Hispanaj artistoj reimagas Gernikon de Picasso kontraŭ la genocido en Gazao

Canva adaptaĵo de la verko de Moreno Mural (@morenomural) farita de Global Voices. Arto uzita kun permeso.

Malmulte da pentraĵoj simbolas la doloron kaj absurdecon de milito kiel la Gerniko [eo] de Pablo Picasso, grava verko, kiun li fine faris en 1937. La pentraĵo, kiu altas 3,49 metrojn (11 futoj kaj 5 coloj) kaj larĝas 7,76 metrojn (25 futoj kaj 6 coloj), entenas la perforton kaj ĥaoson, kie cent miloj da homoj mortis dum la Hispana Enlanda Milito [eo] (1936-1939). Gerniko [eo] estas la nomo de eŭska [eo] urbo, kiu estis bombardita de nazia Germanio kaj faŝista Italio en 1937.

Unu el la plej rimarkindaj partoj en la superrealisma [eo] verko estas la madre con niño muerto (patrino kun mortinta knabo) pentrita en la malsupra maldekstra parto de la bildo: unu patrino, ploranta sufere kaj dolore, tenanta sian mortintan bebon en siaj brakoj. Picasso poste pentris postskribojn de ĉi tiu figuro en siaj sekvaj verkoj.

“Guernica” de Pablo Picasso (1937). Wikimedia Commons, sub justa uzo kun malalta difino..

Pli ol 80 jaroj post la bombardo de Gerniko, Palestino [eo] suferas vastan amasmortigon faritan de israelaj aŭtoritatoj, plidolorigite de la senagado de fremdaj landoj, kaj infanoj ne estis ŝparitaj. Ankaŭ ili estas viktimoj de bombardoj, perforto, kaj malsatego. Laŭ la Unuiĝintaj Nacioj, ekde la komenco de la israela milito kontraŭ Gazao en 2023, pli ol 50 000 palestinaj infanoj estis mortigitaj aŭ vunditaj. Multaj jam mortis en la brakoj de sia patrino.

Nun, ok hispanaj artistoj, alvokante haltigi la militon kontraŭ Gazao, reimagas la emblemplenan pentraĵon de Picasso. Ili esperas veki emocion en la kolektiva konscio de Hispanio per rekta komparo kun ĝia propra dolora historio.

Foto de Sara Montero, membro de PararLaGuerra, farita dum la unua prezento en Marto 2025. Uzata kun permeso.

La prezento Madre del Guernika (Patrino de Guernika) estis unue montrita antaŭ la Muzeo de Reina Sofía en Madrido en Marto 2025. Post ĉirkaŭ tri monatoj, la 14-an de Junio, Parar la Guerra, hispana kontraŭmilita movado kiu federas dekojn da organizaĵoj, prezentis la diversajn grandajn artajn verkojn en la publika urba placo. Sed ĉi-foje, ili estis montritaj antaŭ la hispana parlamento, antaŭ la amasa protesto kontraŭ la genocido en Palestino, kiu nun okazis tra tuta Hispanio.

Grandaj kulturaj gravuloj, ekzemple filmreĝisoro Pedro Almódovar, alvokis la popolon protesti kontraŭ la milito kiam miloj da homoj iris al la stratoj de Hispanio. Reprezentanto de Parar la Guerra diris dum la protestoj:

Tras la ruptura del precario alto el fuego el 18 de marzo, la violencia ha escalado. Estamos ante uno de los momentos más crueles y mortíferos de la matanza que el gobierno israelí lleva veinte meses perpetrando contra una población civil inocente, desarmada e indefensa.

Post la rompo de la malstabila batalhalto la 18-an de Marto, la perforto eskaliĝis [eo]. Ni alfrontas unu el la plej kruelaj kaj danĝeregaj momentoj de amasmortigo, kiun la israela registaro jam dudek monatojn faras kontraŭ senkulpa, senarmila, kaj sendefenda civila loĝantaro.

Vi povas vidi la verkaron ĉi-sube.

Verko de Moreno Mural (@morenomural), uzata kun permeso.

Verko de Jacobo Palos Wey (@jacobopaloswey), uzata kun permeso.

Verko de Anita Muñoz Rivera (@alonatural17), uzata kun permeso.

Verko de Klina (@Klina_art), uzata kun permeso.

Verko de Victor “Konestilo” (@Konestiloart), uzata kun permeso.

Verko de Nauni69 (@nauni69), uzata kun permeso.

Verko de Jota López (@jotalo), uzata kun permeso.

Verko de Jesús Soriano Ñuku (@nukugraffiti) reimagas la skulptaĵon “Pietà” de Michelangelo Buonarroti, en la Baziliko de Sankta Petro, Vatikano. Uzata kun permeso.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.