
Dekoraciaĵoj de la Luna Novjaro. Bildo: Oiwan Lam
La 29-a de januaro markis la komencon de la Luna Novjaro, festo celebrata tra Azio, inkluzive de Ĉinio, Koreio, Vjetnamio, Singapuro, Malajzio kaj pli. La dato de la festo estas bazita sur la lun-suna kalendaro kaj estas kutime nomata Luna Novjaro, Ĉina Novjaro aŭ la Printempa Festo fare de plej multaj amaskomunikiloj en la angla [kaj en Esperanto, ndltr.].
Tamen, en la lastaj jaroj, la nomado de la festo fariĝis pridiskutata — pli kaj pli da homoj en kontinenta Ĉinio insistas ke la festo havas ĉinan originon kaj tial devus esti nomata “Ĉina Novjaro”. Kontraste, aliaj vidas “Lunan Novjaron” kiel pli inkluziva, ĉar ĝi estas festata en 200 landoj kaj komunumoj, ne nur en Ĉinio.
La kultura streĉiteco intensiĝis, ĉar 2025 estas la unua novjaro post kiam Unesko aprobis la peton de Ĉinio inkluzivi la kutimojn de la Printempa Festo en sian Reprezentan Liston de la Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro [eo] en decembro 2024. Iuj kontinentĉinaj retaj patriotoj interpretas la geston kiel oficialan kaj internacian agnoskon de la ĉina proprieto de la festo kaj kampanjas por ties norma traduko kiel “Ĉina Novjaro”.
Unesko establis tri listojn [en.wikipedia] de nemateria kultura heredaĵo por konsciigi pri ilia graveco kaj kuraĝigi kulturan konservadon tra la mondo. Tamen, la oficiala atribuo de kultura praktiko kiel la heredaĵo de unu sola nacio senintence kaŭzis streĉitecojn kaj konfliktojn en Azio. Ĉi tio okazas plejparte ĉar kulturoj konstante evoluadas kaj havas grandajn historiajn spurojn, kiuj transpasas modernajn limojn kaj konfliktojn.
Ekzemple, la unua kultura batalo inter ĉinaj kaj koreaj interretaj uzantoj estis ekigita de la sukcesa peto de Sud-Koreio aldoni la festivalon Gangneung Danoje [en] al la Listo de Nemateria Kultura Heredaĵo de Unesko en 2005. Kvankam la korea festivalo havas unikajn ŝamanismajn [eo] ritojn, iuj ĉinaj interretaj patriotoj akuzis Koreion je ŝtelado de la Drakboata Festo [en], ĉar ambaŭ festivaloj okazas komence de somero kaj kunhavas la saman skriban ĉinan karaktron 端午節. Denove, en 2013, post kiam la kolektiva praktiko de Kimjang (la farado kaj kundividado de kimĉio) [en] estis inkluzivita en la Unesko-liston, iuj ĉinaj interretaj uzantoj protestis kaj asertis, ke la korea kimĉio [eo] originis el la ĉina provinco Siĉŭano [eo]. Por eviti konfuzon, la sudkorea registaro ŝanĝis la karaktron de kimĉio al 泡菜, kun la signifo fermentita legomo en la ĉina, al 辛奇, fonetika transliterumo de la vorto kimĉio en ĉinaj karaktroj.
Ĉi tiu disputo pri la Luna Novjaro estas de simila naturo, sed multe pli ampleksa, ĉar multaj aliaj landoj kundividas la feston.
Kvankam la vortumo en la Unesko-listo de nemateria kultura heredaĵo estas “Printempa festo, sociaj praktikoj de la ĉina popolo por celebri la tradician novjaron”, iuj ĉinaj interretaj patriotoj uzas la okazon por normigi la anglan tradukon de la festo kiel “Chinese New Year” (“Ĉina Novjaro”).
Ili insistas, ke la uzo de la termino “Luna Novjaro” estas parto de kultura milito celanta subfosi la efikojn de la ĉina kulturo en Azio. En Xiaohongshu, populara ĉina socia retplatformo, iuj ĉinaj uzantoj lanĉis kampanjon por eduki eksterlandajn uzantojn por la uzado de “Ĉina Novjaro” en siaj bondeziraj mesaĝoj. Jen unu tia mesaĝo, kiu estis cirkuligita en ĉinaj sociaj retejoj (per Weibo-uzanto Xún Yè Yǔ):
对中国人请不要说 Lunar New Year,这是一些继承了中国传统文化,却迫切想“去中国化”,与中国文化切割,再进行占有的人搞的文化破坏和掠夺,因为中国农历新年并不以“lunar calendar”为计算单位,而使用的是“chinese calendar”,一种阴阳合历,所以在这个我们已经使用了千百年的中国历史节日说“lunar”是一种非常恶劣的文化侵占行为。
Bonvolu ne bondeziri al ĉinoj per la termino Luna Novjaro. Ĉi tio estas ago de malĉinigado farita de tiuj, kiuj heredis la tradician ĉinan kulturon sed volas fortranĉi siajn ĉinajn kulturajn ligojn. Ili subfosas la ĉinan originon de sia kulturo por ekposedi ĝin. La ĉina agrikultura kalendaro ne nur baziĝas sur la lun-kalendaro sed estas kombinaĵo de luna kaj suna kalendaroj. Tial nomi ĉi tiun feston, kiu havas milojn da jaroj da historio, ‘Luna Novjaro’ estas fia ago de kultura alproprigo.
La najbaraj landoj de Ĉinio, inkluzive de Koreio kaj Vjetnamio, ankaŭ festas la Lunan Novjaron. En Koreio, la festo estas nomata Seollal [en], dum en Vjetnamio, ĝi estas nomata Tết Nguyên Đán [en]. Ambaŭ tradukas la feston kiel “Lunar New Year” (Lunan Novjaron) en la angla.
Iuj ĉinaj interretaj patriotoj ankaŭ turnis sin al tajvananoj kaj honkonganoj — kie la termino Luna Novjaro estas pli ofta — kaj diris, ke ilia tradukprefero montris separismajn nuancojn. Sekve, kelkaj komencis bojkoton kontraŭ ĉinaj kompanioj, kiuj uzis “Lunan Novjaron” en siaj bondezirkampanjoj. Ekzemple, bloganto pri animacio el Gŭangdongo akuzis kvin ĉinajn kompaniojn en Weibo:
今年春节申遗成功, 应该用Chinese New Year, 但这些中国企业还在lunar new year
点名: 霸王茶姬,CoCo卓雅,携程,泡泡玛特……
La Printempa Festo estis sukcese enmetita en la Unesko-liston de nemateria kultura heredaĵo ĉi-jare. Ni do uzu la terminon ‘Ĉina Novjaro’. Tamen, iuj ĉinaj kompanioj ankoraŭ uzas la terminon ‘Luna Novjaro’. Ili estas: Chagee, CoCo Bubble Tea, Trip.com, Pop Mart…
Fine, Chagee, populara teovendejo, devis pardonpeti [en] pro sia elekto de vortoj en sia novjara saluto.
La ŝtata Ĉina Centra Televido ankaŭ prezentis novaĵraporton [cn] por subteni la retan kampanjon, kaj la oficiala rakontado estis rapide reprenita de multaj por-ĉiniaj influantoj, kiel @zhao_dashuai en X (antaŭe Twitter).
Krom tio, ke laŭ la luna kalendaro la luna novjaro estas en junio.
Provi ŝanĝi Ĉinan Novjaron aŭ Printempan Feston al Luna Novjaro nur ĉar ne-ĉinoj festas ĝin, similas ŝanĝi la nomon de Kristnasko ĉar ankaŭ nekristanoj festas ĝin. pic.twitter.com/ukSWRc9QIr
— Zhao DaShuai 东北进修🇨🇳 (@zhao_dashuai), la 29-an de janurao 2025.
Tamen, multaj ankaŭ mokas la ekstreman naciisman sintenon, ĉar antaŭe ĉinaj ŝtataj amaskomunikiloj, inkluzive de Xinhua [eo] kaj People’s Daily [Renmin Ribao- eo, ndlr.] , ankaŭ uzis “Lunan Novjaron” en siaj novaĵtitoloj.
Fakte, la 22-an de decembro 2023, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj aprobis rezolucion [en] por aldoni la “Lunan Novjaron” al sia oficiala feria listo, samtempe agnoskante ke la festo estas sekvata en multaj membroŝtatoj.
Krome, eĉ la vorto “luna” ne tute precize priskribas la lun-sunan naturon de la festo. La esprimo “Ĉina Novjaro” ankaŭ sonas sufiĉe stranga, ĉar ĉinoj neniam nomas la feston “中國新年” (Novjaro de Ĉinio) aŭ “華人新年” (Novjaro de Ĉinoj) en sia propra lingvo. La plej konvenciaj esprimoj inter ĉinoj estas 春節 (Printempa Festo aŭ Chun Jie), 農歷新年 (Agrarkalendara Novjaro aŭ Luna Novjaro) aŭ simple 過新年 (Trapasi la Novjaron).
Iuj timas, ke la normigo de la angla nomado de la festo kiel “Chinese New Year” (“Ĉina Novjaro”) ne nur ekskludas la ne-ĉinojn sed ankaŭ detruas la diversecon de la ĉinaj kulturoj.