Knabina edukado povas sproni transformiĝon de Afriko

Feliĉaj infanoj dum interleciona paŭzo. Bildo de PexelsLibere uzebla.

Verkita de Raby S. Diallo kaj Stéphanie Manguele

Kvankam landoj en subsahara Afriko [eo] progresis rilate al seksa egaleco kaj faris signifajn paŝojn en edukado, sed edukado por knabinoj plu restas grava defio. Milionoj da knabinoj ankoraŭ ne havas la ŝancon frekventi lernejon. Eĉ kiam ili faras tion, ili malofte finas siajn studojn. Ĉirkaŭ 32,6 milionoj da knabinoj en la aĝo de bazlernejo kaj komenca mezlernejo nuntempe ne studas. Ĉi tiu nombro altiĝas al 52 milionoj ĉe la aĝo de fina mezlerneja nivelo. Tamen estas bone pruvita fakto, ke la enpovigo [eo] de virinoj pelas ekonomian kreskon, kiu ne povas esti atingita sen certigi inkluzivan aliron al edukado.

La persisto de socikulturaj baroj

Knabina edukado en Afriko ne povas esti limigita ĝis aliro al lernejo mem; ĝi devas ankaŭ adresi la strukturan malegalecon kaj la patriarkajn normojn, kiuj retenas la progreson.

Seksaj antaŭjuĝoj estas profunde enradikiĝintaj en la socioj de Afriko kaj estas subtenataj de sociaj strukturoj, inkluzive de lernejoj. Ĉi tiuj antaŭjuĝoj malfaciligas por knabinoj imagi sin en roloj preter tiuj tradicie aljuĝataj al ili. Edukaj materialoj ofte plifortigas ĉi tiujn seksajn malegalecojn: virinoj malofte estas prezentitaj en gvidaj roloj kaj estas tipe montritaj nur en hejmaj kuntekstoj. Ĵusa interna dokumento konigita de certaj naciaj departementoj en Senegalo [eo], permesanta al virinoj pli frue foriri de laborloko dum Ramadano [eo] por okupiĝi pri hejmaj aferoj, bone ilustras tiun kontraŭdiron. Ĉi tiu ekzemplo brile respegulas la persistan disdividon de laboro laŭ sekso, kiu limigas virinojn al hejmaj taskoj, dum viroj okupas strategiajn decidfarajn postenojn en organizoj.

Vere inkluziva edukado postulas seks-sentemajn politikojn, kiuj certigas, ke knabinoj havu sekuran kaj subtenan lernmedion. Tial estas grave revizii la edukan enhavon por rompi stereotipojn kaj instigi la partoprenon de knabinoj en sciencaj kaj teknikaj kampoj.

Oni devas agnoski ankaŭ ekonomiajn barojn. Edukado de infanoj implicas signifajn elspezojn, devigante familiojn elekti inter eduki knabojn aŭ knabinojn. Ĉar edzinigi filinojn ofte estas vidata kiel elirejo el malriĉeco, investi en ilian edukadon ne estas konsiderata prioritato, male al la knaboj, kies sukceso estas dezirata kaj atentata.

Laŭ la Monda Banko kaj UNESCO, knabina edukado en subsahara Afriko postrestas  je 30 jaroj kompare al evoluintaj landoj. Urĝaj rimedoj necesas por rompi la seksan muron, plifirmigante la rajton de knabinoj al edukado per tri ĉefaj manieroj: levi konscion pri ĝia graveco en komunumo, oferti stipendiojn kaj financan subtenon al familioj kun malfacilaĵoj, krei inkluzivan kaj sekuran lernmedion.

Investi en la edukado de knabinoj signifas investi en la enpovigo de virinoj kaj la disvolviĝo de Afriko. Tamen vera ŝanĝo postulas agi preter la lernejoj por malkonstrui la sociajn normojn, kiuj aljuĝas al knabinoj subordigitan rolon en la socio ekde frua infanaĝo.

Kiel certigi la rajton de knabinoj je edukado

Antaŭenigi la rajton de knabinoj je edukado postulas engaĝiĝon de ĉiuj koncernatoj. Pli da klopodoj estas bezonataj por provizi solvojn adaptitajn al la kompleksaj realaĵoj de Afriko. Ĉiuj devas partopreni: la civila socio, registaroj kaj neregistaraj organizoj — ĉiuj havas rolojn por ludi. Registaroj, plej grave, portas la respondecon certigi, ke ĉi tiu rajto estas garantiata kaj tial ili devas okazigi ĉiujn necesajn iniciatojn.

Malgraŭ tio ke afrikaj ŝtatoj promesis provizi 12 jarojn da senpaga bazlerneja kaj mezlerneja edukado al ĉiuj infanoj — knaboj kaj knabinoj — tiaj politikoj ofte estas malbone efektivigitaj, malhelpataj de malriĉeco kaj la disvastiĝo de socikulturaj normoj ene de lokaj komunumoj, kiuj eternigas seksan malegalecon.

Tial afrikaj registaroj devas entrepreni konkretajn reformojn kaj pli multe investi por certigi, ke edukaj politikoj ofertas kvalitan edukadon al ĉiuj junaj afrikaj knabinoj. Tio signifas ankaŭ forigon de sociaj baroj al la aliro de knabinoj al lernejoj, starigon de juraj kadroj por certiĝi, ke ĉiuj knabinoj finu studadon antaŭ la aĝo de 16 jaroj, financadon de senpaga deviga edukado per asignado de pli granda parto de naciaj buĝetoj al bazlerneja kaj mezlerneja edukado. Gravas certigi sekuran, subtenan lernmedion — ankaŭ per revizio de instruplanoj por forigi seksajn stereotipojn.

Oni devas ankaŭ disvolvi eblojn por metia trejnado por junaj patrinoj kaj endanĝerigitaj junaj virinoj por malhelpi ilian malebligon, kaj preni taŭgajn rimedojn kontraŭ frua geedziĝo. Ĉiuokaze, oni devas funkciigi sistemojn por observado kaj taksado por certigi, ke ĉi tiuj politikoj estas efike realigitaj.

Konsiderante ke plejparto da virinoj elspezas ĝis 90 elcentojn de sia enspezo al la bonfarto de siaj familioj kaj komunumoj, dum ĉe virinoj temas pri 30 kaj 40 elcentoj respektive, estas gravege pligrandigi la jurajn, homajn kaj financajn resursojn por la knabina edukado. Tia investo ne nur plibonigos individuajn kondiĉojn, sed ankaŭ fondos bazon por vera transformado de la afrika socio.

Raby S. Diallo estas sociologo, verkisto, prezidanto de la asocio Debbo Femmes d’Afrique kaj porparolanto de gvidaj roloj por virinoj. Stéphanie Manguele estas pariza advokato, ŝi laboras por firmao Thiam et Associés.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.