
Foto de Roman Petrov ĉe Unsplash. Libere uzebla laŭ permesilo Unsplash License.
Ekde la 16-a de decembro 2024 Moldavio deklaris krizostaton en la energia sektoro. La ĉefa kialo de la krizo estas ke neniu en Moldavio scias, ĉu Gazprom, la rusa ŝtata energikompanio, daŭre provizos per rusa gazo la ĉednestrian regionon de Moldavio post la 1-a de januaro 2025. Pro tio Kiŝinevo [eo] kaj Tiraspolo prepariĝas por la plej malbonaj scenaroj.
NewsMaker respondas [ru] ŝlosilajn demandojn pri la energia krizo en ĉi tiu artikolo, kiu estis tradukita, redaktita kaj republikigita kun permeso de NewsMaker.
Ĉu povas okazi, ke Moldavio estos sen gaso?
Gasliverado al la dekstraborda Moldavio ne estas je risko de ĉesigo. La problemo de gasliverado koncernas nur Ĉednestrion.
Ekde la fino de 2020 Kiŝinevo [eo] aĉetadis gason por la dekstra bordo de [la rivero, nldr.] Dnestro [eo] en la internacia merkato. En vendredo, la 13-an de decembro, la kompanio Moldovagaz anoncis ke ĝi aĉetis la tutan gaskvanton necesan por la dekstra bordo ĝis la fino de venontjara marto.
La gasliverado al Ĉednestrio post la 1-a de januaro 2025 estas minacata. Nuntempe la tuto de la rusa gaso liverata de Gazprom — 5,7 milionoj da kubaj metroj tage — estas direktata al la regiono, kie ĝi estas uzata kaj por interna konsumo kaj por kontentigi la bezonojn de la centralo Moldavskaja GRES, kiu generas elektron por ambaŭ bordoj de Dnestro. Ĉednestrio ne pagas por la konsumita gaso.
Kial Gazprom povus ĉesi liveri gason?
La kontrakto por la transito de rusa gaso tra la teritorio de Ukrainio eksvalidiĝos la 1-an de januaro 2025. Malgraŭ la milito inter Rusio kaj Ukrainio, la gastransito kaj la kontrakto, subskribita en 2019, daŭris. Kijivo plurfoje deklaris, ke ĝi ne planas plilongigi la transitan interkonsenton kun Gazprom.
Krom Moldavio, ankaŭ Slovakio, Hungario kaj Aŭstrio ricevas gason tra Ukrainio.
Antaŭe, moldaviaj aŭtoritatoj kaj spertuloj supozis, ke la gastransito daŭros se eŭropaj kompanioj, kaj ne Gazprom aŭ filioj, pagos por transportado de gaso tra Ukrainio.
Ŝajnas tamen, ke la transito tra Ukrainio ne estos plilongigita [ru].
Ekzistas alternativa vojo por rusia gasliverado al Ĉednestrio [ru|uk|en]: el Rusio al Turkio per la dukto TurkStream [Turka fluo, ndltr.], poste tra Bulgario, Rumanio, kaj parte tra la Odesa provinco de Ukrainio. Por liverado per ĉi tiu vojo, Gazprom bezonas rezervi duktokapaciton.
La 16-a de decembro estis la lasto dato, kiam Gazprom povus rezervi la kapaciton por la la monato januaro de 2025. Kiel raportis Interfax en la 18-a de decembro, Gazprom ĝin ne rezervis [en].
Kion diras Gazprom? Ĉu ili volas daŭrigi liveradon de gaso?
Gazprom ne komentis la estontan gasprovizon al Moldavio. La pozicio de Gazprom nur povas esti konkludita el la deklaroj faritaj de la eksministro pri energio Victor Parlicov [elp. Viktor Parlikov] [en], kiu lastatempe renkontiĝis kun la estro de Gazprom Aleksej Miller. Laŭ li, Gazprom ligas pluan gasprovizon kun la ŝuldo de la dekstra bordo de Dnestro por gaso. Ambaŭ flankoj havas tre malsamajn nombrojn por la kvanto de ŝuldo: Rusio citas ciferon superantan 700 milionojn da usonaj dolaroj (ĉirkaŭ 680 milionoj da eŭroj), dum Kiŝinevo asertas, ke ĝi pretas pagi nur iom pli ol 8 milionojn da dolaroj surbaze de sendependa revizio.
Kiaj estas la ŝancoj, ke la gasliverado al Ĉednestrio estos ĉesigita?
Neniu scias. Kvankam Gazprom eble scias, ke estas malprobable ke ili baldaŭ deklaros tion publike. La ĉednestriaj aŭtoritatoj ne ekskludas, ke la problemo pri gasprovizo povas esti solvota en la novjara nokto. Ili ankaŭ deklaris krizokazan situacion en la ekonomio.
Kio okazos se Ĉednestrio restos sen rusa gaso?
Aperos problemoj sur ambaŭ bordoj de Dnestro. La maldekstra bordo restos sen gaso — la ĉefa hejtaĵo — dum la dekstra bordo renkontos seriozajn problemojn pri elektro.
Kiŝinevo povus liveri gason al Ĉednestrio, sed nur – laŭ la registaro – kontraŭ ĝustatempa pago. Tamen la internaj gasprezoj en Ĉednestrio estas plurfoje pli malaltaj ol sur la dekstra bordo: malpli ol 1 moldava leo (0,05 eŭroj) por kuba metro da gaso — kontraŭ 16,74 moldavaj leoj (0,87 eŭroj) sur la dekstra bordo.
Ĉednestrio ŝajne prepariĝas por vivo sen gaso. La lokaj aŭtoritatoj laboras pri plano por entreprenoj kaj teknika infrastrukturo okaze de gasoĉesigo.
Por Kiŝinevo, la ĉefa problemo estas elektro. Vintre, Moldavskaja GRES produktas 70% de la elektro konsumata de la dekstraborda Moldavio. La cetero venas de termocentraloj en Kiŝinevo kaj Bălți [eo, elp. bəlcj], renoviĝantaj energifontoj kaj importado el Rumanio. Se gasliverado ĉesiĝos, Moldavskaja GRES ne povos produkti elektron por la dekstra bordo.
Do ĉu estos elektro?
Kiel estis menciite antaŭe, Moldavskaja GRES ne povos produkti elektron por la dekstra bordo de Dnestro. La aŭtoritatoj de Ĉednestrio planas en kriza situacio ŝanĝi la funkciadon de Moldavskaja GRES al karbo. Tamen ankaŭ ĉi tio prezentas defiojn: dum la ŝanĝo al karbo la regiono povos esti senkurentigita por 10 horoj.
Krome, la karborezervoj en Ĉednestrio sufiĉas nur por 50 tagoj, kaj la centralo povas funkcii nur per karbo el la Donecka baseno. Antaŭ du jaroj la ŝtatestro de Ĉednistrio Vadim Krasnoselskij konstatis [ru, filmeto, ndltr.]: „La stacio povas funkcii nur per Donecka karbo. Kaj tiu karbo, kiu tie estas kaj sufiĉos por du monatoj kaj duono, estis liverita antaŭ 2014. Eĉ fizike ne eblas liveri pli nun.”
Moldavio povus aĉeti gason kaj liveri ĝin al Moldavskaja GRES por elektroproduktado, sed tio ĉi postulus konsiderindajn monrimedojn. Amaskomunikilaj raportoj sugestas, ke Kiŝinevo taksas la koston je proksimume 240 milionoj da eŭroj.
Kial Moldavio ne povas simple aĉeti elektron de Rumanio?
Moldavio havas kvoton por transportado de elektro el Rumanio, kiu eble ne sufiĉos. Krome, ĝi devos konkuri sur la rumana merkato kun Ukrainio.
Similan situacion Moldavio jam spertis en novembro de 2022, kiam ĝi aĉetis sian tutan elektron el Rumanio. Tiam la energia infrastrukturo de Ukrainio estis en multe pli bona stato, kaj Moldavio povis uzi la kvoton de Ukrainio por liverado de elektro.
Du jarojn poste, la energia infrastrukturo de Ukrainio konsiderinde malboniĝis pro amasaj atakoj de Rusio, kaj la najbara lando mem importas elektron.
Teknike, Moldavio povas transpasi sian importkvoton, sed tiam necesos pagi por la „senkontrolaj fluoj” laŭ tre altaj tarifoj.
Ĉu senkurentiĝoj eblas?
En tia krizo, ilia probableco pliiĝos. La aŭtoritatoj lastatempe adoptis reglamenton pri krizaj situacioj en la energia sektoro. La dokumento [ro] resumas la prioritatajn elektrokonsumantojn en la okazo de eblaj provizoraj („ruliĝantaj”) ĉesigoj de elektroprovizado.
Prioritataj konsumantoj inkluzivas:
- Respublikajn, regionajn, distriktajn kaj municipajn malsanulejojn, la centron de kriza medicino, la centron de sangotransfuzo, la nacian agentejon pri publika sano, orfejojn kaj infanĝardenojn;
- Gazmezurajn staciojn kaj pumpejojn, sistemojn de centralizita hejtado por loĝsektoroj;
- Administrantojn de provizantoj de energio kaj publikaj servoj;
- Registaron, parlamenton, la prezidentan administracion, ministeriojn pri defendo, servon de informoj pri sekureco (SIS), ministerio pri internaj aferoj, la inspektorejon pri krizostatoj, la servon de ŝtata protekto kaj gardo kaj la doganan servon;
- Flughavenojn kaj alian transportan infrastrukturon.
Hejmdomanaraj [eo] konsumantoj estas nur oka laŭ prioritato.
Ankaŭ en Ĉednestrio la lokaj elektroprovizantoj ellaboris planon por la okazo de eblaj ruliĝantaj senkurentiĝoj.
Nuntempe, la krizostato en Moldavio estas deklarita por 60 tagoj. Ukrainio, responde al la kreskantaj zorgoj pri transito de gaso, diris ke ĝi estas preta daŭre transporti gason, sed nur se ĝi estos ne el Rusio [ru].