
Ekrankopio de YouTube-filmeto de la kanto “Homay” de la baŝkira bando Ay Yola, prenita de la YouTube-kanalo AY YOLA . Justa uzo.
Ĉi tiu artikolo estis originale publikigita en la rusa lingvo la 7-an de aprilo 2025, ĉe Novaya Vkladka, enhavpartnero de Global Voices. Daria Dergacheva tradukis la artikolon, kiu ankaŭ estis redaktita por klareco; ĉi tiu versio estas reeldonita ĉi malsupre kun permeso.
La kanto “Homay“, prezentita en la baŝkira lingvo [eo.wikipedia] de la en Ufa [eo] bazita grupo Ay Yola [eo], amasigis milionojn da interretaj aŭskultoj en nur kelkaj semajnoj kaj grimpis sur la tutmondajn furorlistojn. Dum iuj baŝkiroj ĝojas, ke kanto de loka artisto nun ludas ĉie, aliaj kritikas la ĉefkantistinon Adel Shaikhitdinova pro ŝia rusa akĉento, kies fonetiko igis kelkajn vortojn nekompreneblaj. Ĉi tiu sola kanto ekigis intensan debaton en Baŝkirio [ndltr. oficiale Respubliko Baŝkortostan) pri nacia fiereco kaj identeco.
Dum la furoraĵo disvastiĝas en Kazaĥio, Azerbajĝano kaj aliaj tjurklingvaj anguloj de la interreto, varmega debato ekestis en la hejmregiono de Ay Yola, Baŝkirio, pri kiom bone “Homay” antaŭenigas la baŝkiran kulturon.
En la turka mitologio [tr.wikipedia], la bela Homay estas konsiderata antikva dieco, protektanto de paco kaj boneco, birdo de feliĉo kiu protektas virinojn. En la baŝkira epopeo “Ural-Batyr” [ndltr. “Urala heroo”], Homay estas cigno-junulino, la filino de la Suno kaj la birdoreĝo Samrau.
La baŝkira bloganto kaj komikisto Azamat Nokta afiŝis humuran filmeton en Instagram, mokante la prononcon de la kantisto. En la filmeto, li aŭskultas “Homay” kaj pene komprenas la kantotekston, fiere konkludante, ke la kantisto devas esti baŝkiro. La filmeto kolektis 3.2 milionojn da spektoj kaj centojn da komentoj.
Komentante la afiŝon, uzanto nomita Fidalia sugestis, ke “se la kantistino estus ĝuste prononcinta kaj konstruinta siajn frazojn ĝuste, la kanto ne iĝus furoraĵo.” Aliaj instigis homojn “lasu la knabinon trankvila”, dirante, ke ili ŝatis la kanton eĉ se ili ne komprenis ĉiujn vortojn.
Tansulpan Burakaeva, konata scenaristino, reĝisorino kaj organizantino de baŝkira lingvostuda klubo, diris al la Telegram-kanalo From the Republics, ke multaj baŝkiroj ne povas akcepti tian prononcon kaj la kantistino devus studi fonetikon. “En la kanto ‘Homay‘,” ŝi klarigis, “ni preskaŭ tute perdas tiun senton de rekono, ĉar atento estas tirita al mallertaj linioj kaj mislokigitaj sonoj.” Burakaeva kredas, ke pro ruslingva dominata edukado, “denaskaj baŝkiraj parolantoj uzas la lingvon nur je hejma nivelo,” kaj sugestis, ke la kantistino “prenu kelkajn lecionojn por plibonigi sian prononcon.”
Dume, arthistoriistino Guljuzum Gadelsina el Baŝkirio defendis la kantistinon. En komento al From the Republics, ŝi notis, “Akĉento ne estas difekto, ĝi estas signo de la tempo,” aldonante, ke la kontraŭreago damaĝas klopodojn konservi la baŝkiran lingvon, kiu estas pli kaj pli forpuŝata de la rusa lingvo:
Jes, la akĉento ekfunkciigis debaton, sed ĉu ne estas pli grave, ke tiuj voĉoj estu aŭdataj? Pureco de la lingvo gravas, sed eĉ pli grava estas la volemo uzi ĝin. Anstataŭ kritiki “neperfektan” prononcon, ni kreu medion, kie ĉiu provo paroli la baŝkiran lingvon estas renkontita kun respekto.
Plej multaj uzantoj de sociaj retejoj konsentis kun ŝi. Esprimante sian subtenon por Shaikhitdinova, ili argumentis, ke negativaj komentoj “mortigas ĉian deziron lerni kaj paroli la gepatran lingvon”. Kelkaj eĉ atentigis, ke kazaĥoj, uzbekoj kaj aliaj centraziaj nacioj bonvenigis la kanton, kaj instigis lokulojn esti pli toleremaj al propra artistino.
Efektive, en Kazaĥio, “Homay” iĝis furoraĵo en sole unu tago. Sub filmetoj prezentantaj la kanton, kazaĥaj uzantoj verkis komentojn kiel “Ĉi tiu kanto estas mirinda! Mi ĝojas, ke tjurkaj popoloj [eo] kantas en siaj gepatraj lingvoj,” kaj “Iru, tjurkoj, iru!”. La portalo vAktau.ru notis , ke la sukceso de la kanto radikas en komuna kultura memoro, mitologio kaj lingvo, kiuj unuigas tjurkajn naciojn.
Shaikhitdinova poste diris al ĵurnalistoj , ke ŝi trankvile akceptis la kritikojn pri la prononco:
Mi estas duone baŝkirino kaj duone rusino. Ne estas denaskaj parolantoj en nia familio. Sed tio ne malhelpas min interesiĝi pri la kulturo kaj kanti en la denaska lingvo. Mi tute akceptas la komentojn pri mia akĉento — kelkaj aŭskultantoj eĉ trovis ĝin ĉarma.
La kanto ankaŭ inspiris multajn baŝkirojn rekonektiĝi kun sia identeco. En sociaj retejoj, homoj komencis kundividi rakontojn pri siaj heredaĵo kaj kulturo, ofte vestiĝante per tradiciaj vestoj dum ludado de la kanto.
Sufiĉe nova bando, Ay Yola estis formita en Ufa en 2024 de tri muzikistoj el malsamaj fonoj. Ilia debuta kanto “Batyr“, ankaŭ en la baŝkira lingvo, estis produktita en februaro 2025, dum “Homay” aperis la 14-an de marto. La duopo patro/filino Ruslan kaj Adel Shaikhitdinov antaŭe kantis en la bando MUSUME.
Rinat Ramazanov, gvidanto de la baŝkira etno-roka bando “Argymak“, kunfondis Ay Yola. Dum ok jaroj, ĝis decembro 2024, li ankaŭ estris la Tutrusian Kongreson de Baŝkira Junularo. Li diras, ke la muziko de la bando baziĝas sur la valoroj en antikvaj baŝkiraj epopeoj:
“Ay Yola” (Aj Jola) en la baŝkira lingvo signifas “universalaj leĝoj, kodo de la universo” – eternaj valoroj kiel ne mortigi, ne ŝteli, respekti maljunulojn, protekti junulojn. Jen la kernaj principoj de nia projekto. Ni ne nur eldonas albumon, sed prezentas plenkreskan muzikan spektaklon kaj interretan projekton inspiritan de unu el la plej malnovaj kaj misteraj epopeoj de la mondo – “Ural-Batir”.
Tamen, Ramazanov afiŝis en Instagram por kolekti financojn kaj subteni baŝkirojn batalantajn en Ukrainio, kaj kundividis sian personan sperton pri sendado de sia propra frato al la milito.
Ĉi tiu nun fama kanto estas dediĉita al Homay, heroino de tiu epopeo. En Rusio ĝi sukcesis esti la 10 plej pintaj kantoj de Shazam. Dum la publikigo, ĝi jam atingis la unuan lokon, superante eĉ kantojn de Lady Gaga. Subtekstigitaj filmetoj de la populara kanto estis publikigitaj en pluraj lingvoj, inkluzive de la azerbajĝana, kazaĥa kaj karakalpaka [eo].