Demandoj kaj respondoj: Renkontiĝu kun Rafiki kaj Rafif, aktivistoj de la batavia lingvo

Rafif (left) and Rafiki (right) during the first Betawi WikiLatih (Wikipedia training) session in December 2024.

Rafif (maldekstre) kaj Rafiki (dekstre) dum la unua sesio de Betawi WikiLatih (kurso por batavlingva Vikipedio) en Decembro 2024. Foto de Risa Mufliharsi. Uzata kun permeso.

Ĉi tiu serio prezentos la personajn rakontojn de lingvaj aktivistoj, kiuj ankaŭ estas vikimedianoj, esplorante la manierojn, kiel ili konservas, reklamas, kaj revivigas siajn lingvojn per vikimediaj projektoj, per diĝitaj aparatoj por subteni siajn pli grandajn celojn. En ĉi tiu artikolo, Ramzy Muliawan intervjuis Rafiki kaj Rafif, la estroj de Komunitas Wikimedia Jakarta kaj aktivaj kontribuantoj al la vikipedio en la batavia lingva kiam ili parolis pri la metodoj, kiel ili organizas agadojn kaj traktas siajn defiojn, kunigante aliajn homojn, kiuj havas la saman motivon por konservi la batavian lingvon [ndltr. Indonezianoj kiuj loĝis en “Batavio” nomas sin “betawi” (batavianoj) kvankam nek ili nek la lingvo devenas de la orginala etna grupo de batavoj. Tial  “batavia lingvo” – la lingvo parolata en Batavio, ne nepre la etna lingvo de la originalaj batavoj. Batavia estis ankaŭ la nomo kiun la nederlandanoj donis al la ĉefurbo de Indonezio, la hodiaŭa Ĝakarto].

La intervjuo estis redaktita pro klareco kaj mallongeco.

Rising Voices (RV): Bonvole prezentu vin al ni.

Rafiki: Mi estas Rafiki, denaska batavia parolanto, kaj mandarena ĉinlingva instruisto en bazlernejo kaj metia lernejo en Bekasi, Okcidenta Javo. Mi uzas la batavian ĉiutage kun familianoj, parencoj, najbaroj, kaj loĝantoj de mia vilaĝo en Bekasi. Mi ankaŭ aktive partoprenas en la komunumo de vikimedianoj en Ĝakarto [eo].

Rafif: Mia nomo estas Rafif Aufa Nanda. Mi estas denaska parolanto de la batavia, lingvisto, kaj lingvo-aktivisto. Mi okupiĝas pri lingva aktivismo ekde 2016, varbante por lingvoj ĉirkaŭ la ĝakarta regiono, kiel la batavia, la tugu-lingvo kaj la lingvoj tugu kaj petjoh. Mi ankaŭ estas aktiva en vikimediaj projektoj kiel la batavia vikipedio kaj la batavia vikivortaro (en la Inkubatoro).

RV: Kio estas la nuna statuso de via lingvo interrete kaj surloke?

Rafiki: La batavia lingvo estas ekforlasata de batavianoj ĉar multaj junuloj, precipe infanoj, ne povas paroli la batavian. La denaskaj parolantoj mem konsideras la lingvon kruda, malĝentila, kaj maltaŭga por publika uzo, kaj bataviaj gepatroj ne ofte parolas la batavian kun siaj gefiloj. Eĉ pli malbone, la lingvo ankaŭ estas foje traktata kiel ŝerco, ĉar ĝi estas multe uzata en lenong (tradicia batavia teatro) kaj kelkaj aliaj ŝercaj verkoj, inkluzive mallongaj videaĵoj de bataviaj famuloj kun ilia unika batavia akĉento, kiun kelkaj homoj foje konsideras amuza.

Rafif: La batavia lingvo aŭ batavian — tiel mi preferas nomi la lingvon angle — havas nek oficialan statuson nek dediĉitan studindan kurson en lernejoj. Imagu kiel ni devas lerni alian regionan lingvon, ekz. la sundan, kiam ni loĝas en regiono, kie oni ne parolas la sundan. La batavia estas ofte miskomprenata kiel neformala ĝakarta versio de la indonezia lingvo (Bahasa Indonesia JakartaBahasa Indonesia sehari-hari) ĉar ĝi estis forte influita de la batavia lingvo. Bedaŭrinde, la batavia lingvo iel malaperas iom post iom. La batavian oni ofte stereotipe taksas “malĝentila”, kruda, ne edukita, kaj komika pro ĝia ofta uzo kiel neformala parola lingvo, kaj ĝia prezento kiel “la lingvo de komedio kaj lukto” en televidilo. Ĉi tiu stereotipo ekzistas ne nur por la lingvo. Ĝi kreas pli malbonajn sociajn stigmatojn por batavianoj kaj ilia batavia identeco — kun marĝenigo kaj malamo kontraŭ batavianoj en kelkaj pli malbonaj kazoj. Do, kelkaj homoj malestimas sin por agnoski ke ili estas batavianoj, paroli la batavian, kaj instrui ĝin al la sekvontaj generacioj. La lingva katalogo Ethnologue klasifikas la batavian en la kategorion 6B (endanĝerigita). Interretaj provizoj por batavlingva servo estas ankoraŭ malmultaj. La reta tradukilo Google Translate ĵus lanĉis servon por la batavia antaŭ nelonge, sed ĝi estas ankoraŭ tre ne perfekta.

RV: Kio estas via persona motivo por okupiĝi en cifereca aktivismo por via lingvo?

Rafiki: La batavia estas ekforlasata de siaj parolantoj. Mi zorgas ke ĝi ne baldaŭ malaperos ĉar malmultaj parolantoj uzas ĝin. Tial, mi estas motivita por disvastigi la batavian per diĝitaj aparatoj, por ke ĝi daŭre ekzistas kaj pli da homoj povos lerni ĝin.

Rafif: Mi estas motivata de unu simpla demando — ĉu mi, kiel lingvisto, simple lasu mian denaskan lingvon malaperi kvankam mi rimarkis ĝian tragikan staton? Lingva malapero ankaŭ povas kaŭzi la malaperon de kulturo kaj eĉ identenco kiam la popolo ne povas vidi ajnan evidentan trajton, kiu markas la limojn de identeco. Multaj homoj kaj la registaro nur arogas sian sloganon “lestarikan bahasa daerah” (konservu la regionajn lingvojn). Kvankam homoj estas instigitaj por uzi siajn lingvojn hejme, tio ne produktas grandan rezulton. Ĝis nun, plejparte da lokaj lingvoj en Indonezio estas ankoraŭ limigitaj al neformala uzo. Kelkaj grandaj lokaj lingvoj estas instruataj en lernejoj, sed la lecionoj ĉefe temas pri lokaj tradicioj. Oni ne taksas lokajn lingvojn utilaj por pli vastaj situacioj, kiel sciencaj kaj informaj celoj. Konsekvence, plejparte da homoj preferas pli prestiĝajn lingvojn, ekz. la indonezian kaj la anglan. Ni devas ekpensi pli ol “konservado”, kaj ekdisvolvi niajn denaskajn lingvojn, por ke ili povu superi la defiojn en nia moderna societo. Unu el la plej bonaj manieroj por disvolvi niajn denaskajn lingvojn estas per la diĝita amaskomunikilaro, kiu jam fariĝis neseparebla parto de niaj vivoj.

RV: Ĉu vi povas rakonti vian interretan lingvan aktivismon pli detale, inkluzive pri la manieroj, kiel vikimediaj projektoj kontribuas al viaj klopodoj?

Rafif: Ni opinias ke vikipedio estas vaste konata, praktika kaj efika platformo. Ni povas uzi nian denaskan lingvon por edukaj celoj, kiel enciklopedio per vikipedio, kiu jam fariĝis ĉefa bezono en nia societo. Ĉi tiel, nia denaska lingvo povas adaptiĝi al venontaj defioj. La batavia vikipedia projekto estis komencita en 2010 de iu vikimediano, kiun mi persone ne konas. Sed, la projekto estis forlasita en la Vikimedia Inkubatoro dum 13 jaroj sen ajna rimarkinda kresko. En 2023, ni anstataŭe prizorgis la projekton kaj ekdisvolvis ĝin pli intense. Post kelkaj monatoj, en Aprilo 2024, ni sukcese lanĉis la batavian vikipedion. Ĝis nun, ni kreskigas ĝin kun la komunumo de vikimedianoj en Ĝakarto.

Rafiki: Vikimediaj projektoj jam vere kontribuis al la klopodoj por konservi la batavian. Betawi Wikipedia kaj Betawi Wikikamus (ankoraŭ en Vikimedia Inkubatoro) jam havas rolon por savi la batavian lingvon de malapero. Mia kontribuo por savi la batavian de malapero estas la uzo de bataviaj terminoj kaj strebi kontraŭ la supozo ke ĝi ne povas esti uzata kiel skriba lingvo. Per la vikimediaj projektoj, ni esperas ke bataviaj parolantoj volos skribi kaj disvastigi la lingvon interrete.

Rafif: La vikimediaj projektoj jam ricevis multajn bonajn respondojn de indoneziaj interretanoj. Pasintjare, la artikolo kun la titolo “Lobang item gedé betul” (“pezega nigra truo”) disvastiĝis en X, kiu tuj ĵetis la videblon de la projekto al novaj spektantoj. Komence, ili opinias ke ĉi tiu artikolo estas “ridigega” ĉar plejparte da ili taksas la uzatan lingvon komika kaj stranga por tia celo. Sed, plejparte da respondoj estas bonaj, kaj trarompo pri la uzo de la lingvo por enciklopediaj celoj estis vidita — kion oni neniam faris antaŭe. Ni esperas ke la batavia lingvo gajnos pli da favoroj kaj prestiĝo, kaj stabile stariĝos en la socio. Esence, niaj klopodoj celas ne nur konservi nian kulturan heredaĵon, sed ankaŭ rompi malbonajn stereotipojn.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.