‘Lingva kaj kultura diverseco difinas nian komunan homaron,’ diras juna majalingva aktivulo

#StoriesThatInspire (Rakontoj kiuj inspiras). Renkontu 10 aktivulojn, kiuj uzas ciferecan amaskomunikilaron por plifortigi kaj akceli la majaan lingvaron en Meksiko.

Foto: Jose Raul Sánchez Pérez, eldonita kun permeso

Lernu pri la inspira rakonto de unu el la subvenciantoj elektitaj por la Maya Language Digital Activism Fellowship [es] 2024 organizita de Rising Voices. En ĉi tiu persona eseo, la aŭtoro kundividas [informojn] pri sia sperto en aktivismo kaj la projekto per kiu li serĉas antaŭenigi sian denaskan lingvon, ene de sia komunumo kaj en ciferecaj spacoj.

Mi nomiĝas José Raúl Sánchez Pérez, mi estas 22-jara. Mi havas diplomon pri lingvo kaj kulturo kun fako pri instruado, kaj mi parolas la ĉolan [eo – Ch'olChol]. Mi devenas de la ejido [komunuma tero] Panhuitz Tianija en Tila [es], en la meksika subŝtato Chiapas [en] nomita tiel ĉar ĝi estas komunumo kiu situas en alta altitudo. “Panhuitz” tradukiĝas en la hispanan kiel “sur la monteto” kaj Tianija estas la nomo de rivero kiu fluas tra la areo.

En la komunumo Panhuitz ĉiuj parolas la ĉolan : infanoj, plenkreskuloj kaj maljunuloj, ĉar ĝi estas nia gepatra lingvo. La plej grava afero en mia komunumo estas ĝiaj pacaj, amikaj kaj zorgemaj homoj. En ajna festo ni subtenas unu la alian, kaj ĉiuj, senescepte, partoprenas en la kuirado. La viroj respondecas pri la lavado de la folioj por la tamaloj (tamales), la ekigado de la fajro, la aranĝo de la tamaloj en la poto kaj kontroli ĉu la kuirado pretas. La virinoj respondecas pri la miksado de la pasto kaj la rulado de la tamales kaj tortiljoj. Ĉiuj subtenas unu la alian en ĉio.

Komunuma tero Panhuitz Tianiaj. Foto de José Raúl Sánchez Pérez, kundividita kun lia permeso..

Niaj teroj estas kovritaj per verda vegetaĵara tapiŝo. Ĉi tie vi povas ĝui de birdokantado kaj matene kaj vespere, sed ankaŭ vidi belajn lokajn pejzaĝojn kaj multajn hejmajn kaj sovaĝajn bestojn. Lokaj metiistoj faras varojn uzante specialan teron aŭ argilon, same kiel malgrandajn kristalajn ŝtonojn konatajn kiel “baks” (bax),  kiuj estas uzataj por fari pistujojn, kradojn, kruĉojn, telerojn kaj glasojn.

Fenestro en la mondon de la ĉoloj

La lingvo ĉol [Ch'ol, ndltr.]) ne estas simple komunikilo, ĝi estas la vehiklo de riĉa kultura tradicio kaj praa scio. Ĝi estas fenestro al la mondkoncepto [eo] de ĝiaj parolantoj. Valoroj, legendoj, ritaj praktikoj kaj scio pri naturo, kiuj estis kundividitaj dum jarcentoj, estas transdonataj per vortoj kaj gramatikaj strukturoj. La lingvo reprezentas valoregan kulturan trezoron, kiu enhavas la identecon, historion kaj mondkoncepton de la praula indiĝena komunumo. Tial mi fiere zorgas pri konservado kaj parolado de mia lingvo.

Ene de mia komunumo metiejoj [eo] multe helpis plifortigi la lingvon. Ekzemple, legado- kaj skribklasoj fokusiĝas gramatikon kaj vortprovizon, konversaciaj metiejoj iĝas spacoj por ma parola praktikado de la ĉola [lingvo] pri ĉiutagaj temoj. Krome kreiĝas kondiĉoj por dialogo inter generacioj, ĉar ĝi kunigas junulojn kaj maljunulojn por kunhavigi rakontojn kaj tradiciojn, kio kontribuas al la akiro de la lingvo. Tiuj metiejoj ne nur celas instrui la lingvon, sed ankaŭ konsciigi kaj plifortigi la senton de identeco kaj kultura fiereco inter la junularo.

Tiuj ĉi agadoj inspiris min labori por la konservado de mia lingvo. Mi komencis mian aktivadon farante filmetojn por instruado de la lingvo ĉol [Ch'ol], kundividante vortprovizon en formo de ĉiutagaj frazoj kaj nomoj de fruktoj kaj bestoj. Mi ankaŭ kolektas kaj registras parolajn tradiciojn, kantojn kaj popolajn kutimojn. Mi ankaŭ partoprenis en la tradukado al la ĉola lingvo de rakontoj, enigmoj kaj langorompiloj [eo]. Per ĉi tiu laboro mi klopodas plifortigi la scion de la komunumo kaj disvastigi ĝin preter geografiaj limoj.

Foto:  Aprendamos La Lengua CH'ol-Cholero de Corazón Tila (Ni lernu la lingvon Ch'ol-Cholero elkore de Tila) Jutuba kanalo

Por daŭre plifortigi kaj konservi mian lingvon, mi estas parto de la Programo de Cifereca Aktivismo por Majaaj Lingvoj  subtenata de Rising Voices. Mia projekto nomiĝas “Let's Learn the Ch'ol Language” [Ni lernu la lingvon ĉol, ndltr.] kiu konsistas el serio de metiejoj celitaj al infanoj kaj adoleskantoj loĝantaj en la komunumo. Klasoj fokusiĝas lernadon de la gramatiko kaj la vastigadon de la vortprovizo de la lingvo. Nia prioritato estas montri al infanoj, ke scio de lingvo devenas de la kutimo uzi ĝin en la ĉiutaga vivo kaj ke gravas plifortigi sian lingvon kaj la scion kiun ĝi enhavas. Tiu ĉi projekto celas certigi, ke la historio de la komunumo regu tra infaneco, ĉar kiam lingvo formortas, la historio de tuta popolo mortas.

Uzi ciferecan amaskomunikilaron por revalorigi la ĉolan

Decida strategio por konservi kaj promocii la ĉolan lingvon estas la uzo de ciferecaj amaskomunikiloj por plifortigi ĝian pozicion. Estas urĝa bezono faciligi la aliron al lingvaj rimedoj, kiuj permesas al parolantoj kaj al tiuj kiuj ankoraŭ lernas la lingvon veni en kontakto kun sia lingvo en interaga kaj kreema maniero.

Krei enhavon en la ĉiola -filmetoj, podkastoj kaj publikaĵoj – ne nur riĉigas la kulturan heredaĵon, sed ankaŭ instigas novajn generaciojn uzi kaj valorigi sian lingvon. Krome, ĉi tiuj ciferecaj iloj instigas la kreadon de interretaj komunumoj, kie tradicioj estas kundividataj, buŝaj rakontoj estas dokumentitaj kaj subtenaj retoj estas starigitaj, tiel helpante revivigi kaj popularigi la ĉolan lingvon en ĉiam pli cifereca mondo.

Foto de D-ro Alberto Mariano Gutiérrez, kundividita kun lia permeso.

Kelkaj el la defioj por indiĝenaj lingvoj estas tutmondiĝo kaj la influo de regantaj lingvoj kiel la hispana, kiu kaŭzas ke oni malpli flue parolas la ĉolan lingvon de generacio al generacio. Alia defio estas la manko de lernejoj kun dulingvaj programoj aŭ instrumaterialoj en la denaska lingvo, kio signifas, ke infanoj ne havas la ŝancon lerni kaj uzi sian denaskan lingvon en formalaj edukaj kuntekstoj. Al tiu ĉi situacio aldoniĝas la fakto, ke la intereso de la gepatroj instrui al siaj infanoj la ĉolan malpliiĝis ĉar ili elektas instrui al ili la hispanan kiel unua lingvo, timante izolitecon aŭ diskriminacion bazitan sur lingvo [eo].

Por ke la kultura heredaĵo de indiĝenaj popoloj restu aktiva parto de la tutmonda riĉeco kaj historio, la ĉola lingvo devas esti protektita.  Plifortigi kaj konservi lingvojn estas klopodo, kiu postulas kunordigan agadon kaj profundan respekton de la lingva kaj kultura diverseco, kiu estas komuna trajto de la homaro. Mi tial esperas ke per miaj metiejoj kaj filmetoj mi povas havi pli grandan influon sur novaj generacioj kaj konsciigi ilin pri la kultura valoro de indiĝenaj lingvoj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.