
Membroj de la komunumo Global Voices ĉe la GV-pintkunveno en Katmanduo, Nepalo, en decembro 2024. Foto de Jer Clarke. Uzata kun permeso.
Hodiaŭ, Global Voices lanĉas donackampanjon por kolekti USD 250 000 [ĉ. 313 000 €) por subteni la funkciadon de niaj novaĵaj kaj tradukaj retejoj.
Historie, Global Voices estis ĉefe subtenata de fondumoj kaj aliaj subvenciantoj kaj ni estas dankemaj pro la financado, kiun ni ricevas tiel. Tamen, signifaj reduktoj en eksterlanda helpo fare de kelkaj registaroj ŝrumpigis la disponeblajn financojn por neprofitcelaj organizaĵoj. Ĉi tio aparte influis organizaĵojn pri ciferecaj rajtoj kiel la nia.
Nuntempe novaĵaj kaj tradukaj organizaĵoj travivas malfacilajn tempojn, kun novaj teknologioj uzataj por redukti dungitaron kaj amasproduktita misinformado forpuŝante kvalitajn novaĵojn. Malgraŭ tio, Global Voices [Tutmondaj Voĉoj en Esperanto, rdlr.] daŭre kreskas kaj laŭ nombro de artikoloj kaj laŭ nombro de legantoj. Tamen, nia engaĝiĝo ne meti enhavon malantaŭ pagmurojn aŭ montri reklamojn signifas, ke ni ne povas kovri niajn funkciajn kostojn sen donacoj de legantoj.
Global Voices estas relative malmultekosta organizaĵo por funkciigi: Ni ne havas oficejojn, ni ne lupagas kaj bezonas minimumajn rimedojn. Ni pagas por niaj serviloj por gastigi Gloval Voices kaj kelkajn aliajn administrajn kostojn, sed sendube la plej granda parto de niaj elspezoj iras al salajroj de dungitoj. Multaj subvenciantoj elektas financi altprofilajn projektojn kovrante nur minimumajn dungitarajn kostojn. Sed ĝuste la kompensado de la dungitaraj kostoj subtenas ĉiujn niajn projektojn. Niaj dungitoj kaj volontuloj esploras temojn kaj verkas enhavon, redaktas ĝin, tradukas ĝin, kaj pledas por rajtoj – kaj foje faras grafikan dezajnon aŭ elektas ilustraĵojn por akompani la enhavon, reklami ĝin en sociaj retejoj, kaj multe pli. Jen la homoj, kiujn ni esperas subteni per la donacoj de ĉi tiu kampanjo – nia komunumo – tiujn, kiuj kreas la artikolojn, eseojn, tradukojn, faras esplorlaboron kaj podkastojn, kiujn vi trovas en nia retejo.
Se ni ricevus unu eŭron aŭ dolaron por ĉiu paĝrigardo, ni ne devus komenci ĉi tiun kampanjon! Kaj se ĉiu el tiuj eŭroj aŭ dolaroj estus monata donaco, ni povus plani niajn agadojn pli longtempe kaj estus sub malpli da premo ĝenerale. Ni ankaŭ scias, ke ne ĉiuj — pro diversaj kialoj — havas la rimedojn por subteni nin finance. Anstataŭe, ni povas imagi, ke kvinono de la monataj retejaj spektoj alportas kvin eŭrojn/dolarojn, aŭ dek eŭrojn/dolarojn el dekono. Eble iu, kiu nenion legis ĉi-monate sed kredas je nia laboro, donos dudek kvin eŭrojn/dolarojn, kaj iu, kiu ŝatas tradukojn, sendos pliajn dek kvin, kaj… vi komprenas la ideon.
Ni esperas, ke vi povas esti unu el tiuj homoj kiuj subtenas nin per donaco. Kaj se vi ne povas nun, ni esperas, ke vi tamen pasigos tempon en nia retejo kaj poste rakontos al aliaj pri ĝi. Pli ol esti sole novaĵretejo, Global Voices estas komunumo, kaj ni ŝatus ke vi estu parto de ĝi. Ni daŭre kundividos informojn pri la kampanjo kaj pri Global Voices en sociaj retejoj. Bonvolu kundividi por ke pli da homoj sciu pri ni kaj la eblojn partopreni. Dankon pro via subteno!






