
Kelkaj membroj de Pemuda Sosialis aliĝis al la festo de Virina Tago en Marto alvokante por diverseco kaj egaleco. Fonto: Facebook
La juna sekcio de Parti Sosialis Malaysia [Malajzia Socialista Partio] estis devigata mafruigi sian atelieron pri seksa sano por GLAT-partoprenantoj post kiam la ministro de religiaj aferoj publike denuncis la eventon pro supozeble antaŭenigo de “deviaj kulturoj”. Kelkaj homrajtaj porparolantoj riproĉis aŭtoritatojn minaci la organizantojn kaj inciti diskriminacion kontraŭ membroj de la komunumo GLAT+.
Kun la temo “PRIDECARE: Kviraj Rakontoj kaj Konscio pri Seksa Sano,” la ateliero organizita de la Malajzia Socialista Partio Pemuda Sosialis, estis origine planita por la 21-a de Junio. Post kiam la evento estis diskonigita en socia retejo lastmonate, la ministro de religiaj aferoj, Na’im Mokhtar, diris ke ĝi “klare defias sociajn normojn kaj religiajn valorojn apogitajn de plejparte da malajzianoj.” Li instigis la policon inspekti la agadon.
Mi alvokas ĉiujn partiojn helpi defendi la socian kaj moralan strukturon de nia socio kontraŭ ajna elemento kiu povas subfosi niajn kredon, etikon, kaj nacian harmonion.
Deviaj, malkonformaj kulturoj neniam estos akceptataj kiel normo en Malajzio.
Poste, 21 policaj raportoj estis registritaj ĉe 11 distriktaj centroj kontraŭ la ateliero.
Kvankam 63,5 procentoj da malajzianoj mem identiĝas kiel islamanoj, la konstitucio de la lando antaŭenigas religian harmonion. Dum la lastaj jaroj, kelkaj striktuloj jam puŝis pli striktan integriĝon kaj devigon de islamaj instruoj en regado, kiuj kaŭzis zorgon ke ĝi povas inciti al rasa kaj religia malharmonioj en la socio.
Amanda Shweeta Louis, prezidanto de la Malajzia Socialista Partio Pemuda Sosialis, diris ke ili estis devigataj malfruigi la atelieron pro la interretaj minacoj direktitaj kontraŭ siaj membroj.
Post la eldiro de la ministro, la nombro de malamaj komentoj kaj mortigaj minacoj en niaj sociaj retejaj kontoj multiĝis draste. Ĉu perforto kaj malamo estas la kulturo, kiun ni volas normaligi en Malajzio?
La 4-an de Junio, du organizantoj de la ateliero estis alvokitaj de la polico rilate al inspekto pri blasfemo kaj “malĝusta uzo de retaj aparatoj aŭ retaj servoj” laŭ la komunika kaj multmedia leĝo (angle Communications and Multimedia Act aŭ CMA) de 1998. Iliaj telefonoj estis forprenitaj kaj ili devis respondi 38 demandojn.
La Malajzia Socialista Partio Pemuda Sosialis insistis ke sia planita evento malantaŭ fermita pordo ne kaŭzus ian damaĝon al la socio.
Ni volas refoje diri ke nia motivo por okazigi ĉi tiun malgrandan edukan atelieron estas por doni ĝustan informon pri seksa sano … kaj ĝi ne estas ‘morala detruo’ kiel akuzita de kelkaj partioj.
La partio promesis kontraŭi maljustajn politikojn kaj arbitrajn agojn.
Pemuda Sosialis firme staras kontraŭ ĉi tiu ondo de malamo kaj subpremo. Ni ne restos silenta kiam vundeblaj grupoj estas minacitaj per perforto kaj ilia digneco estas malakceptita, ĉu de la ŝtato ĉu de la publiko.
La Centro por sendependa ĵurnalismo (angle Centre for Independent Journalism aŭ CIJ) admonis aŭtoritatojn pri ilia respondeco apogi esprimliberecon. Ĝi atentigis ke CMA estas inter la leĝoj, kiujn la registaro uzas kiel armilon por timigi kritikantojn kaj antaŭenigi “arkaikajn valorojn kaj politikan oportunecon.”
Kvankam kelkaj agantoj kontraŭis ĉi tiun eventon pro moralaj kaj religiaj valoroj de Malajzio, CIJ notis ke esprimlibereco, kiu inkluzivas esprimon pri identeco, estas garantiita en la plej alta jura kadro de nia lando, montrante la valorojn de Malajzio.
Nalini Elumalai de ARTICLE 19, observatorio pri ciferecaj rajtoj [ndlr. ĝi monitoras, pledas por kaj defendas la rajtojn de individuoj en la cifereca kampo], diris ke la inspektado de la polico substrekis la limigojn truditajn al GLAT-anoj.
Ĉi tiu inspektado substrekas la subpremajn kondiĉojn, en kiu la komunumo GLAT daŭre vivas, kaj la senfinan diskriminacion, kiun ili alfrontas nur pro uzi siajn bazajn liberecojn de esprimo kaj kunveno.
Ŝi ankaŭ instigis elektitajn oficialulojn antaŭenigi inkluzivecon anstataŭ inciti malamon kontraŭ malplimultaj komunumoj.
Ili ankaŭ devas sin deteni de la uzo de stigmatiga lingvo, kiu povas plu kreskigi diskriminacion, maltoleremon, aŭ malpacon, precipe kontraŭ grupoj, kiuj jam alfrontas ekskludon kaj grandajn barojn por akiri efikajn rimedojn.
Zaid Malek de Advokatoj por Libereco (angle Lawyers For Liberty) argumentis ke oficialuloj ne faru malican ĉasadon surbaze de religia ideologio.
…la fakto ke Islamo estas la oficiala religio ne rajtigas la registaron fari sorĉistin-ĉasadon kontraŭ eventoj, kiuj supozeble malobservas la principojn de Islamo.
Ĉiukaze, ĉi tiu publiksana evento por malplimulta grupo neniel ofendas islamon. Islamo instigas kompaton kaj helpon al tiuj, kiuj bezonas ĝin.
La registaro ankaŭ devas certigi ke ministroj ne malrespondece faru eldiron sen leĝa bazo nek incitu malamon kontraŭ malplimulaj grupoj.






