Kiel internacia komunumo de verkistoj, tradukistoj kaj aktivuloj pri homaj rajtoj, Tutmondaj Voĉoj (Global Voices) solidaras kun la organizaĵoj kaj komunumoj trafitaj de la ĵusa frostigo de ekstera helpo de Usono. La subita halto en financado jam havas ruinigajn efikojn: NRO-j tutmonde alfrontas laborperdojn, funkciajn fermojn kaj interrompojn de kritikaj servoj. Eĉ se la financado estos restarigita rapide, la ĥaoso de la lasta semajno de januaro havos longdaŭrajn efikojn, kaŭzante damaĝon al tiuj, kiuj plej bezonas tiun helpon kaj al tiuj, kiuj laboras por disdoni ĝin.
Ĉe Tutmondaj Voĉoj, ni kredas je la potenco de rakontado por konstrui komprenon kaj respondecon. Dum ĉi tiuj eventoj disvolviĝas, ni daŭre plifortigos la voĉojn de homoj trafitaj de tiuj decidoj, rekte kaj nerekte, por ke ili povu esprimi siajn perspektivojn kaj la realajn homajn sekvojn de tiuj politikoj.
Ĉi tiu situacio ankaŭ elstarigas la bezonon de pli daŭrigebla kaj pli surlokigita helpo, malpli dependa de grandaj donacantoj kun grandega povo influi decidojn. Kvankam anstataŭi la plenan kvanton de usona internacia subteno ne povas okazi tuj, ni ĉiuj devas pripensi kaj labori por pli justa kaj rezistema sistemo de internacia helpo.
Ni alvokas niajn kolegojn kaj la civitanojn tra la mondo kiel plej eble subteni la trafitajn organizojn – ĉu plifortigante iliajn rakontojn, kunigante rimedojn aŭ pledante por politikoj kiuj subtenas internacian solidarecon.
Ni daŭre priatentos la situacion kaj informos nian komunumon. Se vi havas rakontojn por kundividi, perspektivojn por aldoni aŭ manierojn helpi, via kontribuo estas plej bonvena.
Kune ni strebas por mondo kie kunlaboro, ne izoliĝo, gvidas nian tutmondan respondon al krizoj.
1 komento
Ĉu vi vere kredas ke dependa (kiel ni povas vidi) Tutmondaj Voĉoj povas fari nedependajn opiniojn en siaj novaĵoj? Simple pensu.