
La tribunala decido de Septia en Ĝakarto, la 22-an de Januaro, 2025 / SAFEnet. Uzata kun permeso.
La distrikta tribunalo de centra Ĝakarto [eo] en Indonezio [eo] senkulpigis laboristinon, kiu estis akuzita pro supozita kalumnio de ŝia entreprenista estro, unu el la multaj lastatempaj decidoj surbaze de la tre polemika leĝo pri elektronikaj informoj kaj transakcioj (Electronic Information and Transactions Law, mallonge UU ITE) en la lando.
Septia Dwi Pertiwi, iama stabano de merkatiko ĉe Hive Five, la interreta platformo de kompania registrado kaj konsultado, afiŝis en X inter Novembro 2022 kaj Januaro 2023 por esprimi sin kontraŭ la ekspluataj laborpraktikoj de ŝia estro Henry Kurnia Adhi (famkonata kiel Jhon LBF). En ŝiaj pepaĵoj (ne plu legeblaj), ŝi konjektis ke la kompanio pagis ŝin malpli ol la minimuma salajro, ne pagis ŝin kaj aliajn gelaboristojn por aldona laboro, arbitre malaltigis ilian salajron, kaj eĉ detenis iliajn personajn dosierojn, ekz. diplomojn kaj geedziĝajn atestilojn, kontraŭe al la nacia labora juro [eo].
Jhon LBF akiris ne tiom gravan statuson de famulo en la indonezia interreto pro liaj famaj afiŝoj, proklamante sian entreprenan kapablon kaj motivigajn aspirojn, samtempe fanfaronante pri siaj bonaj kontaktoj kun kompaniaj kaj registaraj gravuloj en Indonezio. Li fieras pri 1,4 milionoj da sekvantoj en Instagram kaj 2,7 milionoj da sekvantoj en TikTok, kiuj funkcias kiel la ĉefaj rimedoj por reklami liajn kompaniojn, kiuj inkluzivas juran firmaon, vendejon de elektroskoteroj [eo], parfumaĵan vendejon, kaj imposto-konsultejon. Hive Five, kiu provizas servojn por korporacia registrado, estas unu el tiuj kompanioj.
Trovinte la interretajn afiŝojn de Septia, Jhon LBF registrigis kriman plendon ĉe la polico kio igis la oficejon de la ŝtata prokuroro de centra Ĝakarto akuzi ŝin en aŭgusto 2024 laŭ tri artikoloj (Art. 27[3], 36, kaj 51[2]) de la amendita versio de 2016 pri elektronikaj informoj kaj transakcioj (UU ITE), kiu malpermesis elektronikan elsendon de kalumnio. Ŝi estis tuj arestita post la proceso.
En la krima akuzo kontraŭ Septia, la ĉef-persekutisto de la ŝtata prokurora oficejo de centra Ĝakarto, Maryani Melindawati, argumentis interalie ke ŝiaj pepaĵoj malsukcesigis la komercajn kontraktojn de Jhon LBF, kio plenumas la kondiĉon laŭ la artikoloj de UU ITE ke akuzoj pri kalumnio bezonas pruvon pri reala malgajno kaŭzita al la kalumniito, kaj ke ŝiaj pepaĵoj kaŭzis “maltrankvilecon por la publiko”. La persekutisto petis unu jaran da malliberigo kaj monpunon de 50 milionojn IDR (ĉirkaŭ 3000 USD).
La proceso komenciĝis la 10-an de Septembro 2024, kaj tiam Septia estis defendita de grupo da advokatoj, kiu taŭge nomiĝas “Tim Advokasi Septia Gugat Negara Abai” (Advokata teamo de Septia persekutas la ŝtaton pro malzorgemo). En la defenda noto, la advokatoj argumentis, ke esprimi sin kontraŭ la malobservoj de laboristaj rajtoj en sociaj retejoj ne devus esti krimigita. Entute dudek unu tribunalaj sesioj okazis antaŭ tri juĝistoj, kiuj finfine rezultigis la decidon por senkulpigi Septia pri ĉiuj akuzoj kaj liberigi ŝin la 22-an de Januaro 2025.
La kazo de Septia altiris multan amaskomunikilan atenton en Indonezio kaj eksterlande. Grupo da 105 civitanrajtaj kaj laboristaj organizaĵoj tutmonde subskribis internacian komunan deklaron por peti ŝian plenan senkulpigon. Jen parto de tiu deklaro:
Ni forte denuncas la senbazan akuzon kontraŭ Septia Dwi Pertiwi. Ŝia persekuto substrekas la malfacilaĵojn de defendantoj de laborrajtoj en Indonezio, kiuj alfrontas krimuligon simple pro uzo de esprimlibereco por atingi justecon.
Dum la lasta jaro, persekutoj rilataj al UU ITE kaŭzis krimigadon de homoj kiel homrajtaj defendantoj, Haris Azhar kaj Fatia Maulidiyanti, ankaŭ aktivisto de naturprotektaj rajtoj en Karimunjavo, Daniel Frits Maurits Tangkilisan.
La instituto por krimjura reformo en Ĝakarto (Institute for Criminal Justice Reform, malonge ICJR) kritikis la perrsekutiston ke li elektis la krimajn artikolojn por akuzi Septia, rimarkante ke la lasta amendo al la UU ITE en 2024 enhavas pli mildajn akuzojn kaj efektive aboliciis ĉi tiujn artikolojn, kaj ke la indoneziaj krimaj proceduroj postulas, ke la plej malsevera regulo estu aplikata al la akuzito en kazo de amendo en la krima juro. Specife, Art. 27[3] de la 2016-a versio de la UU ITE estas delonge elstarigita de homrajtaj organizaĵoj en Indonezio kiel unu el la plej subpremaj leĝiloj disponeblaj por la persekutado. En alia interveno proponita al la tribunalo, la Asocio por homaj rajtoj kaj jura helpo de Indonezio (PBHI) ankaŭ argumentis ke la agoj de Septia estis laŭrajta “formo de kritiko kaj opinio kiel iama dungito, kies dungitaj aspiroj estis neniam aŭskultitaj” kaj ke la akuzo estis klopodo por silentigi Septia kaj kontraŭi bazajn principojn de homaj rajtoj.
La unika trajto de la kazo de Septia estis ŝia akuzo, kiu devenas de plendo farita de privata partio, dum aliaj akuzoj estis komencitaj de registaraj agantoj, kaj la kazo ankaŭ estis rigardita el pli granda kadro de daŭranta malboniĝo de laboristaj rajtoj en Indonezio. La pasinta administracio de Joko Widodo, subtenita de preskaŭ ĉiuj politikaj partioj reprezentitaj en la Nacia Parlamento, oficialigis la polemikan leĝon pri kreado de laborpostenoj en 2020, kiu malstriktigis multajn laborprotektilojn kaj malfortigis la potencon de la jam ĥaose organizitaj laboristoj. Tio kaŭzis amasajn protestojn, jurajn defiojn, nuligon kaj refaron de tiu leĝo en 2023. Lia posteulo, Prabowo Subianto, promesis batali por laboristaj rajtoj, sed li ankaŭ venkis la pasintjaran prezidentan balotadon per kampanjo surbaze de plano por daŭrigi plejparte la politikon de la administracio de Widodo.
Nuntempe, la malkondamno de Septia estis bonvena freŝa novaĵo en pli kaj pli mallibera medio por esprimlibereco kaj subprema diĝita scenejo en la lando. Nenden Sekar Arum de la Grupo por esprimlibereco en sud-orienta Azio [eo] (Southeast Asia Freedom of Expression Network aŭ SAFEnet) diris:
La decido de la juĝisto senkulpigi Septia estas certe bona novaĵo, sed tio ne devus esti okazinta kiam la leĝo povas esti uzata tiel facile por krimigi homojn, kiuj postulas siajn rajtojn.