
Eksa malliberulo, Sayang Mandabayan, tenas afiŝon, kie estis skribita “Mi malaprobas transmigradon.” Foto afiŝita en konto de X (Twitter) de Veronica Koman, uzata permesite.
Indonezia prezidento, Prabowo Subianto, kiu oficiĝis en la 20a de Oktobro 2024, anoncis la rekomencon de la transmigra programo, kiu instigas civitanojn al loĝado en la orienta regiono de la lando, inkluzive Papuo [eo] — la provinco en la plej orienta flanko de la insularo, kiu jam dum dekjaroj batalas por sendependeco el Javo. La Indonezia registaro diris ke ĝi celas progresigi “la prosperon de la popoloj”, sed kritikantoj avertas ke la plano povas plu forpeli la indiĝenan loĝantaron de Papuo.
Papuo estis aneksita de Indonezio en 1963, sed ĉi tio estis forte rezistita de la loka loĝantaro kaj ĝis hodiaŭ ankoraŭ ekzistas movado por memdecido.
Indiĝenaj papuoj havas etnan originon diverĝantan de javaj indonezianoj, kaj unikajn kulturajn tradiciojn kaj historiojn. La papuoj jam delonge suferas rasismon, diskriminacion, perforton, kaj forpelon de Indonezio, kiu batalis por teni la resurso-riĉan provincon.
Klopodante plie regi Papuon kaj venki ajnajn ribelajn movadojn, inter 1964 kaj 1999, la registaro realigis transmigran programon, kiu helpis transloĝigi 78 000 familiojn el la dense loĝanto-plenaj insuloj, kiel Javo kaj Sumatro, al Papuo. Dum ĉi tiu periodo, atestantoj atestis ke “la tradicia lando estis forprenita (kaj) la arbaroj estis hakitaj” kaj dume la indiĝena popolo de Malind estis malpermesita paroli sian denaskan lingvon. La programo estis haltigita en 2001, sed ne-oficiala transmigro daŭris.
Dum lastaj jaroj, Indonezio plimulte deplojis sian armeon, kio kaŭzis intensan konflikton kaj armeiĝon de la komunumoj. Laŭ la Unuiĝintaj Nacioj, inter 60 000 ĝis 100 000 papuoj estis afliktitaj de ĉi tiuj operacioj.
Prabowo, eks-armeoficisto akuzita pri forkaptado de aktivistoj, estis la bofilo de la prezidento, kiu komencis la transmigran programon. Kelkajn tagojn post sia inaŭguro, li vizitis Papuon por kontroli la disvolviĝan progreson de la nutrobieno, per kiu li celas solvi la problemon de nutra sekureco en la lando. Sed, kelkaj papuaj grupoj malaprobas rigardante ĝin kiel senarbarigon, kiu minacas la biodiversecon de la regiono kaj forpelas lokajn vilaĝanojn.
La Unuiĝinta Movado por Liberigo de Okcidenta Nov-Gvineo substrekis la rilaton inter la rekomenco de transmigrado kaj la deviga ŝanĝo de arbaroj al agrikulturaj plantejoj.
Ne estas koincido ke Prabowo anoncis la novan transmigran programon samtempe kiam ilia naturdetrua senarbariga reĝimo pli-intensiĝis. Ĉi tiu ĝemela programo montras la du flankojn de indonezia koloniismo en Okcidenta Nov-Gvineo: ekspluatado kaj ekloĝiĝo. Indonezio nur volas la resursojn de Okcidenta Nov-Gvineo; ili ne volas nian popolon.
La estro de la grupo salutis la papuajn studentojn, kiuj organizis protestojn kontraŭ la transmigran politikon:
Studentoj de Okcidenta Nov-Gvineo rezistas transmigradon. Ĉi tiuj kontraŭleĝaj ekloĝiĝaj planoj estas grava parto de la genocido farita de Indonezio kontraŭ Okcidenta Nov-Gvineo kaj danĝera minaco al nia vivo. Se melaneziaj estroj lasas ĉi tion okazi, ni estos forigitaj @MsgSecretariat @ForumSEC @PngPles @DailypostVu pic.twitter.com/H5beps8VvI
— Benny Wenda (@BennyWenda) la 4an de Novembro, 2024
La homrajta advokato Veronica Koman afiŝis fotojn kaj videaĵojn de protestoj en Papuo kontraŭ la transmigran planon.
La popolo de Okcidenta Nov-Gvineo jam parolis.
Ĵus hodiaŭ (15/11/24), protestoj kontraŭ la ekloĝiĝa-koloniisma transmigra plano de Indonezio okazis en:
Jayapura, Nabire, Sorong, Manokwari, Yahukimo, Yalimo, Timika, Makassar. pic.twitter.com/u0ucw8RfUW
— Veronica Koman 許愛茜 (@VeronicaKoman) la 5an de Novembro, 2024
La civila societa grupo, Civicus, jam observis ke la atakoj kontraŭ la pacaj protestantoj en Papuo jam intensiĝis antaŭ la inaŭguro de Prabowo.
Papuaj aktivistoj estis pafitaj, suferis minacon pro sia porparolo, ankaŭ molestadon kaj malbonan traktadon pro sia aktivismo. Atakoj kaj mortigoj de ĵurnalistoj daŭris, inkluzive en Papuo.
Krome, kvin novaj batalionoj estis deplojitaj, kaj almenaŭ 2000 soldatoj estis senditaj al Papuo en Septembro kaj Oktobro.
Patro John Bunay, prezidanto de la Justeco, Paco, kaj Integreco de Krea Komisio de Episkopujo de Jayapura, alarmis pri la forpreno de landoj en Papuo. “Estas tre multe da migrantoj venantaj al Papuo. Okazis forpreno de vivspaco el la indiĝena papua popolo, farita de ne-papuoj.”
La Internaciaj Parlamentanoj por Okcidenta Nov-Gvineo admonas la Indonezian registaron por permesi la Altan Komisaron de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj kontroli la kondiĉon en Papuo. La grupo ankaŭ kritikis la eblan malbonan influon pro la rekomeco de la transmigra programo
La celo de transmigrado estas dilui la indiĝenan melanezian loĝantaron kaj samtempe certigi regadon super la riĉa natura resurso de Okcidenta Nov-Gvineo.
Transmigrado kreis strukturan diskriminacion en edukado, landaj rajtoj, kaj dungoj. Ekzistas altnivela ne-egaleco de enspezo kaj riĉeco inter papuoj kaj indonezianoj dum migrintoj dominas en la labora merkato.
Sed la Transmigra Ministro, Iftitah Sulaiman Suryanagara, asertis ke la programo ne simple transloĝigos homojn, sed “plibonigos la kvaliton de homaj resursoj per socio-kulturaj rimedoj.” Li plu diris:
Nia ĉefa fokuso ne plu estas nur la transloĝigo de homoj, la rimedo antaŭe miskomprenita kiel transdono de malriĉeco el unu loko al alia. Anstataŭe, ni tute klopodos malmultigi malriĉecon kaj kreskigi la prosperon de la popolo.