En Gvadelupo, ‘Kreolaj ĝardenoj’ donas lecionojn pri klimato en solidareca spirito

Tipa ekzemplo de kreola ĝardeno. Ĉi tiun prizorgas Hugues Occiburn, kiu provas revivigi lokajn agrikulturajn sciojn. Foto fare de Olivia LOsbar, uzata kun permeso.

Ĝi estas agrikultura modelo heredita de la kolonia periodo kaj neglektita dum jaroj, sed kiu nun ĝuas ian revigliĝon – la “kreola ĝardeno“, tradicia hejma ĝardeno kiu produktas bazajn nutraĵojn por familioj. Bananujoj, tuberoj [eo] kiel ignamoj [eo] kaj manioko [eo], fruktarboj kiel avokado [eo] kaj mango [eo], kaj kuracaj kaj aromaj plantoj ĉiuj kunekzistas en harmonia ekosistemo; ajna produktada surpluso estas kundividata kun parencoj kaj najbaroj.

Ĉi tiu sistemo de reciproka helpo forĝis sociajn ligojn ene de komunumoj, dum ĝi certigis nutraĵan aŭtonomecon por la plej vundeblaj familioj, kaj ĝi ofte estis respondo al krizoj, ĉu klimataj, ĉu ekonomikaj, ĉu sociaj. Hodiaŭ, la kreola ĝardeno estas ankaŭ vidata kiel alternativa maniero kontraŭbatali la negativajn efikojn de la klimata ŝanĝiĝo.

Loka agrikulturo minacata de tutmonda ŝanĝiĝo

 

INRAE (la franca nacia esplorinstituto pri agrikulturo, nutraĵo kaj naturmedio) faras eksperimenton kun esploristoj kaj farmistoj en Gvadelupo. Foto fare de Olivia Losbar, uzata kun permeso.

Laŭ la franca nacia esplorinstituto pri agrikulturo, nutraĵo kaj medio, INRAE Antilles Guyane, kiu faris enketon pri la efiko de pandemio sur la kariba agrikulturo, ĉi tiu krizperiodo montris la reziston de lokaj farmistoj, parte danke al lokaj kaj tradiciaj praktikoj. Ĝi ankaŭ vekis publikan konscion pri la bezono ŝanĝi konsumkutimojn kaj reveni al vivteniga agrikulturo [eo].

Kiam oni demandis pri la kolizioj de la klimata ŝanĝiĝo kun la kariba agrikulturo, la direktoro de la Unité des Recherches AgroSystèmes Tropicaux (ASTRO) [ndltr: Ento de esploroj pri tropikaj agrosistemoj] Jean-Marc Blazy, rimarkis: “La ĉefaj efikoj de la klimata ŝanĝiĝo [eo], kiujn ni observas en la regiono, estas ĉefe malpliiĝo de la produktado, kio estas klarigebla per malkresko de agrikulturaj rikoltoj, ligita [ĉefe al] katastrofaj eventoj kiel uraganoj aŭ inundoj.”

Direktoro de la “Unité de Recherches AgroSystèmes Tropicaux” (ASTRO), Jean-Marc Blazy, faras prezentadon en la bieno en Gvadelupo. Foto fare de a Olivia Losbar, uzata kun permeso.

Tiaj eventoj estas ofte interligitaj kaj povas konduki al detruo de kultivaĵoj. Iom da malkresko en la rikolto estas kaŭzata ankaŭ de varmego kaj sekiĝo, kiuj igas plantojn lukti kaj malpli floradi pro manko de akvo. Tamen, Blazy diras ke ĉi tiuj ne estas la solaj kaŭzoj de tiuj malkreskoj: “Kun la klimata ŝanĝiĝo, estas [malpli da] temperaturdiferenco inter nokto kaj tago, ĉar la varmiĝo estas pli alta dum la nokto ol dum la tago. Ĉi tio estas konata kiel noktodiurna amplitudo, kaj ĉi tiuj temperaturdiferencoj estas gravaj por la florado. Malpli da florado ankaŭ signifas malpli da fruktoj, kaj do malpli da rikolto.”

Repripensante agrikulturon el perspektivo de justeco kaj rezilienco

Fronte al ĉi tiuj defioj, INRAE, en partnereco kun aro da samideaj grupoj, inter kiuj CIRAD, la University of the West Indies [ndltr: Universitato de la Okcidentaj Indioj], kaj la Chamber of Agriculture [ndltr: Ĉambro de agrikulturo], kune kun aliaj lokaj aŭtoritatoj kaj ŝtataj instancoj, agadas kunlabore. Météo France, la franca nacia meteologia kaj klimatologia servo, ankaŭ starigis iniciatojn por helpi akordigon inter moderneco kaj loka kultura heredaĵo.

La programo EXPLORER celas bone utiligi la scipovojn de la kreolaj ĝardenoj, kunigante ilin kun modernaj teknologioj, kiel veterstacioj kaj biologiaj enigaĵoj, por plifortigi la klimatan reziliencon [eo] de bienoj. Farmistoj ankaŭ ricevas ĉian subtenon laŭbezone por fari la transiron al agro-ekologia agrikulturo [eo].

Kelkaj de la modernaj teknologioj uzataj, danke al la programo KARUSMART, por helpi subteni gvadelupajn farmistojn dum ilia transiro al agroekologia farmado. Foto fare de Olivia Losbar, uzata kun permeso.

Laŭ Blazy, “estas multaj farmaj praktikoj kiuj devas esti adaptitaj al ĉiuj tiuj minacoj”. Li mencias ĉion, ekde revizio de la kalendaroj por la rikoltoj (por redukti  la riskon de ekspono al klimataj minacoj) ĝis la plibonigo de la agrikulturo kaj biologia diverseco en bienoj. Diverseco, li asertas, estas faktoro de rezilienco – ju pli da specioj oni havas, des pli bone. Tiel, plantoj povas pli bone provizi interhelpan protekton, tiel ke se minaco trafas planton, tiu ne nepre trafos alian.

“Por maksimumigi produktadon”, aldonas li, “ni bezonas reveni al alta nivelo de variaĵa diverseco; al miksaĵoj de specioj […] Ni ankaŭ devas serĉi sinergiojn inter kultivaĵoj kaj brutaro.” Tiaj praktikoj apartenas al la kerno de la kreola ĝardeno, kiu inspiras la movon al pli granda agrikultura diverseco. Por Blazy, novigo signifas helpi farmistojn fari pli bonajn decidojn pri plantado kaj rikoltado, por minimumigi la surmetiĝon inter la kultiva ciklo kaj la klimataj minacoj.

Foto farita per droneo [eo spavo], montranta la diversecon en unu el la bienoj de la programo KARUSMART en Gvadelupo. Bildo fare de Olivia Losbar, uzata kun permeso.

Tiaj iniciatoj estas memorigo al tio, ke daŭripova agrikulturo ne povas esti disigita de historiaj kaj sociaj realecoj. Antaŭenpuŝante la praulajn praktikojn kiel miksitan farmadon kaj specian kunigon, ili fortigas ne nur la nutran sekurecon, sed ankaŭ socian kaj median justecon.

Agrikulturo en transiro

Agrikultura inĝeniero Hugues Occibrun volas konservi la kreolan ĝardenon. Foto de Occibrun, eldonita kun permeso.

Ĉi tiuj nuntempaj defioj instigas gvadelupajn [eo] farmistojn repripensi sian ekonomian kaj ekologian modelon, kaj multaj nun laboras por restarigi ĉi tiujn praulajn farmpraktikojn.

Por Hugues Occiburn, konservi la kreolan ĝardenon fariĝis lia ĉefa zorgo. Trejnita kiel agrikultura inĝeniero, li maltrankviliĝis pro la malapero de loka agrikultura scipovo kaj decidis pliigi la konscion pri la bezono ĝin konservi. Kune kun Astrid Gereld, li kunfondis 100%Zeb, agrikulturan kooperativon kiu ofertas trejnadojn, laborrenkontiĝojn [eo] kaj vendadon de kuracaj kaj aromaj plantoj endemiaj el Karibio [eo].

En sia ĝardeno, enhavanta pli ol 300 speciojn, Occiburn regule bonvenigas ĉiun scivolemulon kiu volas malkovri (aŭ remalkovri) la kariban farmakopeon [eo]. Li instruas al ili rekoni la kuracan planton nomitan “atoumo“, kiu estas konata pro la fortigo de la imunsistemo kaj kiu tradicie estas uzata por kontraŭbatali gripajn malsanojn aŭ mildigi artikodolorojn; malkovri la virtojn de vetivero por malpliigi la ginekologiajn dolorojn; kaj eĉ  “cleomea“, kies acideta gusto pliriĉigas la guston de salatoj.

Vido de la vendejo de Occiburn, kiu estas parto de lia kreola ĝardeno. Foto fare de Olivia Losbar, uzata kun permeso.

Occiburn estas konvinkita, ke ĉi tiu spirito de solidareco ankaŭ povas helpi kontraŭbatali la efikojn de klimata ŝanĝiĝo. “Mi mem travivis tion”, diras li. “Mi vidis ĉiun krizon, kiun ni havis ĉi tie, ĉu temis pri la LKP en 2009 [la socia kaj sociala krizo kiu denuncis la ekonomian monopolon plenumatan de grandaj grupoj konsistantaj el posteuloj de koloniistoj], aŭ pri KOVIM. Kiam homoj haltas, al kio ili nature revenas? Al sia ĉirkaŭaĵo. Kaj tio, kio nin ĉirkaŭas, estas la kreola ĝardeno”.

Li kredas, ke homoj “simple volas enradikiĝi; remalkovri iom de sia kreola kaj kariba identeco”, sed ankaŭ elspezi malpli. “Super ĉio”, li rivelas, “ekzistas ekologia deziro limigi malŝparon; komposti”. Occiburn klarigas, ke kiam importitaj produktoj ne alvenas en la landon laŭplane, la vivo fariĝas malfacila: “estas tuta vivmaniero, kiun ni pridiskutas.”

Kelkaj el la karibaj plantoj kiujn Hugues Occiburn rikoltas el sia kreola ĝardeno. Foto fare de Olivia Losbar, uzata kun permeso.

Per ĉi tiu laboro kun la loka loĝantaro, same kiel per kunlaboroj kun esplororganizoj kaj partopreno en festivaloj kaj aliaj eventoj, la aliro de la kooperativo por transdoni sian mesaĝon estas ampleksa. Laŭ ĉiuj raportoj, la gvadelupanoj montris sin tre ricevemaj.

“La junuloj estas tre scivoleamaj pri lernado”, diras Occiburn. “Same kiel la plej maljuna generacio, ili estas tre kortuŝitaj vidinte la kreolan ĝardenon je tia nivelo. Mi ĝojas esti parto de tio”. Li kaj lia teamo pasigas “multan tempon” en lernejoj kaj libertempaj centroj, kie ili povas transdoni ĉi tiun scion al infanoj kun la espero influi estontajn generaciojn kaj tiel ŝanĝi la kulturon.

Dum la defendanto de la kreola ĝardeno insistas ke la gvadelupa loĝantaro estas preta fari ĉi tiun ŝanĝon de vivstilo, li diras ke ĝi devas esti akompanata de “vera politika vizio”. Aliaj farmistoj kaj aktivuloj de biologia agrikulturo [eo], kiel Steve Selim kaj Yvelle Nels, ankaŭ fariĝis ĉefaj figuroj en la adopto de mediprotektaj agrikulturaj praktikoj kaj justaj distribuaj sistemoj.

Vojo antaŭen: solidareco preter la limoj

Laŭ Blazy, solidareco estas ŝlosilo al sukceso kaj devas esti parto de pli tutmonda aliro. Pro sia esplora fono, li scias ke ekzistas regiona dinamiko de scio-interŝanĝo, ĉefe tra la projekto INTERREG CambioNet, kiu kunigas karibajn kaj sudamerikajn partnerojn por interŝanĝi agro-ekologiajn sciojn.

Ŝafoj sur bieno en Gvadelupo. Foto de Oliva LOsbar, uzata kun permeso.

Internaciaj kunlaboroj ankaŭ okazis inter karibaj esploristoj kaj sciencistoj el Brazilo kaj Afriko, kvankam Blazy diras, ke la leĝaro kaj la ekonomioj de tiuj teritorioj ofte malhelpas progreson.

En kunteksto markita de klimata ŝanĝiĝo, altaj vivokostoj kaj tutmondaj krizoj, tamen, ĉi tiu solidareco proponas daŭrigeblan kaj homecan respondon al nuntempaj defioj. Danke al aktivuloj, novigaj iniciatoj kaj praulaj praktikoj, Gvadelupo daŭrigas ambician vojon al nutraĵa suvereneco, samtempe repacigante sian pasintecon, nuntempon kaj estontecon.

Ĉi tiu rakonto estas produktita kun la subteno de la Caribbean Climate Justice Journalism Fellowship [ndltr: Kariba ĵurnalista programo pri klimato kaj justeco] fare de Climate Tracker Caribbean [ndltr: Klimatspurilo de Karibio].

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.