gajnis multajn premiojn en internaciaj filmfestivaloj. La plej impresa estas la nacia Tulpar-filmpremio” en la kategorio de plej bona filmo, kaj la Azia-Pacifika Filmpremio [eo] en la kategorio plej bona junula filmo. Eĉ se ĝi ne estis listigita kaj ne gajnis la Oskar-premion [eo], ĝi jam fariĝis unu el la plej efikaj filmoj de sia generacio.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.