Kiel savi la Kaspian Maron por ke ĝi ne Iĝos katastrofo por la natura vivmedio

La marbordo de la Kaspia Maro en Dagestan, Rusio. Ekranfoto de la videaĵo “Тайны Каспийского моря” en la YouTube-kanalo de Анатомия Монстров. Justa uzo.

La Kaspia Maro, la plej granda ĉirkaŭita akvaĵo en la mondo, alfrontas teruran estontecon pro serioza sekiĝo, perdo de plantoj kaj bestoj, kaj granda poluado. Ĉi-tiuj procezoj jam komenciĝis kaj ĝiaj daŭraj difektiĝoj kaŭzas gravajn riskojn por la ekonomioj kaj la natura vivmedio de kvin apudmaraj landoj: Kazaĥio, Rusio, Azerbajĝano, Irano, kaj Turkmenio.

Sed, la afliktitaj partioj inkluzivas pli multe krom tiuj landoj, ĉar la Kaspia Maro havas gravan rolon en la monda komerco, energio, kaj transportado. La maro estas la loko de la tria plej granda rezervo de petrolo kaj tergaso en la mondo, kaj ĝi rolas kiel la ligilo, kiun oni nomas la “Meza Koridoro”, inter Azio kaj Eŭropo.

Dum la lastaj jaroj, la akva nivelo atingis la plej malaltan punkton registritan en la historio. Se la akva nivelo daŭre malaltiĝas tiel rapide kiel nun, oni divenas ke ĝi malaltiĝos ĝis 18 metrojn je la fino de la jarcento. En ĉi tiu kazo, la akva surfaco malgrandiĝos ĉirkaŭ 93,000 kvadrat-kilometrojn, kiu estas 34 procentoj de la surfaca areo de la tuta maro kaj pli-malpli egalas al la areo de Portugalio. Tiel, la Kaspia Maro eble ripetos tion, kio okazis al la apuda sekiĝinta Arala Maro, kiun oni konsideras unu el la plej grandaj katastrofoj kaŭzita de homoj al la natura vivmedio en la historio de la mondo.

Foto de Vadim Ni. Uzata permesite.

Global Voices okazigis skriban intervjuon kun Vadim Ni, unu el la fondintoj de la movado Save the Caspian Sea (Savu la Kaspian Maron) por diskuti pri la defioj, kiuj alfrontas la maron, la rezultoj de la poluado, kaj la necesaj rimedoj por certigi ke la katastrofo de la Arala Maro ne reokazos. La intervjuo estis redaktita por klareco kaj mallongeco.

Nurbek Bekmurzaev (NB): Ĉu vi povas rakonti la manieron, kiel “Save the Caspian Sea” estis farita? Kio estas la ĉefaj celoj de via projekto?

Вадим Ни (ВН): Мы основали движение Save the Caspian Sea в декабре 2024 года вместе с группой казахстанских и зарубежных экологов, активистов и правозащитников. Поводом послужило критическое состояние Каспийского моря, вызванное ростом температур, сокращением стока реки Волга, который составлял до 80-85 процентов в море, а также индустриальным загрязнением. Эти изменения приводят к деградации экосистем, сокращению популяций морских обитателей и ухудшению условий жизни прибрежных сообществ.

Основные цели движения – привлечение международного внимания к проблемам Каспия, введение строгих экологических стандартов и обеспечение прозрачности деятельности промышленных компаний. Мы добиваемся усиления экологического контроля за нефтегазовой отраслью, разработки программ по восстановлению экосистем и увеличения международного сотрудничества в вопросах защиты Каспия. На данный момент инициатива уже объединила экспертов, экологов, общественные организации, журналистов и представителей бизнеса.

Vadim Ni (VN): Ni fondis la movadon “Save the Caspian Sea” en Decembro 2024 kun grupo de kazaĥaj kaj foraj naturprotektistoj, aktivistoj, kaj defendantoj de homaj rajtoj. La kialo estis la kriza situacio de la Kaspia Maro, kaŭzita de plivarmiĝo, malmultiĝo de la fluo de la Volga Rivero, kiu kontribuas 80-85 procentoj de la akvo en la maro, kaj industria poluado. Ĉi tiuj ŝanĝoj detruas la ekosistemojn, malmultigas la marajn vivulojn, kaj difektas la vivkondiĉon de marbordaj komunumoj.

La ĉefaj celoj de la movado estas altiri internacian atenton al la problemoj de la Kaspia Maro, enkonduki striktan naturprotektan standardon, kaj certigi klaran informadon pri la agadoj of industriaj kompanioj. Ni celas fortigi la naturprotektajn regulojn por petrola kaj tergasa industrio, fari programojn por rebonigi la ekosistemojn, kaj plimultigi internacian kunlaboron por protekti la Kaspian Maron. Nuntempe, la projekto jam unuigis fakulojn, naturprotektantojn, publikajn organizaĵojn, ĵurnalistojn, kaj kompaniajn reprezentantojn.

NB: Kio estas la problemoj kaj defioj, kiuj alfrontas la Kaspian Maron kaj faras danĝeron por ĝia estonteco? Kiu ĉefe poluas ĝin?

ВН: Каспийское море сталкивается с рядом серьезных проблем. Главная из них – стремительное снижение уровня воды. С 2006 года море обмелело почти на два метра, а к концу столетия прогнозируется его падение ещё на 8–18 метров. В некоторых районах Казахстана и Туркменистана береговая линия уже отступила на десятки километров, что ведет к разрушению прибрежных экосистем, пересыханию нерестилищ и гибели многих видов водных обитателей.

Помимо изменения климата, значительный урон Каспийскому морю наносит загрязнение промышленными и бытовыми отходами. Основными загрязнителями являются нефтегазовые компании, работающие на месторождениях Тенгиз, Кашаган и Азери-Чираг-Гюнешли. Их деятельность приводит к разливам нефти, выбросам серных соединений и тяжелых металлов, что негативно сказывается на качестве воды и жизни морских обитателей. Огромную роль в загрязнении также играют реки Волга и Урал, которые несут в Каспий промышленные отходы, пестициды и микропластик.

Эти процессы уже привели к резкому сокращению популяций осетровых. Из-за загрязнения и неконтролируемого рыболовства численность каспийского тюленя также сократилась более чем на 90 процентов.

Мы активно добивается от правительства Казахстана раскрытия обязательств нефтегазовых компаний в рамках соглашений о разделе продукции и концессионных соглашений, подписанных в 1990-х годах. Эти соглашения установили правовую основу для добычи нефти, однако их условия никогда не публиковались, что привело к отсутствию прозрачности в отношении экологических обязательств компаний. Общественный доступ к этой информации необходим для обеспечения ответственности и защиты экосистемы Каспийского моря от дальнейшего ущерба.

VN: La Kaspia Maro alfrontas kelkajn seriozajn problemojn. La ĉefa problemo estas la rapida malaltiĝo de akva nivelo. Ekde 2006, la maro jam malprofundiĝis preskaŭ du metrojn, kaj oni divenas ke ĝi malkreskos 8–18 metrojn plu je la fino de ĉi tiu jarcento. En kelkaj regionoj de Kazaĥio kaj Turkmenio, la marbordo jam malantaŭeniĝis dekojn da kilometroj for de la lando, kio detruas la marbordajn ekosistemojn, sekigas frajejojn [eo], kaj mortigas multajn specojn de akvaj vivuloj.

Plie krom klimatŝanĝo, poluado de industria kaj doma rubaĵo kaŭzas grandan difekton. La ĉefaj poluantoj estas petrolaj kaj tergasaj kompanioj, kiuj agadas en la kampoj de Tengiz, Kashagan, kaj Azeri-Chirag-Gunashli. Iliaj agadoj kaŭzas naftoverŝon kaj ellasas sulfurajn kemiaĵojn kaj pezajn metalojn, kiuj malbone influas la kvaliton de akvo kaj mara vivo. La riveroj Volga kaj Urala ankaŭ havas rolon en poluado portante industriajn elĵetaĵojn, pesticidojn kaj mikroplastaĵojn al la Kaspio.

Ĉi-tiuj procezoj jam malmultigis la populacion de acipenseredaj fiŝoj. Pro poluado kaj ne-regulita fiŝkaptado, la populacio de fokoj en la Kaspio ankaŭ malmultiĝis pli ol 90 procentojn.

Ni aktive puŝas la registaron de Kazaĥio por ke ili publikigu la devigojn de petrolaj kaj tergasaj kompanioj laŭ la konvencio de produkta kunhavigo kaj koncedo, kiu estis konsentita ĉirkaŭ 1990. Ĉi tiuj konvencioj kreis la leĝan bazon por petrola produktado, sed siaj reguloj estas ankoraŭ neniam publikigita, kaj tio kaŭzas malklarecon pri la naturprotektaj devigoj de kompanioj. Publika alireblo al ĉi tiu informo estas necesa por certigi respondecon kaj protekti la ekosistemon de la Kaspia Maro kontraŭ plia difektado.

NB: Kiu batalas por konservi la Kaspian Maron je la loka, nacia, kaj regiona niveloj?

ВН: Защиту Каспийского моря обеспечивают как локальные, так и международные организации, а также независимые активисты, многие из которых являются членами нашей кампании. В Казахстане одним из ключевых участников движения является Центр экологических правовых инициатив “Глобус”, который занимается защитой прав граждан на благоприятную окружающую среду. В Азербайджане действует Ассоциация экологического образования, активно продвигающая инициативы по снижению загрязнения воды.

На международном уровне экологическая организация Crude Accountability занимается мониторингом нефтедобывающей деятельности в Каспийском регионе и привлечением внимания к проблемам загрязнения. Кроме того, значительную роль играет Extractive Industries Transparency Initiative (EITI), которая требует прозрачности в работе промышленных компаний и соблюдения ими экологических стандартов.

Движение Save the Caspian Sea уже стало первым участником глобальной сети Blue Community из Центральной Азии, что подчеркивает его значимость в международном экологическом сообществе. Оно объединяет ученых, экологов и активистов, которые работают над созданием долгосрочных стратегий по сохранению моря и его экосистемы.

Несмотря на эти усилия, борьба за сохранение Каспия остается сложной из-за отсутствия эффективных механизмов регионального сотрудничества. Для защиты этого водоема необходимо активное взаимодействие между правительствами, бизнесом и гражданским обществом, а также усиленный контроль за соблюдением природоохранных норм.

VN: La konservado de la Kaspia Maro estas certigita de kaj lokaj kaj internaciaj organizaĵoj, ankaŭ de sendependaj aktivistoj, kaj multaj de ili jam membriĝis al nia movado. En Kazaĥio, unu el la ĉefpartoprenantoj en la movado estas la Centro por Naturprotektaj Leĝo-Projektoj “Globus”, kiu aktivas por protekti la rajtojn de civitanoj por favora naturo. En Azerbajĝano, la Asocio por Naturprotekta Edukado aktive reklamas projektojn por malmultigi akvan poluadon.

Je la internacia nivelo, la naturprotekta organizaĵo Crude Accountability kontrolas la agadon de petrola produktado en la Kaspia regiono kaj atentigas pri poluadaj problemoj. Krome, gravas ankaŭ la rolo de “Extractive Industries Transparency Initiative” (Projekto por Klara Informado pri Ekstraktemaj Industrioj, EITI), kiu devigas klaran informadon en la agadoj de industriaj kompanioj kaj ilia obeado al naturprotektaj normoj.

La movado “Save the Caspian Sea” jam fariĝis la unua Centra Azia membro de la tutmonda grupo Blue Community” (Blua Komunumo) de Centra Azio, kiu emfazas ĝia graveco en la internacia naturprotekta komunumo. Ĝi unuigas sciencistojn, naturprotektistojn, kaj aktivistojn, kiuj laboras por krei longdaŭrajn strategiojn por konservi la maron kaj ĝian ekosistemon.

Malgraŭ ĉi tiuj klopodoj, la batalo por konservi la Kaspion ankoraŭ estas malfacila pro manko de efikaj mekanismoj por regiona kunlaboro. Por protekti la akvaĵon, oni bezonas aktivan kunlaboron inter registaroj, kompanioj kaj la publika societo, ankaŭ plia konformigo al naturprotektaj reguloj.

NB: Kion oni devas fari por ke la Kaspia Maro ne suferos la saman katastrofon kiel la Arala Maro?

ВН: Необходимо срочно принять комплексные меры. На государственном уровне прикаспийские страны должны разработать совместные программы по сохранению водных ресурсов, включая ограничение промышленного забора воды, восстановление экосистем и предотвращение сброса отходов в море.

Особую роль играет ужесточение экологических норм для нефтегазового сектора. Компании, работающие в регионе, должны быть обязаны внедрять безопасные методы добычи, минимизировать выбросы вредных веществ и инвестировать в восстановление морской среды. Международные организации и экологические фонды должны оказывать поддержку инициативам, направленным на защиту Каспийского моря, а также активно выступать против расширения разрушительных индустриальных проектов в регионе.

На индивидуальном уровне граждане могут вносить свой вклад, поддерживая экологические организации, участвуя в акциях по очистке побережья и снижая собственное потребление пластика. Только совместные действия на всех уровнях помогут сохранить Каспийское море для будущих поколений.

VN: Oni devas fari ampleksajn rimedojn urĝe. Je la nacia nivelo, la kaspiaj landoj devas krei komunajn programojn por konservi akvajn mediojn, inkluzive limigi industrian uzon de akvo, rebonigi ekosistemojn kaj eviti elĵetadon de rubaĵo.

La striktigado de naturprotektaj normoj por la petrola kaj tergasa sektoro havas specialan rolon. Kompanioj kiuj agadas en la regiono oni devigu uzi sendanĝerajn produktadajn metodojn, plej malmultigi ellasadon de danĝeraj kemiaĵoj kaj investi por rebonigi la maran vivmedion.

Internaciaj organizaĵoj kaj naturprotektaj financoj devas subteni projektojn, kiuj celas protekti la Kaspian Maron, kaj aktive kontraŭu la plivastiĝon de detruaj industriaj projektoj en la regiono.

Je la individua nivelo, civitanoj povas kontribui subtenante naturprotektajn organizaĵojn, partopreni en marborda purigado, kaj malmultigi sian uzon de plastaĵoj. Nur komuna ago je ĉiuj niveloj helpos konservi la Kaspian Maron por estontaj generacioj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.