
“Les roulottes, campement de bohémiens“, pentraĵo de Vincent van Gogh kiu prezentas karavanon de nomadaj Romaoj. Tra Wikimedia Commons. Publika havaĵo.
Ĉi tiu artikolo, verkita de Mary Drosopoulos kaj Oana Dumbrava, estis origine eldonita de Osservatorio Balcani e Caucaso Transeuropa (OBC Transeuropa) en Decembro 2024. Global Voices reeldonis ĝian redaktitan version sub verko-disvastiga interkonento.
La tiel nomata “senŝtata popolo”, kiu origine migris el norda Barato al Eŭropo en la 14a jarcento, hodiaŭ oficiale nomiĝas “Romao” kaj “Vojaĝistoj”, du inkluzivaj vortoj adoptitaj de la Konsilio de Eŭropo por enbrakigi la vaste diversajn etnajn grupojn, dividitajn ĉi tiel: Romaoj [eo], Sintioj/Manush [eo], Kaleoj [eo], Kaale, Romanichal, Bojaŝoj/Rudari, Balkanaj Egiptanoj (Egiptanoj kaj Aŝkalioj [eo]), orientaj grupoj (Dom, Lomoj [eo], kaj Abdal), Vojaĝistoj, Jeniŝoj, popoloj kiujn oni nomas “nomadoj”, kaj homoj kiuj mem identiĝas kiel “Ciganoj”.
La historio de la Romaoj en Eŭropo temas pri sufero. Dum jarcentoj, multaj Romaoj estis sklavigitaj de nobelaj familioj kaj ŝtatoj ĝis sklaveco estis finfine abolita en la 19a jarcento. Sed libereco neniam signifis egalecon. Deviga asimilado, perforta forpelo, kaj la teruroj de la Holokaŭsto [eo] — kiam inter 220 000 ĝis 1,5 milionoj da Romaoj mortis — kaŭzis profundan vundon. La Romaoj daŭre suferis sisteman diskriminacion post la Dua Mondmilito, sed ilia viva kultura heredaĵo en muziko, dancoj, kaj rakontoj tamen daŭre ekzistas. Hodiaŭ, la romaa komunumo daŭre strebas al egalaj rajtoj kaj agnosko.
Kion la lernolibroj de rumania historio diras pri la romaa popolo?
Dum la komunista reĝimo de Nicolae Ceaușescu en Rumanio, estis preskaŭ neniu mencio pri Romaoj en lernejaj lernolibroj. Penante reklami unuiĝintan nacian identecon centrigitan al etnaj Rumanoj, la spertoj kaj kontribuoj de Romaoj kaj aliaj minoritatoj estis ekskluditaj el historiaj libroj. Ĉi tiu ekskludo estis intence planita por malgravigi etnan diversecon kaj kreskigi unuecan version de rumania identeco. Asimilistaj politikoj celis puŝi romaajn komunumojn por ke ili forlasu siajn kulturajn praktikojn, por fortigi ilian nevideblecon en oficiala diskuto kaj daŭrigi malnovajn stereotipojn kaj diskriminaciojn, kiuj persistas.
Post la falo de komunismo, la edukada sistemo de Rumanio estis influita de la malrapida transiĝo al demokratio, indikita de daŭraj reformoj kaj oftaj ŝanĝoj. Dum la transiĝaj jaroj, la inklino de individuo por flankiĝi al sia etna grupo kaŭzis la procezon de socia klasigo laŭ la etno, kaj fiksis plian diskriminacion.
Nun, la rumana ministro pri edukado kontrolas multajn elekteblajn lernolibrojn por ĉiu kurso. La oferto havas tre variajn kvalitojn kaj metodojn: kelkaj libroj fokusiĝas tradiciajn rakontojn, sed aliaj havas pli modernajn inkluzivajn perspektivojn. Instruistoj povas principe elekti la librojn, kiujn ili konsideras taŭgaj por siaj studentoj. Oni bonvenigas ĉi tiun liberecon por elekti, sed ĉi tiu fleksebleco kaŭzas nekonstantecon.
La alta mezlerneja historia lernolibro (Gimnazia eldono), eldonita en 2007, estas unu el la plej fruaj lernolibroj, kiuj mencias la sklavecon de la Romaoj. Tamen, ĝi traktas la problemon per stereotipoj, rilatigante la pozicion de Romaoj al ilia “arĥaikeco”. “Ekde ilia alveno al ĉi tiuj landoj,” la libro deklaras, “la Romaoj estis taksitaj kiel malsupera popolo pro sia arĥaika vivstilo kaj fizika aspekto. Tial, ekde la komenco, ili estis marĝenigitaj kaj izolitaj.”
Nun, altaj mezlernejaj studentoj en Rumanio lernas per lernolibro (ART eldono) ke “sklavigitaj” Romaoj vivis malriĉe, praktikante siajn laborojn kaj konservante sian tradician vivstilon. Sen plia klarigo, ĉi tiu priskribo montras antaŭjuĝon kaj riskas krei ĝeneraligon. Alia lernolibro (eldonita de CD Press) diras ke la Romaoj en la Mezepoko “suferis ĉiajn maljustecon kaj mistrakton de siaj mastroj” sed asertas ke la Romaoj “vivis kun Rumanoj, integrite al la mezepoka societo.”
Kaj pri la romaa holokaŭsto, ni legas (la version laŭ la lernolibro de Niculescu) ke “multaj Romaoj estis deportitaj, kaj kelke da ili mortis pro detena reĝimo.” La lernolibro ne klarigas pliajn detalojn, kiuj povas plibonigi komprenon pri la historia kondiĉo.
Pritrakti la romaan historion ne nur temas pri sklaveco, deportado, kaj genocido, sed ankaŭ por atentigi pri homoj, kiuj travivis ĉi tiujn teruraĵojn. Luiza Medeleanu, fakulo pri interkultura edukado [eo], proponas ke rumanaj studentoj devas plu lerni pri homoj, kiel Anna Frank [eo], sed ankaŭ pri Constantin Anica, juna romaa travivinto de la holokaŭsto, por kreskigi kompaton kaj dialogon.
Sed Ioan Cristian Caravană, instruisto pri historio, rimarke diris ke la historio instruata en rumaniaj lernejoj estas ankoraŭ “oficiala historio por parkerigo. Anstataŭ instigi kritikan pensadon, la lecionoj prezentas jam-fiksitan rakonton, kiu limigas pli profundan komprenon.” La lernejo estas la plej bona loko por prezenti signifajn rakontojn, komenci debatojn, kaj instigi al romaaj studentoj kompreni siajn originon kaj historion kaj kreskigi sian memestimon.
Laŭ fama rumana antropologo Vintilă Mihăilescu [en], historia edukado profunde influas la apartenan senton de studentoj. Kiam lernolibroj fokusiĝas nur rumanajn heroojn kaj malatentas la historion de la romaa popolo, ili riskas sendi malbonan mesaĝon al romaaj studentoj kaj sentigi al ili ekskludon.
La kazo en Grekio
La plej fruaj mencioj pri la romaa popolo en la Peloponezo [eo] troviĝas ekde la 14a jarcento. Kvankam ne estas akademia interkonsento pri la vojoj kaj kondiĉoj de romaa migrado, oni supozas ke ilia alveno estis la rezulto de migraj ondoj al centra Eŭropo, la Balkanoj, kaj Grekio—ĉefe la regionoj de Trakio kaj Makedonio—ĉar la Otomana Imperio [eo] iom post iom plivastiĝis ĝis la teritorio de la Bizanca Imperio [Orienta Romia Imperio, nldr.] je la fino de la 14a jarcento kaj la komenco de la 15a jarcento, kaj kulminis kiam Konstantinopolo [eo] falis en 1453.
Malgraŭ sia delonga ekzisto en Grekio, la Romaoj ĵus akiris politikajn rajtojn ĉirkaŭ 1970. La unua dokumentado de romaaj komunumoj estis farita en 1996. Laŭ datumoj en 2021 de la Ĝenerala Sekretario de Socia Solidareco kaj Kontraŭ Malriĉeco, la nombro de Romaoj en la lando estis 117 495 daŭraj loĝantoj, kiuj formas 1,13 procentojn de la tuta populacio. Plejparte da grekaj Romaoj estas ortodoksaj kristanoj.
Laŭ la oficejo de UNICEF en Grekio, la Romaoj formas ankoraŭ vundeblan minoritaton, kiu suferas malfacilaĵon por akiri domon, sanservon, edukadon, kaj dungadon. Dum la lastaj jardekoj, la greka Ministerio pri Edukado lanĉis kelkajn projektojn por kontraŭi senlegoscion[eo] kaj delikton en romaaj komunumoj. Ekde ĉirkaŭ 1990, kelkaj grekaj universitatoj lanĉis komencajn programojn kun ambicia celo: konduki romaajn infanojn el la stratoj kaj infanlaboreco al la lernejoj. Specife ekde 2015, la registaro jam reklamis kelkajn eksterlenejajn kursojn por romaaj infanoj.
Fremdeco, ekzotismo, kaj pseŭdo-interkultureco
“La Aŭgusta Luno” (Τ’ αυγουστιάτικο φεγγάρι) de la greka aŭtoro Voula Mastori estas unu el la klasikaj post-militaj grekaj literaturoj por infanoj, verko tradicie inkludita en la listo de legaĵoj por studentoj. La libro rakontas pri iu juna knabeculino dum ŝia lasta nivelo de bazlernejo en la suburbo. Pro sia malkonforma konduto, la protagonisto kreas maltrankvilecon en la konservativa societo: ŝi amikiĝis kun iu juna romaa stanforĝisto, kiun la najbaraj infanoj timas kaj de kiu ili forkuras. La ekzisto de la maskla rolulo, kiu nek estas ŝtelisto nek infankaptisto malkonforme al la populara supozo, estas unu “malpli malbona” mencio pri “ciganoj” en greka infana literaturo, kiu konservas, eĉ se ĝi ne ripetas, stereotipan kaj diskriminacian prezenton pri la romaa popolo.
Nome de tiel dirata varbado de plurkultureco, kiun postulas nia tutmonda socio, ekzistas malprofundaj klopodoj por inkludi popolojn, kiujn oni konsideras fremdaj, kiel la Romaoj, migrintoj, kaj rifuĝintoj. Sed, kiel kutime, oni ne povas atingi interkulturan dialogon nur per stereotipaj mencioj pri manĝaĵoj, dancoj, kaj kantoj. Oni bezonas pli profundan dialogon, kiu nun mankas en nia edukada sistemo.
La forpasinta profesoro Sofia Gavriilidis faris gravan akademian verkon pri pedagogio, kiu klarigas ekzemplojn de “pseŭdo-interkulturaj” libroj por infanoj en formalaj edukado kaj literaturo. Pseŭdo-interkultureco estas klopodo por agnoski aliajn kulturojn sed per manieroj, kiuj ekzotigas la fremdan popolon kaj plu emfazas malsamecon anstataŭ fari ponton per komunaj trajtoj, aŭ implicas la superecon de la dominanta kulturo prezentante la fremdan popolon kiel viktimo.
Georgia Kalpazidou estas aktivisto, verkisto, kaj kunfondinto de la ne-registara organizo REVMA (Roma Educational Vocational Maintainable Assistance, Romaa Edukada Profesia Daŭrigebla Asisto), kiu lokiĝas en Ampelokipoi-Menemeni, norda Grekio. La lingvistika doktora kandidato kaj membro de la romaa komunumo, Kalpazidou, jam mentoris junajn knabinojn por aliro al edukado. Por plenigi la mankon en grekaj infanaj fikcioj, la juna verkisto eldonis infanan bildlibron pri la frua foriro de romaaj infanoj el lernejoj. Demandite pri la ekzisto de romaa kulturo en lernolibroj, ŝia respondo konfirmas la menciitan tendecon.
Ĉi tio estas interesa problemo, mi ankaŭ studis ĝin kaj konkludis ke estas neniu mencio, krom kelkaj stereotipaj (kvankam ne nepre malbonaj) bildoj, kiujn studentoj povas trovi kiam ili legas fikciajn librojn. Do la instruistoj devas mem decidi ĉu ili volas plu esplori la temon aŭ ne; formalaj lernolibroj ne havas ajnan indikon pri tio.
Konkludo
Konklude, per la komparo de kazoj inter la du landoj en sudorienta Eŭropo, Rumanio kaj Grekio, ŝajnas ke prezenti historion en lernolibroj estas pli malsimpla defio hodiaŭ ol antaŭe. Ne nur temas pri datoj kaj eventoj, sed ankaŭ pri inkludi opiniojn, alfronti malkomfortajn verojn, kaj malkonstrui malnovajn perspektivojn. Kvankam la historio de la romaa popolo estas plena je malfacilaĵoj kaj persistemoj, de sklaveco ĝis travivado de la holokaŭsto, ĉi tiu realo estas ofte malgravigita aŭ misprezentita en lernolibroj. Ĉi tio kreas malfacilan sed gravan demandon: kiel ni povas instrui historion, kiu reprezentas ĉies spertojn?