Kiel du ŝokantaj novaĵoj el Gazao apenaŭ faris tutmondajn fraptitolojn

Ekrankopio el video alŝutita al YouTube de Al Jazeera English.kun la titolo “(israela armeo pafas sur multajn homojn dum la mortigado ĉe helpcentroj en Gazao multiĝas”, Justa uzo.

Du novaĵoj raportitaj antaŭnelonge montris kelkajn el la plej teruraj militkrimoj de nia epoko — sed ili apenaŭ troviĝis en la monda gazetaro. En mondo kie la normaligo de sufero kaj senpuneco en Gazao iom post iom fariĝas normala, eĉ informoj kiuj devus estigi ĝeneraligitan koleron kaj respondecon pri ĉi tiuj agoj tamen plejparte estis responditaj per indiferenteco.

Ni estis ‘ordonitaj’ pafi al malsataj helpopetantoj

La 24-an de Junio, la israela gazeto Haaretz publikigis raporton kun detalaj atestoj de israelaj soldatoj, kiuj konfesis ke ili ricevis ordonon por ekpafi palestinanojn, kiuj malespere provis iri al helpo-kamionoj en Gazao, kion ili priksribis kiel “batalkampon”.

Laŭ la esploro, soldatoj el multaj brigadoj diris ke ili estis ordonitaj pafi iun ajn, kiu proksimiĝas al la helpo-karavano sen ajna pruvo ke ili montras konkretan minacon.

Unu rezervisto servante en Gazao priskribis ĝin kiel senleĝan nenieslandon, konfirmante la avertojn de homrajtaj grupoj: “Gazao ne plu interesas iun ajn kaj la perdo de homa vivo ne plu signifas ion.”

Alia oficisto konfirmis: “Estis senutila, ili estis mortigitaj senkiale. Intertempe mortigi senkulpulojn jam estas normaligita.”

Alia soldato klarigis: “Jen la areoj kie palestinanoj rajtas resti, ni estas tiuj, kiuj alproksimiĝas kaj decidas ke (ili) estas danĝeraj por ni.”

“Por ĉiu domo malkonstruenda ĉefkonstruisto povas gajni 5000 siklojn sed ja estas permesebla mortigi homojn, kiuj nur serĉis manĝaĵon,” aldone li diris.

Ĉi tiuj hororaj konfesoj venas meze de ripete okazantaj atakoj al grupo da homoj kunvenantaj ĉirkaŭ la malabunda homhelpo. Ĉi-jarkomence Israelo altrudis novan militarigitan sistemon de helpo-disdono, konata kiel Gaza Humanitarian Foundation (Gazaa Homhelpa Fondumo).  Helpo-karavanoj ĉi tie eniras kun la israela armeo kaj ofte estas forlasitaj en hazardaj lokoj. Tiu ĉi fenomeno, konata kiel “amasmurdo de helpo-serĉantoj” fariĝis malĝoja ĉiutaga okazaĵo.

Pli ol 743 palestinanoj estis mortigitaj de Israelo kaj 4 891 estis vunditaj en ĉi tiuj amasmurdoj ekde la komenco de Junio, kaj pli ol 170 ne-registaraj organizaĵoj alvokas por haltigi la mortigeman praktikon.

Dependigemaj dolorpiloloj troviĝas en faruno disdonitaj al malsataj gazaanoj. Ni estis ‘ordonitaj’ pafi al malsataj helpo-serĉantoj

La dua novaĵo estas same terura. La 27-an de Junio, la Gaza Government Media Office Komunika Oficejo de la Registaro de Gazao anoncis ke post laboratoriaj testoj montriĝis ke en sakoj da faruno senditaj per internaciaj helpekspedoj tra la GHF troviĝis spuroj da oksikodono, forta kaj dependigema opioido.

Lokaj sanaŭtoritatoj avertas ke la trovo de tiaj substancoj en baza ĉefa manĝaĵo povas kaŭzi detruajn efikojn al publika sano de la loĝantaro kiu jam estis malfortigita de misnutrado kaj traŭmo. Oficistoj plie diris ke oni baldaŭ plu testos por kontroli ĉu la enmiksiĝo estis senintenca aŭ intenca. Atendante la sendependan certigadon, eĉ nura akuzo substrekas la etoson de profunda malkredeco kaj timo rilate al helpo-asistado.

Ankoraŭ neniu granda gazeta kompanio esploris ĉi tiujn asertojn, kaj homhelpaj agentejoj ankoraŭ ne publikigis konkludan eldiron. Sed, la incidento plie multigas la suferojn kaŭzitajn al la ĉirkaŭbarita loĝantaro, kiu jam malfacile klopodas vivi sub aeraj, landaj, kaj maraj blokadoj.

Artefarita malsatego

La 24-an de Junio, la Homrajta Ofico de la Unuiĝintaj Nacioj kondamnis “la armiligon de manĝaĵo en Gazao” kiel militkrimon kaj alvokas por ke la mortigado “estu esplorita rapide kaj neŭtrale,” kaj devigu al la kulpuloj esti “respondecaj”.

Gazao jam suferas blokadon de Israelo — per egiptia kunlaboro — ekde 2007, kiu strikte regas komercaĵojn, manĝaĵojn, bruligaĵojn, kaj medikamentojn de ĝiaj 2,3 milionojn da loĝantoj. La nuntempa genocida milito ekde Oktobro 2023 transformis ĉi tiun jam mizeran kondiĉon al katastrofo.

Agentejoj de UN kaj homrajtaj grupoj jam plurfoje avertis ke Gazao preskaŭ — aŭ jam — suferas malsategon

La Integrita Klasifikado de la Nutraĵsekureca Fazo (angle Integrated Food Security Phase Classification aŭ IPC) avertis ke “la tutan loĝantaron supozeble suferos krizon aŭ pli malbone, akutan nutran malsekurecon. Ĉi tio inkluzivas 470 000 homojn (22 procentoj de la loĝantaro) en katastrofo, pli ol milionon da homoj (54 procentoj) en grava danĝero, dum la restanta duonmiliono da homoj (24 procentoj) troviĝas en krizo.”

Eĉ je la komenco de Julio, almenaŭ 66 infanoj jam mortis pro malsatego laŭ Amnestio Internacia, kiu ĝin priskribas kiel “intencan kreadon de malsatego per kiu genocido iĝas praktiko”, sed la veran nombron bedaŭrinde oni supozas ege pli multa, konsiderante la detruiĝon de la sanservoj kaj la mankon de ampleksa monitorado.

Silento, senpuneco, kaj la erozio de kolero

Devus esti ĉefpaĝaj novaĵoj en gazetoj tutmonde ke israelaj soldatoj konfesis ricevi ordonon por pafi malsatajn homojn serĉantajn manĝaĵojn, aŭ ke faruno donita al malesperaj familioj eble enhavas dependigemajn narkotikojn. Tamen mondaj gazetaj raportoj estas malpasiaj pri ĉi tiuj klaraj ekzemploj de krimoj kontraŭ la homaro, kaj estas malmulte da — se iuj ekzistas — gravaj internaciaj paŝoj por enketado aŭ devigo al respondeco.

Ĉi tiu silenta internacia reago estas pruvo ke la sufero de palestinanoj en Gazao jam akceptiĝis la ideo ke la faktoj plenumas sian oficon. Dum la blokado plifortiĝas, la bomboj daŭre falas. Laŭ lastatempaj raportoj, israelaj pilotoj, kiuj atakis Iranon revenante al siaj bazoj, bombis Gazaon per la bomboj, kiujn ili postlasis. Dum la malsatego disvastiĝas, ŝajnas kvazaŭ la mondo sentas sin ĉiam malpli morale respondeca.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.