La jilana kreola lingvo de Tajvano: Revigligante la solan japan-bazitan kreolan lingvon en la mondo

Kerry Kan (asistanta produktantino) kaptanta Suvan Pal (dokumenta produktantino) intervjuante profesorinon Chien Yuechen. Foto provizita de s-ro Suvam Pal. Uzita kun permeso.

Tajvano estas unu el la lingve plej diversaj landoj en la mondo. Entute 26 lingvoj estas parolataj sur la insulo, inkluzive de la ĉina mandarena, la oficiala lingvo, la kantona [eo], la angla [eo], la japana [eo], kaj la 22 indiĝenaj lingvoj. Dek kvar el tiuj indiĝenaj lingvoj estas endanĝerigitaj.

La jilana kreola estas unu el la 14 endanĝerigitaj indiĝenaj lingvoj en Tajvano. La jilana [eo.wikipedia] estas kontaktlingvo [lingvafrankao, ndlr.], lingvo kiu aperas aŭ estas uzata kiel rimedo de komunikado inter grupoj kun malsamaj gepatraj lingvoj. Ĝi estas ofte uzata por komerco, aŭ aliaj interagoj. En ĉi tiu kazo, la jilana [alilingve ankaŭ Yilan, ndlr.] estas japan-bazita kreola lingvo evoluigita el kolonia interagoj inter la parolantoj de la indiĝena tajvana lingvo atajala [alilingve ankaŭ Atayal, ndlr.], la lingvo seediq, kaj japanaj koloniistoj dum la periodo kiam Tajvano estis sub japana koloniigo (1895-1945). Ĝi nun estas ĉefe parolata de malgranda nombro de maljunuloj en kvar vilaĝoj ĉe la orienta marbordo de Tajvano. Ankoraŭ mankas al ĝi oficiala registara rekono kaj ĝi ne estas instruata en lernejoj.

Tamen, ekzistas daŭrantaj lokaj klopodoj por vivteni tiun endanĝerigitan lingvon. Unu lastatempa fortostreĉo estas nova dokumenta filmo pri la parolantoj de la jilana lingvo, produktita de TaiwanPlus, tajvan-bazita sendependa novaĵplatformo.

Parolante al Global Voices pere de WhatsApp, Suvam Pal, veterana internacia ĵurnalisto ĉe TaiwanPlus, kunhavigis la rakonton malantaŭ la dokumenta filmo.

La dokumentfilma skipo kun profesorino Chien kaj vilaĝanoj el Tungyueh. Foto provizita de Suvam Pal. Uzata kun permeso.

Global Voices: Bonvolu paroli iom pri vi mem.

Suvam Pal: Mi estas internacia ĵurnalisto kun pli ol 20 jaroj de sperto en kvin el la etne kaj kulture plej diversaj landoj: Ĉinio, Barato, Sud-Afriko, UAE kaj Tajvano. Mi estis laboranta por TaiwanPlus, ŝtatfinancata amaskomunikila platformo en Tajvano, ekde du jaroj. Antaŭ ol labori en Tajvano, mi laboris kiel ĵurnalisto en Barato, kaj poste mi laboris por TV-stacio en Sud-Afriko. Mi ankaŭ laboris por la ŝtatkontrolita amaskomunikilo CGTN, por preskaŭ kvin jaroj en Pekino, Ĉinio. Intertempe, mi ankaŭ laboris kiel dokumenta filmdirektoro en Dubai, UAE. Mi eldonis plurajn laŭditajn librojn ĉe prestiĝaj internaciaj eldonejoj kiel HarperCollins kaj Routledge.

GV: Ĉu vi povas kunhavigi iun fonan informon pri la jilana kaj ĝia nuna statuso?

SP: La jilana estis malkovrita en 2006 fare de profesorino Chien Yuechen, altranga profesorino ĉe la fako de indiĝenaj studoj de la Nacia Universitato Dong Hua [ĉine: 國立東華大學, mallongigita “東華”, ndlr.] Oienta Tajvano, en la distrikto Hualjan [eo]. Ŝi malkovris tiun lingvon kune kun profesorino Sanada Shinji, japana profesorino ĉe la Osaka Universitato, sub kiu ŝi estis laboranta kiel esplora akademiano.

Dum ilia esplorado, ili rimarkis ke la lingvo respondas al ĉiuj kriterioj por ke la lingvo estu nomata kreola lingvo [eo]. Tio okazis ĉar Tajvano estis kolonio de Japanio dum 50 jaroj, inter 1895 kaj 1945 (je la fino de Dua Mondmilito kiam la japana estis la fakta oficiala lingvo en Tajvano). Multaj pli malnovaj generacioj ankoraŭ parolas iom la japanan ĝis hodiaŭ. Kelkaj el ili povas paroli, legi kaj verki en la japana. Multaj homoj aŭdis homojn paroli formon de la japana en Tajvano, sed neniu rimarkis, ke ĝi estis kreola lingvo.

Profesorino Chien trovis, ke la lingvo estas kreola lingvo parolata en kvar vilaĝoj en la distriko Jilan. Mi iris al du el la kvar vilaĝoj por registri la dokumentan filmon. La distanco inter Aohua al Tungyueh estas ĉirkaŭ 45 minutoj ĝis 1 horo da veturado. La loĝantoj de ĉi tiuj kvar vilaĝoj nomis la lingvon per lokaj nomoj, ĉar ili antaŭe pensis, ke ĝi estas loka dialekto. Profesorino Chien studis la lingvon kaj rimarkis ke ĝi posedas ĉiujn trajtojn por esti nomata kreola lingvo. Ĉar la lingvo estis malkovrita en la distrikto Jilan [Distrikto, konstitucie konata kiel “hsien”, estas sub la administra strukturo de Tajvano, laŭjure samnivela kiel provinca urbo, ndlr.], profesorino Chien nomis la lingvon jilana kreola.  Ŝi ĵus faris esploron por la fako de indiĝenaj lingvoj de la tajvana registaro kaj eltrovis ke tie estas nuntempe malpli ol mil fluajn parolantojn de la lingvo.

La lingvo estas la sola konata japan-bazita kreola lingvo en la mondo. Ĝi estas miksaĵo de la japana kaj la lingvo de du indiĝenaj triboj en Tajvano, Seediq kaj Atayal. La jilana lingvo estis kreita de tiuj du triboj miksita kun la japana kaj tial foje nomata jilana kreola lingvo.

GV: Kio inspiris vin krei dokumentan filmon pri la lingvo?

SP: Mi ŝatus informi vin, ke mi estas la unua iam ajn barata ĵurnalisto por labori en Tajvano. Mia laboro en Tajvano konsciigis min ke la rakontoj pri Tajvano estas malpli rakontataj en la mondo.

Kiam mi alvenis tie, mi trovis du malsamajn dividojn en la amaskomunikilara raportado ĉi tie. La unua estas la tajvana loka amaskomunikilaro kiu havas malsaman raportadan stilon. La lokaj ĵurnalistoj vidas Tajvanon el malsama vidpunkto, ĉar ili estas la lokanoj. Estas ankaŭ la okcidenta amaskomunikilaro, kies raportistoj havas malsaman vidpunkton.

Mi rimarkis, ke ekzistas interspaco en la maniero kiel ambaŭ flankoj raportas siajn rakontojn, kaj mi volas transponti la interspacon. La okcidenta amaskomunikilaro ĉiam fokusiĝas geopolitikon, defendon kaj komercon. La loka ĵurnalisto ĝenerale kovras lokan politikon kaj aliajn rakontojn. Do mi komencis kovri rakontojn kiuj ne estas kovritaj de ambaŭ flankoj.

Jen kiel mi ekkonis la jilanan kreolan. Mi estis surprizita, ke rakonto pri la lingvo ne estis raportita en la angla, kvankam multaj jaroj antaŭe japana amaskomunikilara organizaĵo eĉ produktis dokumentan filmon pri la lingvo en la japana. Nun gravas raporti pri ĝi, ĉar estis lastatempe esploro pri la lingvo, kiun iniciatis la registaro. La lingvo estis forigita de la listo de rekonitaj lingvoj en Tajvano.  Jen kial tio instigis min raporti pri la lingvo.  Alia afero, kiu inspiris min krei la dokumentan filmon estas mia ŝato de lingvoj. Mi estas el Barato, lingve diversa lando, kaj mi parolas tri lingvojn. Mi ĉiam estis fascinita pri lingvoj, kiu estas parto de la kialoj ke mi venis labori en Tajvano.

GV: Kiel vi laboras kun la lingvo-komunumo por certigi ke iliaj rakontoj kaj perspektivoj estis trafe reprezentitaj?

SP: Kiel ĵurnalisto, faktokontrolado [eo] estas gravega parto de mia laboro. Mi faris multajn kontrolojn. Mi parolis kun fakuloj kaj lingvistoj, ĉar mi pensas, ke la kompreno de la kulturo kaj soci-kulturaj nuancoj estas gravaj faktoroj ĵurnalisto devas prikonsideri dum raportado. Mi ankaŭ faris detalan esploron kaj demandis la profesoron por kontroli la unuan malneton de la laboro. Ŝi ankaŭ petis multajn denaskajn parolantojn de la kreola lingvo kontroli la laboron por certigi ke iliaj vidpunktoj estu trafe reprezentataj.

GV: Kian efikon vi esperas ke ĉi tiu dokumenta filmo havos sur la lingvan komunumon kaj la pli larĝan publikon?

SP: Naŭdek naŭ procentoj de la tajvananoj kun kiu mi diskutis pri ĉi tiu dokumenta filmo diris al mi, ke ili ne sciis pri la ekzisto de la jilana kreola antaŭ nia diskuto kaj kunhavigo. Ĉi tiuj inkluzivas kelkajn de miaj kolegoj, universitataj profesoroj, ĵurnalistoj, redaktoroj, esploristoj, ktp. Ĉi tiu dokumenta filmo konciigis ilin pri la fakto ke ekzistas bezono por la revigligo de la lingvo [eo]. Mi vidis la nombron de vidoj kiun la videaĵo havis sur nia YouTube-kanalo [pli ol 83 000] kaj kiel homoj estas parolantaj pri ĝi en la rimarka sekcio. Ĉi tio donas al mi renovigitan esperon ke la lingvo povas esti savata. Alia grava efiko estas tiu ĉi intervjuo, ĉar mi kredas, ke pli larĝa spektantaro ekster Tajvano konsciiĝos pri la lingvo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.