Ĉu novaj ĉiniaj sunenergiaj kompanioj rapidigos la mediamikan transiron de Indonezio?

A solar panel field.

Sudorienta Azio jam estas sunenergia produktanta centro por ĉiniaj kompanioj. Fonto: Wikicommons. CC BY-SA 20

En Aprilo 2025, la usona departemento de komerco findecidis novan tarifon ĝis 3521 procentoj por importitaj sunpaneloj el kvar sudorientaj aziaj landoj: Vjetnamio, Malajzio, Kamboĝo kaj Tajlando. Ĉi tio okazis post kiam la usona alianco por sunenergia produktanta komerca komitato akuzis grandajn ĉiniajn sunpanelfabrikojn en tiuj kvar landoj eksporti sunpanelojn kun prezo malpli ol la kosto por produkti ilin, kaŭzante inundon da maljuste malmultekostaj komercaĵoj en la usona merkato. Ili petis al la usona registaro plialtigi tarifon por protekti iliajn usonajn komercadojn, kiuj valoras miliardojn da dolaroj. La limdato de tiu fina decido estis Junio 2025.    

La disputo pri sunenergia komerco inter Usono kaj Ĉinio jam okazas dum multaj jardekoj. En 2012, la usona departemento de komerco impostis 30 procentojn aŭ pli da puna tarifo al ĉiniaj sunenergiaj kompanioj post kiam usonaj sunenergiaj kompanioj akuzis ĉiniajn fabrikojn tranĉi la prezon per maljusta financa helpo, kiu ruinigis enlandajn kompaniojn laŭ ili.  Ĉinio evitis tion movante ĝian produktadon al sudorienta Azio. Ĉi tio transformis Malajzion, Kamboĝon, Tajlandon kaj Vjetnamion al centro de ĉiniaj sunpanelfabrikoj.

Tiuj kvar landoj produktis pli ol 40 procentojn da sunpanela produktkapablo ekster Ĉinio kaj kontribuis ĉirkaŭ 20 procentojn al la tutmonda sunpanela eksportado. Laŭ BloombergNEF, 80 procentoj da iliaj produktaĵoj estis eksportitaj al Usono dum la unua jarduono de 2024. En 2023, ilia eksportado al Usono kreskis ĝis 12 miliardoj da usonaj dolaroj. Tiuj fabrikaj centroj fortigis la grandan potencon de Ĉinio en tutmonda sunpanela eksportado, kiu konsistigas 80 procentojn da tutmonda perŝipa komerco en 2023. 

Sed, pro la nova baldaŭa tarifo kaj malfacilaj rivaloj enlande kun malalta profito, Ĉinio provis eviti la problemon per translokiĝo al aliaj plaĉaj landoj, kiuj ĝis nun jam evitis la tarifojn, ekzemple Indonezio. Ke la kialoj estas klaraj, diris Yana Hryshko, direktoro de esploro pri tutmonda sunenergia provizoĉeno en Wood Mackenzie, al la VOA:

 上,在所有国家中,印尼是最佳选择,因印尼本身就是一个非常有前景的太阳能市。例如,印尼在海上浮太阳能方面有最大潜力,些太阳能施可以安装在靠近海岸的海域上。此外,印尼幅员辽阔,有足的空其他太阳能目,如内太阳能目。

Indonezio estas la plej bona elekto inter ĉiuj sudorientaj aziaj landoj ĉar ĝi estas tre potenca sunenergia merkato. Ekzemple, Indonezio havas la plej grandan eblecon rilate al flosanta sunpanelaro sur la maro, kiu estas konstruebla en akvaĵoj apud la plaĝo. Krom tio, Indonezio estas vasta lando kaj havas sufiĉan spacon por konstrui aliajn sunenergiajn projektojn, ekzemple surterajn sunenergiajn projektojn.

Illustration of solar panel factories.

Ilustrataĵo de sunpanelaj fabrikoj. Fonto: Pxhere

Ĉinaj sunenergiaj kompanioj kreskegas en Indonezio

La translokiĝo de ĉinaj fabrikoj al Indonezio okazis “rapide kaj grandskale.” Dum la pasintaj 18 monatoj, almenaŭ kvar Ĉinio-rilataj sunenergiaj projektoj komenciĝis en Indonezio kaj Laoso kaj du pluaj projektoj komenciĝos. 

Kiel ebla merkato en “strategia loko por fabrikaj centroj” kun “malalta kosto de produktado,” kelkaj ĉindevenaj kompanioj, inkluzive Thornova Solar (拓纳瓦太阳能), Trina Solar (天合光能股份有限公司), New East Solar (新东方太阳能), kaj China Lesso Group (中国联塑集团控股有限公司), anoncis planojn por pligrandigi siajn produktajn kapablojn en Indonezio.

Krom sunenergiaj kompanioj, la Energia Konstruada Korporacio de Ĉinio (中国电力建设集团有限公司) sub la Zona kaj Voja Iniciato (angle Belt and Road IniciativeBRI, interkontinenta granda disvolva projektaro de Ĉinio) konstruis la digon de Ĉirata en Okcidenta Javo, la plej grandan flosantan projekton de fotovoltaika energiproduktado en Indonezio. Plie, en Marto, China Gezhouba Group Co. (中国葛洲坝集团股份有限公司) subskribis kontrakton kun la indonezia registaro por 60 megavata flosanta sunpanela kampo en Saguling, Okcidenta Javo. Pertamina Nova kaj Renovigebla Energio, kiu estas nacia kompanio, ankaŭ ekdiskutis pri kunlaboro kun ĉina produktanto por konstrui sunpanelan fabrikon en Karawang, Okcidenta Javo.

Cirata floating solar farm in West Java, Indonesia. Source: Screenshot from Indonesia’s Ministry of Energy and Mineral Resources YouTube channel.

La flosanta sunenergia kampo de Ĉirata en Okcidenta Javo, Indonezio. Fonto: Ekranfoto de la YouTube-kanalo de la Indonezia Departemento de Energiaj kaj Mineralaj Resursoj.

En 2024 mem, 22 ĉinaj sunenergiaj kompanioj investis en 30 projektoj en 18 landoj, inkluzive du projektoj en Indonezio, laŭ Guang Fu Men, komunika grupo kiu fokusiĝas pri la sunenergia industrio de Ĉinio.

Malgraŭ la granda investo, ĉinaj sunenergiaj kompanioj alfrontas multajn defiojn en Indonezio. Ĉinaj kompanioj havas limigitan aliron al internaciaj financaj institucioj kaj fremdaj bankoj, diris Gu Xincen, la direktoro de klimata kaj energia programo de la internacia naturprotekta organizo Greenpeace, dum intervjuo kun Global Voices.

 中国企业的一些国际竞争对手则利用其低成本和长贷款期的融资优势,在项目竞标时报出很低的价格。中资企业应该借鉴国际同行的经验,充分利用境外国际金融机构、外资银行的资金以加快发展。

Kelkaj internaciaj rivaloj de ĉinaj kompanioj uzas sian malaltan koston kaj longdaŭran financan avantaĝon por oferti tre malmultekostan prezon en projekta aŭkcio. Ĉinaj kompanioj devas lerni de siaj internaciaj samanoj kaj tute utiligi la financojn de eksterlandaj internaciaj financaj institucioj kaj fremdaj bankoj por rapidigi disvolviĝon.

Renovigebla energia sektoro de Indonezio

Kiel granda karba produktanta lando, Indonezio ankoraŭ forte dependas de karbo kiel sia ĉefa elektra fonto. En Novembro 2024, prezidento de Indonezio Prabowo Subianto diris ke li volas ke Indonezio ĉesu uzi karbon kaj fosilian brulaĵon post 15 jaroj. Li celis krei 75 gigavatojn da renovigebla energio plej malfrue en 2040. Prabowo diris:

Kami memiliki sumber energi terbarukan lainnya dan itulah sebabnya kami sangat optimistis bahwa kami dapat mencapai nol emisi sebelum 2050.

Ni havas aliajn fontojn de renovigebla energio, kaj tial ni estas optimismaj ke ni povos atingi nul ellasadon antaŭ 2050.

A foggy skyline in Jakarta due to intense pollution.

Poluado en Ĝakarto, Indonezio. Foto el Wikipedia CC BY SA 3.0

Karbo-brulantaj elektrejoj reprezentas altan riskon por la sano. Esploroj el la Centro por Esploro pri Energio kaj Pura Aero (angle CREA) malkovris ke poluado el la karbo-brulanta elektrejo de Suralaya en Banten kaŭzis almenaŭ 1470 mortojn ĉiujare kaj sanrilatan malgajnon ĝis 14,2 mil miliardoj da indoneziaj rupioj (pli ol 871 milionoj da usonaj dolaroj). Loĝanto ĉirkaŭ la elektrejo diris al la BBC ke sia ido suferas pulman problemon pro la poluado. Ĉi tiu elektrejo estas ankaŭ unu el la ĉefaj kaŭzoj de aerpoluado en Ĝakarto kaj aliaj ĉirkaŭaj distriktoj. 

Ĉi tiu kondiĉo pliurĝigas la transiron al renovigebla energio. Ŝanĝo al sunpaneloj povas krei pli sanan kaj bonkvalitan vivon kaj samtempe malmultigi ellasadon de forceja gaso kaj dependecon de fosilia bruligaĵo.

En lastaj jaroj, la indonezia registaro jam provis allogi pli da investoj por renovigebla energio, inkluzive sunenergio. Sed, investo en la renovigebla energio-sektoro de Indonezio jam stagnis la pasintajn sep jarojn, kun nur investo de 1,5 miliardoj da usonaj dolaroj en 2023. Ĉinio, kiu estas la dua plej granda eksterlanda investanto en Indonezio, nur fokusas kvaronon da sia investo en la energia sektoro. Inter 2006 kaj 2022, nur 14 procentoj da ĉinaj energio-investoj estis por renovigebla energio, kaj la aliaj fokusiĝis pri fosilia bruligaĵo. En 2023, nur 13,1 procentoj da energio produktita en Indonezio devenis de mediamikaj fontoj, malpli ol 17,1 procentoj laŭ ŝtata celo. Fakulo diris ke “la manko de progreso” de Indonezio pri ĝia sindevigo transiri al renovigebla energio estas zorginda.

Mutya Yustika, energia financa fakulo de IEEFA, diris al Dialogue Earth ke Indonezio alfrontas kelkajn strukturajn defiojn por multigi investon en renovigebla energio. Unue estas la deviga registara partenereco kiu ordonas ke privataj kompanioj kunlaboru kun PLN (la nacia elektra kompanio de Indonezio). Ankaŭ la malmultekosta sunenergia tarifo de naŭ cendoj po kilovat-horo limigas la financan intereson por investantoj, plie la longa kaj malklara alira procezo kaŭzas pli da malfruigo.

Indonesia still relies heavily on coal for electricity. Source: Pxhere

Indonezio ankoraŭ forte dependas de karbo por elektro. Fonto: Pxhere

Ĉu ĉina investo rapidigos la mediamikan transiron de Indonezio?

Kiel tropika lando, Indonezio havas grandan sunenergian eblon [rdlr. potencialon], ĉirkaŭ 3,294 gigavatoj. Sed ĝis nun, ĝi nur havas 140 megavatojn da tegmentaj sunpanelaj instalaĵoj, tial Indonezio estas en la oka pozicio inter aliaj sudorientaj aziaj landoj rilate al la granda utiligo de sunenergio, laŭ Global Energy Monitor.

La indonezia registaro decidis ambician celon: 3,61 gigavatojn da tegmentaj sunpaneloj plej malfrue en 2025, 26,65 gigavatojn da flosantaj sunpaneloj, kaj 4,68 gigavatojn da granda sunenergia elektrejo plej malfrue en 2030. Indonezia Nacia Elektra Plano 2024–2060 divenas grandan kreskon de enlanda sunenergia bezono dum la sekvontaj jardekoj, sed fakuloj diras ke lokaj produktkapabloj devas esti altigataj por produkti miliardojn da sunpaneloj.

Enlanda bezono evidente jam kreskis dum la pasintaj kvin jaroj, diris Erlangga Bayu el la Indonezia Asocio de Tegmentaj Sunpanelaj Instalistoj (Perkumpulan Pemasang PLTS Atap Indonesia) al Global Voices. Statistike, okazis 160-procenta kresko en la postulo pri instalado de sunpaneloj de 2020 ĝis 2024.

Sed, por multaj aĉetantoj, sunpaneloj estas ankoraŭ tro multekostaj. Lani Diana, 30-jaraĝa, jam konsideras instali sunpanelon en sia hejmo en Suda Tangerang, Banten. Ŝi daŭre hezitis pro la alta prezo kaj ĝia granda influo sur la naturmedio.

“Sunpaneloj ankoraŭ ne estas popularaj. Mi jam pensis pri ĝia naturprotekta avantaĝo, ĉu granda aŭ ne granda, sed ĝi ankoraŭ estas multekosta,” diris Lani al Global Voices.

Ĉi tie, ĉina investo povas havi grandan rolon por subteni enlandajn sunenergiajn aparatojn kaj infrastrukturojn. Erlangga diris ke ĉinaj sunenergiaj kompanioj povas plibonigi la enlandan merkaton pro iliaj altnivelaj teknologioj, kiuj allogas kapitalon kaj kreas dungadon.

“Per sunpaneloj faritaj en Indonezio, la prezo ankaŭ estos pli malmultekosta loĝistike ol importado el Ĉinio. Do, kiam ekzistas malmultekostaĵo, la multobliganta efiko estos ke ankaŭ la bezono estos pli granda,” diris Erlangga al Global Voices.

Yang Muyi, sperta energia analizisto en la tutmonda energia pensfabriko Ember, diris al Dialogue Earth ke li estas optimisma ke novaj ĉinaj sunenergiaj kompanioj povas levi la mediamikan transiran ambicion de Indonezio. Kiel potenca partio tutmonde kun 90 procentoj da akcioj en ĉefaj partoj de la sunpanela provizoĉeno, Ĉinio oferas strategiajn avantaĝojn por la kresko de indonezia renovigebla energio. Ĝiaj altnivelaj teknologioj povas subteni la ambicion de Indonezio por krei grandajn sunenergiajn elektrejojn.

Sed, fakuloj ankaŭ emfazis la bezonon disvolvi lokajn produktantajn industriojn, ĉar Ĉinio eble ne portos la plej altnivelajn teknologiojn al Indonezio. Ankaŭ eblas — kaj eĉ verŝajne — ke en la estonteco, Usono ankaŭ altrudos novan imposttarifon al la sunenergia industrio de Indonezio.

Ankaŭ ekzistas kelkaj konsiderindaj riskoj por la naturo, precipe kiam industrio bezonas vastan landon por granda sunenergia produktado. Kampanjo-estro de Wahana Lingkungan Hidup Indonesia (Forumo por Naturo), Fanny Tri Jambore, diris al Tempo, unu el la plej grandaj sendependaj gazetaj retejoj de Indonezio, ke okazos problemoj se fabriko delokigos ekologie gravajn ekosistemojn, kiel ekzemple protektatajn habitatojn [rdlr. vivejojn] aŭ aerkolektajn areojn.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.