
Mia biciklada provo de Everest Roam estas la plej nova en serio da vojaĝoj de kompreno, kiujn mi entreprenis dum mi alfrontas spiran malsanon, kiu ŝanĝis mian kapablon vaste vojaĝi. En 2022, mi biciklis “Pilgrimadon por Miliono da Vivoj“, 190 mejlojn reprezentantaj 12 colojn por ĉiu KOVIM-morto. En 2023, Ivan Sigal kaj mi biciklis tra la Centra Valo de Kalifornio laŭ la spuroj de la Marŝo de Kamparanoj de 1966 por lerni pri la estonteco de nutraĵoj kaj la naturmedio. En 2024, mi desegnis la Acerbiciklan Aventuron por serĉi esperon dum krizoj, kiuj ŝajnas neeble grandaj por ŝanĝi. Kaj ĉi-somere, mi biciklis trans la Granda Dislima Migrovojo (rdltr.”Great Divide Trail”) de Kolorado al Utaho por repripensi la veran potencon en la rilato de homoj al teknologio.
En mondo plena de konflikto kaj konkurenco, kultivi komprenon trans homaj diferencoj malfacilas, necesas, kaj tamen tiel belas. Ĉi-somere, mi biciklos supren laŭ la ekvivalento de Sagarmato [eo, laŭ la nepala nomo सगरमाथा, transliterigita Sagarmāthā aŭ Mount Everest en la angla] dum vojaĝo de interrilato kaj kompreno. Dum mi faras tion, mi invitas vin sekvi kaj donaci por helpi al Global Voices atingi la celon kolekti 250 000 dolarojn por daŭrigi la decidan transliman raportadon, tradukadon kaj subtenon de subreprezentitaj komunumoj, kiun ili faris dum la pasintaj 20 jaroj [eo].
La sporto de eltenbiciklado ŝatas defiojn, kaj unu el ĝiaj plej grandaj defioj estas Everest Roam, kie biciklantoj grimpas pli ol 10 000 metrojn en alteco (32 809 ft) en malpli ol 36 horoj, biciklante minimuman distancon de 400 km (248 mejloj). En miaj plej sovaĝaj revoj, mi ŝatus kolekti dolaron por ĉiu metro en ĉi tiu 10 000-metra supreniro.
Noto: Se vi donacos per la suba fenestraĵo, bonvolu mencii en la komenta sekcio “provided that it's for the Everest campaign!” (kondiĉe ke ĝi estas por la Everesta kampanjo!)
Por multaj biciklantoj, la ideo pri Everesto (Sagarmato) estas abstraktaĵo — legenda referenco por persona atingo. Sed Everesto estas pli ol nombro. Ĝi estas loko famigita pro ĝia rolo en jarcento da aventuro kaj esplorado, eĥo de epoko kiam okcidentanoj serĉis famon per konkerado de la naturo. En la lastaj jaroj, okcidentaj amaskomunikiloj komencis kovri Evereston kun pli da profundo kaj koloro — rakontante la historiojn de lertaj lokaj ŝerpaj grimpistoj kaj priskribante la defion konservi la ekosistemon meze de la burĝona aventura turismo. Sed estas multe pli pri la komunumoj kaj kulturoj apud la plej alta monto de la mondo ol estas prezentita en IMAX-filmoj (eo).
Nepalo kaj la Katmandua Valo unue ekfokusiĝis en mian vivon tra grupo de nepalaj amikoj ĉe la universitato. Transloĝiĝinte al Usono dum la Nepala Enlanda Milito, ili priskribis la defion vivi pace, sekure en tempoj de konflikto kaj renversiĝo. Miaj amikoj prezentis al mi Momos, Kheer kaj aliajn nepalajn manĝaĵojn. Mi ankaŭ lernis ludi Bagh-Chal, antikvan nepalan ludon de tigroj kaj kaproj, kiu instruas al ludantoj pensi pri nesimetria potenco, forto kaj senperforto. Mi estas tre dankema pro la malavareco de tiuj amikoj. Ili instruis al mi kiel esti gasto, gastiganto kaj amiko en socio kie, laŭ nunaj normoj, ni supozeble turnu la fotilon al ni mem.
Malgraŭ dumviva scivolemo pri la nepala kulturo, mi ne scias ĉu mi iam ajn vizitos Nepalon. Pro miaj spiraj problemoj, la aerpoluado en Katmanduo, la ĉefurbo, kaŭzos ke mi certe devos iri al la hospitalo (la AQI atingis 333 tiun ĉi-aprilon). Tamen, dum mi provas la Everest Roam Challenge, la komunumo Global Voices malavare kreas 30-horan ludliston de muziko, historio, kulturo kaj analizoj pri la lando, kiu helpos min pli profunde interrilati dum mi biciklas kun la komunumoj, kiujn ili nomas hejmo.
Global Voices (Tutmondaj Voĉoj en Esperanto) estas internacia, plurlingva komunumo de verkistoj, tradukistoj kaj homrajtaj aktivuloj, kiu utiligas la potencon de la interreto por verki rakontojn, kiuj konstruas interkomprenon trans limoj. Antaŭ pli ol dek kvin jaroj, la komunumo Global Voices inspiris min kombini mian pasion por teknologio kaj homan interkomprenon. Tra la komunumo GV, mi trovis mian kuracistan konsiliston, ŝancojn por mia frua esplorado, kaj reton de principaj homoj, kiuj kuraĝigis min, defiis min kaj helpis min vidi la mondon pli kolorigite. Mi nun servas en la estraro de la Amikoj de Global Voices [en] kun sidejo en Usono. GV havas fortan sud-azian komunumon, kaj mi entuziasmiĝas kundividi ilian kantludan liston!
Faciligi la laboron de tutmonda komunumo en dekoj da lingvoj ne estas facila tasko — ĝi postulas multan administradon, redaktan laboron, kunordigadon kaj teknologion. La financoj, kiujn ni kolektas por Global Voices per la Everest Roam Challenge, helpos ĝin daŭre ligi homojn trans limoj por la komuna bono.
Do, se vi zorgas pri nia kolektiva kapablo kompreni niajn kunhomojn kaj alfronti la tutmondajn defiojn de nia tempo, mi invitas vin sekvi mian vojaĝon kaj donaci al Global Voices.
Detaloj pri la veturado :
- Veturada tempo: Aŭgusto 1-3
- Rezervaj datoj kaze de veterado: Aŭgusto 10-12
- Itineria plano (nuna skizo): FLX Everest Roam (ĉe Komoot). Gvidaj celoj:
- Grimpi multajn el la plej belaj kaj ikonecaj vojoj kaj gruzaj montetoj en la areo inter Ithaca NY kaj Watkins Glen, Nov-Jorkio (eo).
- Minimumigi grimpajn ripetojn
- Distanco: 400 km, 300 mejloj
- Maksimuma deklivo: 20%
- Tempolimo: 36 horoj
Kiel sekvi la veturadon:
Ĉar mi estos okupata biciklante, la skipo ĉe Global Voices kontaktos min, afiŝos ĝisdatigojn kaj kundividos komunikilojn pri mia vojaĝo. Vi povas sekvi ilin ĉi tie:
Instagram: @globalvoicesonline
Bluesky: @globalvoices.org
Mastodon: @globalvoices
Facebook: @globalvoicesonline






