
Usona-israela bombado en Teherano [eo], la 3-an de marto 2026. Foto de Avash Media en Vikimedia Komunejo [eo] (CC BY 4.0).
Hodiaŭ en Irano, dum misiloj kaj aeratakoj de Israelo kaj Usono [eoj] trafas la landon, la ĉiutaga vivo okazas sub videbla ĉeesto de sekurecfortoj. Ekde la protestoj kiuj eksplodis la 28-an de decembro 2025, homrajtaj grupoj raportis pliiĝon de armitaj patroloj kaj kontrolpunktoj sur ĉefvojoj kaj urbaj kruciĝoj.
Soldatoj kaj membroj de la Basij-milico restas starantaj, portas atakpafilojn, haltigas aŭtojn, pridemandas preterpasantojn, kaj en kelkaj kazoj petas ke homoj malŝlosu siajn telefonojn por inspekti mesaĝojn, fotojn kaj kontojn en sociaj retejoj.
Nuntempe, multaj irananoj vivas inter du konverĝantaj fajroj: de supre venas la minaco de sendistinge falantaj bomboj kaj misiloj pro la eskaladanta milito kondukata de Israelo kaj Usono; de sube, la konstanta premo de ŝtato kiu daŭre arestas, ekzekutas, kaj intensigas sian kontrolon super la loĝantaro.
Kio ofte estas preteratentata en geopolitikaj debatoj estas la psikologia etoso kreita de tiuj kondiĉoj. Kiam civiluloj vivas sub milito kaj aŭtoritata reĝimo, konduto reorganiziĝas ĉirkaŭ supervivo. Homoj lernas konstante kalkuli riskon. Ili pripensas kion diri, kien iri, kiun fidi, kaj kiam silenti. Kio ŝajnas de ekstere pasiveco, povas fakte esti la silenta logiko de vivo sub kondiĉoj kie ununura mesaĝo, konversacio aŭ asocio povas alporti vivŝanĝajn sekvojn.
Sub tiaj kondiĉoj, silento povas disvastiĝi tra la socio laŭ manieroj kiujn eksteruloj ofte ne komprenas. Kiam esprimi malkonsenton povas kaŭzi punon aŭ izolitecon, multaj silentas eĉ se private ili malkonsentas. Kun la tempo, tio kreas ŝajnon de publika konsento kiu fakte ne ekzistas.
La estro de la irana justico avertis en deklaroj elsenditaj per la ŝtata televido: “Tiuj kiuj diras aŭ faras ion konforman al la volo de Usono kaj la cionisma reĝimo, staras flanke de la malamiko kaj devas esti traktataj laŭ la revoluciaj kaj islamaj principoj, kaj laŭ la militaj cirkonstancoj”. Novaj avertoj estis direktitaj al irananoj eksterlande, sugestante ke “tiuj kiuj simpatias, subtenas aŭ kunlaboras” kun la milito de Usono kaj Israelo kontraŭ la lando, povus alfronti konfiskon de siaj havaĵoj en Irano kaj jurajn konsekvencojn se ili revenas.
La vivo malantaŭ geopolitiko
Granda parto de la internacia diskuto pri Irano turniĝas ĉirkaŭ geopolitiko kaj regionaj potencbataloj. Tamen, ene de la lando io multe pli tuja influas la ĉiutagan vivon. La homoj devas trakti militon kaj subpremon, dum ili vivas en streĉita ekonomio kaj alfrontas kreskantajn malfacilaĵojn por akiri bazajn necesaĵojn.
Tiaj momentoj ne estas nur geopolitikaj krizoj; ili ankaŭ estas psikologiaj krizoj. La decidoj kiujn registaroj kaj armeoj faras influas la medion en kiu milionoj da ordinaraj homoj devas pensi, paroli kaj pluvivi, dum decidoj tute ekster ilia kontrolo formas iliajn sortojn.
Laŭlonge de la tempo, tiaj medioj ŝanĝas konduton. Homoj lernas ekzameni sian ĉirkaŭaĵon por danĝero, eviti konversaciojn kiuj povus allogi atenton, kaj zorge mezuri siajn vortojn. Sociologoj priskribas tion kiel adaptan supervivan konduton. Individuoj alĝustigas siajn agojn ne ĉar ili konsentas kun potenco, sed ĉar la kosto de defii ĝin fariĝas tro alta.
Malgraŭ la klopodoj de la ŝtato projekcii hejman unuecon dum la daŭranta milito, grandaj segmentoj de la loĝantaro daŭre malakceptas la Islaman Respublikon [eo]. Tamen, en lando kie malkonsento povas alporti riskojn de enkarcerigo aŭ ekzekuto, silento ne devas esti konfuzita kun konsento. Timo, pligravigita per subpremo kaj milito, sufokas publikan esprimon.
Inter du danĝeroj
En plej multaj militoj, civiluloj timas la batalkampon. Sub aŭtoritata reĝimo, ili timas sian propran registaron. Hodiaŭ en Irano, ambaŭ danĝeroj ekzistas samtempe.
Dum la konflikto, la irana ŝtato praktike ne donas signifan protekton al civiluloj. Ne ekzistas vastaj publikaj ŝirmejoj, ne funkcias nacia sistemo de bombo- rifuĝejoj, kaj en multaj lokoj mankas krizaj sirenoj por averti homojn pri alproksimiĝantaj misiloj. Por multaj loĝantoj, la unua sciigo pri baldaŭa bombado estas vidi aŭ aŭdi la eksplodon mem.
En kelkaj urboj, loĝantoj raportas ke ili nokte kunvenas sur tegmentoj por rigardi la misilojn trairi la ĉielon. Ili kredas ke resti eksterdome povus doni pli bonan ŝancon postvivi ol esti kaptitaj interne de konstruaĵoj kiuj kolapsas. Civiluloj devas fari tiajn kalkulojn kiam la usonaj kaj israelaj bombadoj estas sendistingaj kaj la ŝtato ne ofertas protekton.
La lando ankoraŭ sorbas la ŝokon pro la mortoj okazintaj dum la protestoj de januaro kaj februaro, kiam sekurecfortoj pafis kontraŭ manifestaciantoj en pluraj urboj. Familioj ankoraŭ suferas. Komunumoj daŭre prilaboras la perforton. En tiu etoso, timo kaj funebro influas kiel oni respondas al la novaj danĝeroj de la milito.
Por multaj irananoj, la bomboj kiuj hodiaŭ falas eble ĉesos post ioma tempo. Militoj finiĝas. Aeratakoj haltas. Tamen la minaco kiun reprezentas la Islama Respubliko daŭras jam preskaŭ duonjarcenton. La ŝtato daŭre respondas al krizoj per arestoj, ekzekutoj kaj intensa kontrolo. Por tiuj kiuj vivas en la lando, tiu historio kondiĉas kiel oni travivas la nunon.
Por tiuj ekster la lando, ilia silento ofte estas erare interpretata. Tra internaciaj amaskomunikiloj kaj interretaj komentoj, la manko de videblaj opoziciaj protestoj en Irano dum milita tempo, pere de kio la registaro plenigas la lokan amaskomunikilan spacon per siaj propraj manifestacioj, pruvas ke irananoj ne deziras politikajn ŝanĝojn kaj ke ili subtenas la registaron fronte al ekstera malamiko.
Sed publika silento malofte estas signo de konsento. Kiam montri malkonsenton alportas riskon de malliberigo, perforto aŭ morto, homoj ofte kaŝas siajn opiniojn publike dum private ili havas tre malsamajn opiniojn, precipe en tempo de milito. Politikaj sciencistoj priskribas tiun dinamikon kiel preferenca falsado.
Danĝero kaj necerteco
Ekde la komenco de la milito, la Registaro plurfoje trudis komunikajn interrompojn kaj severajn limigojn al interreto. Multaj havas malmulte da aliro al informoj krom tio kio okazas en sia tuja najbaraĵo. En tiu medio, eĉ la baza scio disiĝas. La plej granda parto de la informo kiu eliras el Irano, eliras en malgrandaj fragmentoj: mallonga videaĵo, voĉmesaĝo diskrete sendita al fidinda kontakto, konciza teksto kiu konfirmas ke iu estas sekura.
La informa medio kiu kovras la konflikton disfalis. Publikaj konversacioj reduktiĝis al konkurantaj rakontaj kadroj, influitaj de malsamaj supozoj kaj fidelecoj. Tiuj kiuj komentas ofte interpretas eventojn per ideologiaj kadroj, elstarigante la faktojn kiuj fortigas siajn poziciojn dum ili ignoras tiujn kiuj komplikas ilin.
Kompleksaj eventoj reduktiĝas al simpligitaj rakontoj, desegnitaj por mobilizi spektantarojn antaŭ ol informi ilin. En tiu procezo, la sufero de civiluloj povas fariĝi malgrava kompare kun la rakontoj konstruitaj ĉirkaŭ ĝi.
La debatoj kiuj okazas eksterlande povas sentiĝi malproksimaj de la ĉiutaga vivo. En Irano, homoj traktas nigrigojn, militarigitajn stratojn, malfortigitan ekonomion kaj la konstantan necertecon pri kio povas okazi la sekvan tagon. Familioj zorgas pri siaj parencoj en malsamaj urboj kiujn ili ne povas kontakti, mesaĝoj malsukcesas alveni kaj onidiroj vojaĝas pli rapide ol fidindaj informoj.
Malantaŭ tiuj debatoj troviĝas la vivoj de ordinaraj homoj kiuj malofte estas videblaj en geopolitikaj diskutoj. Knabino en Buŝehro [eo], kiu iras al lernejo, portas la silentan angoron ke ŝia klasĉambro fariĝu celo de israela aŭ usona misilatako. Patrino en Teherano serĉas de apoteko al apoteko kemioterapiajn medikamentojn kiuj iam tenis ŝian filon viva, sed nun fariĝis nepageblaj aŭ netroveblaj.
Por multaj familioj, tiuj ne estas abstraktaj politikaj debatoj, sed realoj kiuj formas la ĉiutagaĵojn.
Tiuj kiuj vivas en Irano ne estas roluloj de geopolitika diskuto. Ili estas homoj alfrontantaj eksterordinaran danĝeron kaj necertecon.
Hodiaŭ, por irananoj, la vivo okazas ĝuste en tiu psikologia spaco.







