Rara eldonejo uzas azian literaturon por pli proksimigi Tajvanon kaj Japanion al Ukrainio

A screenshot of Safran Book publishing's website.

Ekranfoto de la retejo de Safran. Justa uzo.

Ĝis ĉirkaŭ 1990, ukrainaj kaj tajvanaj literaturoj havis similan sperton en monda literaturo: malofte tradukitaj, taksitaj kiel subkategorio de siaj pli grandaj najbaroj, Rusio kaj Ĉinio respektive. La situacio ŝanĝiĝis iom post iom danke al lernejaj programoj (ekzemple la kreado de tajvanaj studoj), entuziasmaj tradukistoj, kaj kuraĝaj eldonejoj. Hodiaŭ, tajvanaj kaj ukrainaj literaturoj estas agnoskitaj tutmonde kiel sendependaj aĵoj, iliaj aŭtoroj estas invitataj al internaciaj festivaloj, kaj pli kaj pli da libroj estas tradukataj.

Global Voices parolis kun Svitlana Pryzynchuk, ukrainino el Kievo, kiu studis internacian juron en la Internacia Universitato de Kievo kaj poste loĝis ses jarojn en Pekino, kie ŝi diplomiĝis kun magistra titolo pri artaj studoj ĉe la Normala Universitato de Pekino. Ŝi revenis al Ukrainio en 2015 kaj en la fino de 2018 fondis Safran, la unuan eldonejon en Ukrainio kiu specializiĝas pri aziaj literaturoj, en Kievo.

La intervjuo okazis per retpoŝto post renkontiĝo en Tajpeo. La respondoj estis redaktitaj pro stilo kaj mallongigo.

Svitlana Pryzynchuk, photo from the publisher's private archive, used with permission.

Svitlana Pryzynchuk, foto de la eldoneja privata arkivo, uzata permesite.

Filip Noubel (FN): Kio estas la celo kaj historio de la eldonejo Safran?

Svitlana Pryzynchuk (SP): En 2016 mi rimarkis ke mankas al ni ukrainlingva literaturo pri Azio. La situacio de la fako tiel nomita ‘Orientaj studoj’ en Ukrainio estis tre malĝoja. Dum la stalinistaj purigoj [eo] ĉirkaŭ 1930, preskaŭ ĉiuj ukrainaj fakuloj pri aziaj studoj kaj lingvoj estis subpremitaj, kaj ukrainoj estis malpermesitaj studi aŭ fari esploron pri Orienta Azio, kiu estis taksita kiel ‘burĝa-naciista agado’ kontraŭ la prioritatoj fiksitaj laŭ komunismo. Ankaŭ estis malpermesite lerni iun ajn orientazian lingvon en universitatoj de Ukrainio. Ukrainoj povis fari tion nur en Moskvo, Leningrado [nun Sankt-Peterburgo], aŭ Vladivostoko. Post la dissolvo de Sovetunio en 1991, en Ukrainio restis neniu ukrainlingva literaturo pri Azio. Ĝi eĉ ne havis ukrainan tradukon de la ĉefaj klasikaj verkoj.

Ĉi tiu periodo okazis samtempe kiam Azio ekdisvolviĝis tre rapide (unue Japanio, Koreio, Tajvano, kaj poste kontinenta Ĉinio), sed al Ukrainio mankis scion kaj profesian informon pri Azio. Preskaŭ ĉiuj disponeblaj informoj venis de Rusio en la rusa lingvo.

Sed historie, dum miloj da jaroj, Ukrainio estis profunde ligita al Azio tra la Granda Stepo, de la skitoj [eo] kaj ĥazaroj [eo] ĝis la Mongola Ora Hordo [eo], la Krimea Ĥanlando kaj la Otomana Imperio [eo]. Altranga moderna historiisto de Ukrainio, Mykhailo Hrushevsky [1866–1934] skribis: ‘…La orienta elemento estis kaj daŭre estas forta kaj aktiva en niaj vivoj, tre komplikaj estas ĝiaj partoj.’

En 2018, ni fondis nian azian eldonejon, kiu estas la unua tia en Ukrainio, por alfronti la modernajn defiojn de tutmondiĝo, por respondi al la kresko de Azio, kaj por superi la postkolonian heredaĵon de Ukrainio. Ni verkas niajn librojn mem kaj eldonas ukrainajn tradukojn de antikvaj kaj nuntempaj literaturoj el Azio. Verkante pri malsamaj genroj, ni provas doni al ukrainoj pli bonan komprenon pri aziaj societoj kaj kulturoj.

Cover of Sanmao's non-fiction book, taking place in the Sahara.

Kovrilo de la ne-fikcia libro de Sanmao, pri okazaĵo en la Saharo. Foto de Filip Noubel, uzata permesite.

FN: Vi jam tradukis kaj eldonis japanajn kaj tajvanajn literaturojn. Kiel estis la opinioj pri tiuj tradukoj? Kiel estas la videbleco de tajvana literaturo hodiaŭ en Ukrainio?

SP: Jes, ni jam eldonis modernan japanan klasikan verkon, ‘Stebkovrilo’ (japane 蒲団, ukraine Постіль), rakontetaro de Tayama Katai (田山 花袋). Ĉi-printempe ni ankaŭ eldonis ‘La Subiranta Suno’ (japane 斜陽, ukraine Надзахідне сонце), prozetaro de Dazai Osamu (太宰 治). Temas pri Tajvano, ni jam eldonis tri nuntempajn fikciajn verkojn kaj naŭ volumojn de diversaj tajvanaj bildrakontoj. Kiam ni unue eldonis la premiitan novelon ‘La Ŝtelita Biciklo’ (ĉine 單車失竊記, ukraine Хроніки поцуплених роверів) de Wu Ming-yi (吳明益), kaj ‘La Rakontoj de la Saharo’ (ĉine 撒哈拉的故事, ukraine Історії Сахари) de Sanmao (三毛), ĝi estis tute nova afero en nia libro-merkato. Ni rimarkis la eblan valoron de tiuj libroj, sed la vendado estis ankoraŭ malrapida. Pro tio, la sekvonta fikcio kun la titolo ‘Fantoma Urbo’ (ĉine 鬼地方, ukraine Місто привидів) de Kevin Chen (陳思宏) estis ĵus eldonita fine de 2024. Ĉi tio okazis samtempe kiam la ukraina libro-merkato kreskegis. Ĉi tio okazis pro la ampleksa rusia invado en 2022 kaj la sekvinta malpermeso kontraŭ importitaj libroj el Rusio. La vendado estis pli multe ol nia supozo, tial ni eldonis, post ne plu ol kvin monatoj, la duan eldonon de la tradukita verko de Chen. Ĉi tio rezultigis grandan sukceson en nia klopodo promocii tajvanan literaturon.

Temas pri bildrakontoj, ni jam havas junan legantaron, kiu scivolemas malkovri Tajvanon per altkvalita tajvana bildrakonto. Nia celo ja estas konigi azian kulturon al ukrainoj, do ni zorge selektis ĉiun verkon. Ekzemple, ‘Guardienne’ (ĉine 守娘, ukraine Берегиня) temas pri la rolo de virinoj en tradicia ĉina socio, ‘Invito de Yama’ (ĉine 閻王帖, ukraine Путівка в Потойбіччя) montras al ni la Subteran Landon, ‘La Leono en la Biblioteko de Bildrakontoj’ (ĉine 獅子藏匿的書屋, ukraine Книгарня, в якій причаївся лев) rakontas pri geniaj goludantoj, kaj ‘Aventuro dum Tea Horo’ (ĉine 異人茶跡, ukraine Формоза: хроніки чаювання) montras la historion de la apero de blua teo en Tajvano en la 19-a jarcento. Ĉiuj tiuj verkoj enhavas aldonan materialon, kiu rolas kiel unika informfonto pri tajvanaj kaj aziaj kulturoj.

FN: Kio estos la redakta plano por la estonteco? Ĉu ĝi inkluzivos ĉinian literaturon? Kio estas la ĉefa defio por tradukistoj?

SP: Temas pri ĉinia literaturo, ni fakte jam komencis en 2018. Ni eldonis la unuan ukrainan tradukon de klasikaj verkoj, ekzemple la filozofio de Zhuangzi (ĉine 莊子, ukraine Джвандзи), kaj la ‘Klasiko de Teo’ (ĉine 茶经, ukraine Чайний канон) de Lu Yu (陸羽). Ni prezentis ilin dum la plej grava libro-festivalo en Ukrainio — Book Arsenal 2019 (ukraine Книжковий Арсенал 2019). Ĝi markis sukcesan komencon en la ukraina libro-socio, kun pli ol du cent ĉeestantoj en niaj eventoj dediĉitaj al varbado por niaj tradukoj.

Ni ankaŭ eldonis infanajn seriojn pri temoj, kiel la legendoj de Ĉinio, la 24 sunaj periodoj de la ĉina sunkalendaro [eo], ĉina teatro. Sed nun ni decidis eldoni nur klasikajn verkojn de ĉina literaturo, ekzemple Xiao Hong (蕭紅), grava ĉina verkistino kiu vivis kaj verkis dum la periodo de la Respubliko de Ĉinio (1912–1929 en kontinenta Ĉinio). Krom tajvanaj verkoj, ni planas eldoni japanajn bildrakontojn same kiel niajn tajvanajn bildrakontajn seriojn. Ni ankaŭ planas eldoni pli da koreaj fikcioj. Ĉi tio fakte taŭgas laŭ la intereso de nia ukraina legantaro.

La ĉefaj defioj por tradukistoj estas ke ili meritas bonan pagon pro siaj tradukoj el aziaj lingvoj ĉar ili havas raran lingvan kapablon. Sed ni neniel povas, kiel eldonejo, provizi altan pagon ĉar la ukraina libro-merkato estas ankoraŭ malforta. Krome, azia literaturo estas ankoraŭ taksita kiel rara literaturo, do la preskvantoj estas sufiĉe malmultaj. Certe ni klopodas trovi financajn helpojn plejeble, sed tre ofte ni eldonas niajn librojn (precipe klasikajn verkojn) sole dependante de nia eldoneja financo. Nia eldono de ĉinaj klasikaj poemoj de la elstara ukraina ĉinologo Yaroslava Shekera estas vendataj jam kvin jarojn.

FN: Vi nuntempe loĝas en Tajnano. Kio estis via plej granda surprizo ĝis nun en Tajvano? Kion vi ŝatus, ke ukrainoj plej bone komprenu pri Tajvano?

SP: Ekde la antaŭa Januaro, mi loĝas en Tajnano [eo], aminda urbo en la suda parto de Tajvano. Mi ŝatas ĝin ĉar ĝi estas la plej malnova urbo en Tajvano kun riĉa 400-jara historio, kun multe da belaj arkitekturoj, kaŝitaj temploj, bona vetero, kaj proksima maro. Kiam mi unue alvenis en ĉi tiu urbo, mi estis tute mirigita, kaj mi volas ke ukrainoj komprenu ke Tajvano estas sendependa ŝtato kun komplika historio, kun malsamaj influoj de siaj ekskoloniistoj, kiuj ĉiuj kreis unikan kulturon, kaj ke Ukrainio kaj Tajvano havas sufiĉe multe komune.

Por pli da informoj pri la evoluanta rilato inter Tajvano kaj Ukrainio, legu la artikolon Understand the link between Ukraine and Taiwan.

1 komento

  • Terpomo11

    Mi konfesas, ke al mi ŝajnas pli kohere dividi la literaturojn laŭ lingvoj ol laŭ landoj. Mi parolu, kiel ekzemplo, el mia vidpunkto kiel usonano: mi povas multe pli facile legi la verkojn de niaj transoceanaj samlingvanoj en Britujo, kaj ricevi el ĝi ideojn kaj influon, ol el la abunda literaturo de nia granda suda najbaro (krom la malgranda parto, kiu estas tradukita) ĉar tiu lasta estas ĉefe en la hispana (bone, mi scipovas legi la hispanan kvankam ne tute facile, sed la plejparto de miaj samlandanoj ne, kaj mi malofte legas en ĝi por plezuro, parte ĉar ne abundas en mia regiono fizikaj libroj en ĝi), kaj por anglo estas simile rilate al la nia kompare al tiu de la granda najbaro Francujo (aŭ tiu parto de la kimruja literaturo kiu fakte estas eldonita en la kimra). Sekve por mi havas sencon paroli pri la ukraina (do ukrainlingva) literaturo, sed kvankam ekzistas literaturo en la tajvana sudmina kaj en la indiĝenaj lingvoj de Tajvano la plejparto de libroj eldonitaj en tiu lando estas en la mandarena samkiel en Ĉinujo (bone, la malsamaj ortografioj prezentas malgrandan barilon, sed plej multaj ĉinlingvanoj povas legi la alian ortografian sistemon kvankam ne manskribi per ĝi, kaj reeldoni libron per la alia signaro estas pli facile kaj malmultekoste ol traduki).

Partopreni en la konversacio

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.